Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


La lastaj Floroj.

El Aleksandro Petőfi.

La aŭtuno jam alvenis
Kaj belaĵojn ĉiujn prenis
De la frunto de l’ natur’.
Estas nuda la kamparo,
En ĝardeno la floraro
Jam malofta estas nur.

Florojn, kiuj postrestadis,
En bukedon kunligadis
Mia kara Juliet’.
Bone ! Vi ja min gajigas,
Eble florojn mem ĝojigas
Per deŝiro, edzinet’.

Se jam ili certe mortos,
Pli facile do elportos
Morton tie, apud ni,
Kie ilin amoplene,
En velkado kompateme,
Rigardadas vi kaj mi !

Esperantigis Adolfo Altenburger.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org