Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← VIII. Magdalena Golfeto

X. King’a Golfeto →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

IX

LA SPITSBERGA SPEKTRO

Elirinte el la belega Magdalena Golfeto, ni preteriras la bordon de la Sep Glaciejoj, kaj ni eniras nebulegon.

Kaj tie, kiam ni pensis povi nenion observi, tiam ni vidas tre maloftan vidaĵon : estas la eksterordinaregaĵo, kiun la prifizikaj libroj priskribas kiel « Broken’an spektron ».

Estas iom antaŭ noktomezo. Mi staras ĉe la dekstra angulo de la supra malantaŭa ponteto. En la nebulego, oni nenion distingas je ducent metroj antaŭe : maro kaj ĉielo sendiference konfuziĝas unu kun la alia.

Mi rigardas antaŭen, proksimume suden ; la suno estas malantaŭ mi, preskaŭ norde. Jen tiam ekaperas la « spektro ».

Antaŭ mi, iom pli malalte ol la horizonto, mi ekvidas sur la nebulmuro mian ombron, kies silueton mi tre perfekte rekonas.

Spitzberga spektro
La Spitsberga spektro

Mi levas brakon ; ĝi levas brakon.

Mi eligas mian skizolibreton kaj mian fontoplumon ; la ombro kompreneble faras la saman geston. Proksime de ĝi montriĝas la ombro de la ferpaliso, kiu apudestas al mi. (Tiu paliso, kiam Fuko ŝipiras en la sunlandoj, subtenas tendon.)

Ĉirkaŭ tiuj du siluetoj brilas ĉielarketo, kiu — se oni tion povas diri — estas tuta cirklo ; ĝi estas du- aŭ trioble pli alta ol mia ombro. Ĝi estas kolorita laŭkutime, per la sep laŭregulaj koloroj.

Alia senkolora ĉielarko, brila aŭreolo formas duan rondon. Ĝi havas la saman centron kiel la unua, sed ĝi estas multe pli vasta : ĝia radio estas ĉirkaŭe sesoble pli granda, probable egala je la ordinara ĉielarko.

*
*    *

Draman historion pri simila temo enmetis Zamenhof en sian Fundamentan Krestomation.

Estas sveda rakonto.

En Ameriko, vagonaro rapidege kurkuris en densa nokta nebulego. Subite la lokomotivestro kun timego ekvidis antaŭ la maŝino grandan dancantan silueton de nigra virino. La superstiĉulo kredis vidi spiriton, spektron, aŭ antaŭsignon, kiu avertas lin pri iu danĝero. La hejtisto ankaŭ vidis la tragediajn gestojn de la terura nigra virino.

Timigita, la lokomotivestro haltigis la vagonaron… antaŭ faŭko, je kelkaj metroj de ponto rompita de la tempesto kaj de la riveraltiĝo.

La du homoj kredis ankoraŭ pli forte, ke tio estas supernatura averto, sed ili baldaŭ vidis, ke la ŝajna nigra virino estas nur ombro, kiun ĵetis sur la nebulegon insekto enfermita en la lanterno de la lokomotivo.

*
*    *

Mi desegnas la spektron kaj ties du aŭreolojn kaj la apogbarilon, sur kiu mi apogas min. Mi faras lastan adiaŭgeston al mia bildo, kiu same faras… kaj en la maron, antaŭ la Sep-Glacieja Spektro, falas la ingo de mia fontoplumo ! Poste ni eliras el la nebulego, kaj eniras King’an Golfeton.


← VIII. Magdalena Golfeto

X. King’a Golfeto →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert