Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← XI. Templa Golfeto

XIII. Ree trans la Polusan Cirklon →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

XII

EN NORVEGUJO

Ĉi vespere, la noktomeza suno okazas je la dudek-dua, kaj kvardek ses, ŝiphore. Ĝia alteco estas nur je 1°54'.

Kun la belaj nuboj, kiuj ĝin kaŝas, tio estas belega subiro de suno,… kiu ne subirus.

Ni alvenas Nordan Promontoron, ĉirkaŭ la tria horo… de la morgaŭa sabato.

Norda Kabo, 
Norvegujo
Norda Promontoro de Norvegujo.
(Laŭnatura desegno.)

Sabaton, 22-an. — Hodiaŭ matene, ni vizitis Hammerfest, la plej nordan urbon en Eŭropo.

Urso kun la aŭtoro
En Hammerfest’a strato.

Vespere, ni estas en la fjordoj, en la ĉirkaŭaĵo de Tromsœ.

Ni pasas antaŭ Lyngsfjordon, mallarĝan kaj longan golfon, kiu malfermiĝas maldekstre, kaj etendiĝas ĝis cent kilometroj en la landon.

Lyngsfjordo kaj Jœgervasstind
Lyngsfjordo kaj la Jœgervasstind’a glaciejo.

Sur la bordo staras la belega glaciejo Jœgervasstind, kiun rozigas kaj oras la vespera horo.

Nun ni ŝipiras antaŭ Tromsœ.

Kuŝanta sur la malkruta deklivo de sia insuleto, Tromsœ certe estos unu el la plej belaj memoraĵoj de nia vojaĝo kaj eble de nia tuta vivo. La urbo, kiu entenas ses mil loĝantojn, ne havas tre rimarkindajn belecon, koloron kaj silueton. Sed la pejzaĝo, kiu ĝin ĉirkaŭas, kaj precipe la krepuskaj lumetoj, kiuj super ĝi ŝvebas, donas al Tromsœ superegan, nepriskribeblan belecon.

Tromsœ
Tromsœ, sub la noktomeza suno.
(Akvarelo de Joël Thézard.)

Kune kun mia akvarelo, jen estas senliterature la karakteroj de tiu pejzago.

Dekstre, Tromsœ kaj ĝiaj multkoloraj domoj, la betuloj de ĝia monteto kaj la arganoj de ĝia haveno.

Maldekstre, en malva nebulo, la malproksimaj disbranĉiĝoj de l’ fjordoj.

Antaŭe, violetaj siluetoj de aliaj montoj. Sur la plejaltaĵoj, neĝo estas blua en ombro, roza sub suno.

De supre al malsupre, la ĉielo estas perlamote grizblua, verdeta, oranĝkolora.

La tuta pejzaĝo reflektiĝas sur la fjordspegulo, kies nuancoj estas agrable irizitaj kaj ĉiuminute aliiĝantaj.

Kaj la suno ne volas decidiĝi al subirado. Sur la tuton ĝi almetas kvazaŭ diafanan surkoloraĵon, delikatan varman ornuancon.

Sur la katalogo de « Pejzaĝoj », el kiuj konsistas parto de miaj memoroj, ĉi tiu enviciĝos en la « nekonkureblaj ». « Tio estas subskribita : Dio, » kiel diris la kolektisto Grult, citita de la franca filozofo Félicien Challaye en sia libro La Arto kaj la Beleco.

Je la dudek-kvara, la suno kaŝiĝas malantaŭ la montoj. La ĉielo estas tre pura. La lumo estas malforta, kaj jam ne havas la klarecon de Spitsberga noktomeza suno. Sed denove la pejzaĝo tuj rekomencas brilegi, kaj ĝi repasas tra ĉiuj siaj mirindaj fazoj. Kaj, kiel dum la tagoj de l’Genezo, « estis vespero, kaj estis mateno, » en kontinua lumo.

Ni kusiĝas, post lasta ekrigardo al Aŭroro, kies « fingroj » estas tiel rozkoloraj, kiel dum la Homeraj tempoj.

Dimanĉon, 23-an. — Nuboplena ĉielo. Ni elŝipiĝas en Narvik. De tie, ni ekskursas ĝis la norvega-sveda limo, kaj vizitas, en sveda Laplando, la turist-stacion Abisko.

Ĉe la returniro, akvarelo pentrita sur la kajo de Narvik fiksas por mi la aspekton de l’ĉielo, kiu, vespere, komencas ricevi kolorojn de vera sunsubiro.

Narvik
Mia lasta noktomeza suno, en Narvik.
(Akvarelo de Joël Thézard.)

Antaŭ mi etendiĝas la granda fjordo, griza sed luma, kie naĝas ĉiuformaj ŝipoj. Tre proksime kuŝas la kaja bordo, kun la ŝnuregoj de la ŝipego kaj la dikaj gisaj alligfostoj.

Dekstre kaj maldekstre, kuŝas la du verdaj marbordoj ; la maldekstra estas punktita de gajaj ruĝaj domoj ; la dekstra estas horizonte tranĉita de fervoja fosaĵo. Funde, tri aŭ kvar planoj da malproksimaj montoj pasas de la bluviolkoloro al la malvo kaj al la orkoloro. Sed la precipa pentraĵtemo estas la ĉielo tutplena de mallumaj nuboj, kies truoj alte estas bluaj, meze orflavaj, kaj malalte pli kaj pli rozaj.

Noktomeze, ni estas en Vestfjordo, ĉe l’unuaj Lofoten’aj insuloj. Ĉielo estas kovrita : suno ne videbla.

Lastafoje, ne subira, la suno ; tio estas mia lasta noktomeza suno.


← XI. Templa Golfeto

XIII. Ree trans la Polusan Cirklon →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert