Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


antaŭ ←      → post

[Paĝo kvar :]

Paĝo kvar

 

 

Ovomaltino enhavas la tri nutrogrupojn albumino, graso kaj karbonhidratoj en la fiziologie ĝusta proporcio. Ili estas reprezentataj de :

1. Albumino.
Laktalbumino, ovalbumino, vitelino, nukleino, albumino el kakao kaj lecitino.

2. Grasoj.
Laktograso kaj facile digestebla graso de l’ovoflavo ĥolesterino.

3. Karbonhidratoj.
Maltozo, laktozo.

 

Plue enhavas la praparaĵo la nutrosalojn de la maltekstrakto, de la lakto, kiel ankaŭ la organikajn fero- kaj fosforkombinaĵojn de l’ovoflavo en neŝanĝita, efika formo.

Ĉar dum la tuta fabrikadprocedo neniam uziĝas pli altaj temperaturoj ol 60°, restas

LA LECITINO KAJ ĈIUJ ALBUMINOJ

konservitaj en sia organika, nedissolvita formo, fakto, kiun oni ne povas taksi tro alte, tial ke pro la eksterordinare facila dissolebleco de la albumin-molekuloj jam temperaturoj de pli ol 60° povas efiki ŝanĝon de la molekul-konstruo.

antaŭ ←      → post


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org