Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko
El Aleksandro Petőfi.
Majesta nokto !
Brilante migras sur la alt-ĉielo
La granda lun’ kaj la malgranda stelo.
Majesta nokto !
Sur la veluraj herboj roso brilas,
En arbetaĵo najtingalo trilas.
Majesta nokto !
Nun serĉas amatinon la junulo…
Nun iras al mortigo la krimulo…
Majesto nokto !
Esperantigis Adolfo Altenburger.