Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← IX. La Spitsberga spektro

XI. Templa Golfeto →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

X

KING’A GOLFETO, EN SPITSBERGO

Ni estas vespere sur la alia Spitsberga King’a Golfeto.

La ĉielo estas pura kaj hela. Tre alte, tie ĉi kaj tie, kelkaj maldikaj flokaj nuboj ne povas kaŝi la sunon. Kontraŭe super Oceano, ĉe la golfeta eniro, etendiĝas nebula plafono.

King, Spitzbergo
King’a Golfeto, en Spitsbergo, sub la noktomeza suno
(Akvarelo de Joël Thézard.)

Sed jen estas la suno ! la noktomeza suno ! brilega, blindiganta, en la blueta ĉielo ! Ĝin rigardi oni ne povas pli, ol belan sunon de nia lando. Ĝi havas la saman radiadon.

Nenia mistera lumeto ; nenia malofta kaj aparta koloreco. Estas la suno tia, kian ni havas en Francujo, oktobre, ĉirkaŭe unu horon antaŭ ĝia subiro, je kvin fingroj super la horizonto. Sed ĉi tie ĝi ne subiros kaj, je tiu alteco, ĝi havas nepre nenian sunkuŝiĝan koloron : estas, en sia tuta belegeco, la ĉiama polusa lumo. Kaj tiuj vortoj, kiujn mi ĵus skribis, rememorigas al mi la frazon de Ĵaures, kiun mi iam enmetis en la pejzaĝlecionon de mia Senprofesora Desegno (1) : « La belegoj de l’sunoj kaj la mildo de l’noktoj estas ĝuste, kaj ne per vanta figuro, reflekto de l’ĉiama lumo… »

(1) Franclingve. Dek du lecionoj, cent sesdek kvin figuraĵoj ; aĉetebla ĉe la Eldonejo, ARTES-TUÆ, kun sendkosto, frfr. 5.25.

Kiam ni forlasas la ombrajn ŝippartojn, tiu suno donas vere varmimpreson, malgraŭ la noktomeza horo, malgraŭ la ĉirkaŭkuŝantaj glaciejoj kaj la isbergoj, kiuj viciras laŭlonge de la ŝipego.

King, Spitzbergo
La Noktomeza Suno, King’a Golfeto, en Spitsbergo.
(Foto de l’aŭtoro.)

Noktomeze, la jenan foton mi kaptis, metinte antaŭ la objektivo flavan vitron, kiu malhelpis, ke la filmo estu vualita, sed kiu ege malheligis la tutan pejzagon.

Kaj mi akvarele pentras tiun belan pejzaĝon, kiu eble estas la plej bela el miaj arktikaj memoraĵoj : belegaj rokaj neĝaj kaj glaciaj ebenoj, lumigitaj de la plej mirinda noktomeza suno…


← IX. La Spitsberga spektro

XI. Templa Golfeto →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert