Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Preĝo.

El Danielo Berzsenyi.

Diaĵo ! Kiun ankaŭ la geniul’
Nur antaŭsentas per sia fajranim’,
Vi estas flama sun’, en kiun
Homa okulo ne povas vidi.

La steloj de la nokta ĉielarkaĵ’,
Ĉirkaŭrondiradante bonorde Vin,
Kaj eĉ la nevideblaj vermoj
Estas mirakloj de Viaj manoj.

De granda Ĉio mil diversecojn Vi
Produktis el Nenio, Vi povas eĉ
Ruini kaj kreigi mondojn,
Povas mezuri senfinan Tempon.

Zenito kaj Nadiro laŭdegas Vin,
La ventbatal’ kolera, la fulm’ de l’ flam’
Ĉiela, rosa guto, floro
Pruvas la kreon de Via mano.

Glorulo ! Antaŭ Vi mi defalas nun
Humile, pie kaj ne konante Vin ;
Sed post la mort’ animo mia
Vian aĵaron tutege konos.

Ĝis tiam brave, kien kondukos min
Destino mia, migros antaŭen mi,
Ironte ĉiam sur la vojo,
Kiun evitas la plebejaro.

Kviete kaj sentime rigardas mi
En la profundan nokton de mia tomb’,
Sciante ja, ke ankaŭ tie
Tenos min Via ŝirmanta mano.

Esperantigis D-ro Rajmundo Fiedler.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org