Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← III. Insulo Jan-Majen

V. Ĉe la bankizo →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

IV

ISBERGOJ

Dimanĉon, 16-an. — La logiko estus ja postulinta, ke nur hodiaŭ mi skribu la antaŭlastan frazon de miaj hieraŭvesperaj notoj : « Ni kusiĝas je la unua kaj duono matene. » Sed vere la dormo, kaj ne la poŝhorloĝa horo, disigas la tagojn.

Hodiaŭ matene, la maro estas ĉiam kvieta. Akvo estas palgriza, tre hela.

La laŭtparolilo abunde transdonas al ni muzikon, ve ! tro ofte ameriknegran. Subite, ĝi silentas ; poste :

— Halo ! Halo !

Kaj post teatre plilongigita silento, la voĉo de l’observisto anoncas :

— La unua isbergo (1) estas videbla triborde antaŭe.

(1) El du svedaj vortoj, kiuj signifas : glacimonto.

La laŭtparolilo prononcis angle : « Ajsberg. » Dekstren ĉiuj alkuras.

Kelkajn centojn da metroj de ĉi tie isbergo paradas majeste. Efektive, ĝi estas kvazaŭe senmova, sed nia movo faras, ke ĝi ŝajnas drivi dekstren : ĝi havas tre karakterizan dentan formon : ĝia supro estas ja pli alta ol la horizontlinio : laŭ la plej ekzaktaj reguloj de perspektivo, ĝia proksimuma alteco povas esti ok aŭ dek metroj, ĉar ni mem estas ses aŭ ok metrojn super la marnivelo.

Tre rimarkinda estas la koloro de tiu ĉi glacibloko : hela bluo, travidebla, luma,… nereala.

Maldekstre, tri aŭ kvar fragmentoj de isbergoj, grupo, supren- kaj malsupreniras laŭ ondetoj ; kaj, kvankam pli dikaj ol elefantoj, ili ŝajnas malpezaj kiel korkoŝtopilegoj. Sed necesas memori la proporcion de l’enakvigita parto rilate al la elakvigita parto : la glacio interniĝas en la akvon ĝis la dek dekunuonoj de sia tuta alteco. Tial, tiuj graciaj isbergoj kvar aŭ kvin metrojn altaj, kiuj ŝajnas tiel malpezaj kaj tiel facile puŝpeleblaj, havas sub akvo kvardek- aŭ kvindekmetrojn profundan mason.

Aliaj pli malproksimaj isbergoj ankoraŭ aperas de tempo al tempo, maldekstre.

Ni iros tiele norden, ĝis ni estos vere haltigitaj de la netransirebla glacibarilo.

Almenaŭ tio estas en la programo de l’ŝipkrozado.

Atendante, trankvile daŭras la ŝipa vivo.

Oni iras serĉi nelegatan libron el la librejo.

Oni daŭrigas la ŝakkonkuradon ; ni estas ok konkurantoj ; diversaj estas la ŝancoj.

Je la dek-sesa, kiel kutime oni manĝetas.

Poste jen la nebulo. Nia ŝipego tre malrapidis. Danĝeraj estas la ĉirkaŭaĵoj, ĉar jen estas denove multaj isbergoj.

La ŝipgazeto donis hodiaŭ al ni jenan kuriozan informiĝon : « La suno transpasos la malsupran meridianon je la dudek-kvara kaj dek ok minutoj ; ĝia alteco estos 7°. » Alidirite, la noktomeza suno estos je noktomezo kaj dek ok ! Tio simple devenas de tio, ke la horo de Fuko ne ekzakte korespondas kun la preciza horo de l’meridiano, kie ni estas.

Sed en la ŝipkinejo la filmo Maurin des Maures venke konkuras kun la noktomeza suno. Tial la suno venĝas sin, tra la nuboj, devigante la kinistojn meti la fenestrokovrilojn, por senlumigi la salonon de la naŭa ĝis la dudek-kvara !


← III. Insulo Jan-Majen

V. Ĉe la bankizo →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert