Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Dialogo originale verkita
de
ROKSANO
: Vic-Ĉef-Vagabondino. :
PREZO: 0.35 FR. (0.140 Sm.)
Ĉe la aŭtorino: ROKSANO, Villa Roksano,
BEZIERS (Hérault) FRANCUJO.
Al la altestiminda Ĉef-Vagabondo,
plej simpatie dediĉas
|
ROKSANO
Tre granda skriboĉambro. Dekstre, antaŭ de libroj superŝarĝita tablo sidas virino, kiu estas enprofundiĝinta en legado kaj skribas notojn. Maldekstre, ĉe tablo ankaŭ surhavanta multajn librojn, viro malfermas ĵus ricevitajn leterojn.
LI (legante leteron ekkrias en ridego) : — Ha ! Ha ! Ha ! Ĉi tio estas amuza. (Li vokas) Fratino ! He ! Fratino ! Kiam ŝi laboras, ŝi estas kvazaŭ surda. Por ke ŝi min aŭdu dum sia studado, mi devos ja havigi al mi la mikrofonan parolilon, elpensitan de la distinga Doktoro Laisné ; ĉar, vere, mi perdas grandvaloran tempon, vokante ŝin. (Li kriegas, formante per siaj manoj kvazaŭ paroltubon) Fra – ti – no ! Ne, ne, senutile estas riski atakon de gorĝodoloroj. Tamen, ne nur ĉar la afero estas interesa, sed ankaŭ kaj precipe ĉar ĝi ŝin koncernas, mi devas komuniki ĝin al ŝi. (Li stariĝas kaj kun letero en la mano iras al sia fratino, kies ŝultrojn li skuas.) Ĉu via klera Moŝto bonvolos momente interrompi sian sciencan esploradon ?
ŜI (levante la kapon, sed ĉiam skribante) : Hipoakuzio…
LI : Mi tute ne miras, ke vi ne aŭdis min, se vi estas en hipoakuzio, alie dirite por la nescienculoj, en malpliigita aŭdado.
ŜI : Ĉu vi min vokis ?
LI : Ho ! Iom, apenaŭ, mi voketis, mi duonvoĉe vokis vin.
ŜI : Ĉu vi havas ion, por diri al mi ?
LI : Jes, certe, kaj ion kio agrable surprizos vin.
ŜI : Sed kion ? Rapidu. Estas mirige, ke vi, kiu ĉiam rediras, ke tempo estas mono…
LI : Ha ! Fratino, nun ni ne perdas tempon, ni ne perdas monon ; male : la priparolota afero, laŭ mia konjekto, reprezentas multe, tre multe da mono.
ŜI : Kio estas ?
LI : Letero de la ĉi tiea Esperantia konsulo.
ŜI : Pri kio ĝi temas ?
LI : Ne pri io, sed pri iu.
ŜI : Ĉu pri mi ?
LI : Neeviteble.
ŜI : Ĉu nova laŭdo, gratulo de iu samideano pro mia premio ?
LI : Pli ol gratulo, pli ol laŭdo. Pro tia negravaĵo, mi ne maltimus ĉesigi vian studadon eĉ dum unu minuto.
ŜI : Mi ne estas kompetenta, por solvi divenaĵojn ; plie, mi ne estas scivolema ; sekve, se vi ne volos tuj sciigi min pri la enhavo de tiu — eble tute seninteresa letero, mi daŭrigos mian tralegadon.
LI : Ne senpacienciĝu kaj aŭskultu. (Li legas la leteron, kiun li tenas.)
„Altestimata Samideano,
„Mi ĵus ricevis de samcelano el Chicago skribaĵon entenantan ducent spesmilojn…“
ŜI : (interrompante kun malestimo) — Por transdoni al mi ? Mi ne akceptas tian almozon !
LI : Ŝt ! Estu kvieta kaj plu ne interrompu min. (Li daŭrigas sian legadon)
„ …entenantan ducent spesmilojn, por ke mi sendu al li la portreton de fraŭlino via fratino…“
ŜI : Kortuŝanta, vere ; sed… lasu min labori.
LI : Pro la ĉielo, havu paciencon ; aŭskultu plu. Tiu letero fariĝas interesa.
ŜI : Rapidu do, mi rediras.
LI : Ĉu mi devas rekomenci mian legadon ?
ŜI : Ne ŝercu, ĉar tiaokaze mi sendos vin al via skribotablo.
LI : Ne estu severa ; hodiaŭ estas por ni festotago. Efektive, hodiaŭ mi antaŭvidas por ni riĉegecon. Mi relegas : „Altesti…“
ŜI : Ha ! ne, pro kompato. Mi konsentas aŭskulti, sed nur unu fojon. Mi scias, ke iu Usonano sendis kelkajn spesmilojn…
LI : Kelkajn ! Ducent !
ŜI : Portreto de la plej fama aviadistino estas netaksebla objekto. Daŭrigu.
LI : Tre volonte. Li skribis — la Usonano, kompreneble — : „Ĉiuj esperantaj, francaj, usonaj gazetoj raportis pri la forflugado de nia senkompara aerveturistino…“
ŜI (kun fiereco) : — „Senkompara“ ne estas troigita esprimo.
LI : — „ …Ĉiuj entuziasme admiras tiun Paris'aninon…“
ŜI (samtone) : — Per miaj baldaŭ publikigotaj eltrovoj, mi naskos ja pli profundan admiron al mi.
LI : — „ …tiun Paris'aninon, kiu atinginte altecon da 8986 metroj en la daŭro de 42 minutoj superis ĉiujn rekordojn de alteco kaj rapideco. Fotografaĵon presigis la plimulto da ĵurnalistoj, sed tiel fuŝita ĝi estas, ke mi ne povas vidi ŝiajn trajtojn.“
ŜI (mokene) : Bedaŭrinde !
LI (ĉiam legante) : „Li petas sciigon pri ŝia monsituacio. Li demandas ĉu ŝi estas riĉa…“
ŜI : Malfeliĉe, ne.
LI : Ne malĝoju : riĉegeco venas al vi. „Li demandas, ĉu ŝi estas riĉa…“
ŜI : Tion vi jam legis.
LI : „ …aŭ ĉu ŝia havo konsistas el la centmilfranka premio, kiun donacis al ŝi nia U. E. A. pro ŝia aerveturado kune kun ses diversnaciaj Esperantianinoj, pezantaj almenaŭ po 65 kilogramoj ĉiu.“
ŜI : Li forgesis neniun detalon.
LI : „Li precipe deziras ekscii…“ Nun estas la momento, fratino, estu atentega.
ŜI : Legu aŭ iru al la diablo.
LI : Sed ne kunprenante la leteron, ĉu ne ?
ŜI (kolere) : Ho ! Legu, legu do !
LI : „Li precipe deziras ekscii, ĉu fraŭlino via fratino konsentus…“ Ĉu estas certe, ke vi aŭskultas.
ŜI : Fermu vian leteron ; mi tuj restudos.
LI : Ne, ne, ne, ne, milfoje ne. „ …ĉu fraŭlino via fratino konsentus edziniĝi kun Usonano.„“
ŜI : Ĉu li ne diris „riĉega Usonano“.
LI : Ne, tio ne estis necesa. La konsulo aldiris :
„Tial ke unuflanke la artikolo dek-naŭa de la regularo pri la servoj de U. E. A. diras : Estas malpermesite, sendi konfidenciajn informojn pri iu ajn persono, pri ĝia stato financa, k. t. p., kaj tial ke aliflanke eble plezurigos nian gloran samideaninon,…“
ŜI : Mi klinas min ĝis tero, Sinjoro Konsulo.
LI : „ …se mi respondos la demandojn de nia transmara samidealano, mi estos al vi danka, se vi bonvolos skribi al mi, kion mi devas fari, ĉu…“
ŜI : Li sendu la portreton, kaj senprokraste, kvankam tio estas ridiga. Peti pri bildo de virino !… Ha ! Ha ! Tio min amuzas, vere. Eble lia koro pli rapide batos, kiam li ricevos la sendube kun malpacienco atenditan fotografaĵon.
LI : Kial ne ?
ŜI : Kaj se mi estus bela, eble — ĉio povas okazi kun tia malprogresemulo — eble li ĝin metus sur la kamenon de sia dormoĉambro, por min vidi, kiam li en- kaj eldormiĝos ; sed, bedaŭrinde, bela mi ne estas.
LI (mirante) : Ĉu vi sentas bedaŭron pri tio ?
ŜI : Ĝi estas ja la unua fojo, kiam vi aŭdas min tiel parolantan. Efektive, mi neniam okupiĝis pri miaj trajtoj, kiel senĉese faras sencelaj kaj senutilaj inoj, kiuj nur penas plaĉi al viro aŭ viroj.
LI : Feliĉe por ni estas ankoraŭ, ne tiel multaj kiel en la pasintaj jarcentoj, sed tamen kelkaj tiaj tre utilaj virinoj.
ŜI : Mi neniel komprenas, kiel vi obstine laboranta scienculo povas tiel paroli.
LI : Ha ! Mia kara, estas tempo por ĉio.
ŜI : Tiel opinias la viroj, jes ; kaj pro tio vin superas la virinoj, kiuj dediĉas al scienco sian vivon : ne por ĉio, sed nur por la scienco ili havas tempon. Sed, ni revenu al nia Amerikano.
LI (mokeme) : Ĉu vi havas tempon por tio ? Ĉu li estas sciencofasko ?
ŜI : Jes, mi havas tempon, se…
LI : Ha ! estas „se“.
ŜI : Kompreneble. Se li estas riĉega. (ŝi forte plilaŭtigas la antaŭlastan silabon.) Do, la ĉi tiea konsulo skribu, tuj skribu, al sia kolego de Chicago, petante…
LI : Pri la fotografaĵo de via admiranto ?
ŜI : Por fari kion kun ĝi ?
LI : He, por vidi, kiel aspektas mia estonta bofrato, ĉar via edzo li estos.
ŜI : Tio dependas de lia financa kaj spirita stato.
LI : Spirita ?
ŜI : Jes, ĉar se li estas azenulo, tial, por lin allogi ne sufiĉos la penso, ke li donos sian nomon, aŭ pli ĝuste, ke li aldonos sian nomon al tiu de grandfarulino tia, kian ĉiu ŝtato volus posedi almenaŭ po unu, kaj estos necese, ke tiu heroino estu skulpte bela. Kio ajn estas, mi deziras sciiĝi, kiel monriĉa li estas…
LI : Tre multe, mi konjektas. Nur riĉegulo maltimas aspiri al via mano.
ŜI : Kaj ankaŭ kiel jarriĉa. Ĉi tio interesas min pli multe, ol lia vizaĝo.
LI : Mi kredus, ke vi estus tiel indiferenta pri lia beleco aŭ malbeleco kiel pri lia juneco aŭ maljuneco.
ŜI : Ne ; lia aĝo estas tre grava demando.
LI : Mi divenas : vi volus, ke li estu maljuna.
ŜI : Vi trafis.
LI : Sed ne vi, supozante, ke maljunulo ne amindumos vin. Maljunaj amantoj estas iafoje pli pasiaj, ol junaj, precipe en Usono : ĝiaj loĝantoj estas tiel sportemaj, ke ili restas viglaj, vivoplenaj ĝis sia maljuneco.
ŜI : Antaŭe mi promesigos al li…
LI : Ke li neniam eniros en vian dormoĉambron ?
ŜI : Neniam !… Ve, tion mi ne povos postuli de li, kvankam li sendube komprenos, ke mi ne havas tempon enamiĝi al li.
LI : Eraro ! Plena eraro ! fratino. Ĉiu viro esperas, ke lia edzino lin amos.
ŜI : En malnovaj tempoj, jes ; sed nun…
LI : Nun kiel hieraŭ, kiel morgaŭ.
ŜI : Ho ! Vi ne kredigos al mi, ke la viro estas tiel stulta kreitaĵo, ke estas al li neeble, kompreni, ke scienculino havas ion alian, por fari, ol ami sian edzon.
LI : Kiu tiel opinias, tiu ne edziĝas.
ŜI : Tamen, se li ne estas malspritulo, li supozas, ke ĉiuj miaj pensoj estas por mia flugmaŝino, ke mi vivas ekskluzive por ĝi, ke mi ĝin amas, multamas, amegas tiagrade, ke mi estas preta edziniĝi ; ke mi estas kapabla fari tian memoferon nur por ĝi, nur por ĝin plibeligi, pliperfektigi, por ke ĝi fariĝu kvazaŭ reĝo de la flugaparatoj, dank' al la mono, kiun alportos la multmilionulo. (Kvazaŭ en revo.) Mia aerveturilo !… Ha ! Vi estas pli ol mia amato, vi estas mia propra faritaĵo, vi estas mia ido…
LI (inciteta) : Ne karnohava, kiel viaj venontaj idoj.
ŜI : Fi ! Vi estas malbona. Tiajn idojn mi ne havos, tial ke ilin mi ne volas havi. Pro tio mi varme deziras, ke mia edzo estu en aĝo ne taŭga, por havi infanojn.
LI : Pripensu, kara, ke se ĉiuj virinoj dirus kiel vi, baldaŭ venus la fino de la mondo.
ŜI : Kaj la scienco do ! Ĉu ĝi utilas por nenio ? Ĝi ebligas jam, ke oni antaŭdifinu la sekson de la naskiĝontoj. Ĉu la altestiminda doktoro Robinson ne certigas, ke dank' al adrenalino oni naskas laŭvole idon aŭ idinon ?
LI : Jes, kaj tio estas tre ŝatinda eltrovo.
ŜI : Ĉu fine ne troviĝos geniulo, scipovante elpensi rimedon, por artefari infanojn ? La duona homaro benus lin tiel varme, kiel la tuta homaro benas Doktoron Zamenhof.
LI : Eble ankoraŭ pli varme ĝi benus lin.
ŜI : Antaŭe, la virino estis malsupera kreitaĵo, sklavino de viro, kvazaŭ besto alterne en gravedeco kaj en mamnutreco. Sed nova tempo, novaj moroj. La ĝis nun nomita malforta sekso fariĝis forta kaj ne bezonas edzon, por — laŭdire protekti — sed laŭvere estri ŝin. Nun ni egalvaloras la viron, kaj eĉ, kiel mi diris antaŭ momento, ni ĝin superas…
LI : (tusetante) : Hm ! Hm !
ŜI : Estas do maljuste, ke dum la tri kvaronoj de la jaro — kaj tio tiel ofte kiel plaĉas al liaj Sinjoraj Moŝtoj — ni estu ne nur kun malbonformigita korpo, sed ankaŭ en absoluta neebleco studlabori pro korpodoloroj. Tio ne povas daŭri. Scienco devas protekti siajn fervorulinojn.
LI : Ĉu vi tiel disertacios kun via fianĉo ?
ŜI : Certe ne, precipe se li estas tiel malprogresema, kiel mi konjektas laŭ lia peto pri mia portreto.
LI : Vi estos singarda, silentante pri viaj vivreguloj.
ŜI : Paroli pri tia aŭ alia afero mi ne havos tempon, ĉar ni geedziĝos la tagon, kiam li alveturos. Kompreneble, mi ne pensas, kiel la malnovtempaj sentimentalistinoj, ke gefianĉeco devus eterne daŭri. Ĉu tio ne estis emocianta ?
LI : Tiel emocianta, ke larmoj aperas sur miaj okuloj. Ĉu vi ne vidas ilin ?
ŜI (mokridante) : Jes ja.
LI : Tamen, vi havos tempon, por paroli kun li pri mono ?
ŜI : Pri kio do mi parolus, se pri tio mi nenion dirus ? Mono estas la sola, la nura inda celotaĵo. Li devos donaci al mi per kontrakto kelkajn milionojn.
LI : Kaj almenaŭ unu al mi, kiu havis la bonegan ideon, ne ĵeti en la paperkorbon la komunijaĵon de nia konsulo.
ŜI : Por ĝin elspezi en malspritaj plezuroj.
LI : Eble malspritaj, sed ŝatindaj. (Rigardante la horon al sia poŝhorloĝo.) Ni babilas, kaj estas la kvina. Nu, vi scias, ke je la duono de la sesa ni devas esti ĉe la vagonaro, kiu veturigas nian karan Majstron al Germanujo.
ŜI : Ha ! Jes. Kaj mi uzos tiun tre agrablan okazon, por esprimi al nia glora Doktoro Zamenhof mian deziron, ke lia altestiminda edzino estu mia ĉeestantino en la momento de mia edziniĝo.
LI : Tre bonan ideon.
ŜI : Ĉu mi do estas kapabla havi malbonajn ?
LI : Tute ne. Kiu estos via dua ĉeestanto ?
ŜI : Ĉu vi povas demandi pri tio ?
LI : Ĉu tio estas stranga demando ?
ŜI : Se vi ne estus viro, tio estas se vi ne estus senigita je ĉiuj grandvaloraj ecoj, kiuj karakterizas la virinon, se vi havus nian subtilecon, vi komprenus, ke mia alia ĉeestanto povas esti nur la prezidanto de U. E. A.
LI : Tre prava, tre prava vi estas, fratino. Mi konfesas, ke vi nin superas pri iaj aferoj.
ŜI : Pri ĉiuj, mia kara. Ne konservu iluziojn. La viro ! Pff ! ! Kiom malproksime, kiom malantaŭe ni lasos lin, se ni daŭrigos nian rapidan antaŭeniradon al la progreso. Mi konjektas, ke pli ol unu viro jam nun bedaŭras la tempon, kiam li estis estro kaj plej potence superregis sian humilan kaj sindonan servantinon.
LI : Eble estis pli bone, kiam ĉiu plenumis la rolon, por kiu ĝi estas kreita.
ŜI (stariĝas, indignante) : Neniu estas kreita por difinita rolo. Tute ne estas same sur la tergloba scenejo kiel sur la teatra, kie ĉiu aktoro devas zorge atenti, resti en la limoj al ĝi fiksitaj. Tro longtempe niaj praulinoj kredis, ke tiel okazas en la vivo, tro longtempe ili kredis, ke ili naskiĝis nur por naski, mamnutri, kuiri la supon…
LI (ridetante) : Kaj la rostaĵojn, la frandaĵojn.
ŜI (ne atentante pri la diro de sia frato) …fliki la ŝtrumpetojn de la edzo.
LI : Ĉion ĉi tion ili eble faris kun plezuro.
ŜI : Pli kredeble estas, ke ili suferis pro tiu malsupera stato, en kiu la tiam ĝuste nomita forta sekso ŝin restigis.
LI : Tiam ? Kaj nun ?
ŜI : Nun ne estas forta kaj malforta sekso : ni estas ja samfortaj kiel vi. Sportoj faris nin dikmuskolaj, kiel studado faris nin kleregaj. Mi rediras : Ni jam ne staras sur sama nivelo ; pli alte ol vi ni estas.
LI : Precipe kiam vi aerveturas.
ŜI (ĉiam ne atentante pri la interrompoj de sia frato) : Kaj tial, ke ni pli kaj pli altiĝos, baldaŭ ni vidos vin pli maldikaj, ol puloj.
LI : Kiel mikroboj, sendube, sed tute ne danĝeraj por tiel muskolhavaj sportistinoj.
ŜI : Jes, vi ne povas pli ĝuste diri. Tute ne danĝeraj, ĉar jam ni ne estas plu de vi superregitaj pro la bona kialo, ke ni ne bezonas vian helpon.
LI : Eble ni bezonos iam la vian.
ŜI : Pri tio mi ne estas konvinkinta.
LI : Kaj ĉu vi estas konvinkita, ke kiam ĉiuj, mi diras ĉiuj virinoj samopinios kiel vi, tiam la viro devos balai la domon, boligi la poton kaj ankaŭ… mamnutri ?
ŜI : Mi tute ne atentas pri viaj ŝercoj. Forpasis multaj jaroj de la tempo, kiam oni mokis la virinojn, kiuj penis levi sin al altaj vicoj. Nun oni devas klini sin antaŭ nia talento, nia nediskutebla valoro.
LI : Eĉ estas mikrobo preta, por meti sian riĉegecon ĉe la piedojn de talentulino. Kompatinda nekonato !
ŜI : Kompatinda ! Dankon !
LI : Ho ! Vi komprenas ja, ke mia mallerta lango — ĝi ne estas lertega lango de virino, sekve ĝi meritas, ke vi senkulpigu ĝin — mia mallerta lango eraris kaj elparolis „kompatinda“, kiam mi intencis diri „enviinda“.
ŜI : Moku tiel longe kiel plaĉos al vi.
LI : Moku vin, altege starantan stelon, mi, kiu estas el la pli maldikaj ol puloj !…
ŜI : Senĝene ridindigu min ; tiel farante, vi ne malebligas, ke kio estas, tion oni ne povas neigi. Sed, jam antaŭ longa momento, vi diris, ke estas la kvina, kaj nun vi ne pensas, ke la vagonaro ne atendos nin.
LI : Ĝi atendos, se vi volos.
ŜI : ? ? ?
LI : Ĉu vi per viaj potencmuskolaj brakoj ne haltigos la vagonaron, aŭ ĉu vi per bloveto de viaj fortikaj pulmoj ne mortigos la kondukantajn mikrobojn ? Sed… se la vagonaristoj estas inoj, tiam la afero malsimpliĝas.
ŜI : Daŭrigu, kaj en la kontrakto ne estos kondiĉite, ke en la tago de mia edziniĝo mia edzo…
LI : Via feliĉa edzo…
ŜI : …devos donaci al vi unu milionon.
LI : Mi silentiĝas kaj silentos ĝis la venonta jaro, se tiel estos via deziro. Eĉ, se vi ordonos, mi flikos viajn ŝtumpojn, kiel alitempa edzino flikis la ŝtrumpetojn de sia tirano.
ŜI (riproĉe) : Frato ! Frato !
LI : Kion mi diris ? Nenion. Rapidu al via dormoĉambro, por surmeti vian ĉapelon, kaj tuj al la stacidomo !
ŜI : Dume, respondu al la konsulo, kaj preparu — ne nun, sed tion mi diras pro la okazo se mi ĝin forgesus — preparu modelon de letero sendota al la Ĉef-Vagabondo, al ĉiu prezidanto de nacia societo, al ĉiuj tutmondaj Esperantistaj Eminentuloj…
LI (interrompante kaj grave) : Eminentuloj !!!! Strange !!!! Devus esti nur Eminentulinoj en Esperantujo, lando de Progreso.
ŜI : Vi ŝajne forgesas la milionon ! Invitu ilin, ĉeesti mian edziniĝon kaj aldiru, ke ili ne okupiĝu pri la vojaĝo : per mia flugmaŝino mi veturigos ilin antaŭ kaj post la ceremonio.
LI : Antaŭ, tio estas farebla, sed post… Ĉu vi opinias, ke via edzo konsentos pri tio ?
ŜI (sulkigante la brovojn) : Li konsentu aŭ ne, tio estas la sama afero.
LI : Estas vere, ke estos por li tre granda plezuro, tiel vojaĝadi tra la tuta mondo.
ŜI : Ĉu vi kredas, ke mi lin kunprenos kiel korpogvardiiston ? Ha ! Jes, mi forgesis… La malnovega tradicia postedziĝa vojaĝo tiel stulta kiel la malsprita modo, kiu altrudas ankoraŭ al la junulinoj, ke ili por iri al la altaro sin vestu kvazaŭ antikvaj virgulinoj marŝantaj al la sanktofero.
LI : Pro kio vi lasus lin hejme ? Ne pro la pezo. Pli maldika ol pulo, pripensu do ! Sed mi ekpensas pri la jeno. Sen via scio, li havos la eblon kunvojaĝi kun vi : mikrobon oni ne facile vidas, sekve, sen via permeso li povos eĉ elekti la plej bonan lokon.
ŜI : La milionon ! frato, la milionon !
LI : Mi serioziĝas, fratino, mi tuj skribos laŭ via ordono.
ŜI : Rapidu. Mi atendos vin en la salono.
LI : Ĉu antaŭe vi sciigos nian patrinon pri la feliĉa okazontaĵo ?
ŜI (malfermegante la okulojn) : Kial ?
LI : Nur tial, ke ŝi estas nia patrino.
ŜI : Ĉu la penso al miliono malsanigas vian cerbon ? Ĉu mi bezonas informi iun ajn, patrinon aŭ alian, pri miaj projektoj ? Ĉu mi ne estas sendependa ? Sed, sufiĉe. Mi foriras, ne atendigu min.
LI : Mi alvenos en la salonon samtempe, kiel vi.
ŜI (aŭskultante) : Ĉu ne eksonoras la kvarono de la sesa ?
LI : Jes ja, mi skribos pli poste ; ni devas foriri senprokraste.
ŜI : Venu kun mi, mi rapide kapvestos min.
LI : Kaj ni pli rapide iros al la stacidomo, por aklami nian amatan Majstron, Doktoron Zamenhof.
(Ili kune foriras.)
(La kurteno falas.)
|