Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Kvietigo.

De Johano Arany.

Ondojn frapas la ventego
En la homa koro,
Parto de la feliĉeco
Estas la doloro.
La aero de la ĝojo
Per ĉagren’ puriĝas
Sur la nuboj multkolora
Ĉielarko iĝas.

Dum hieraŭ disrompiĝis
La esperŝipeto
Kaj nur malespero ligis
Min al tabuleto,
Jam hodiaŭ kvietegaj
La ĉiel’ kaj maro ;
Alvokante sin klinadas
Verda foliaro.

Koro suferanta tiel
Baldaŭ ne peciĝos
Ĝi pliema nur je ĝojo
Estos kaj moliĝos :
Kiel jam per nura manko
De l’ sufero la kampulo
Post laboro laciĝinta
Estos feliĉulo.

Ne ekzistas sur la tero
Tia dezertaĵo
Kie ne troviĝus ia
Eta ajn kreskaĵo ;
Kaj se tiun ĉi de sablo
Mi kovratan vidas,
Ĝin priploras mi, sed tamen
Kun esper’ konfidas.

Mia vivdezerto ! Min do
Lasu ripozadi,
Mian korŝipeton ne senĉese
Lasu Vi peladi.
Tagojn, kiujn tutplenigis
Zorgo kaj ĉagreno,
Kompensadas de feliĉa
Minutet’ la beno.

Esperantigis D-ro Rajmundo Fiedler.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org