Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← XII. En Norvegujo

XIV. Astronomiaj klarigoj →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

XIII

REE TRANS LA POLUSAN CIRKLON

Lundon, 24-an. — Je la naŭa kaj duono matene, ni transpasas la polusan cirklon, antaŭ Svartisen’a glaciejo.

Post Vegafjordo, la suno subiras kun admirindaj nuancoj, inter belegaj ruĝiĝantaj nuboj. Ŝajne ĝi volas kompense montri al ni malmoderecon da mirindaj koloroj, kaj nin konsoli pro la perdo de l’noktomeza suno, luma sed teda.

Pli bone ankoraŭ : je la dudek dua, guste kiam la suno tuj malaperos sub la horizonton, ekaperas la verda radio.

Mi aliajn fojojn vidis la verdan radion, sur Mediteraneo, returne el Egiptujo ; kaj en mia libro la Senprofesora Akvarelo (1) — kvinan lecionon, tridekan paragrafon — mi, pri koloro, provis doni de tio klarigon… kiu ne havus ĉi tie sian lokon.

(1) Franca teksto. Dek du lecionoj, sesdek figuraĵoj. Eld. ARTES-TUÆ : dek frfr. — Por esperantistoj nur naŭ. Aldonu 10 % por sendkosto.

La suno tre frue subiris, kompare kun la lasta sunsubiro, kiun ni vidis en Islando, ĉar hodiaŭ ni longlonge ŝipveturis suden.

Fine, iom da nokto ni havas. Kaj se « bone estas al la okuloj vidi la sunon, » vere estas ankaŭ plezuro, kaj bezono, havi nokton por dormi.

*
*    *

Kaj de la 25-a ĝis la 2-a de la sekvanta monato, nia vojaĝo daŭris tra Aalesund, Merok, kaj ĝiaj fjordoj, Bergen kaj ĝiaj malnovaj konstruaĵoj, Oslo kaj ĝia golfo kaj ĝiaj vikingaj ŝipoj, Kobenhavn kaj la danaj markoloj, Norda Maro kaj ĝia neevitebla ŝtormo, fine Dunkerque kaj Francujo…

Bergen
Bergen (Norvegujo).
(Laŭnatura akvarelo.)

Francujo, kie baldaŭ mi iros tra Parizo kaj Niort, gis Ré-Insulo… kaj Ora Cirklo.

Jaĥto "Ora Cirklo"
La jaĥto Ora Cirklo, en Sankta-Martino, Ré-Insulo.


← XII. En Norvegujo

XIV. Astronomiaj klarigoj →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert