Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← II. Trans la Polusan Cirklon

IV. Isbergoj →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

III

INSULO DE L’ARKTA GLACIA OCEANO

Sabaton 15-an. — Ni estas meze de l’parto de Arkta Glacia Oceano, kies okcidenta limo estas Grenlando, orienta limo Norvegujo, suda limo Islando, kaj norda limo Spitsbergo.

De la dek-naŭa ĝis la dudek-kvara, ni preteriras la insulon Jan-Majen, kiu apartenas al Norvegujo. Ĝia geografia situacio estas 71° de norda latitudo (kiel la Norda Promontoro de Norvegujo) kaj 8° de okcidenta longitudo. Ĝi estas kvindek kilometrojn longa, de la sudokcidenta promontoro aŭ Ĵolinet Promontoro ĝis la nordorienta fino, kie staras la vulkano Berenberg.

Ĝi estis ekvidita unuafoje de la nederlanda ŝipisto Hudson, en 1607. Post kvar jaroj, Jan-Majen ĝin retrovis kaj donis al ĝi sian nomon.

Truita roko, 
insulo Jan-Majen
La truita Roko, en la insulo Jan-Majen
(Laŭnatura desegno.)

Nun, nur tri homoj tie loĝas : sismologiisto, radiotelegrafisto kaj kuiristo, kuraĝaj loĝantoj de soleca, senarba, eĉ senherba, nebulega lando. El nia ŝipego Fuko ni kun ili interkomunikas per radio, poste per nia ŝipsireno kaj iliaj raketoj, fine per flagoj.

Je la dudek-kvara, dum kelkaj minutoj Berenberg sin montras kaj proponas por desegno kaj fotografo.

Vulkano Berenberg, 
insulo Jan-Majen
La vulkano Berenberg, en la insulo Jan-Majen

Tiu belega vulkano estas milnaŭcent metrojn alta. Ĝi estas kovrita per neĝo kaj per glaciriveroj, kiuj malsupreniras ĝis la maro inter krutaj ŝtonegoj. Kelkaj kaskadoj metas ŝajnan vivon en tiun mortan pejzaĝon.

La kovrita ĉielo estas hela. Malvarmiĝas.

Noktomeze, la ĉielo estas ankoraŭ kovrita ; sed ĉe la horizonto, la blanketa nebula vualo lasas ekvidi strion brilantan kiel fandita oro, dum la maro estas griza sen lumreflekto.

Tiu luma strio iom post iom larĝiĝas ; sed noktomeze la suno mem ne malsupreniras sufiĉe, por ke ni vidu ĝin inter maro kaj nuboj. Kaj ĉar, malantaŭ sia griza vualo, ĝi rekomencas supreniri, ni kusiĝas je la unua kaj duono matene.

La fotografantoj tamen uzis la okazon, por fiksi tiun belan lumstrekon super la maro.


← II. Trans la Polusan Cirklon

IV. Isbergoj →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert