Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← X. King’a Golfeto

XII. En Norvegujo →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

XI

TEMPLA GOLFETO, EN SPITSBERGO

Merkredon, 19-an. — La plej belkolora el la Spitsbergaj fjordoj certe estas la Magdalena Golfeto, kiun ni travidis antaŭhieraŭ. Sed la plej grandioza estas la Ice Fjord (esperante : Glacifjordo), kie kuŝas Longyear City, ĉefurbo, la plej norda urbo en la mondo. Tie vivas kvin aŭ ses cent norvegaj ministoj.

Unu el la kuriozaĵoj de tiu Ice Fjord estas la Templa golfeto, kies altaj klifoj estas unu el la plej eksterordinaraj pejzaĝoj en la mondo : ili havas kuriozajn formojn de giganta arkitekturo, turoj, fortikaĵoj, hindaj temploj, babilonaj piramidoj…

Ni ankradas ĉe la fino de tiu Templa golfeto, je cent kilometroj de la maro.

Ĝi estas barita de grandega glaciejo larĝa je unu aŭ du kilometroj. Estas la Post’a glaciejo, kies fronto klife staras antaŭ ni, kaj montras profundajn fendegojn kaj travideblajn bluecojn.

Templa golfeto, 
Spitzbergo
Templa golfeto, en Spitsbergo

El la glacieja antaŭaĵo elfalas isbergoj. Ili estas glaciblokoj, kies formo ĝenerale estas pli strangeta ol la bankizaj blokoj. La bankizo estas nur glaciita maro, dum la isbergoj — glacimontoj — estas glaciejaj pecoj falintaj en la maron.

Ĉie ĉirkaŭ ni estas isbergoj. La akva supraĵo tre kvieta, glata kaj griza kiel malnova malbrila spegulo, estas tute dissemita de ili. Ili estas ĉiuformaj ; kaj oni sen troa streĉo de imago rekonas cignojn, fiŝojn, ursojn, leonojn, kastelojn, tablojn, vazojn, statuojn kaj multajn aliajn objektojn.

Isbergoj
Isbergoj.
(Laŭnatura desegno.)

Ĉiuj havas tiun miregan brilan kaj malvarman koloron, kiun havus preskaŭ senkolorigita safiro. Sur la perlogriza akvo, ili kelkfoje ŝajnas havi propran lumon, kiel tiuj modernaj lampoj formitaj el kristala bloko lumita, de malsupre, de nevidebla lumfonto.

Marbirdoj ĉirkaŭ la ŝipego flugas, kaj fiŝĉasas en la malvarmegan akvon.

Je kelkaj metroj de la ŝipo, mi ŝance ekvidas junan fokon, kiu preteriras Fuko’n, kaj kredeble demandas al si, kia estas tiu granda nigra kaj ruĝa rokbloko, kiun tie li ne konis. Kaj tiu ĉi malgrava okazeto probable estos la temo de historio, kiun krozadreturninte mi rakontos al du malgrandaj kvarjaraj geĝemeloj, kiuj min atendas en Francujo.

Mi min ŝajnaŭdas :

— Iafoje estis, Jaĉjo, iafoje estis, Monjo, malgranda foko, kiu ne aŭskultis sian patreton, kaj kiu…

Returne de Templa golfeto, la plej longa kaj la plej grandioza fjordo en Spitsbergo, ni eliras el Glacifjordo.

Ni eniras sub nubplafonon, kiu kovras la maron.

Ĉirkaŭ la dudek-tria horo, la suno lumigas oblikve la glaciejojn de l’suda bordo ; sed la astro mem estas tro alte super la nubtruo, por esti vidata.

Jaŭdon, 20-an. — Laŭirante suddirekte la Spitsbergan bordon, ni ankoraŭ ekvidas kelkajn isbergojn, kiuj naĝas inter ni kaj tero.

Vespere, ni preteriras la Sudan Promontoron de Spitsbergo.

La ĉielo estas kovrita. Klareco, sed suno nevidebla.

Vendredon, 21-an. — Dum la nokto — mi volas diri depost la unua matene — nia radiotelegrafisto kaptis alvokon S.O.S. : norvega trenreta ŝipo petas helpon por unu el ĝiaj maristoj vundita. Ĝi vokas, ni respondas.

Trenreta ŝipo
Norvega trenreta ŝipo, en la nebulego, antaŭ Ursinsulo.

Tra la nebulego, je pli ol cent kilometroj de distanco, la du ŝipoj iras rekte unu al la alia.

Ili trovas unu la alian, apud Ursinsulo. Fuko haltas. Maŝinoj silentas. Boato de la trenreta ŝipo estas malsuprenigita sur la maron. La ŝtupetaro de Fuko estas mallevata. La viro enŝipiĝas sur Fukon. Ni elŝipigos lin morgaŭ en Hammerfest, kie la malsanulejo ricevos lin.

Hodiaŭ, ni revidis bluan ĉielon.


← X. King’a Golfeto

XII. En Norvegujo →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert