Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


La Historio de la Esperantista Vagabonda Klubo :

Jen informadika reeldono de broŝuro de jaro 1912. La tuta teksto estas redonita, kvankam sen aspekti kiel la originala enpaĝigo (formato : 18×12 cm, 12 p). La ekzemplero en nia libraro estas dediĉita :
« Al Srino la Baronino de Ménil, kun komplimentoj de C. Oxenford. »

Fraŭlino Oxenford temas pri "vagabondoj" en Esperantistaro, diras siajn sentojn. Ŝia portreto ankaŭ estas portreto de ŝia tempo.


Simbolo de la E.V.K.

La
Historio de la Esperantista
Vagabonda Klubo.

————

VERKITA DE
CARO OXENFORD.


LA HISTORIO DE LA ESPERANTISTA
VAGABONDA KLUBO.

VERKITA DE
CARO OXENFORD.

————

“Nu !” mi aŭdas iun ekkrii, “mi ne pensis, ke la E.V.K. estas sufiĉe grava, granda, aŭ malnova, por ke ĝia historio devu esti skribita,” kaj alian, “Kio estas la E.V.K. ?”

La rimarko estas tute justa, sed la administracio trovas, ke la demando venas iom ofte nun, kaj kelkafoje postulas longan historion en maloportuna aŭ tro okupata tempo.

Tial, oni petis ke mi, kiel la fondintino, skribu tian historion ; ĉar mi mem povus klarigi miajn proprajn intencojn ĝin fondinte, kaj celojn, pli bone ol alia.

Mi iom malbonvole konsentis, ĉar mi ne amas la taskon skribi tion, kio necesigos rimarkojn pri mi mem ; tial mi devas peti la indulgon de la leganto, se sur tiuj ĉi paĝoj oni trovos tro ofte la egoistan “mi.”

KIO ESTAS LA KLUBO ?  KIO ĜIA CELO ?
KAJ KIO ESTAS “VAGABONDO ?”

Unue, permesu al mi, klarigi ĝuste tion, kion mi intencas montri per la vorto “vagabondo.”

Kiam mi ligis min al la esperantisma afero, la unua punkto, kiu frapis al mi la okulojn, estis la fakto ke la Esperantistaro —kiel aro— enhavis neniujn “vagabondojn.”

“Certe ne ! Tute ne ! Kompreneble ne ! !” Mi aŭdas la koleran ekkrion tute senemocie ; ĉar vi ne komprenas tion, kion mi konstatas esti “vagabondo.” Sed la manko de eĉ unu, inter la Esperantistoj kiujn mi renkontis, plenigis min de sento de senespera malgajeco ; ĉar mi estas vera vagabondino, kaj mi ne povis trovi veran spiritan kunulon, aŭ kunulinon, inter ili.

Plie, kiam mi ĉeestis kunvenon aŭ koncerton, mi kriis al mi : “Ili ĉiuj estas tro bonaj, tro respektindaj, iliaj reformemaj kvalitoj subpremas min, mi timas elpuŝi mian vagabondeman spiron en kompanio de tiaj gebonuloj.” Mi estas benita —aŭ malbenita— de kritikema spirito, kaj ĉiam kutiminte al la plej bona arto, ĉu literatura, muzika, aŭ pentra, mi ne povis ĝui la amatoran kantadon, k.c., kiun mi deviĝis aŭskulti ĉe la koncertoj. Unuvorte, mi trovis ke la Esperantistaro ne provizis, aŭ propagandis inter tiuj, kiuj pli amas glason da vino ol akvon, ridon pli ol sopiron, la freŝan aeron kaj larĝan vojon ol malgrandan, fermitan ĉambron kaj limigitan paŝejon ; kaj sen tiu sekcio de la homaro, kiel oni povus nomi Esperanton universala, aŭ internacia ? La lingvo, por esti monde utila, devos esti uzita de la vagabondoj egale kun la korektuloj ; la pekuloj egale kun la senpekuloj.

Sed skribinte tion, mi subite aŭdas la ĉiaman “sed… ?,” kaj mi venas al ŝajna senelirejo, ĉar kunligita kun la vorto “vagabondo” estas en la penso de preskaŭ ĉiuj (el la bonuloj de la vivo) la ideo de maltaŭgeco, friponeco, ĉifonoj, k.c.

Nu, tio estas malprava, kaj maljusta.

Kiam viro nomas sian amatinon “anĝelino,” li neniam faras la eraron pensi, ke ŝi estas anĝelino ; sed pli ĝojas, ke ŝi ne estas, alie li trovus ŝin neutila por ĉiutaga vivo, kaj baldaŭ preferus ordinaran homan pekulinon.

Tial mi diru, ke la speco de vagabondo, kiu estas en mia penso, simple preferas la ĉifonojn de spiritlibereco kaj malhipokriteco, ol la varmajn, riĉebroditajn robojn de ŝajna sankteco ; li preferas la maltaŭgecon, kiu kantas dum ĝi ne havas unu ŝilinĝon en la poŝo, sed kiu fordonas sian lastan pecon da pano por nutri alian ; li preferas peki malkaŝe, ol kaŝe. Se do, tia ulo estas vagabondo, li estas pli amebla, respektinda, kaj koninda, ol miloj el la nur ŝajnaj “induloj” de tiu ĉi mondo.

Sed ĉirkaŭrigardante, ni vidas, ke tiuj ĉi niaj vagabondoj troviĝas ĉefe inter la artistoj de la mondo. Ili, kiam junaj, ribelis kontraŭ la ideoj kaj deziroj de siaj gepatroj, kiuj ordonis aŭ provis ordoni, ke ili sufoku la diajn povojn pentri, kompozicii, kanti, verki, kaj sidu tagon post tago sur la malmola sidejo de la oficejo, antaŭ la benko de la lernejo, aŭ en vendejo, esti ie, aŭ fari ion krom esti en la loko, aŭ fari tion, kion la koro deziras kaj bezonas ; ĉar estas nenia malsato, simila al la malsato de la artisto senigita je la nutro de la animo.

Tial, kiam mi unue iris inter la Esperantistoj, mi trovis neniujn vagabondojn, ĉar Esperanto estas utila lingvo, necesa, kaj arto, muziko, kaj literaturo etas luksaĵoj —almenaŭ tio estis la impreso kiun mi ricevis, malgraŭ la grandaj vortoj pri la utilo kiun trovus la artistaro, per Esperanto, kaj pro Esperanto, por vastigi siajn ideojn kaj pligrandigi sian gloron.

Se iam la animo de poeto kaj idealisto vivis, tiu vivis kaj longe vivados —ni esperu— en la korpo de Dro. Zamenhof, kiu revis kaj verkis dum la longaj jaroj de sia juneco por la idealo, kiun li vidis antaŭ si, enkorpigota en la fratareco de la tuta homaro.

Sed la sperto de miaj unuaj esperantaj tagoj montris al mi, ke malgraŭ tiuj ideoj, esperoj, kaj laboroj de la kelkaj kunidealistoj de la Majstro, la anim-mortiga komerca flanko de la Afero estis pli pripensita kaj pli ŝatita.

Alian punkton mi rimarkis, t.e., ke pro tiu komercema spirito, tiuj, kiuj organizis koncertojn, teatraĵojn, k.c., kiel “konfitaĵo” inter la peza viandaro de Esperanto, pensis ke iaj amatoraj artistoj sufiĉus por amuzi tiun sekcion de la ĝenerala publiko, kiu ne pripensos seriozaĵon, se ĝi ne estas samtempe amuzita.

Ne pensu, ke mi volus malgrandigi la oftajn lertajn farojn de la amatoroj, sed la propagandistoj forgesis, ke la ĝenerala Publiko ĉiam krias : “Amuzu min, gajigu min, ripozigu min ; poste, mi aŭskultos viajn pacigajn, reformigajn, misiemajn idealojn. Sed ĝis vi estos farinta tion, mi jam havas sufiĉe da penoj, laboroj, enuigaĵoj. Kaj ne forgesu provizi bonaĵojn, se vi dezirus, ke mi aŭskultu vin.” La propagandistoj forgesis, ke la Publiko povas havigi al si ĉiujn specojn de tiuj bonaĵoj ĉe la naciaj teatroj, koncerthaloj, k.c., kaj ne volas aŭskulti kantiston aŭ aktoron, kiu ne scias —pro nesperteco— allogeme kanti aŭ ludi.

Kompreneble estas bonege, ke Esperantistoj kunvenu por interparoladi, kanti, ludi, k.c. inter si, kaj ĝui la verkojn de siaj amatoraj amikoj, sed oni devas provizi ion pli bonan, se oni deziras altiri la grandan ĝeneralan Publikon.

Sed kiel fari tion, se oni ne havas sufiĉan kason por pagi profesiajn artistojn ? Nu, oni devas varbi la artistojn mem kiel Esperantistojn.

Pensante tiele, de la unuaj monatoj de mia esperanta vivo, mi celis fondi internacian artistan Esperantan klubon, kies anoj estos, mi esperis, profesiaj artistoj je ĉiu artflanko. Mi aĉetis la unuajn jarlibrojn, kaj penis korespondi kun ĉiuj, kiuj nomis sin “artisto,” sed post ĉio, aŭ malgraŭ ĉio,… artistoj estas veraj vagabondoj … mi ricevis nur kelkajn respondojn. Kion fari ?… Mi mem sciis neniujn profesiajn artistojn, sed bona Sorto renkontigis min kun F-ino Padwick, kiu estis nia unua sekretariino. Kiam ŝi sciis iom de la lingvo, kaj ni sufiĉe kunamikiniĝis, mi parolis al ŝi pri miaj ideoj kaj celoj, kaj ŝi kore akceptis ilin kaj fervore sin ĵetis en la aferon, kaj konvinkis du aŭ tri el siaj samprosesiaj amikinoj, ke tia klubo estus la plej dezirindaĵo en la mondo. Jen vi havas la deveno de la E.V.K., kaj mi pensas, ke mi povas diri sen tro da malmodesteco, ke ĝi respondas pri la fondo de artistaj grupoj en aliaj partoj de la mondo, kaj pri la pli granda nombro de profesiaj geartistoj kiuj nun kunlaboras por Esperanto, ĉar tiuj, kiuj estis la Kembriĝan Kongreson kaj vidis la unuan art-ekspozicion, aŭskultis la E.V.K. koncerton, ĉeestis la E.V.K. festamanĝon, kaptis la ideon kaj disvastigis ĝin en siaj propraj landoj.

Antaŭ la fondo de la E.V.K. la Esperantistaro —kiel aro— diris al tiuj, kiujn ili esperis varbi : “Vi devas esti bonaj infanoj. Ni deziras, ke vi ĉiuj ĉesigu la batalojn inter vi, ni portas al vi la plej bonan ilon por tio, sed vi devas labori fervore, sindoneme, konstante. Jen, ni donas al vi sanigan panon kaj buteron, por manĝi dum ni diras al vi la historion de Esperanto, nun atentu.” Sed la bonularo neniam pensis doni konfitaĵojn aŭ vinon aŭ kukon al tiu malfacile plaĉota infanaro.

Sed miaj pensoj ne restis ĉe la muzikaj kaj teatraj artoj ; mi vidis, ke Esperantismo bezonis lertajn desegnistojn kaj pentrartistojn. Ĝis longtempo post la komenco de la Esperanta Afero, tiu flanko de arto reprezentiĝis de ilustritaj poŝtkartoj, fotografaĵoj, kaj kelkaj tre malbonaj plumdesegnaĵoj (ne escepte de la miaj !) en la ĵurnaloj. La plastikaj artoj ludas grandan rolon antaŭ la okuloj de la publiko ; kaj ŝajnis al mi domaĝe, ke la Esperantistaj ĉefoj ne komisiis artistojn desegni kaj pentri belajn afiŝojn k.c.

Literaturo estis en pli bona stato, sed… “estas ĉiam sed” … konstruiĝis fetiĉo, nomita “Stilo,” kaj la kompatinda aŭtoro aŭ tradukinto, kiu kuraĝis verki kontraŭ tiu fetiĉo, estis kondamnita.

Se oni sendis verketon al ĵurnalo, malgraŭ ĝia ebla korekteco laŭ gramatiko, ĝi estis “plibonigita,” “korektigita,” unuvorte ŝanĝita laŭ la gusto de la redaktora komitato, ĝis la aŭtoro mem ne povis rekoni ĝin, kiam li vidis ĝin presitan.

En Anglujo ni havas proverbon : “Estas saĝa infano tiu, kiu konas sian propran patron” (Kia ŝokanta proverbo por korektmiena Anglujo !) Oni povas facile ŝanĝi tion ĝis “Estas saĝa verko tiu, kiu konas sian propran aŭtoron” en Esperantujo, pro la arbitraj rajtoj prenitaj de Redaktoroj, kvankam tre malmultaj ŝajnas esti profesiaj literaturistoj, aŭtoroj, aŭ ĵurnalistoj mem.

Ĉiam mi ribelis kaj rifuzis akcepti la rajton de iu ajn ŝanĝi la individuan stilon de verkisto (kompreneble mi ne aludas la ŝanĝon de pure gramatika eraro, sed nur stilon) ; kaj mi simpatiis kun tiuj, kiuj plendis, ke kiam la verkoj faritaj de ili akceptiĝis, neniam ili aperis tiel, kiel ili verkis ilin, sed pli ofte oni ŝanĝis vortojn, frazojn, kiuj estis tute korektaj en la originala verko, sed ŝajne ne plaĉis al la individua gusto de la redaktoro.

Se oni deziras, ke la esperanta estu viva lingvo, necese estas ke ĉiu aŭtoro aŭ verkisto estu libera verki laŭ sia propra individua stilo, kaj ne laŭ la gusto de tiuj, kiuj plej ofte havis nenian sperton pri literaturo kiel profesio —sed nur kiel tempopasigilo, antaŭ ol ili surprenis sur sin la oficon de esperantista redaktoro.

Ne pensu, ke mi aludas speciale iun ajn ; miaj rimarkoj estas tute nepersonaj, sed vidante tiom, mi antaŭvidis en mia spirito, ĵurnalon kies kunlaborantoj estos tute liberaj. La sola rajto, kiun havus la redaktoro, estus la rajto korekti gramatikajn erarojn nure, kaj rifuzi artikolon aŭ verkon, kiu povus esti tro malmorala, aŭ maldeca por ĝenerala gazeto.

Jen vi havas la deveno de la E.V.K., kaj jen ĝiaj celoj :

Unue : kuntiri en granda internacia frataro, ĉiujn el la Esperantistaro, kiuj estas artistoj, profesiaj aŭ amatoraj, ĉu pro literaturo, arto, muziko, k.c. ; tial la E.V.K. devas esti internacia, libera, kaj ligita al nenia nacia societo aŭ grupo.

Due : Organizi kaj prezenti al la Publiko, koncertojn, ekspoziciojn, verkojn, k.c., nenecesajn en Esperanto mem, kiuj atentigos ĝin al Esperanto kaj ĝia utilo por plivastigo de verkoj, ideoj, elpensoj, k.c., sed samtempe, kiuj estos ĝenerale interesaj kaj allogaj pro la artista boneco kaj beleco, aparte de Esperanto.

Trie : Per la oficiala gazeto, doni liberecon al artistoj, pro la kono kaj konstato, ke estas pli ol unu gusto en la mondo, kaj ke neniu ajn havas pli da rajto ŝanĝi aŭ anstataŭi la individuan stilon de esperanta verko —kia ajn ĝi estu— ol ŝanĝi aŭ anstataŭi nacian individuecon.

Nu, gelegantoj, jen miaj intencoj, kiam mi vidis en mia spirito la estontan E.V.K. ; ĉar de la unua penso, mia nomo por ĝi estis “La Esperantista Vagabonda Klubo,” kiel flatanta imito de la Londona “Vagabonda” Klubo, kies membraro konsistas el nur famaj artistoj.

F-ino Padwick estis varbinta du profesiajn amikinojn, F-inon Burleigh, Mus. Bac., kaj F-inon Lipscombe, L.R.A.M. ; ni invitis neprofesian kantistinon, F-ino Burstow, kaj jen la originalaj fondintinoj de la E.V.K.

La unua fonda kunveno okazis ĉe la hejmo de F-ino Padwick, pro la komplezo de S-ino Padwick, en la 14-a Februaro, 1907, 6-30.p.t.m.

Ni poste invitis tiujn Esperantistojn, kiujn mi persone konis, kiuj verkis amatore laŭ unu el la tri artoj, kaj petis kelkajn famulojn, ke ili helpu nin per sia nomo ; ili bonvole konsentis, kaj sekvas listo de la unuaj Esperantistaj Vagabondoj. Kompreneble ni petis, ke la Majstro mem estu nia Hon. Prez., sed ĉagrene ni ricevis la sekvantan leteron, kiu iom difektis niajn esperojn, ĉar la aŭtoro de la lingvo, la poeto, la idealisto, certe devis esti almenaŭ la Hon. Prez. de klubo por literaturistoj, artistoj pri ĉio ideala, bela.

“ Al la Vagabonda Klubo mi deziras plej bonan sukceson, kaj mi dankas vin kore por la titolo de Honora Prezidanto, kiun vi proponis al mi ? Sed bedaŭrinde mi ne povas akcepti tiun ĉi honoran titolon, ĉar pro diversaj kaŭzoj mi decidis teni min flanke de ĉiuj kluboj, kiuj ne portas simple la nomon de “Societo Esperantista.” Tamen, tute simpatiante en via klubo, mi petas vin, volu rigardi min kiel Amikon de tiu ĉi klubo. ”

L. ZAMENHOF.

Poste, ĉar la klubo fondiĝis en Anglujo, ni petis al Lt-Kol. Pollen akcepti tiun titolon.

Jen la listo de la unuaj anoj :—

Prezidantino : F-ino Oxenford ; Sek.-Kasistino : F-ino Padwick ; Konsilantaro : F-ino C. Burleigh, Mus. Bac., kaj Sir James Thornton, K.C.B., por Anglujo ; S-ro A. Montrosier, Francujo ; S-ro L. E. Meier, Bavarujo ; S-ro P. Ahlberg, Svedujo ; kaj D-ro G. Busuttil, Maltujo. La Membraro : F-ino Lipscombe, L.R.A.M., F-ino Burleigh, L.R.A.M., F-inoj E. A. Lawrence, K. Thornton, M. Burstow, S-ino kaj F-ino Egerton Welch ; Prof-oj René Deshays kaj Otto Simon, S-roj G. Buchanan, H. de Coppet, D-ro Gambier, S-roj A. Hulme, A. Jackson, J. Letenneur, Ludovico Rodo, kaj Southcombe. La famuloj, kiuj permesis sian nomon kiel Amikoj, estas :—

D-ro Zamenhof, Rektoro Boirac, Prof. Carlo Bourlet, Prof. Cart, kaj S-ro Walter Crane. Tri Brajtonaj Amikoj estis D-roj F. J. Paley kaj Ryding Marsh, kaj S-ro W. H. Bond.

Ne granda anaro, vi vidas, kaj nur dudek-du Esperantistoj.

“Sed,” vi diras ankoraŭ, “tio estas ne historio.” Ne ? Nu, ĉu la historio de malgrandaĵo ne estas sama, kiel tiu de grandaĵo ? Kompreneble mi povus doni la sekretan historion ; mi povus rilati al vi, kiel de preskaŭ la unuaj tagoj ni trovis malfacilaĵojn, malhelpaĵojn, ĵaluzon, malverajn dirojn pri ĝi, fuŝaĵojn, ĉion, kion trovis Esperantismo mem, kiam ĝi unue disvastiĝis. Sed ni trovis pli da malamikeco, ĉar la signala vorto de nia klubo de ĝia deveno estis “Libereco.” Libereco el la sklaveco de la kutimo, el malgrandeco de spirito, el malamo pro diferenco de opinio —unuvorte, libereco el la malbeno de la homaro— maltoleremo. Kio estis la esenco de la ideo en la spirito de D-ro Zamenhof, kiam li elpensis internacian lingvon ? Libereco sub alia nomo. La libera homo ne deziras fari malbonon, kiel pensas tiu, kiu baraktas sub la ligilo de sklaveco ; tuj kiam li iĝas libera, li rigardas kun malzorgo tion, kio ŝajnis al li la plej dezirindaĵo, kaj trovas novajn plezurojn en vivo, plezurojn pri kiuj li neniam eĉ revis.

La E.V.K. staras por la liberigo de Esperantismo el la komercema spirito, kiu ekspluatis ĝin ĝis nun, egale kiel por la libereco de la Esperantistaj verikstoj mem de la ligilo de stilo k.c.

Mi suferis sub la kulpigo de multaj, pro mia silento ĝis la klubo efektive fondiĝis. Sed mi estas unu el tiuj, kiuj faras pli ol parolas, kaj kiam mi elpensas ideon, mi elpensas ĉiun detalon en mia spirito, antaŭ ol mi iam parolas vorton pri ĝi. Eble tiu ĉi klarigo dispelos la nebulon da dubo, kiu flosas ankoraŭ en la spirito de kelkaj, kiam —se iam— ili legos tiun ĉi historieton. Kelkaj pensis, ke mi favoris iujn personojn pli ol aliajn ; sed tio ne estis mia kulpo. Mi ne povis fari ĉion, kaj al tiuj, kiujn mi unue invitis, mi konfidis al tiuj, inviti aliajn siavice.

Ĉu mia ideo kaj esperoj devos perei ? Kiu scias ? Nia bona kaj sindonema sekretariino, F-ino Rutter, havas grandan ŝarĝon sur siaj ŝultroj, kaj tion havis de preskaŭ la unua tago kiam ŝi surprenis la oficon pro mia propra malsanado kaj la deviga eksiĝo de F-ino Thornton, kiu antaŭe laboris tiel sinforgeseme por la klubo.

Honoro al tiu, al kiu honoro ŝuldiĝas. Kiam la fina historio de la E.V.K. estos skribita sur la tabletoj de Tempo, inter la aro de tiuj, niaj fidelaj subtenintoj kaj amikoj, la nomo de F-ino Rutter estos trovita oralitere.

Unu punkto, kiu iom malkontentigis niajn unuajn anojn, estis tiu pri la “ekskluziveco” de la klubo, ĉar niaj membroj estas invitataj de alia membro. Sed, kiel mi ofte klarigis, la ekskluziveco estas pri kapableco nure. Mi ripetu tion, kion mi skribis en frua numero de la kluba gazeto :—

“ Mi estas certa, ke ĉiuj el vi konas personojn kiuj, ĉar ili povas fari ian negravan (kaj ĝenerale tre malbonan) desegnon, pensas ke ili estas artistoj, ne vere ? Same rilate al literaturo kaj muziko. Ni ĉiuj konas la mallertan amatoron. Nu, se la klubo estos malfermita por iu ajn, eble ni havos pli da tiuj personoj ol efektivaj artistoj, kaj… ili povos alporti al Esperanto kaj la klubo mem nur mokaĵojn. ”

Tial ni tenis nian unuan regulon pri la aliĝo de anoj, kun la rezulto, ke ni havas tre malmultajn membrojn kies verko ne estas inter la plej bona.

Nun, Esperantistaj Artistoj, kiuj amas la liberecon, venu al ni ; akceptu, kiam ni invitas vin aligi vin al ni ; kaj ni montru al la mondo, ke Esperantismo provizas por la animo pli ol por la korpo. Iu persono povas vivi tute feliĉe en sia propra lando, sed estas tiuj, kiuj posedas la “dian malkontenton,” kiuj volas vojaĝi, kaj vagi, spirite kaj korpe.

Literaturo, muziko, pentraĵoj helpas nin fari tion ; tial ni estu ĉiuj vagabondoj, kaj nur memori la vortojn de la Majstro :

“ Feliĉa vi estas, artisto libera,
Se vin zorgoj kaj devoj ne premas al tero,
Se vin muroj ne fermas, ne alforĝas la tablo,
Via volo vin gvidas kaj via kapablo.

Ekzistas multe da belo sub la bela ĉielo ;
Ĝuu ĝin, miru ĝin, sentu ĝin, spiru ĝin,
—por vivantoj ekzistas la vivo.

Ne perdu la vivon, serĉante plezuron,
Sed konservu en ĉiu la ĝustan mezuron,
Ne uzu malpure naturan la donon,
Per la belo vi semu la bonon ! ”

 

CARO OXENFORD.

 

ĈEFAJ AGOJ DE LA E.V.K. DE ĜIA FONDO.

1907.

Junio 10.   Koncerto en Brajtono.
Aŭg. 11.Koncerto ĉe la Kembriĝa Kongreso.
Artekspozicio.
Aŭg. 16.Unua festamanĝo, ĉe kiu, laŭ la regulo, nur anoj ĉeestis. Ne ĉiuj povis partopreni, sed tiuj, kiuj ĉeestis tiun historian okazaĵon estis :—
D-ro kaj S-ino ZAMENHOF, niaj honorataj gegastoj.
Lt-Kol. Pollen, LL.D., Hon. Prez.
F-ino Oxenford, Prez.
Gekonsilantoj :
Sir James Thornton, K.C.B.
F-ino Burleigh, Mus. Bac.
S-ro Ahlberg.
Gemembroj :
F-ino Padwick, Sek.-Kas.
Bar-o kaj Baronino de Menil.
F-ino Burstow.
F-ino Hultmann.
F-ino R. Junck.
F-ino Lawrence.
F-ino Lipscombe, L.R.A.M.
S-ino Montrosier.
F-ino Egerton Welch.
S-ro Bein.
S-ro Cunningham.
Prof. Deshays.
S-ro Hulme.
S-ro Moscheles.
S-ro Mudie.
S-ro Rodo.
Amikoj :
Prof. Bourlet.
Rekt. Boirac.
Prof. Cart.

1908.

Januaro.    Unua apero de la manfarita Oficiala Organo.
Fondo de la Londona Sekcio.
Marto 2.Koncerto en Brajtono.
Majo 19.Koncerto en Lewes.
Junio 27.Kampara Ekskurso.
Julio.En Julio, la Prezidantino pasigis libertempon en Edinburgo, vizitis la Grupon tie, kaj varbis kelkajn novajn anojn por la Klubo. Jen la deveno de la Edinburga Sekcio, kies aktiveco multe helpis la Klubon de tiam.
Aŭg. 1.Kampara Ekskurso.
Aŭg. 21.Festmanĝo en Dresdeno.
Nov. 11.Artekspozicio ĉe la Caxton Hall, Londono.

1909.

Marto 6.Koncerto en Londono.
Marto 12.Granda Propaganda Koncerto en Brajtono.
Aprilo 29.   Koncerto en Edinburgo.
Majo 22.Kampara Ekskurso.
Junio 24.Artekspozicio ĉe la Goupil Galerio, London.
Julio 17.Koncerto ĉe la “Blanka Urbo,” Londono, en Esperanta Tago.
Julio 24.Koncerto ĉe la A.A.A. Artekspozicio, en la Albert Hall, Londono.
Sept. 6.Artekspozicio ĉe la Barcelona Kongreso.
Koncerto en la Teatro Roma.
Festamanĝo.

1910.

Jan. 29.Kartluda Kunveno en Brajtono.
Feb. 17.Koncerto en Londono.
Marto.Lasta apero de la manfarita gazeto.
Majo 14.Artekspozicio ĉe la Brita Kongreso en Cheltenham.
Julio 10.    Ĝardena Kunveno ĉe la hejmo de F-ino Maude, Londono.

1911.

Januaro.    Unua apero de la presita “VAGABONDO.”
Londono elektita kiel Ĉef-sidejo de la klubo.
Feb. 22.Koncerto en Edinburgo.
Marto 10.Parolado farita de la Sekretariino, ĉe la Konferenco de la Londona Federacio.
Junio 3.Koncerto ĉe la Brita Kongreso en Southport.
Julio.Artekspozicio ĉe la Goupil Galerio, Londono.
Aŭg. 19.Koncerto ĉe la Antverpena Kongreso.
Artekspozicio.
Aŭg. 24.Festamanĝo.
Okt.Festa Kunveno ĉe la hejmo de la Sekretariino.
Okt. 21.Propono de la Sek. ĉe la Konferenco de la Londono Federacio, ke oni procesiu tra Londono en la Esperanta Tago.

1912.

Jan. 17.     Koncerto en Edinburgo.
Marto.Societa Kunveno kaj Paroladeto pri “Esperanto kiel monda Kantlingvo” de F-ino E. L. Young, E.V.
Aprilo.Koncerto ĉe la Londona Klubo organizita de la E.V.K.
Junio 9.Ĝardenfesto okazis ĉe 81 Erpingham Road, Putney. Dum la vespero S-ino Spurr kaj F-ino Millhoff plezurigis la ĉeestantojn per sia lerta ludo de la Piano.
Aŭg. 17.Festeno ĉe Krakovo. Prezidis S-ro J. M. Warden, Ĉef-Vagabondo, ĉeestis D-ro Zamenhof, S-ino Zamenhof, kaj F-ino Zamenhof.

 

 


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org