Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al kolekto-paĝo


- - - - - - - - - - - - - - - - -
Al Sinjoro G. QUESTE
Prezidanto de l' Esperantista
Amiens' a
Grupo
—o—
 

RAKONTOJ
POR JUNAJ ESPERANTISTOJ

El la franca lingvo tradukis
LÉON MOITIÉ
Konsulo de U. E. A. ( Junuloj )

Havebla ĉe l' tradukinto
Strato Dijon 26, AMIENS
FRANCLANDO
1911


El LETERO de Sro. QUESTE
komisiano de la S. F. P. E. ( fako : ekzamenoj )


Oni ofte esprimis la bedaŭron ke en nia esperanta literaturo malmultaj estas la libretoj speciale destinitaj al la knabaro, kaj efektive, se jam ekzistas kelkaj verkoj tute taŭgaj por la juna aĝo, ili plej ofte troviĝas kunmetitaj kun aliaj kiujn oni ŝanceliĝos meti antaŭ la okulojn de knaboj aŭ knabinoj. Tial mi ŝatas tute aprobindaj la provaĵojn de nia amiko MOITIÉ, kaj deziras ke lia malgranda broŝureto baldaŭ plidikiĝu, kaj lia ekzemplo estu instigilio por aliaj similaj verketoj.

 

 

KELKAJ VORTOJ de L' TRADUKINTO.


Tradukante la kelkajn sekvantajn rakontojn de francaj verkistoj, mi intencis nur prezenti al junaj adeptoj de Esperanto : diversajn tekstojn sufiĉe konatajn, kiujn ili mem legis aŭ pri kiuj ili aŭdis paroli ; kio multe faciligos la tradukon.

Esperante, ke plej bonan akcepton al tiu broŝuro trovos ĉe la junaj esperantistoj, mi kredas ke mi faris utilan laboreton por la propagando de la ZAMENHOFA LINGVO en la geknabaro.

Amiens, la 15an de Decembro 1910a.

AMAND

el l' Amiko de Infanoj, verkita de BERQUIN *


[Pied-paĝa noto :]  *  Arnaud ( elparolu : Arno ) BERQUIN, franca literaturisto, naskiĝinta en Bordeaux ( Bordo ) en la jaro 1749, mortinta en Paris la 21an de decembro 1791.

 

Malriĉa manlaboristo, nomata Bertrand, havis ses junajn infanojn, kaj estis tre embarasata por ilin nutri. Krom tiu malfeliĉo, la jaro estis senfrukta ; kaj la pano vendiĝis unufloje pli kare ol la pasintan jaron. Tage kaj nokte laboradis Bertrand ; malgraŭ liaj ŝvitoj, estis al li tute neeble gajni sufiĉe da mono por satigi, eĉ per plej malbona pano, siajn malsategajn infanojn. Li estis en ekstrema ĉagrenego. Iam, li vokas sian infanetaron kaj kun okuloj plenaj de larmoj, li diris : « Karaj infanoj miaj, la pano fariĝis tiel kara, ke per mia tuta laboro mi ne povas sufiĉe gajni por vin nutri. Vi tion vidas : Mi devas pagi tiun panpeceton per tuta taglaboro. Estas do necese ke vi kontentiĝu, dividi kun mi la malmulton, kiun, mi estos akirinta ; tute certe ĝi ne estos sufiĉa por vin satigi ; sed, almenaŭ ĝi vin malhelpos morti pro malsato. » La kompatinda viro ne povis plue paroli, li levis la okulojn al la ĉielo kaj ekploris.

Liaj infanoj ankaŭ ploris, kaj ĉiu diris en si mem : « Mia Dio, helpu nin, junajn kompatindajn infanojn ! helpu nian patron kaj ne lasu nin morti pro malsato ! »

Bertrand dividas sian panon en sep egalaj partoj : li unu konservis por si kaj disdonis la aliajn al ĉiu el siaj infanoj. Sed unu el ili, kiu nomiĝis Amand, rifuzis la sian kaj diris : « Mi ne povas akcepti ion, mi sentas min malsana, manĝu mian parton aŭ dividu ĝin inter la aliaj. » « Mia kara infano, kion vi havas ? » al li diris Bertrand, lin prenante en siajn brakojn. « Mi estas malsana, respondis Amand, tre malsana, mi deziras kuŝiĝi. » Bertrand portis lin en lian liton, kaj la morgaŭan tagon matene, premata de malĝojo, li iris ĉe kuraciston, kaj petis lin veni hejmen bonfarade, por esplori sian malsanan fileton kaj lin resanigi.

La kuracisto, kiu estis tre pia viro iris ĉe Bertrand, kvankam li scias, ke li ne estos pagata por siaj kuracoj. Li alproksimiĝas la liton de Amand, palpas lian pulson, sed li ne povas eltrovi ian simptomon de malsano ; li tamen ekkonas gravan malfortecon ; kaj por lin revivigi, li volas al li ordoni medikamenttronkaĵon. « Ne ordonu al mi ion, Sinjoro, al li diris Amand, mi ne trinkus tion, kion vi al mi ordonus.

Kuracisto. — Vi ne tion trinkus, kaj kial do, mi petas ?

Amand. — Ne tion demandu al mi, sinjoro, mi ne povas al vi ĝin diri.

kuracisto. — Kaj kiu vin malhelpas pri tio, mia infano ? Vi aspektas tute obstinan knabon.

Amand. — Sinjoro kuracisto, tio ne estas pro obstino, mi al vi certigas.

kuracisto. — Bone ! mi ne volas vin devigi, sed mi tuj demandos al via patro, kiu eble ne estos tiel misterema.

Amand. — Ha ! mi vin petegas, sinjoro, mia patro nenion sciu pri tio.

kuracisto. — Vi estas tute nekomprenebla knabo ! Sed estas tute necese ke mi sciigu vian patron, ĉar vi ne volas tion al mi konfesi.

Amand. — Dio Mia, sinjoro, evitu tion, mi pli vole tuj diros tion al vi ; sed antaŭe, elirigu, mi vin petas, miajn gefratojn.

La kuracisto ordonis al la geinfanoj eliri, kaj tiam Amand al li diris : « Ve ! sinjoro, en tiel malfacila tempo, mia patro gajnas nur grandpene, por aĉeti malbonan panon ; li ĝin dividas inter ni, ĉiu povas nur havi malgrandan peceton kaj li volas preskaŭ nenion konservi por si mem. Tio ĉagrenas min, ke mi vidas miajn junajn gefratojn suferi pro malsato. Mi estas la unuanaskito, mi estas pli forta ol ili, mi preferas ne manĝi, por ke ili povu interdividi mian parton. Pro tio mi ŝajnigis min malsana, kaj nekapabla manĝi ; sed, mia patro sciu nenion, mi petas.

La kuracisto viŝis siajn okulojn kaj al li diris : « Sed vi, ĉu vi ne malsatas, mia kara amiko ? »

Amand. — Pardonu al mi, mi tre malsatas, sed tio malpli doloras min ol vidi ilin suferi.

kuracisto. — Sed vi mortos baldaŭ, se vi ne nutras vin.

Amand. — Mi tre bone tion sentas, sinjoro, sed mi moros volonte, mia patro havos unu buŝon palplie por nutri, kaj kiam mi estos apud bona Dio, mi lin petos doni panon al miaj junaj gefratetoj.

La nobla kuracisto estis mirigita pro kortuŝiĝo kaj admiro, aŭdinte tiel paroli tiun sindonan knabeton. Li prenis lin en siajn brakojn, premis kontraŭ sian bruston kaj al li diris : « Ne, kara mia amiketo, vi ne mortos. Dio, patro de ni ĉiuj, zorgos pri vi kaj pri via familio ; danku lin pro tio ke li min kondukis tien-ĉi ; mi baldaŭ revenos. »

Li kuris ĝis sia domo, ŝarĝis unu el siaj servistoj per ĉiuspecaj provizoj kaj revenis tuj kun li al Amand kaj liaj malsataj gefratoj. Li ilin ĉiujn sidigis ĉe tablon, kaj al ili donis por manĝi ĝis kiam ili estis sataj. Estis rava spektaklo por la bona kuracisto, vidi la ĝojon de tiuj puranimaj kreitaĵoj. Elira,te, li diris al Amand ke li trankviliĝu, ke li prizorgos pri iliaj bezonoj. Li plenumis fidele sian promeson ; li ĉiutage sendis al ili sufiĉege por nutriĝi. Aliaj bonfarantaj personoj, al liuj li rakontis tiun okazaĵon imitis lian bonfaremon. La unuj sendis provizaĵojn, la aliaj monon, aliaj vestaĵojn kaj tolaĵojn ; tial ke post kelkaj tagoj la malgranda familio havis pli ol por siaj bezonoj.

Tuj kiam la Princo eksciis tion, kion la bona Amand'eto estis farinta por sia patro kaj siaj gefratoj, plena je admiro pro tiom da grandanimeco, li sendis por serĉi Bertrand kaj li diris : « Vi havas admirindan infanon, mi ankaŭ volas esti lia patro, mi ordonis ke oni donu al vi, je mia nomo, ĉiujare, pension de cent « écus » (*). Amand kaj ĉiuj viaj infanoj estos edukataj je miaj elspezoj, pri la metio, kiun ili volos elekti ; kaj se ili scios pri tio profiti, mi zorgos pri ilia sorto.

Bertrand reiris hejmen kvazaŭ ebria pro ĝojo kaj surgenuiĝinte li dankis Dion esti doninta al li tiel indan infanon.

(*) France « écus » malnova mono, kiu valoris ĉirkaŭ tri frankojn. (Sm. 1.20)

 

PENSOJ DE FÉNELON

La vivo estas mallonga vojo, malebena kaj plena je dornoj.

Estu inda je laŭdoj kaj ilin evitu.

 

FORTUNÉE

El Rakontoj pri Feinoj, de Sino d'Aulnoy *

 

* AULNOY ( elp. Olnoa ) Marie Catherine Jumel de Berneville, grafino d' Aulnoy, mortinta en la jaro 1705, franca verkistino.

 

Estis iam malriĉa plugisto kiu, mortante, diris al sia filo kaj sia filino :

— Via patrino al mi alportis dote du skabelojn kaj unu pajlan matracon ; jen estas ili, kun mia kokino, poto de diantoj kaj ringo el arĝento donita al mi de nobla virino, kiu iam vizitis min kaj al mi diris :

— Akvumu la diantojn, kaj bone enfermu la ringon. Via filino estos de senkompara beleco, nomu ŝin Fortunée ; poste, kiam vi estos baldaŭ mortonta, donu al ŝi la ringon kaj la diantojn kaj la ceteran vian posedaĵon, al ŝia frato.

La plugisto mortis.

Kiam Fortunée volis sidiĝi sur unu el la skabeloj, ŝia frato al ŝi diris :

— Konservu viajn diantojn kaj ringon, sed ne tuŝu miajn skabelojn.

Fortunée restis starante, dum Bedu ( tia estis la nomo de la frato ) sidadis. Ĉe la vespermanĝo Bedu havis freŝan ovon de sia kokino, li ĵetis la ŝelon al sia fratino. Fortunée nenion diris, sed ŝi plorante rifuĝis en sian ĉambron.

Ŝi ĝin trovis parfumita per odoro de ŝiaj diantoj, kaj al ili diris :

— Belaj diantoj, ne timu ke mi vin lasos seniĝi de akvo ; mi zorgos pri vi, ĉar vi estas mia sola propraĵo.

Ĉar ili bezonis akvumadon, ŝi prenis sian akvokruĉon kaj kuris, ĉe lunbrilo, ĝis la fontano, kiu estis sufiĉe malproksime. Sidinte ĉe la ŝtonrando por ripozi, ŝi vidis belan virinon venantan kun multnombra sekvantaro ; ŝiaj gvardioj portis seĝegon sur kiu ŝi sidiĝis sub baldakeno por vojaĝo kiu estis rapide pretigita. Oni starigis telermeblon kovritan per manĝovazoj el oro kaj oni al ŝi servis bonegan vespermanĝon ĉe la bordo de la fontano. Fortunée en sia angulo ne kuraĝis moviĝi. La reĝino diris al sia ĉevalestro :

— Alproksimigu tiun ŝafgardistinon.

Fortunée alproksimiĝis kaj salutis modeste.

— Kion vi faras tie-ĉi, la reĝino diris, ĉu vi ne timas la rabistojn ?

— Ve ! diris Fortunée, kion ili profitus kun malriĉa paŝtistino kiel mi ?

— Ĉu vi do ne estas riĉa ? rediris la reĝino.

— Mi estas tiel malriĉa, diris Fortunée, ke mi havas nur unu poton de diantoj kaj ringon el arĝento.

— Sed, daŭrigis la reĝino, ĉu vi bone vespermanĝis.

— Ne, sinjorino, diris Fortunée, mia frato ĉion manĝis.

La reĝino sidigis ŝin ĉe tablon kaj al ŝi donis kion ŝi havas plej bona.

— Por kion fari vi venis tiel malfrue ĉe la fontanon ? al ŝi demandis la reĝino.

— Sinjorino, ŝi diris, mi venis ĉerpi akvon por akvumi miajn diantojn.

Ŝi volis preni sian kruĉon por ĝin montri, sed la kruĉo estis iginta el oro, kovrita per diamantoj kaj plena de parfumita akvo.

— Mi ĝin al vi donas, diris al ŝi la reĝino, iru por akvumi viajn florojn kaj memoru ka la reĝino de l' arbaroj estas via amikino.

La ŝafgardistino sin ĵetis ĉe ŝiajn piedojn.

— Sinjorino, ŝi diris, mi kuraĝas vin peti atendi momenton, mi iras serĉi por vi la duonon de mia posedaĵo, tio estas mia poto de diantoj.

— Iru, diris la reĝino, ŝin kisante, mi vin atendos.

Sed, dum la forestado de Fortunée, Bedu estis preninta la diantojn kaj metinta sur ilia loko grandan brasikon. Fortunée tre ĉagrenata reiris al la reĝino kaj surgenuiĝante :

— Sinjorino, ŝi diris, Bedu ŝtelis miajn diantojn, restas al mi nur mia ringo, mi petas vin ĝin akcepti. — Se mi prenas vian ringon, bela ŝafgardistino, diris la reĝino, vi estos tute senhavigata.

— Ha, sinjorino, diris Fortunée, se mi posedas vian favoron, mi ne povas ruiniĝi.

La reĝino metis la ringon ĉe sia fingro, kaj foriris en sia korala ĉaro, tirata de ses blankaj ĉevaloj.

Fortunée reiris ĉe Bedu kaj enirante en la ĉambron, ŝi ĵetis la brasikon tra la fenestro. Sed ŝi aŭdis voĉon kiu al ŝi kriis :

— Ha ! Mi estas mortinta !

La brasikoj ordinare ne parolas. Fortunée, maltrankvila, malsupreniris tuj kiam tagiĝis. La unua aĵo kiun ŝi vidis, estis la brasiko al kiu ŝi donis piedbaton. Sed la brasiko diris al ŝi :

— Reportu min apud miajn kamaradojn, kaj mi tuj diros al vi, ke viaj diantoj estas en la pajla matraco de Bedu.

Fortunée ne sciis, kiel ili repreni. Ŝi replantis la brasikon kaj prenante la kokinon de ŝia frato, ŝi al ĝi diris :

— Malbona besto, ci tuj pagos al mi ĉiujn ĉagrenojn, kiujn Bedu al mi kaŭzas.

— Ha, diris la kokino, lasu min vivi kaj mi sciigos al vi mirigaĵojn. La plugisto kiu vin edukis ne estas via patro ; sed la reĝino, via patrino, estis naskinta kvin filinojn antaŭ vi ; ŝia bopatro al ŝi diris ke li mortigos ŝin, se ŝi naskos ankoraŭ unu infaninon. Tiu princino letere sciigis siajn timojn al sia fratino, kiu estis feino kaj ĵus estis naskinta filon. La feino metis sian filon en korbeton kaj komisiis la « Zefiroj » (*) ke ili lin metu anstataŭ la filino de la reĝino.

(*) « Zefiro » signifas mitologian antikvan personigon de la nordokcidenta vento.

Sed ĉar tiu-ĉi ne havis sciigojn de sia fratino, ŝi forkuris kaj alvenis en tiu dometo. Mi estis terlaboristino, la kokino diris, kaj bona nutristino, ŝi konfidis vin al mi, kaj mortis ne doninte al mi ordonojn pri vi.

Ĉar mi ĉiam estis babilema, mi rakontis tiun okazaĵon al iu sinjorino, kiu venis tien-ĉi. Tiam ŝi min tuŝis per bastoneto, mi estis tre ĉagrenata kaj mia edzo kredis ke mi estis droninta. La sama sinjorino venis duan fojon tien-ĉi, ŝi ordonis al li vin nomi Fortunée kaj al li donacis ringon el arĝento kaj poton de diantoj. Dum ŝi tie-ĉi estis, alvenis dudekkvin reĝaj gvardiistoj kiuj vin serĉis por mortigi vin : ŝi elparolis kelkajn vortojn, kaj ili fariĝis verdaj brasikoj inter kiuj estis tiu, kiun vi ĵetis tra la fenestro. Ili ne parolis pli ol mi, mi ne scias, kiel la voĉo al ni estas redonita.

— Mi tre kompatas pri vi, malfeliĉa mamnutristino, diris la princino ; sed mi esperas ke ĉio aranĝiĝos, kaj mi tuj serĉos miajn diantojn.

Bedu estis en la arbaro, kaj Fortunée iris rekte al la pajla matraco. Sed ŝi vidis multon da ratoj, armitaj por milito kaj ordigitaj laŭ batalione. Fortunée ne kuraĝis alproksimiĝi, ĉar la ratoj ŝin mordis kaj ŝin sangvundis.

— Mia kara dianto, ŝi ekkriis, ĉu vi restos en tiel malbona kunularo ?

Subite ŝi ekpensis iri serĉi la parfumitan akvon, kiu estis en ŝia kruĉo.

Ŝi ĵetis kelkajn gutojn da ĝi sur la ratojn, kiuj forkuris en siajn truojn. La princino prenis siajn diantojn, kiuj estis baldau mortontaj, tiom ili estis sekaj, kaj verŝis sur ilin la tutan akvon kiu estis e, la kruĉo el oro. Tiam ŝi aŭdis inter la branĉoj malfortan voĉon, kiu diris : « Bela Fortunée, vi havas la povon igi sentema ĉion, eĉ la florojn mem. » La princino timigita ke ŝi aŭdis parolantan brasikon, kokinon, dianton kaj vidis armeon de ratoj, svenis.

Bedu alvenis, kiam li vidis ke Fortunée estis preninta liajn diantojn, li ŝin fortrenis al la pordo kaj ĵetis eksteren. La malvarmeco de la tero revivigis ŝin, ŝi malfermis la okulojn kaj vidis apude, la reĝinon de l' Arbaroj.

— Vi havas malbonan fraton, ŝi diris al Fortunée ; ĉu vi volas, ke mi vin venĝu ?

— Ne, sinjorino, diris Fortunée.

— Sed, aldiris la reĝino, mi opinias ke tiu dika plugisto ne estas via frato ; kion vi pensas pri tio ?

— Ĉiuj eksteraĵoj konvinkas min, ke li estas tia, diris modeste la ŝafgardistino, kaj mi devas tion kredi.

— Kiel mi amas vin en tia humoro ! ekkriis la reĝino ; jes, vi estas princino, kaj nur malgraŭ mi, vi suferis tiom da malfeliĉaĵoj.

Tiam alvenis junulo bela kiel taglumo, vestita per verda kaj orkolora jako butonumita per butonoj el smeraldoj, rubenoj kaj diamantoj ; li havis kronon el diantoj kaj surgenuiĝis antaŭ la reĝino.

— Ha, mia filo, ŝi diris, mia kara Dianto, kiel ĝoja mi estas ke mi vin vidas ! La bela Fortunée ĵus ĉesigis vian ensorĉon.

Princino, ŝi aldiris, sciu ke la « Zefiroj », kiujn mi estis komisiinta meti mian filon sur vian lokon, metis lin dum momento en florbedon, kaj feino kun kiu mi estas malpaciĝinta, lin aliformigis en dianto. Mi ne povis malebligi tiun malfeliĉon kaj mi trovis nenian rimedon krom alporti la princon « Dianto » ĉe vian mamnutristinon, antaŭvidante ke, kiam vi etsus akvuminta liajn florojn per parfumita akvo, li parolos kaj vin amos. Estis necese ke mi ricevu de vi mem la ringon el arĝento por scii ke la fino de ensorĉo alproksimiĝas ; nun kara Fortunée, se mia filo edziĝas kun vi, per tiu ringo via feliĉo estos farata.

— Sed, diris la princino, ruĝiĝante, ĉu li akceptos min ?

— Ha, princino, li ekkriis, mi estos tro feliĉa se vi min akceptas kiel edzon.

La reĝino tuŝis la princinon per sia bastoneto kaj ŝiaj vestoj fariĝis tiel brilantaj ke oni ne povis facile ilin rigardi. Bedu kiu alvenis, kredis sonĝi kiam li ŝin vidis. Sed Fortunée vokis lin afable, kaj petis la reĝinon kompati pri li. La reĝino kisi la princinon, laŭdante ŝian malvenĝemon kaj por kontentigi ŝin, riĉigis la maldankan Bedu. Lia pajlokovrita dometo fariĝis belega palaco, sed la skabeloj kaj la pajla matraco ne ŝanĝiĝis, por al li rememorigi lian unuan staton.

La brasikoj fariĝis viroj kaj la kokino, virino, kaj la reĝino de la Arbaroj, ĝojegante de la edziĝo de sia filo kun Fortunée faris al ili luksajn edziĝa-festojn kiuj daŭris kelkajn jarojn ; sed ilia feliĉeco daŭris ilian tutan vivon.

 


al kolekto-paĝo

arkivo.esperanto-france.org