Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


ESPERANTA UNIVERSALA BIBLIOTEKO
—— REDAKTORO : A. MARICH. ——
---------- N° 5. ----------
(ETNOGRAFIA SERIO I.)

LA JUKAGIROJ.
ETNOGRAFIA SKIZO DE
GEORGO DAVIDOV

(KUN PORTRETO DE LA AŬTORO)

—— 1908 ——


Kovropaĝo de "La Jukagiroj"
Kovropaĝo de "La Jukagiroj"


Portreto de Georgo Davidov
Portreto de Georgo Davidov


La Jukagiroj.

La Jukagiroj, aŭ Omokioj, loĝas en apud la riveroj Kalim, Jan, Anjujn. En la XVIII-a jarcento, laŭ S-o Georgi estis en Siberio nur 5 miloj da jukagiroj. Ili estas altkreskaj, fortaj homoj kun bona korpkonstruaĵo ; havas ovalforman vizaĝon, blankan haŭton, nigran haron kaj nigrajn okulojn. Loĝas en lignaj konstruaĵoj. Kiel vestaĵo ili havas cervajn aŭ hundajn felojn. Ili amas muzikon kaj kanton. Anstataŭ sia propra lingvo ili parolas la tunguzan lingvon.

En la 212-a numero (1907) de la Saratov-a gazeto „Sar. Vest.“ Aperis artikolo pri tio ĉi. Oni priskribis la malfeliĉan sorton de la malgranda Siberi-a popolo, de „Jukagir-oj“, loĝantoj de Ohotsko-kalimska gubernio. En Kalimsk jam pereis kelke da familioj de „Jukagir-oj“. Infanetoj de l’ soifa sufero mordetadis la fingrojn de la mortinta patrino. Tiu ĉi vere terura okazintaĵo ne estas por si mem la sola en la vivo de la „Jukagiroj“.

Mi skribante ĉi tiun artikoleton pensis, ke la esperantistaron certe interesigos ĉi tiu terura fragmento de la Siberi-aj rilatoj.

Antaŭ unu jaro S-o Sulga (Saratov-ano) savis la jukagirojn de la morto de l’ malsato, helpante ilin. Antaŭ la alveturo de S-o Sulga la jukagiroj jam dum tri tagoj nenion manĝis.

Printempe okazis kun tiu ĉi malfeliĉa popolo terura dramo. Dramo, kiun nur la vivo mem, sed neniam la pensoj de la homoj povis sur la granda teatro — de la homaro ludigi. Tuta familio de jukagiroj plene perdinte la forton, malsate, nude mortiĝis en la „tajgo“ (1) serĉadante birdojn.
(1)   „tajgo“ pri tiu vidu la verkon „Mizero de la Fundo“ de Kabe.

Ili perdadis la forton dum la serĉado kaj fine krom unu, ĉiuj mortis, kiam ili jam estis manĝintaj ĉiojn manĝeblajn. Tiu unu kiu feliĉe postrestis kaj saviĝis de la terura morto de l’ malsato : povis danki sian mizeran vivon al tiu freneza helpilo, ke li manĝis sian mortintan nevon kaj nevinon !

Jen la okazintaĵo mem sen komentario ! Antaŭ la okuloj de la civilizita homaro ludiĝis tiu ĉi sanga akto. Vivfortaj kaj pacemaj homoj fariĝis je besto kaj la moralfilozofuloj denove estis povintaj ricevi dikumentojn, ke la nuna epoko ankoraŭ farigas kanibalojn !

En la jaro 1890-a okazis la alia terurega ĉapitro de ĉi tiu sanga historio. Unu jukagiro post sensukcesa ĉasado reen trenis sin en sian „jurta-n“ (loĝejaĉo) kaj tie falis teren ne povante plu leviĝi. Lia edzino ekvidante amason da cervoj en la proksimeco, provis levigi sian edzon. Sed vane, ŝi ne havis sufiĉe da forto. Tiam la edzino ekgratis la maneton de ŝia infaneto ĝis ĝi komencis sangiĝi. Poste ŝi kovris la sangantan maneton per ŝia vestaĵo kaj metis ĝin en la senfortan buŝon de la edzo. La viro demordis la tutan manon kaj eksentante tiamaniere la forton perditan, iris ĉasi cervojn. Tiel saviĝis la tuta familio.

Terura ilo. La malsato povas la homon eĉ frenezigi, ĉar alimaniere oni ne povus kompreni, kiel forgesis la „patrino“ sian „infanon“ ? Psikologie jam faktiĝis ke la patrino eĉ pli volonte ĵetas sian vivon al sangsoifaj bestoj ol lasi eĉ tuŝi de fremdaj teruroj sian infanon. Tamen el ĉi tiu malĝojiga ekzemplo ni povas ekvidi tion, kion ni ne komprenus en la teatro.

Nuntempe restis nur 70 jukagiroj. La jukagiroj loĝas apud la rivero Nelemnoj, de kiu kuŝas la urbo Kalimsk je 100 verstoj. Tiu ĉi popolo okupiĝis je ĉasado kaj fiŝkaptado, sed nun ili tute ne havas la ilojn, nek de la ĉasado, nek de la fiŝkaptado. Ili ne havas eĉ vintrajn vestaĵojn kaj dum la jaroj ili ĉiam pli malmultiĝas. Eble ne estas jam malproksima la tempo, kiam la lasta jukagiro finigas la mizerajn aktojn de sia terurplena vivo.

La sciigoj pri ĉi tiuj okazintaĵoj estis ĉerpitaj el la raporto de S-o Sulga. Li fotografis jukagiron, kiam li manĝis sian nepon kaj nepinon.


Noto de 2016.

La originala teksto montras vortojn kiel : "mortiĝi" [morti] – "farigi" [produkti].


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org