Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← IV. Isbergoj

VI. Kiel aspektas la bankizo →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

V

ĈE LA BANKIZO

Lundon, 17-an. — La pasintan nokton, je la tria matene… Estas vere malfacile forgesi la kutimon nomi nokto la tempon de la normala dormo !

Hodiaŭ matene, do, je la tria, estis hele, kiel ĉiam, sed mi dormis. En tiu momento, la ŝipego atingis la bankizon. Kiam mi vekiĝas, ni estas ĉirkaŭataj per la naĝantaj glacioj.

Glacitavolego
Ĉe la glacitavolego.

Ĉirkaŭataj, sed ne blokadataj.

Maldekstre, la bankizo kuŝas ĝis la horizonto. En la apudaĵo de l’ŝipo, ĝi estas dispecigita ; pli malproksime, ĝi ŝajnas masiva, kaj ĝi tiele etendiĝas ĝis Grenlando.

Dekstre, la glacia kampo — ice pack (1) kiel diras angloj — estas tre rompita, sed la insuletoj estas tiel multaj kaj tiel proksimigitaj, ke la ŝipo ofte estas vere premita de la glacitavolego.

(1) Prononcu : ajs-pak.

Kompreneble, ĝi iras kiel eble plej malrapide, kaj mi kredas, ke sendanĝere ni ŝipiras, kvankam la ŝipo ne estas konstruita kiel glacirompilo.

Glacitavolego
Ĉe la glacitavolego.

Jen ni iras sur la antaŭan parton de la ŝipo. Tie, el la supraĵo de l’pruo, ni vidas Fuko’n eniri singarde en la kanaletojn iafoje tro mallarĝajn, inter la glaciaj blokoj. La glacitavolego estas ektuŝata kiel eble plej milde ; ĝi estas malrapide disigata ; ĝiaj partoj plej malfortikaj estas kelkfoje rompataj. Kaj la ŝipo, kiu ŝajnas nevundebla, daŭrigas majeste sian iradon tra la pack. Ĝi ĉirkaŭiras la plej gravajn blokojn kaj, zigzage, direktiĝas al la kvazaŭlagoj, kiujn oni tie kaj tie ekvidas en la glacia kampo.

Jen, el la malantaŭa parto de l’ŝipo, ni vidas nian malrektan irsulkaĵon, kiu malrapide fermiĝas, kaj malaperas en la perspektivon.

Mi rimarkas tie, ŝipirante, kelkajn glaciblokojn, kiuj entenas terkolorajn makulojn. Kaj mi supozas, ke tiuj pecoj estas disigitaj de iu malproksima Grenlanda aŭ Spitsberga bordo, kaj mi opinias, ke ili konservis, por la observemuloj kaj la « scienculoj » de Fuko, kelkajn specimenojn de bruna kaj foje preskaŭ ruĝa tero.

Mi tion supozas.

Mi tion supozis.

Sed… mi reiras la antaŭan parton de l’ŝipo, kaj mi kliniĝas super la apogbarilo por ĝuste vidi la frapiĝon de l’glacioj kontraŭ la pruo kaj la flankoj de la ŝipo. Kaj mi ekrimarkas, ke la glaciegoj skrapas tre forte la pentraĵon de l’ŝipŝelo, ruĝan sub la akvolinio kaj nigran supre, kaj ke ili forprenas tiun koloron kaj ĝin forportas… por la observemuloj kaj la « scienculoj ».

Iam la ŝipo enigita en tro mallarĝan vojon, ne povas plu antaŭiĝi, kaj devas retroiri : tiu manovro estas farata malakcele, ĉar la glaciblokoj dum tiu retroiro povus danĝere kolizii la helicojn.

Poste, la maro denove estas senglacia. Mi uzas tiun okazon, por min bani — sed ne en la maron.


← IV. Isbergoj

VI. Kiel aspektas la bankizo →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert