Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko
ESPERANTA UNIVERSALA BIBLIOTEKO
—— REDAKTORO : A. MARICH. ——
---------- N° 6. ----------
(ĈERKESA SERIO I.)
—— 1908 ——
Jam estis longe, kiam la Frenezo regadis en la tuta lando ; — tiel komencis sian rakonton la maljunega „Mulla“, Hadĵi-Omar. — La homoj forgesis Allaĥ-on kaj liajn sanktajn leĝojn. La plej belaj meĉet-oj (preĝejoj) detruiĝadis kaj neniu vizitis ilin. Novajn oni ne konstruis kaj la malnovajn kovris la nuda vualo de la malestima forgeso ; preĝadi neniu volis. Tiu ĉi epoko estis terurplena — Allah pardonu al ni ! La frato batalis kontraŭ frato. La plej terura malvirto detruadis la junajn fortojn. La junuloj malhonestis la grizajn maljunulojn (1) kaj ili ne estis punitaj pro ĉi tiaj difektaĵoj. Tiel pereis la homoj paŝe-post-paŝe en la malvirtan profundaĵon. De Kie operaciis ĉi tiu profundiĝo aŭ kiu kaŭzis tian animan pereon de l’ homoj, respondi neniu povis. Kaj ni kolerigis Allaĥ-on. Li koleregis kaj lia kolerego estis terura. Li toleradis kaj atendadis, ke la homoj fine, anime resaniĝu ; sed la malvirtoj ĉiam pli kaj pli enradikiĝis en la korojn kaj animojn de la homoj. Fine la ĉiopotenca Allaĥ’ jam atingis la limojn de sia tolereco kaj sendis teren monstron, en formo de grandega tigro ; kiu manĝegis la homojn po centoj, po miloj, pro terurigo al ĉiuj. Neniu kaj nenio povis ĝin faligi. Nek fajro, nek la kugloj de la ŝtonpafilegoj. La popolo malĝojiĝis kaj perdis la kuraĝon. Ĝi ekkomprenis, ke disputi kun la ĉiopova Allah’ estas neebla ; ĉar lia tolereco jam finiĝis. Ĉiuj denove ekkomencis viziti la „meĉetojn“ kaj varme petegis Allaĥ-on.
(1) Ĉe la ĉerkesoj estas sankta devo estimi la gemaljunulojn.
Tuttage preĝadis la popolaro kaj fastadis kun varmega espero, ke venos la dia pardono. Sed la tigro fariĝis ĉiam pli kaj pli kuraĝa.
Neniu povis iamaniere liberigi la landon de ĉi tiu teruraĵo. Centoj da junaj homoj jam fariĝis je oferoj de la bestego. La nekontentigebla malsato de la tigro postulis ĉiam pli kaj pli multe da oferoj. Ĝi manĝegis kun egala avareco tiel la junulojn kiel ankaŭ la maljunulojn. Ĝi fariĝadis ĉiam pli kaj pli terura kaj forta, enirante jam eĉ en la loĝejojn kie ĝi elektis laŭvole la oferulojn. La okuloj de la tigro sangradieme briladis. Terura estis la tempo, kaj la homoj ekkomprenis kaj eksentis ke sen Allaĥo, vivi estas tute neebla en la mondo.
Nia princo sidadis tuttage en sia domo, ne elirante el ĝi kiam ĉiam varmege preĝadis petegante la ĉiopovan Allaĥon, ke Li savu la landon. Sed ne nur la princo mem, miloj da koroj ankaŭ petegis en la lando Allaĥon. — Estu glora Lia sankta nomo eternen ! — Ĝis Li ekkompatis siajn malfidelajn sklavojn kaj savis la landon…
Ĉerkesa vilaĝo (Aŭlo.)
Iafoje, kiam la princo estis tre malĝoja eniris la ĉambron juna virino — lia filino Ĉaba-Han. Ŝia beleco estis tiu de l’ anĝeloj kaj ŝia gloro eliĝis en tuta Kaŭkazo. La steloj eĉ ne brilegis tiel kiel ŝiaj mirindaj fajraj okuloj. La kuraĝaj „dĵigitoj“ (1) glorigis ŝian nomon kaj estis feliĉa tiu, kiu ŝin nur vidi povis. La patro ĵus preĝis. Kiam li estis finiginta sian preĝon ŝi alpaŝis al li.
(1) „Dĵigito“ = bravulo.
— Kion Vi deziras, Ĉaba — demandis malgaje la princo, kiu la terura jaro ekgriziĝis kaj senfortiĝis.
— Mi havas, mia kara patro, gravan peton al Vi — diris kuraĝe la virino. Eble la savo de tuta lando dependas de Via permeso. Pardonu, ke mi maltrankviligis Vin.
— Parolu, parolu mia karega kolombeto, — diris karese la ekmirigita patro kaj peze duonleviĝis sur la kanapo — mi atendas Vian peton.
— Mi deziras liberigi de la malfeliĉego la tutan landon kaj la popolon — diris mallaŭte la belega virgulino — Mi decidis iri al la terurega tigro. Mia koro diras al mi, ke mi ne eraras, ke mia antaŭsento ne trompos min. Se estas necesa perei pro savigo de mia popolo, — mi pereu. Tiel plu daŭri ne povas. Mi mortos de la doloro vidante la suferon de la popolo.
La princo ekteruriĝis.
— Kio do fariĝis kun Vi ? Kion Vi elpensis, Vi sensaĝa ? La besto ekmanĝos Vin, kiel ĝi manĝegis ĉiujn. Vi ne komprenas, kion Vi petas de mi. Mi ne povas al Vi permesi tion — ne. Mi ne povas disiĝi de Vi. Pli bone ni lasu tion kaj preĝadu, eble Allaĥo ekkompatos nin kaj sendos la savon.
— Ne, mia bona patro, Allaĥo inspiris al mi ĉi tiun penson kaj mi firme decidis plenumi tiun. Ne penadu min reteni. Ĉiu havas sian sorton. Tio ĉi estas mia lasta vorto.
La princo komencis ŝin peti, li parolis pri la terura danĝero al kiu ŝi sin ĵetas, sed nenio helpis. Nenion volas plu aŭdi la belega princidino sed ĉiam pli kaj pli postuleme petis la benon de la patro. Fine la patro ne povante alion fari, kun larmoj en la oluloj benis sian belegan filinon.
Iru mia belulino. Allaĥo kiu inspiris al Vi ĉi tiun penson, eble sendis Vin kiel savontino de la lando.
La princidino adiaŭis de ĉiuj kaj eliris kun la mirinda brilo en la okuloj, de la patra domo straton. Estis morta silento. Neniu kuraĝis montriĝi, ĉiu atendis sian vivfinon en sia domo. Malrapide moviĝis la princidino ĝis fine ŝi forlasis la „Aŭlon“ (1). Ĉie montriĝis de la varmego bruligitaj forlasitaj kampoj neplugitaj. Pro doloro premiĝis la koro de la princidino, kiam ŝi ekvidis ĉi tiujn signojn de la malsatego, kiu estis pli malbona ol ia ajn morto. Tutan tagon vagadis la princidino, lacigite kaj malsate kun vana espero vidi la tigron. Fine ŝi perdante tute la forton kuŝiĝis teren kaj ekdormis en maltrankvila dormo.
(1) Aŭlo = ĉerkesa vilaĝo.
Ĉerkesa vilaĝo
Oni atendis la princidinon dum du tagoj kaj noktoj, kaj nur je la tria tago ŝi aperis inter la mirigita loĝantaro, brilante en sia tuta belegeco. Kaj post ŝi, kvazaŭ obeema hundo, iris humilege la terura tigro, ameme enrigardante en la mirindajn okulojn de la belega princidino.
Sed kio fariĝis kun ŝi dum tri tagoj, ŝi nenion diris kaj silentadis pri tio ĝis la morto.
La popolo vidante ŝin kun la tigro genufleksante atendis la neeviteblan morton. Sed la tigro trankvile trapaŝis la popolamason, kvazaŭ volonte neniun vidi krom sian estrinon.
La popolo ekkonis la volon de Allaĥo, kiu sendis kiel savantino la belan princidinon. Mallaŭto kaj trankvileco fariĝis post tio ĉi en la lando. La tigro akompanis sin al la princidino kaj ne lasis ŝin sole eĉ unu paŝon fari. Ĝi kuŝiĝis sur la sojlo de ŝia ĉambro, kaj ho ve ! al tiu kiu kuraĝus eniri.
Iafoje furiozigita bovo kuris al la princidino. Dum unu momento la tigro sufokis ĝin.
Ĉaba-Ĥan ne edziniĝis. Je sia dekkvina jaro en sia plena floriĝo ŝi mortis. Oni enterigis ŝin kun granda honoro, kiun meritis ĝis nun nenia virino. La tigro akompanis ŝin, paŝante ĉe la „arba“ (1) kaj ĝi sidis ĉe la tombo kelkajn tagojn senmove kaj severe. Poste ĝi malaperis kaj neniu sciis kien ĝin foriris.
(1) Ĉerkesa veturilo.
Jen, kion faras la beleco.
La originala teksto montras vortojn kiel : "de kie operis" […operaciis] – "ke la homoj fine anime resaniĝas" [ke la homoj fine, anime resaniĝu] – la du formojn : "Allah’o" aŭ "Allaĥ’o", la printaĵo montras.