Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
II. Trans la Polusan Cirklon →
☼
Vojaĝinte la pasintan someron en polusaj regionoj, mi ĉi tie grupigas la parton de miaj ĉiutagaj notoj, kiu koncernas la polusajn glaciojn kaj la noktomezan sunon (1).
Sabaton, 8-an de julio. — Nia ŝipego Foucauld (2), cent kvindek du metrojn longa, eliris el la franca haveno Dunkerque hieraŭ vespere je la dudek-kvara, aŭ hodiaŭ matene je la unua minuto de ĉi tiu sabato.
« Fuko »
(1) La franca rakonto de tiu vojaĝo ĝis la bankizo, en Spitsbergo kaj Skandinavujo, ĵus aperis : tiu Vojaĝo en la Polusaj Regionoj (232 paĝ., 70 fig.) estas aĉetebla ĉe la Eldonejo ARTES-TUÆ, por dek du frfr. Por esperantistoj nur dek frfr. Aldonu la dek procentojn por sendokosto.
(2) Prononcu : Fuko.
Laŭirinte la sudparton de Anglujo, ni ankoraŭ ne estas antaŭ la Terfina Promontoro, kiam ĉirkaŭ la dudek-unua subiras la suno.
Dimanĉon, 9-an. — Ni lasis maldekstre Irlandon, kaj ĉe la noktiĝo ni estas antaŭ Man’a insulo, norde de Irlanda Maro.
Ĉirkaŭ la dudek-dua subiras la suno.
Lundon, 10-an. — Dum mateno ni lasis dekstre Skotlandon, kaj dum posttagmezo Hebridajn Insulojn.
Je la dudek-dua kaj duono subiras la suno.
En la kajuto, je la dudek-tria kaj kvarono, estas ankoraŭ sufiĉe hele, por ke oni povu, sen elektra lumo, legi apud la fenestreto.
Mardon, 11-an. — Travido de la Feroaj insuloj kaj de la ĉefurbo Thorshavn.
Haveno de Thorshavn. (Feroaj Insuloj.)
(Laŭnatura akvarelo.)
Vespere, marmeze, je la dudek-tria kaj duono estas ankoraŭ hele.
Merkredon, 12-an. — La tutan tagon ne vidinte teron, ni ŝipiris al Islando.
Malantaŭ nuba vualo subiras la suno. Post kvaronhoro, noktomeze, mi supreniras mian liteton, konstatinte ke vere ne plu estas nokto : estas hele, oni povas legi ekstere.
Antaŭ kvaronhoro ĵus subiris la suno ; post kvaronhoro ĝi tuj leviĝos.
Ne tute ankoraŭ estas la noktomeza suno ; sed jam estas ĉiama lumo.
Ĵaŭdon, 13-an. — Hodiaŭ Rejkjavik’on, Islandan ĉefurbon, ni travidis. Ni ankaŭ vidis la Gryla’n gejseron, faman kaj vidindan intermitan ŝprucakvon.
Kiam vespere ni eliras el la haveno, ni vidas la alian flankon de Faxa golfeto (1), kaj ĝiajn malproksimajn montojn. Ĉirkaŭ la dudek-tria kaj duono, bela monto, kun formo de japana vulkano, staras ĉe la fino de longa promontoro : estas Ondverdarnos, kies supraĵo estas kovrita de neĝo, kaj kiu montras bluetan silueton antaŭ la roz- kaj oranĝkolora sunsubirejo…
(1) Tie dum oktobro 1936 pereis kun ĉiuj homoj krom unu la ŝipo Pourquoi-Pas ? de la scienculo Charcot.
Ondverdarnos’a Monto, ĉe la Rejkjavik’a golfeto
Tiun sunon mi desegnas je la dudek-tria kaj kvardek kvin minutoj : estas la preskaŭnoktomeza suno !
II. Trans la Polusan Cirklon →
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert