Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← Mapo de Spitzbergo

IX. La Spitsberga spektro →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

VIII

MAGDALENA GOLFETO, EN SPITSBERGO

Mi ne intencas, priskribi ĉi tie Spitsbergon. Priskribo pri tiu eksterordinara kaj malproksima lando plenigas kvin ĉapitrojn de mia ilustrita verko Vojaĝo en la polusaj regionoj, kaj eble formos la enhavon de esperanta broŝuro pli dika ol ĉi tiu.

Tamen mi enmetas ĉi tie kelkajn liniojn pri Spitsbergaj glaciejoj kaj isbergoj.

Spitsbergo havas kvar cent kvindek kilometrojn de longo, de nordo al sudo.

Mardon, 18-an. — Je la dek-dua, Fuko ankradas meze de la Magdalena golfeto, apud la nordokcidenta promontoro de Spitsbergo.

Radias la suno. Tre blua, la maro nekredeble similas Mediteraneon. La pintaj montoj (1) estas varmkolore okraj, oranĝaj kaj flavruĝaj. Ĉirkaŭ ni, inter tiuj montoj, glaciejoj montras la bluetan travideblecon de siaj altaj klifoj.

(1) En norvega lingvo, Spetsbergen signifas Pintmontoj.

Mire bela estas la vidaĵo. Kaj entuziasmaj estas la plej malpoeziemaj pasaĝeroj. Post la longa kaj malgajiga grizaĵo en kiu ni baniĝis, « agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon. » (2).

(2) La Predikanto, XI, 7. Tradukis Zamenhof. Alia parto de la Zamenhofa Biblio, La Bela Historio de Jozef, estas mallongigita kaj ilustrita per 12 desegnaĵoj de Joël THÉZARD. Esperanta teksto.

La temperaturo estas +7° en aero, kaj +10° en akvo. Ĉe la glacitavolego, ni havis « nokte » kelkajn gradojn sube de 0°, kaj « tage » 2 aŭ 3° supre.

De la antaŭa ferdeko de Fuko, mi unue pentras la Gule’an glaciejon.

Magdalena Golfeto, 
Spitzbergo
Spitsbergo, Magdalena Golfeto.
La Gule’a glaciejo.

Elŝipiĝinte apud la Adam’a glaciejo, mi sidiĝas sur ŝtonbloko — kaj pentras.

La fundo de l’golfo prezentas ultramarbluan akvon, iafoje strekitan de hela bluo, kaj ĝi mirege estas kadrita per orkoloraj montoj.

La ŝtonplena antaŭaĵo estas kruta deklivo garnita de disfalintaj rokoj, de neĝo… kaj de moviĝemaj kaj bruaj turistoj : dum kelkaj horoj, tiu ĉi dezerta angulo retrovis vivon. Efektive, la pejzaĝo estas senkreskaĵa kaj tute dezertaspekta ; sed la lumeganta suno ĝin igas belega arĝenta, ora kaj lazura pejzaĝo : tia estas la Spitsberga koloraro.

Waggon Way, 
Spitzbergo
Spitsbergo, Magdalena Golfeto. — La Waggon Way’a glaciejo.
(Laŭnatura akvarelo.)

La glaciejo, kiu estas funde de la Magdalena golfeto, kaj kiu kuŝas meze de mia akvarelo, havas nomon, kiu angle signifas Vagona-Vojo. Ĉar la Angloj tie pasis, ili estus devintaj doni al ĝi pli poezian kaj pli lokan nomon !

Eble mi estas la unua akvarelisto laboranta sur tiu ĉi Spitsberga tero ; kaj la grandvalora memoraĵo, kiun mi tuj alportos, konsolas min pri piedmalvarmo ! Mi sidas plenasune, turnante dorson al lumo por ombri mian paperon : tion konsilas ia dekleciona Akvarelo (1), kiun mi bone konas, kaj kiun mi nepre volas rekomendi al tiuj, kiuj legas miajn notojn kaj deziras pentri.

(1) Franca teksto, koloraj modeloj. Ĉe Editions ARTES-TUÆ : 10 frfr. Por esperantistoj, nur 8. Aldonu 10 % por sendkosto.

Post la ekskurso al la suda bordo de la Magdalena golfeto, ni reenŝipiĝas per la Fuko’aj kanotoj.

Ni tuj foriros.

Sed antaŭe… mi kredeble havos la tempon por fari alian akvarelon pri la Magdalena golfeto : por tio mi estas ĉi tie !

Adam, 
Spitzbergo
La Adam’a glaciejo, en Spitsbergo.
(Laŭnatura akvarelo.)

Mi sidas en la vitrita galerio de l’unuaklasa fumejo. Vitraĵon mi mallevas por pli bone vidi, kaj mi pentras la Adam’an glaciejon, el kiu ni alvenas.

Mi pentras la malgrandan rondforman monteton, kie antaŭ unu horo mi sidis ; honore al la heroo de moderna fabelo, mi nomas ĝin… Copain-Cop (1). Mi pentras la montmason, kiu superstaras apud ĝi, kaj la netajn malproksimajn pintojn, kies mirinde skulptitaj akraĵoj ĵetas sur la neĝon belegajn bluetajn ombrojn. Mi pentras ankoraŭ la nubon, kiu dekstre kaŝas la komencon de la glacirivero kaj la brilbluan spegulglatan maron.

(1) Copain-Cop franclingve signifas proksimume : Kooperativa Kunulo. La Aventuroj de Copain-Cop formas porinfanan ilustritan albumon desegnitan de Joël THÉZARD. 5 frfr. Ĉe Editions ARTES-TUÆ.

Pli precize ankoraŭ ol la ĵusa pejzaĝo, tio estas Spitsberga harmonio : lazur-, or-, arĝentkoloroj.

Mi laboras. Mi atente kopias mian glaciejon kaj… jen ĝi estas en mia kartono, kiam ni deankriĝas.


← Mapo de Spitzbergo

IX. La Spitsberga spektro →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert