Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


AMO
FONTO DE VIVO

Poemo originale verkita de
CÉLESTIN ROUSSEAU, L. K.

PARIS
ESPERANTISTA CENTRA LIBREJO
11, rue de Sèvres, Paris -6e


AMO
FONTO DE VIVO

Laŭ ritmo :    – U – U | U – U | U – U | U – U | U – U.

I.

EN la tagoj unuaj de l’ mondo, sur lando dezerta,
Eknaskiĝis el stela radio ĝardeno belega,
Feliĉejo sub arda kaj luma ĉiel’ orienta.
Kvar riveroj fluadis tra tiu Eden’ plezuriga :

Piŝon, Geĥon, Ŝikedel, Frat estas la nomoj iliaj.
Ornamantaj kreskaĵoj kaj arboj majestaj aperis :
Ĉie staris gracilaj trunketoj de floroj liliaj ;
De luksega smeralda tapiŝo la tero fieris.

Sed… la akvo trankvila de tiuj riveroj neniam
Sulkiĝetis… sed ĉiam rebrilis lazuro helblua
Sur ilia spegulo konstante senonda kaj ĉiam
Kvietega, mirige serena, ebena, senbrua !

Sed… la trunko fortika de l’kverko neniam eksentis
La vipadon de ŝtormo, nek mildan kareson de l’ vento !
Sed… neniam de l’ poplo tremola folioj tremetis,
Kaj neniam de l’ kano fleksebla fleksiĝis vergeto !

Estingiĝis neniam de la noktiluka lampiro
La fosfora lumeto, ornajlo kaŝata sub herbo.
Eĉ neniam… la kiso senpeza de iu zefiro
Forflugigis petalon de floro : ĝi velkis sur arbo !

Kaj la birdoj en arbodensaĵoj per trilserenado
Per mil pepoj plenigis l’ aeron de l’ brila ĝardeno…,
Sed ne konis la ĝuon altegan : duopa flugado
Tra la spacoj senfine lazuraj de tiu Edeno !…

Sub la mordo pikanta de tiu heleco orflama
Endormiĝis la bestoj profunde kuŝantaj en herboj.
Subigataj je tiu trankvila beleco ĉiama
Forfluadis vesperoj, matenoj egale sen nuboj…

Ĉar tie nur regis la suno :
Nek tondro, nek vento, nek pluvo,
Eĉ guto de roso !

X-aspekta vegeta separilo


II.

JEN la Hom’ nun, farita el iom da tero kaj ŝlimo !
Nepre por li la volo de l’ mastro de l’ mondo difinis
Tiun lokon kovritan de floroj, loĝejon sen limo.
Kontentega, al la ĵus modlita kreaĵo Li donis

Sendifektajn staturon kaj formon, apartan belspecon
De l’ vizaĝo ; ĝi estas de Lia persona figuro
Propra bido, al kiu Li volis eternan junecon ;
— « Por ci Homo, Li diris, estiĝas la jena naturo :

Jen la suno ! Por ci nur la varmo de l’ astro kaj lumo !
Jen la arboj ! Rigardu ! Ci kuŝos iliaj sub ombroj !
Jen la floro ! Ci ĝuos la ĉarmon de ĝia parfumo,
La purecon de ĝiaj purpuroj, safiroj kaj ambroj !

Jen la birdoj ! Por cia orelo iliaj trilkantoj !
Eĉ la bestoj ordonojn de cia alvoko aŭskultos !
Por ci ĉio !… Nur por ci el rozoj, orkidoj, lekantoj,
Diligentaj abeloj florsukan mielon rikoltos !

Odorantaj la fruktoj, la beroj de ĉiu ampelo
Maturiĝos abunde kaj plaĉe por cia plezuro !
Mi cin faris el simpla argilo, laŭ mia modelo…,
Ciaflanke al Mi nur adoro kaj pensoj de l’ koro ! »

Kaj mirante konsentis la Homo… Kaj ĉiu vespero
Unutone simila, egale neplena forflugis
En la mezo de tiuj belaĵoj sen vivofajrero…
Kaj soleca dormado sub arboj lin nur ripozigis

De l’ ripozo konstante sencela, kun zorgo nenia…
Sed al kiuj imagoj vagadis la pensoj de l’ viro ?
Ĉu li sonĝis dumnokte pri formo simila je l’ sia ?
Ĉu li revis pri nova plezuro, deziro, aspiro ?

Aŭ sopiris al lumo pli ĉarma ol ruĝoj aŭroraj ?
Ĉu li revis pri sonoj pli ravaj ol birdmelodio ?
Pri parfumo pli dolĉa ol tiu de floroj odoraj ?
Ĉu la koro, la pensoj de l’ Homo nur iris al Dio ?

X-aspekta vegeta separilo


III.

VEKINĜINTE, post unu el tiuj revadoj spiritaj,
Jam la viro malfermas okulojn… Sur verda la musko
Jen estaĵo staranta !… ne sama je ĝis nun viditaj !
En opalaj radioj de bela matenokrepusko

Ĝi aperas helbrile ravega !… Li miras unue ;
Nekredeme li fermas palpebrojn, denove malfermas :
La estaĵon eksterordinaran revidas li plue !…
Kaj li dubas, ĉu daŭras la sonĝo, aŭ ĉu li maldormas !

Ĉu frenezo ? Ĉu trompa vizio, reala aŭ reva ?
— « Ci eliĝas el kie ? Ĉu estas ci ombro ? »
— « Ombro ! ja ne ! Virino mi estas, kaj mia nom’ Eva ;
« Mi atendis la horon de cia vekiĝo, ho mastro ! »

Kiu febro sublima, jes ! kiu impulso tutnova
Tiel forte batigas la korojn de ambaŭ junuloj ?
Kiu sento ardeca ekkaptas la korojn tutpova ?…
Ekflamiĝas kun fulmo subita iliaj okuloj :

Ekbrilas nur unu fajrero !
Kaj el ĝi naskiĝas la Amo,
La fonto de Vivo !

Ho ! mirinda potenco de l’ sankta fajrero, de Amo !
Jen la vivo eklumas al forte skuita la tero ;
Jen al ĝis nun dorminta naturo naskiĝas animo,
Jen sulkiĝas subite la ĝis nun serena rivero !

Balanciĝas la spikoj je l’ vento kaj branĉoj de cedroj !
La graciaj birdinoj rapidas pretigi la nestojn !
Abelinoj ekflugas zeniton kun aro da krabroj…
Kaj la homo ekvidas alkuri kun inoj la bestojn !

Eĉ la suno fariĝas pli dolĉa kaj pli karesema !
… Tra nebulaj vaporoj naskitaj de ĝiaj radioj,
Kun korĝojo, kun krono natura de flor’ diadema,
Ili iras tra riĉaj herbejoj, tra grasaj paŝtejoj.

Ĝis la bordo de klara fonteto (ĉar varmo jam ardas)
Li ŝin gvidas, piede premante la tufojn humilajn.
Etendataj sur herbo jen ili kokete rigardas
La spegulon, por vidi sur akvo la trajtojn rebrilajn.

Li kolektas sur nufarfolion la fruktojn plej noblajn,
Kaj spionas en ŝiaj okuloj la signon de ĝojo ;
Kaj vespere por ŝi li pretigas branĉetojn flekseblajn
Surkovritajn per fojno, kun floroj de blanka levkojo.

Por ŝi ankaŭ li ŝutas plenmanojn da roz’ centfolia ;
Kaj ŝi por li la brakon gracian ameme allasas,
Apogilon varmetan kaj dolĉan por kapo la lia…
Kaj senzorge por ambaŭ la tagoj sinsekve forpasas.

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Sed la koro de l’ homo sin preskaŭ deturnis de l’ Mastro ;
Renversiĝis ĥaose la sanktaj dekretoj ĉielaj
Pri l’ naturo, pro tia kompleta forgeso de l’ Estro,
Malobeo de koroj sendankaj anstataŭ fidelaj !

Tial devis laŭ dia ordono la par’ kun aflikto
Paradizon forlasi, en kiu la viro perfidis
Sian ĵuron. Forpelon ! ja diris kruela verdikto !
Tiel nepre Fatalo severa rigore decidis !

X-aspekta vegeta separilo


IV.

PARADIZO, naskejo de l’ Homo, jam ne plu vidiĝas ;
Pala suno apenaŭ briletas, kvazaŭe plorante
Pri la sorto de l’ belaj pelitoj… Sed ili kuraĝas
Spite ĉion, sur grundo ŝtonoza senhalte marŝante.

Baldaŭ pluvas, kaj vento fortega kun sibloj plenblovas ;
Al la paro sin montras nur sabla dezerto senfrukta !
Se almenaŭ troviĝus ŝirmejo !… sed vane li provas
Ian helpon… ĝis kiam ŝi teren ekfalas senforta.

Tiam Homo, venkita de l’ sorto, kun vira aŭdaco
Al ĉielo relevas la kapon, al novaj ĉi lokoj ;
El fieraj okuloj ekŝprucas kvazaŭa minaco
Al Naturo, al ĉio, tutmutaj je liaj alvokoj.

— « Ni ne mortos ! li krias. La grundon hardece mi plugos !
El arbaroj mi deradikigos sensukajn erikojn !
Kaj kreskaĵojn kaj grenojn necesajn, ho Ter’, mi naskigos
De sin’ via, rabante por vivi la fruktojn kaj spikojn !

Mi per miaj muskoloj tuberajn radikojn eltiros !
Por ĉaskapti la bestojn sovaĝajn mi forĝos armilojn ;
Por ŝin vesti, mi felon ilian de l’ karno elŝiros !
Por min ŝirmi, sub roko kaj arboj mi trovos azilojn !

Ho ! kruela Naturo ! Mi, malgraŭ malhelpoj kaj baroj,
Mi, per forto de l’ brakoj, per streĉo de volo pasia,
Mi vin venkos, ho Naturo ! Ja mi vin devigos post jaroj
Aliiĝi pli kaj pli servema, por vivo la ŝia ! »

— « Ni ne mortos, amiko ! » la voĉo plenfida ripetas
De l’ virino, miranta ke tiom senpova li ĉiel,
Pro la amo al ŝi, al la Dio potenca mem ĵetas
Tiun krion minacan, sen timo ke falu la ĉiel’ !

Sin dolĉege de brakoj de l’ viro igante libera,
Liajn manojn kortuŝe ŝi premas, kompate konsolas :
— « La feliĉon antaŭan forgesu, karulo fiera !
Paradizon perditan en mi ci retrovos, mi volas !

Ci rigardu, ke bela mi estas ! Plej ofte, ci scias,
La riveroj pro mia beleco murmuris admiron.
Ĉu ne miaj okuloj, amato, ĉu ne ambicias
La helecon de l’ suno, la bluan ĉielan lazuron ?

De sur miaj la lipoj ci ŝtelos laŭvole la kisojn,
Kiuj havos por ciaj l’ agrablan de frukto gustumon !
Perlamota mambrusto allasos ebriajn karesojn,
Kiuj donos de l’ blua narciso la freŝan parfumon !

Por labori mi helpos nevane, ripozon mi ĉarmos,
Kantadante por luli la sonĝon per voĉ’ harmonia !
Kaj vespere sub mia rideto palpebrojn ci fermos !
De ci estos mi ĝojo, duono kaj vivo la cia ! »

X-aspekta vegeta separilo


V.

HO ! solena momento !… Jen tiu estaĵo nubila
Nun per Amo iĝinta virino, en plena beleco,
Jen trezoro de l’ mondo, jen tiu juvelo ĉiela,
Propramove, kun fido, sen honto kaj sen malĉasteco

Sian koron donacas komplete, sentima, feliĉa !…
Emocio la bruston de la ĉarmulino tremigas…
Ĝi similas je l’ frukto helroza, silkeca, palpdolĉa,
Maturanta sur la persikujo dum eksomeriĝas.

Same kiel sukplena oranĝo soifon ekscitas,
Balancata de l’ vento surbranĉe, kaj logas per tento,
Tiel ankaŭ spektaklo de riĉaj pomfruktoj incitas
Al ardanta la mordo de lipo nesata kaj dento.

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Nun… kaptata por ĉiam la koro de l’ viro deliras,
Submetita de l’ Fato al volo supera de Dio…
Nun silentas Naturo !… Pli brilas la steloj ! Eĉ miras
La Ĉielo mem ŝajne, envie al la simfonio !

Kaj de tiam geambaŭ, tutnudaj sur nuda la tero,
Sed riĉegaj de Amo sanktega, la manon en mano,
Alpaŝadis antaŭen al Mondo, kun ĝoja espero :
Ĉar por ili kaj tuta idaro, de nun ĝis eterno,

Muzikos en koroj la Himno de Amo
Haleluja !

Ridetanta radianta suneto


REVADO

AMOREMEMOROJ de l’ tempo pasinta,
Respondu deziron de mia revado !
Vi, kiuj forflugis, ĉu vi reaperos
En mian spiriton, Amorememoroj ?

Vi, kiuj pli kaj pli profunden aliris
La nigran abismon de plena forgeso,
Ĉu aŭdos vi vokon de mia sonĝado,
Amorememoroj de l’ tempo pasinta ?

Vi, mia patrino !… vi, kiu luladis
Kaj ame dorlotis la etan infanon ;
Vi, kiu per kiso sekigis la larmojn
Kaj pelis ĉagrenon per unu rideto !

Fratino !… vi, kiu ricevis sekretojn
De koro premata je ĝia vekiĝo,
Ilian memoron ĉu nun vi ne perdis ?
Ĉu buŝo la via plu povus rediri ?

Vi ankaŭ, frambujo de l’ patra ĝardeno,
Vi, kies dorneto vundigis la fingron
De l’ blonda knabino kun dikaj harligoj,
La kison timeman ĉu vi rememoras ?

Jes, mi vin revidas, amitaj vizaĝoj !
Kaj via rideto for… for…lumetanta
Anĝele ridetas en malproksimeco,
Amorememoroj de l’ tempo pasinta !

Dudekan la fojon Printempo naskiĝis,
Ekfloris la kampoj, pli batis la koroj,
Liliaj burĝonoj diskrevis el ŝeloj :
Du flamajn pupilojn, du lipojn mi amis !

Pasie mi amis, ardece min donis,
Kaj super la mondo reĝadis ja mia
Rigardo, dronante en ŝiaj okuloj !…
Ĝis kiam… al Amo sin miksis la larmoj !

Virino, vi, kies harbukloj ricevis
Unuan la kison de viro, la mian,
Amokreantino, ĉu vi rememoras
La feajn vesperojn de nia printempo ?

Kaj se la Fatalo denove nin puŝus
Sur vojon la saman… ĉu vi min rekonus ?
Ve !… Tamen ni estis sinceraj geambaŭ
Ĵurante la amon eterna !… Eterna ?

Virino !… ci lumo de vivo la nia !
Diino preĝata en koro silente !…
Vi kial forflugis juneco, feliĉo,
Amorememoroj de l’ tempo pasinta !

C. R.  1909  (ASPIDO).


Noto : Tiu elektronika reeldono reproduktas la tutan poemon de la originala broŝuro, kiu datumas de ĉirkau 1930 ; estas 16 paĝoj, formato : 18½×13½ cm. Ne reproduktita : lasta kovropaĝo "Verkoj de la sama aŭtoro" (temas pri farmacio – C. Rousseau estis farmaciisto – kaj traduko de Ver-Vert).


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org