Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Ĉu kredus iu …

Poemo de Aleksandro Petőfi.

Ĉu kredus iu, ke batal’
Okazis en kampar’
Ĉi tiu flora antaŭ nur
Kvarona jar’ ?

Ĉi tie bataladis ni
Ja ĉirkaŭ nia flag’,
Antaŭe mort’ kaj poste mort’ :
Terura tag’ !

Dum tiam estis kiel zorg’
De murmurademul’
La altĉiel’, ĝi ridas nun
Kun bluokul’.

Dum tiam estis kiel har’
De maljunul’ la ter’,
Verdiĝas sur la kampo nun
Junulesper’.

Dum tiam siblis tra l’ aer’
Kuglegoj de l’ batal’,
Kantante flugas alte nun
La najtingal’.

Dum tiam estis ĉio nur
Terura sangoban’,
Ĉi tie floras gaje nun
La timian’.

Ĉu kredus iu, ke batal’
Okazis en kampar’
Ĉi tiu flora antaŭ nur
Kvarona jar’ ?

Esperantigis D-ro Rajmundo Fiedler.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org