Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
← XIII. Ree trans la Polusan Cirklon
☼
Tamen antaŭ ol fini ĉi tiujn notojn, mi volas ĉi tie aldoni kelkajn klarigajn liniojn pri la noktomeza suno.
Ni restadis de la 14-a de julio ĝis la 24-a en nepre senĉesa lumo : unu tago de ducent sesdek kvar horoj ! Alkalkulante la mallongajn noktojn duonhorajn kaj unuhorajn, kiuj antaŭis tiun periodon, ni havis dek tri aŭ dek kvar ĉiamlumajn tagojn.
En lernejo, ni ĉiuj lernis, ke en la polusaj regionoj, la tago daŭras la tutan someron, la nokto la tutan vintron. Sed tion legi en libroj estas tute malsama ol tion vidi sur la loko mem, ol tion vivi.
Sur Fuko, apud la informejo, ĉe la karto, kie oni pikas la flagetojn markantajn la tagmezan pozicion de la ŝipo, oni afiŝis klarigan priskribon pri la noktomeza suno. Tri konfuzaj desegnoj montras tri poziciojn de l’ĉiela sfero, de l’tera horizonto kaj de la globusa akso. La tutaĵo estas iomete malklara, kaj la teksto sub la figuraĵoj estas kelke longa.
La plimulto el la turistoj tion ekrigardas, sed ili diras : « Mi tion lernis, kiam mi estis infano ! » Kaj, ĉar, pri la lernado la plenkreskuloj estas ĝenerale pli mallaboremaj ol la infanoj, ili pasas ne serĉante kompreni, kaj ili eliras, por vidi la noktomezan sunon mem !
Ĉu oni povas klare komprenigi per bildoj tion, kio okazas ? Mi tion opinias.
Ni provu.
La Noktomeza suno.
Jen unue la teoria figuraĵo, kiu la aferon komprenigas, sed ne montras la realan efekton. Videble, en ĉi tiu pozicio, kiam la tero turniĝas sur sia akso, la supra parto de la globuso estas lumigata je iu ajn horo de l’tago. Sed tio komprenigas malmulte tion, kion oni vidas, kiam oni estas persone sur tiu lumigata parto.
Sunirado : mezvarma regiono.
Ni figuru nun per la horizonta cirklo de l’desegneto A la horizontan (aŭ preskaŭ horizontan) supraĵon, kiun formas la videbla parto de vasta ebenaĵo (aŭ la videbla parto de l’mara supraĵo). La rigardanto estas meze sur la punkto R. Mi markis la nordan (N), sudan (S), orientan (E), kaj okcidentan (O) punktojn. La sunvojiro super la horizonto, en niaj landoj, povas reprezentiĝi per la oblikva kurbo E M O.
Sunirado : polusa cirklo.
Samnivele kun la polusa cirklo, fig. B, la suno subiras kaj leviĝas ekzakte ĉe la sama punkto de l’horizonto, norde, kaj ĝi estas plej alta je la dek dua horo, sude. Ĝi desegnas la kurbon N M N laŭ la direkto de la sageto.
Sunirado : polusa regiono.
En Spitsbergo, fig. C, la suno, je la dudek-kvara horo, estas ankaŭ norde, sed ĝi estas super la horizonto ; kaj je la dek-dua ĝi estas pli malalte ol en la antaŭa figuro, sude. La cirklo desegnita de la suno estas preskaŭ horizontala. Por sekvi la suniradon dum la tuta tago, la rigardanto devas turniĝi rigardante laŭvice ĉiujn punktojn de la horizonto.
← XIII. Ree trans la Polusan Cirklon
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert