Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← I. Al la noktomeza Suno

III. Insulo Jan-Majen →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

II

TRANS LA POLUSAN CIRKLON

Vendredon, 14-an. — Elirinte hieraŭ vespere el Rejkjavik, ni dum la ĵusa hela « nokto » ĉirkaŭiris la grandan malproksiman Islandon. Ni laŭiris ĝiajn okcidentajn bordojn kaj ŝipas norden.

Je la dek-kvara horo, kiam ni apenaŭ preteriris la Islandan Nordan Promontoron, eksonoro de la ŝipsireno nin informas pri la transpaso de l’polusa cirklo, ĉe 66° kaj duono de norda latitudo.

Kaj vespermanĝe, oni al ĉiuj disdonas falspergamenan diplomon. Tiu papero estas ornamita, supre, per la karto de la regionoj, kiujn trapasas la polusa cirklo, kaj, malsupre, per nia ŝipego Fuko naviganta antaŭ la bankizo kaj antaŭ blanka urso. Meze, la enskribo :

Ni, Neptuno,

Filo de Kronos kaj de Rhea, mastro de l’maroj, de l’ventoj kaj de l’ŝtormoj.

Atestas, ke Sinjoro Ĵoel Tezar estis rajtigita, per eksterordinara favoro, transiri la parton el nia imperio kuŝantan trans la arkta polusa cirklo, je 67° de norda latitudo.

Elliverite sur Fuko, de l’Kompanio de l’Kunigitaj Ŝarĝistoj, la 14-an de julio.

Kaj la kurierŝipa stampo kaj la subskribo de l’ŝipestro Pol Ferbos, aŭtentikigas la Neptunan parolon.

Krom la observoj pri la pentrindo, kiujn mi intencis fari dum tiu vojaĝo, krom la notoj, skizoj kaj akvareloj, kiujn mi esperas fari dum nia ŝipkrozado, mi ankaŭ esperis fari du kontrolojn tute malsamajn :

1-e. — Mi volus noti, kian specon de kurbaĵo trakuras la suno en la regiono de l’noktomeza suno, en kian direkton ĝi iras, ktp. Tiujn precizaĵojn neniam priskribis vojaĝantoj, kies rakontojn mi legis. Dum la kelkaj baldaŭaj tagoj, mi havos la okazon studi la temon.

2-e. — Mi konstatis, dum vojaĝo al Oriento ĝis Egiptujo (1), ke la polusa stelo tie montriĝas multe pli malalte ol en Francujo. Tial mi esperis observi kompare la grandan altecon, je kiu ĝi devas esti vidata en tiuj nordaj regionoj.

(1) Legu Ĉirkaŭ Tiberiada Lago, franca teksto, vojaĝnotoj ilustritaj per 50 laŭnaturaj desegnoj, kaj 1 karto. Ĉe la Eldonejo ARTES-TUÆ : 10 frfr. Por esperantistoj, nur 9. Aldonu 10 % por sendkosto.

Nu, de post kelkaj tagoj, mi komprenas, ke ĉi tiu dua observo estas kaj estos tute neebla. De post du aŭ tri tagoj, ĉe la nordo de Skotlando, en Feroaj insuloj, ĉe l’Islanda sudo, la nokto estis tiel mallonga, ke ĝi fariĝis nur pli kaj pli mallonga krepusko, — kaj de nun la suno ne subiros plu ! La polusa cirklo estas la limo, kiu markas en la nuna sezono la komencon de l’ĉiama tago : stelojn oni plu neniam vidas !

Hodiaŭ vespere, la unua kontrolo estas neebla : nuboj nepre malhelpas ian ajn observadon noktomeze ; kaj ĉe la horizonto nenie ni ekvidas signon de l’pseŭdosunsubiro, kiun ni atendas. Cetere ŝajnas, ke la plimulto el la vojaĝintoj, kiuj iris al Norvega Norda Promontoro — kien oni ĝis nun iris por vidi la noktomezan sunon — vidis noktomeze nur nebulon. Sed tion ili ne diras !

Ni, laŭ la programo de Fuko, ĉeestos dum dek tagoj transe de la polusa cirklo : espereble ni do havos la okazon vidi la fenomenon.

Atendante, ni kuŝiĝas, je la unua matene, en plena beleco. Kovrita estas la ĉielo, kiu konfuze lumigas kvazaŭ ekrano.

Ĉe la horizonto kurioze koloraj estas la nuboj : tri strioj grizblua, blanka kaj roza, preskaŭ la franca flago, kredeble pro la hodiaŭa nacia festo !


← I. Al la noktomeza Suno

III. Insulo Jan-Majen →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert