Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj
Jen interreta republikigo de la artikoloj pri la Balkana milito en 1912-1913, originale publikigitaj en Esperanto de la gazeto "Vekiĝo !".
Pri tiu gazeto mem kaj pri ĝia originala celo — ĉesigi danĝeran kaj "balkaniĝan" polemikon en la Franca E-movado — legi tiujn paĝojn : pri Vekiĝo kaj listo de la artikoloj de Vekiĝo.
Prezenti la ĉi-subajn artikolojn rilatajn al la internacia situacio en mez-Eŭropo antaŭ la unua mondmilito estas facile :
LEGU ILIN ĈIUJN, ILI ESTAS TREZORO DE NIA ESPERANTO-KULTURO !
El Vekiĝo ! n° 1, Aŭgusto 1912.
Tra la tuta mondo estis diskonigita per esperantaj flugfolioj la nunjara manifestacio de la bohema nacio — la festo de la slava sokolaro en Praha, kiu ripetiĝadas ĉiun kvinan jaron. Tiun ĉi fojon triumfis ankaŭ Esperanto inter la milmiloj da gastoj, kiuj venis vidi en grandega amfiteatro la grandiozajn ekzercojn de 12.000 sokoloj kaj 6.000 sokolinoj : speciala informejo en la kancelario estis starigita por esperantistoj, kaj al la esp. — sokoloj estis permesite porti sur la kostumoj neniun alian signon krom la sokola kaj — la esperanta, por ke ili povu doni okaze informojn al la gastoj el la ceteraj landoj kunvenintaj, kiuj mem ne sciis la boheman lingvon. Inter la duonmiliono da gastoj estis sufiĉe multe da tiaj, kiuj sekve povis uzi sian scion de nia helpa interkomprenilo. Post la vizito de la londona Lord Mayor en Praha kiu parolis en la magistrata domo oficiale tiel favore por Esperanto, estis la sokolaj festoj, nova ŝatinda okazo por vasta propagando.
Ĉe la ĝenerala kunveno de la Centra Asocio Bohema Unio Esperantista en Praha estis elektitaj kiel honoraj membroj Sir Wezey Strong ekslordmayor de Londono kaj la prezidanto de Unio lerneja konsilanto prof. dr. V. Rositky.
La ekzamena komitato de B.U.E. kunsidis tiujn-ĉi tagojn por la dekdua fojo kaj ĝis nun donis atestojn pri la scio de Esperanto al 40 kandidatoj.
Ĵus aperis nova eldono de la bohema lernolibro de Esperanto : Metodo de Kühnl, laŭ kiu estis instruate jam en 150 kursoj bohemaj en Aŭstrio kaj inter la fremdlande loĝantaj Bohemoj eĉ en Ameriko. La unua plena vortaro boh.-esp. estas jam en presado kaj oni povas esperi, ke ĝia, jam urĝe bezonata apero donos al ni multe da novaj adeptoj. Je fino de majo okazis regiona kunveno en Kutná Hora (Orienta Bohemujo) kaj en Prostejov (Moravio). Regulaj rubrikoj pri Esperanto estas trovataj en Národní (Praha) kaj en Osvêta Lidu (Pardubice). Multaj gazetoj precipe kamparurbaj enhavas de tempo al tempo artikolojn pri Esperanto. Ĉiu gasto de la Bohema metropolo Praha estos kore akceptita en la Esperanto-Oficejo de la Centra Asocio B. U. E. en Vodiĉkova ul. 38.
Ed. K.
El Vekiĝo ! n° 3, Novembro 1912.
Ni publikigas ĉi sube la memoraĵojn de nia amiko Laire, antaŭ kvar jaroj unu el la plej viglaj propagandistoj de Norda Francujo, kaj nun Direktoro des la Franca Lernejo de Andrinopolo (Turkujo). Ni estas certaj ke ili interesos plej multe niajn legantojn (N. d. l. R.)
25-an de septembro. — La politika situacio inter Turkujo kaj Bulgarujo estas plej streĉata, kaj mitingoj okazis en Sofia kaj Konstantinopolo. Oni parolas pri ebla milito, kaj la du nacioj mobilizas siajn armeojn. En Andrinopolo, febra estas la agemeco en la milita societo.
1 de oktobro. — La Turkoj volas militi ; estas necese ke estu fino por tia situacio, kaj ili estas certaj iri ĝis Sofia eĉ ne pafante. Depost kvar jaroj, ili sin pretigas, kaj la materialo destinata por la trupoj estas nova, aĉetita en Germanujo, kaj instruistoj germanaj instruis al ili la arton de la moderna milito. Ili eĉ havas aeroplanojn.
Andrinopolo, la pordo de la Imperio, estas mirinde fortikigita : tranĉeoj paralelaj, minoj, ferfadenoj, fervojo « Decauville », nenio mankas kaj la urbo havas provizaĵojn por longaj semajnoj.
3 de oktobro. — Oni diras hodiaŭ ke la grandaj ŝtatoj ne deziras la militon. Tamen, okazas faktoj, kiujn ni ignoras, ĉar la rapida orienta vagonaro pasas en Andrinopolo kun malfruiĝo da kelkaj horoj, kaj vojaĝantoj al ni rakontas ke la eksciteco de la Bulgaroj estas tre granda en Philippopoli kaj Sofia.
8 de oktobro. — Neniu vagonaro venanta el Eŭropo : ĉu tio estus la neriparebla rompo ? La ĵurnaloj de Konstantinopolo sciigas nin ke Montenegro proklamis la militon al Turkujo, kaj turkaj oficiroj altabliĝintaj apud la stacidomo, ĉe la Bierejo Djanik ridetas kaj mokas la postulojn montenegrajn.
10 de oktobro. — Al Andrinopolo alvenas ĉiutage trupoj, kiujn oni sendas ĉu en la fortikaĵojn, ĉu en la ebenaĵon, al Kirkilisse, loko de kuncentriĝo de ĉiuj turkaj trupoj. La loĝantoj de la urbo estas malkvietaj vidante ĉiujn tiujn pretigojn. Ili scias ke, se la milito okazos, ili estos devigataj forlasi sian okupadon kaj eble foriri. Tamen la mahometa loĝantaro estas ĉiam konfidema : la Bulgaroj povas veni, oni ilin atendas : Andrinopolo estas neprenebla : tion diris la lastan jaron angla oficiro dum vojaĝo en la lando.
17 de oktobro. — Dum tiuj lastan tagoj, la maltrankvileco kreskis ; la Bulgaroj jam finis, laŭ la diroj, sian mobilizon, kaj, ĉe la landlimo, jam okazis bataletoj. Fine hodiaŭ, 17-an de oktobro, la dubo ne plu estas permesata, ĉiu espero al paco estas tute perdita : Turkujo ekmilitas kontraŭ Grekujo, Montenegro, Serbujo kaj Bulgarujo. Je tiu sciiĝo, multaj el la loĝantoj ektimiĝas kaj forkuras al Andrinopolo. La vagonaroj al Stambul forportas tutajn familiojn. Jam oni sciigas la militprenon de Mustafa-paŝaho, vilaĝo almilitita preskaŭ sen batalo de la Bulgaroj. La gubernisto de Andrinopolo provas per proklamoj kvietigi la loĝantaron, kaj la ĉeesto en la urbo de Abdullah-paŝaho ŝajnas ja sufiĉa por renaskigi la trankvilecon.
18 de oktobro. — Abdullah-paŝaho estas efektive la ĉefestro de la armeo kiu devas defendi la urbon, kaj li estis, dum 15 jaroj, generalo en Andrinopolo. Li konas mirinde bone la landon kaj li estas konata kiel energia kaj konscienca oficiro. — Tiun ĉi vesperon, ni ricevis de la komandanto proklamaĵon, invitantan la loĝantaron sin provizadi almenaŭ por du monatoj ; tiuj, kiuj ne povus suferi la teruraĵojn de la okazebla sieĝo devas foriri.
19 de oktobro. — La okazantaĵoj sin sekvas kun terura rapideco. La Bulgaroj estas je unu kilometro de la urbo : ili estas antaŭgvardioj de kavalerio, kiuj esploras la kamparon. La ĉefa parto de la armeo certe ne estas malproksima, kaj, je la tagmezo, la kanonoj de la fortikaĵo ekpafas. La pafojn oni aŭdas laŭ intertempoj preskaŭ regulaj, sed tiu bruo doloras ĉiun kaj premas la koron. Ĉio ekresilentas kaj ni sciiĝas ke la Bulgaroj foriĝis.
2 de oktobro. — Kiel okazas ke la malamikoj estas tiel proksimaj de ni ? La mobilizado estas rapide farita dank’al la fervojoj kun duobla linio kaj al la envagonigkaĵoj kreitaj de longe de la bulgara milita administracio. Ĉe la Turkoj male, de Stambul al Konstantinopolo, estas tricent kilometroj kaj unu unika linio malbone konstruita, sur kiu la vagonaroj ne povus rapidi. Plie, la administracio de la bulgara intendantaro imitita laŭ tiu de Francujo, funkcias mirinde, dum la turka soldato jam iras de pordo al pordo petante por peco da pano ! Ĉe Konstantinopolo, la Deponejoj estas malplenaj : ne estas jam militaj vestaĵoj kaj la pafiloj ne havas portrimenon !
21 de oktobro. — La bulgara armeo provas pasi ĉe la Nordo de Andrinopolo, kaj la turkoj ilin ne malpermesas. Ŝajnas ke tio estas la taktiko inspirita de la Germanoj : permesi al la bulgaroj alveni, por ke ili renkontiĝu kun la ĉefa parto de la turka armeo, kiu estas, laŭdire, 120.000 soldatoj, kiuj volas defendi kun fervorego la gepatran landon. La kanono tondras ankoraŭ kaj, je la vespero, oni alkondukas kelkajn kaptitojn bulgarajn kaj, ĉirkaŭe, cent turkajn vunditojn.
22 de oktobro. — La konsulo de Francujo ĵus ordonis al mi fermi provizore la Lernejon, liberigi la profesoraron kaj forsendi la lernantojn al iliaj gepatroj. La profesoroj nin forlasas per vespera vagonaro ; en la stacidomo, ĝi estas vera paniko. Estas longa vico da vagonoj por la brutaro en kiuj estas amasigataj intermiksite kaj starante, viroj, virinoj, maljunuloj kaj knaboj. Ĉiuj forlasas la urbon kaj aliras Konstantinopolon.
23 de oktobro. — Mi sciigis al la Urbestro per la Konsulo, ke mi konsentas fari el la Lernejo hospitalon, en la okazo de urĝa bezono, kaj mi envagoniĝis al Stambul per unu el la lastaj vagonaroj. Dudek-kvar horojn da vojaĝo ! Dum tiu tuta tempo ni renkontas, je ĉiu stacio, militajn vagonarojn, kiuj veturigas soldatojn sur la militagan regionon. Ĉiuj tiuj soldatoj estas maljunaj, sed plenaj je granda entuziasmo : ili malamas la bulgarojn kaj ne parolas pri aliaj militantoj. Oni rakontis al ili, ke iliaj kamaradoj estas venkintoj ĉe la landlimo ! Ili ignoras ke, male, la trupoj ĉiam retroiris kaj ke la ĵurnaloj neniam diris la veron.
24 de oktobro. — Fine ni alvenas en Pera preskaŭ samtempe kiel la sciigo de la malvenko de Kirkilisse, kiun la turkoj penadis kaŝi aŭ ŝajnigi malpli grava. Oni rakontas nekredeblajn aferojn : oficiroj turkaj forlasis sian postenon ; la soldatoj ne manĝintaj dum preskaŭ tri tagoj kapitulacis kun la armiloj kaj pakaĵoj, kaj forkurantoj eniris en Stambul. Oni eĉ diras ke, la merkredon matene, du turkaj divizioj pafadis al si reciproke, en la malheleco de la lumo naskiĝanta.
La ĉefkomandanto Nazim-paŝaho forlasas rapidante la ĉefurbon kaj iras mem ĉe la fronton de la trupoj. Li ĉi tiujn regrupigas kaj forigas Muktar-paŝahon kaj Aziz-paŝahon. Vagonaroj da vunditoj estas kondukataj al Konstantinopolo kaj jam la hospitaloj estas plenegaj.
Neniu antaŭpensis tiun kompatigan malvenkon ; ĝi estas eble la fino de la mahometa Imperio. La bakanaj kunligitoj faras mirindaĵojn : la Montenegranoj antaŭen iras, la Serboj kaptas Uskub, kaj la grekoj, post sia venko ĉe Elassona, estas je sesdek kilometroj de Saloniko.
25 de oktobro. — La turka armeo estas senkuraĝigita. La Stabo estas en Tchorlu, je 80 kilometroj de la ĉefurbo. Ĉe Pera, la loĝantoj estas malkvietaj ; la regionaj ĵurnaloj kaŝas ĉiam la situacion, kaj la grandaj ĉiutagaj ĵurnaloj de Eŭropo estas forprenitaj tuj depost sia alveno. Homoj elmigrintaj pro la milito alvenas ĉiutage el Trakio ; ili plenigas la stratojn de la malnova Stambul, ili vagadas ĉirkaŭ S-ta Sofio, kaj faras rakontojn terurajn. En la ebenaĵoj de Makedonio, la vilaĝoj bruladas, la brutoj vagadas, kaj kampoj tutaj estas kovritaj per armiloj kaj militaj vestoj.
29 de oktobro. — La Bulgaroj antaŭen iradas en sia triumfa marŝado, ili dispelas siajn kontraŭulojn ĉe Vise, kaj tranĉas la fervojon de Andrinopolo al Konstantinopolo. Dume, la fortreso Andrinopolo ĉiam staras. Malĝojegaj famoj pri hombuĉadoj estas dissemataj, kaj oni ne jam sin sentas en sendanĝereco. Oni sciigas tamen la alvenon de krozŝipoj francaj kaj anglaj, kio trankviligas iom la loĝantaron.
De 30 de okt. al 10 de novembro. — Dek tagojn da malfacila marvojaĝo per la Niger de la « Messageries Maritimes », dum kiu ni ne povis ricevi sciigojn pri la milito ! Dum la vojiradoj apud Tenedos, greka aviso nin haltigas kaj ekzamenas, ĉu nia ŝipo ne entenas militan kontrabandon. Ĉe Ateno, ni sciiĝas ke la armeo de la reĝo Georgo, venkinta je la batalo de Jenitza estas apud Saloniko, kaj ke la kapto de la urbo estas baldaŭa okazontaĵo. En la haveno la Pireo, ni ekvidas transportŝipon kiu forkondukas volontulojn entuziasmajn kaj fervorajn al la bordoj de Trakio.
12 de novembro. — Paris ! kiun mi ne vidis de kvar jaroj. Kun plezurego, mi revidas la patrolandon, kaj la amikojn, ne povante tamen ne pensi pri Andrinopolo, kie mi pasigis preskaŭ du jarojn. Kiam estos finita tiu malgajiga milito, kiu dezertigis la Makedonion kaj ruinigis tiom da familioj ? Kia estos la reguligo de la kontoj ! Kio estos Turkujo ? Problemoj, kiujn estas vere malfacile nun solvi !
(Daŭrigota.)
Pol LAIRE
Direktoro de la Franca Laika Lernejo de Andrinopolo.
El Vekiĝo ! n° 4, Decembro 1912.
(Daŭrigo)
La Franca Laika Lernejo
Jen kelkaj detaloj pri la Franca Laika Lernejo de Adrianopolo, pri ĝia organizado, ĝia studprogramo kaj ĝia influo.
Tiu lernejo estis fondata en 1908 je la naskiĝo de la Juna Turkujo, de italo, profesoro ĉe la Germana Lernejo de Adrianopolo. Tiu profesoro estis rimarkinta ke la nombro de la lernantoj estis pligrandiĝinta de la momento kiam li ricevis la mision instrui la francan lingvon. Dank’al la iniciato de tiu profesoro, kiu nun forlasis Turkujon, la Laika Lernejo establiĝis apud la Kolegio Sankto Bazilo, direktata de la Pères Assomptionnistes ne malproksime de la Germana Lernejo kaj ĝi rapide prosperis.
Nia lingvo efektive estas tre diskonigata en la Otomana Imperio : en la societo musulmana aŭ kristana estas laŭ bontono paroli france kaj en ĉiuj lernejoj siaj programoj rezervis larĝan lokon por la studo de la lingvo kaj de la literaturo francaj. Malfeliĉe la Turkoj oferis siajn tutajn kapitalojn por la armeo kaj la militŝiparo, kaj, malgraŭ la laŭdindaj klopodoj de kelkaj ministroj, inter aliaj Emroullah Effendi, Hakki Babanzadé, la turkaj lernejoj ne estas tro prosperaj, dum, apud ili, sukcesas la lernejaj fondoj de la fremdaj kolonioj aŭ de la kristanaj aŭ hebreaj kunfrataroj, monhelpitaj de la Registaro de la Franca Respubliko, kiu ankaŭ kuraĝigis la lernejon de Adrianopolo, la solan laikan francan instruejon en grandega provinco. Kaj la konsuloj de Francujo, kiuj sin sekvis en tiu urbo ĉiam sin okupis pri tiu interesa kreitaĵo : oni ne povas forgesi ĉi tie citi la nomon de S-ro Tinayre, nun en Kartageno, kiu multe helpis al la fondo de la Lernejo. Monsubtenita de la Francuja Ambasadorejo, helpita de la « Alliance Française » (Franca Interligo), la Lernejo de Adrianopolo akiris baldaŭ la simpation de la loĝantaro de la urbo kaj de la ĉirkaŭaĵoj. Kaj, dum 1910, per imperia dekreto, la turka Registaro akceptis konsideri ĝin kiel Superan Lernejon « Iradie » : li tiamaniere donis al tiuj el la lernantoj, kiuj ricevis la diplomon aljuĝitan de la Lernejo, privilegion konsistantan el tio, ke ili devos plenumi nur unu jaron da milita servado, kaj ke la lernantoj ne finintaj siajn studojn facile ekhavos prokrastpermesojn.
La Laika Lernejo tiam enhavis, dank’al tiu oficialigo, multajn lernantojn, plejmulte nejunajn, kiuj, fininte siajn studojn, en aliaj lernejoj, venis plibonigi sian konon de la franca lingvo.
La urbo entenas ĉirkaŭ cent dudek mil loĝantojn : 80.000 Hebreojn, 20.000 Grekojn, 10.000 Armenojn, 10.000 Mahometanojn ; la Eŭropanoj tie estas tre malmultaj. Dank’al sia geografia situo, kaj al siaj interirejoj al Eŭropo kaj la maro, Adrianopolo estas urbo tre komercanta kaj la negoco estas en la manoj de la Izraelidoj, de la Grekoj kaj de la Armenoj. Tial la programo de la Laika Lernejo kopiis tiun de la Superaj Komercaj Lernejoj de Francujo, tamen rezervante larĝan parton por la turka lingvo, kaj ne forgesante la germanan.
Laŭ la oficiala raporto sendita, dum junio 1912, al la ambasadoro de Francujo, la loĝantaro de la Laika franca Lernejo de Adrianopolo konsistis el 177 lernantoj, el kiuj 101 internuloj, 6 duone-internuloj, 5 observataj eksteruloj kaj 65 eksteruloj.
Naciecoj
Turkoj | 144 |
Aŭstroj | 11 |
Italoj | 8 |
Francoj | 1 |
Bulgaroj | 7 |
Grekoj | 3 |
Rumanoj | 2 |
Hungaroj | 1 |
Religioj
Izraelidoj | 98 |
Mahometanoj | 18 |
Katolikoj | 2 |
Armenoj | 18 |
Ortodoksoj | 41 |
Tiuj lernantoj estis partigitaj en naŭ klasoj : kvar, diritaj « preparaj », en kiuj la lernanto lernis la gramatikon, la vortaron, kaj la aritmetikon ; du, diritaj « interaj », en kiuj la instruado de la franca lingvo kaj de la matematiko estis pli plena, kaj fine, tri klasoj « komercaj » finvenigantaj al la studfina ekzameno. Tiu ekzameno estis plenumata antaŭ ekzamenantaro konsistanta el altranguloj de la urbo, bankistoj aŭ direktoroj de la diversaj administracioj, helpitaj de la profesoroj de la Lernejo.
La instruistaro de la Laika Lernejo konsistis el dek sep profesoroj, el kiuj ok francoj, dungitaj en Paris, ĉu en la publika duagrada Instruado, ĉu en la privata. Ĉe la malsuperaj klasoj, la praktika senpera metodo estis uzata kun sukceso, kaj ĉe la interaj klasoj, oni komence lernigis al la lernantoj la francan gramatikon kaj la regulojn de stilo. La komerca parto estis konfidata al diplomito de la Lernejo Pigier kaj la ĉefkorespondanto de la Imperia Otomana Banko estis speciale komisiita pri la bankaj kaj daktilografaj kursoj. La matematikoj ne estis flankelasitaj kaj la horoj de la sciencaj kursoj estis eĉ tre multaj. La germanan, turkan kaj grekan lingvojn oni ankaŭ instruis.
Malgraŭ la diferenco de la naciecoj aŭ de la religioj, la studentoj vivis en bona interkonsento kaj neniam okazis disputo inter ili. Ili cedis tre obeeme je la postuloj de la disciplino kaj de la interna regularo observata en la francaj liceoj kaj iliaj progresoj estis ĝenerale kontentigaj. La izraelida lernanto havas volon, li volas lerni kaj multe kontentigas siajn profesorojn : atentema li facile alproprigas al si tion, kion li lernas. Li ja scias ke li bezonas scii la francan lingvon por sukcesi perlabori sian vivon en Oriento ĉar lia plej forta deziro estas eniri en Bankon kaj Administracion direktata de francoj. La Greko kaj la Armeno volas komercadi ; ili volas ankaŭ koni la francan lingvon sed ili sukcesas malpli facile ol la izraelidoj. La mahometanoj estas ne multe inteligentaj ; ili kredas ke ili scias ĉion pli bone ol siaj profesoroj, al kiuj ili montras tamen grandan respekton, eĉ respektegon. Malmulte laboremaj, ili alvenas en la lernejon ofte ne farinte siajn taskojn kaj ne lerninte siajn lecionojn : ili havas tempon kaj ĉe la Laika Lernejo, la plej aĝaj studentoj estas mahometanoj.
De tiu lernejo kia estos la estonto ? Dum la unuaj tagoj de kiam la Bulgaroj ekbombardadis la urbon la profesoraro estis forpermesita kaj la lernantoj estis resenditaj al siaj gepatroj. Nun oni interkonsentis pri militpaŭzo, ektraktadoj pri paco komencis inter Turkujo, kaj la Balkanaj ŝtatoj. Ĉu Adrianopolo estos bulgara au turka ? Kaj la profesoroj, kiuj memekzilis en tiun regionon povos ankoraŭ kunlabori por entrepreno, kiu amigis en tiuj landoj la civilizecon kaj la intelektajn kaj moralajn progresojn ?
Jam kelkaj lernantoj de Laika Lernejo estis petintaj esperantan kurson ; jam kelkaj paroladoj estis por ili faritaj pri la esperantista movado kaj pri la utileco de helpa internacia lingvo ; jam, ne malproksime de Adrianopolo, la bulgara esperantista klubo de Harmanli korespondadis kun ni, kaj pretiĝis veni por viziti nian Lernejon, kiam, ve ! la milito malebligis momente la fondon de la grupo de Adrianopolo.
Sed ĉu Esperanto ne devas ĉie triumfi ? Kaj baldaŭ (tio ĉi ne estas revo) sub la verda standardo tien grupiĝos ĉiuj tiuj homoj, kies rasoj kaj religioj estas tiel malsamaj kaj kiuj tiam interfratiĝos dank’al la lingvo de la paco.
Pol LAIRE
Direktoro de la Franca Laika Lernejo de Andrinopolo.
El Vekiĝo ! n° 5, Januaro 1913.
(Ni publikigas ĉi-sube leteron de nia serba korespondanto kaj amiko S-ro R. Klajiĉ. — La parizaj esperantistoj certe ne forgesis tiun fervoran samideanon, kiu la tutan lastan jaron loĝis en Parizo kaj partoprenis en ĉiuj okazintaĵoj de nia esperantista vivo. Nia legantaro kun plezuro legos lian leteron el plej plena aktualeco.)
Belgrado la 18 januaro de 1913.
(Topliĉin venac 11. — Serbujo)
Karaj amikoj,
Vi deziras havi sciigojn de mi pri nia esperantista movado kaj pri nia balkana milito. Mi tre volonte deziras respondi al via peto kaj pruvi ke Esperanto estas tre utila rimedo por sciigi al la tuta mondo la sukceson de niaj kuraĝaj soldatoj kaj konatigi mian nacion kaj ĝian idealon al la aliaj nacioj. Sed, bedaŭrinde, en ĉi-tiuj gravaj momentoj, mi estas multe okupata per oficiala laboro, kaj, apud tio, mi estas, kiel ĉiuj aliaj miaj samlandanoj, tre nerva, kaj ĉiam al mi mankas kvieteco por skribi leterojn kaj artikolojn. Sed kiam mi ricevis vian lastan poŝtkarton, mi diris al mi : mi estas devigata skribi al vi, ĉar vi tion meritas.
Estas bona afero, ke : en lando, en kiu oni militas, haltas ĉiuj aliaj laboroj, metioj, progresoj kaj propagandoj. Socia vivo staras senmove kaj ĉiuj personoj atendas febre, ĉiujn tagojn, nekonatan novaĵon. Tiel same estas ĉe ni en Serbujo : lernejoj, laborejoj, fabrikejoj kaj aliaj metiejoj ne laboras ; la komerco estas mortinta, la kamparo ne estas plugita kaj semita kaj, kompreneble, nia esperantista movado staras kiel aliaj laboroj. Multaj niaj anoj foriris ĉu en militon, ĉu en malsanulejojn por flegi niajn vunditojn aŭ malsanajn soldatojn. Mi ankaŭ estas volonta flegisto en privata malsanulejo en Belgrado, kaj vespere kiam mi ne estas okupata per mia oficiala laboro mi helpas al aliaj geflegistoj.
Ĝis nun mi ne pensis multe pri la uzado de esperanto por Ruĝa Kruco. Sed hodiaŭ mi vidas, je la praktika laboro de tiu ĉi, kiel multe estas necesa unu lingvo por la internacia sukceso de la Ruĝa kruco.
Ĉiuj Eŭropaj nacioj (ekskluzive Portugalujo, Hispanujo kaj Rumanujo) sendis al ni siajn grupojn de la Ruĝa kruco. Ĉiuj anoj de tiuj grupoj estas tute sindonaj kuracistoj kaj geflegistoj, sed ilia laboro estas tre malfacila, ĉar fremda nekomprenebla lingvo malhelpas la laboron de la kuracistoj kaj geflegistoj. En Belgrado, oni trovas ofte personojn, kiuj parolas bone aŭ iomete france kaj germane, sed kun aliaj nacianoj estas pli malfacile. En la provincaj urboj estas ankoraŭ pli malfacile. Tio estas kaŭzo, ke malsanuloj ne komprenas kuracistojn kaj geflegistojn (fremdajn) kaj reciproke ke kuracistoj ne komprenas niajn malsanulojn kaj serbajn geflegistojn. Kiu povos scii kiom da eraroj oni faris ne komprenante unu la alian, kaj kiom da mortoj, oni pro tio jam okazigis ĉe niaj bravaj soldatoj !
En la malsanulejo ĉe kiu mi estas volonta flegisto, nun estas unu grupo de la itala Ruĝa kruco. Anoj de tiu grupo parolas nur itale, kelkaj el ili (kuracistoj) parolas iomete france sed neniu el la flegistoj, kiuj estas ĉiam kun la malsanuloj, parolas alian lingvon ol la italan.
Vi vidas kiel estas malfacile por ĉi-tiuj afablaj kaj tre laboremaj italaj kuracistoj kaj flegistoj operacii kun sukceso kiam ili ne povas interparoli kun malsanuloj.
Mi jam komencis profiti ĉi tiun okazon kaj mi donis al ili italajn kaj francajn ŝlosilojn [*], kaj kelkaj el ili komencis labori. En ĉiuj momentoj, niaj italaj gastoj vidas kiel malfacile estas por ili agi ne sciante nian lingvon. Unu tagon, niaj flegistinoj (ili estas el plej bona nia societo) invitis italajn kuracistojn en kunvena ĉambro por trinki teon. Ĉiuj kuracistoj venis kaj ĉiuj deziris paroli kun ĉiuj flegistinoj, sed, ho ve ! ili ne sukcesis kompreni bone unu la alian, kaj ilia amuzado ne povis esti tiel interesa, kiel oni estus dezirinta je tiu momento. La Estro de la italaj kuracistoj diris, ke nun li vidas, ke estas necesa unu lingvo por la tuta mondo. Tiun favoran momenton tuj ekkaptis mia fratino kaj ŝi enŝovis ke jam ekzistas unu internacian lingvon : Esperanto. La kuracisto ŝajnigis, ke li ne multe scias pri Esperanto ; eble li ne volis pri ĝi paroli, sed ĉiuokaze li estas nun plene informita pri Esperanto, ĉar mi donis al li ŝlosilon.
[*] "Ŝlosilo de Esperanto" de Ĉefeĉ, tiam estis tre konata serio de broŝuretoj por eklerni E-on. Ĝi daŭre estis publikigita per pluraj lingvoj ĝis la jaroj 1930. Laŭ tiu ideo Leŭt. Bayol verkis komplementan broŝureton por la Ruĝa Kruco ; la franclingva eldono estas republikigita en ĉi-tiu retejo : "Guide Esperanto de la Croix-Rouge".
Nia milito estis tre bona momento por fari propagandon inter anoj de la Ruĝa kruco kaj inter aliaj personoj, tial, mi, en la komenco de nia milito, skribis al kelkaj gesamideanoj kaj mi proponis, ke oni organizu per la anoj de la esperanta Ruĝa kruco unu ekspedicion, helpontan nian Ruĝan krucon. Oni estus fleginta vunditajn soldatojn kaj farante samtempe grandegan propagandon por Esperanto. Kelkaj respondis al mi ke ili, bedaŭrinde ne povas veni ĉar ili estas okupataj per sia propra laboro. S-ino Tiard respondis al mi, ke ŝi, laŭ mia peto, parolos kun S-roj Sebert kaj Bourlet pri tiu temo, sed ŝi ne ankoraŭ respondis al mi. Mi skribis al tre estimata samideanino Tiard, ĉar ŝi estas tre agema kaj fervora esperantistino kaj samtempe ano de la Ruĝa kruco. Sed, bedaŭrinde, ŝi preferis foriri al Alger, kie suno tiel agrable brilas, kie regnas kvieteco kaj paco ; ŝi preferis aŭdi la belegan kantadon de la sudaj birdoj ol, ho ve ! tiun (terura kriado) de vunditoj kaj malsanaj soldatoj ! Mi pensas tamen, ke ankoraŭ ne estas tro malfrue por organizi nun grupon, kaj sendi ĝin sur la Balkanojn.
En nia oficejo estas kelkaj junaj kaj diligentaj oficistoj, kiuj esprimis al mi sian deziron lerni esperantan lingvon kaj mi tuj komencis por ili kurson. Kelkaj el ili faris tre bonan sukceson kaj, post dek lecionoj, ili komprenas Esperanton kaj nun ili jam povas korespondadi kun alilandanoj per nia lingvo. Nomoj de tiuj laboremaj kaj diligentaj samideanoj estas : Boĵidar Djukiĉ, Milan Aĉimoviĉ kaj Ĉeda Itamenkoviĉ. Se iu deziras korespondi kun iu de tiuj-ĉi novaj samideanoj, mi donas ilian oficialan adreson : Tzarinarnitza Iavska, Belgrade, Serbie.
Mi finas por ĉi-tiu fojo, tiun mian leteron kaj mi baldaŭ ree skribos al vi pri nia milito.
Samideane via.
R. KLAJIĈ.
El Vekiĝo ! n° 6, Marto 1913.
Ni, ĉi-sube, publikigas duan leteron de nia serba korespondanto kaj amiko : S-ro Klajiĉ. La personeco mem de ĉi-tiu, pro la alta loko kiun li okupas en la serba administrantaro, donas al lia letero tute specialan intereson. — Kompreneble, la ideoj esprimitaj en ĝi restas propraj al ilia aŭtoro, kaj eĉ ni volonte publikigos ĉiujn respondojn, kiujn oni bonvolos sendi al ni rilate al la temo pritraktita de S-ro Klajiĉ. (N. D. L. R.)
Dank’al mia amiko Jacques Cam., mi ricevis multajn francajn ĵurnalojn, sur kiuj mi povis legi diversajn artikolojn pri Serboj kaj Bulgaroj. Antaŭ kelkaj tagoj, li sendis al mi L’Humanité, ĉefa socialista franca ĵurnalo, kaj li afable markis la leteron kiun skribis konata franca skribisto, S-ro Pierre Loti.
Ĉi tiu letero donis al mi grandegan ĝojon. Neniu franca ĵurnalo, krom Le Gil Blas, konfesas S-ro Loti, konsentis por malfermi al li siajn kolumnojn. Francaj ĵurnalistoj, mi gratulas vin, ĉar vi ne permesis ke oni vin trompu pro la fama nomo de S-ro Pierre Loti ! Vi estas pravaj, ĉar bona poeto ne estas bona politikisto, kaj vi estas pli kapablaj paroli je la nomo de Francujo, pri naciaj kaj politikaj interesoj kaj pri komerco ol iu marista oficiro. Feliĉe por ni, S-ro Loti apud S-ro Constant, estas sola en la tuta franca nacio, por paroli kontraŭ la penadoj faritaj de popoloj al ilia liberigo, kontraŭ la marŝado antaŭen de junaj nacioj, plenaj je vivo, kiuj volas rapide atingi la kulturan gradon de la grandaj eŭropaj regnoj, kontraŭ la naciaj revolucioj kiuj volas nuligi sovaĝajn tiranojn, pro kiuj iam tremis kaj timis tuta Eŭropo. Ĉar iam Turkoj estis fortegaj kaj venis ĝis Wien : en tiu momento, por kontraŭbatali la kruelan komunan malamikon, kiu minacis formalaperi tutan kulturitan Eŭropon, nur troviĝis, je la peto de la Germanoj, slava-pola nacio. Ĉi tiu per sia sango defendis Eŭropon.
Kaj nun, kiam Serboj kaj Bulgaroj, polaj fratoj, daŭrigas la batalon kontraŭ la Turkoj, kaj finas la taskon, pro kiu eŭropaj ŝtatoj iam sin kunligis, ĝi estas Germanujo, ĝi estas unu franco, kiuj nin kontraŭbatalas ! Ĉu tio estas logika kaj honesta ?
S-ro Loti, mi imagas, konas kelkajn bone edukitajn turkajn familiojn en Konstantinopolo kaj Saloniko, kaj li pensas, ke ĉiuj Turkoj estas tiel ĝentilaj kiel tiuj Sinjoroj kaj Kadunoj (Sinjorinoj), kun kiuj li faris, eble, agrablajn promenadojn sur la maro, aŭ kun kiuj li komforte sidis sur ia « toferiĉo » (balkono) trinkadante kafon, fumante parfumitan tabakon, kaj rakontante pri la « Ŝeherrazado » (mil kaj unu noktoj).
Sed S-ro Loti ne eniris en turkajn provincojn. Li certe ne konas la turkan nacion, li ne ellernis turkan popolan karakteron. La arĝenta voĉo de la « ĉoĉekoj » (turkaj dancistinoj kaj kantistinoj) ne permesis, ke li aŭdu la plorojn kaj kriojn de la malfeliĉaj kristanaj patrinoj, fratinoj, edzinoj, kies filojn mortigis Turkoj, kies knabojn forkondukis Turkoj por siaj soldatoj, kies knabinojn forportis Turkoj en siajn haremojn por malhonesta amuzado !…
La fumnuboj de la parfumita tabako malhelpis al li vidi la turkan kruelecon en la provincoj : nek la kristanajn virinojn perfortitaj sur la stratoj kaj antaŭ la gepatraj aŭ edzaj okuloj ; nek la malfeliĉulojn sidigitajn sur pintitaj fostoj kaj malsuprentiritaj ĝis morto, antaŭ iliaj familioj devigataj rigardi la teruran spektaklon.
Mi tre bedaŭras, ke mi ne havas la talenton de S-ro Loti, por pentri, kiel estus necese, ĉiujn tiujn teruraĵojn, por tremigi eŭropan mian legantaron per la rakonto de ĉio, kion suferis en Turkujo miaj malfeliĉaj samnacianoj…
Promenante tra la « konakoj » (palacoj) de la turkaj riĉuloj, vidante la riĉajn meblojn kaj la virinojn ornamitajn de multekostaj juveloj, S-ro Loti, tre certe, ne sciis ke tiuj riĉaĵoj estas forrabitaj el la kristanoj, kiuj vivas en ne imagebla malriĉeco, ne sufiĉe vestitaj kaj ĉiam malsataj. Ĉar oni devas scii, ke la Turkoj neniam laboras : la kristanoj por ili devas labori, kaj oni imagas kiom ili devas labori, por doni riĉan vivon al ĉiuj Turkoj, komencante de la ordinaraj soldatoj kaj « panduroj », ĝis la paŝahoj kaj eĉ la Sultano !
S-ro Loti havas bonan koron, kaj, pro tio, li kompatas la Turkojn. Estus pli bone, pli prave, kaj por li pli interese ke li venu en « malnovan Serbujon » (nun « nova » Serbujo) kaj en Makedonion : tie li vidus per siaj propraj okuloj la malriĉecon kaj la malfeliĉegon, kiujn post si lasis la Turkoj ; li povus trovi el popola fonto, multan originalan kaj interesan materialon utiligeblan por novaj romanoj kiuj, certe, alportus al li multe pli grandan sukceson ol lia skribado kontraŭ malfeliĉuloj, kiuj ne plu povis konsenti suferi la turkajn kruelaĵojn.
Pri ĉi tiuj, cetere, oni foliu iun ajn historion de la balkana duoninsulo, ekzemple la Serba Revolucio de la franca historiisto Saint-René Taillandier, aŭ Eŭropo kaj la reviviĝo de Serbujo de S-ro Yakschitch (france eldonita), oni estos plene edifita ! Certe mi povas volonte pardoni al S-ro Loti, ĉar li ne scias nian historion, la historion de malgrandaj kaj nekonataj (!) popoloj, sed mi pardonas al li pli malfacile ĉar, sen dokumentoj, li asertis pri ni malveraĵojn. Tiel li diris ke, dum la militpaŭzo, Bulgaroj mortigis, ĉirkaŭ Adrianopolo, vilaĝanojn turkajn, sed li ne diris de kiu flanko li tion scias. Same li diris, ke Serboj kaj Bulgaroj elpikis la okulojn al turkaj militkaptitoj, sed la oficiroj de la franca militŝipo Bruix deklaris, ke ili nenion tian al li skribis kaj ke tio estas malveraĵo kaj nura elpenso. Cetere, ĉu oni povas kredi, ke la Turkoj, kiuj ĉiam rapidas anonci en la eŭropaj ĵurnaloj ĉion, kion ili estimas utila por si, estus sciigintaj nur S-ron Loti pri la kruelaĵoj ĉi supre diritaj. Tiu ĉi ŝajnas do esti pli turka ol la turkoj mem, ol ekzemple Halil bey kaj Ahmed Riza, kaj pravigas la proverbon : « Homo, kiu fariĝas turka, estas pli malbona ol la turkoj mem ! »
S-ro Loti, fine, citas, por impresi favore al la Turkoj sian legantaron, tiun argumenton laŭ kiu la influo politika kaj ekonomia de la grandaj regnoj kaj aparte de Francujo malpliiĝus en bulgara aŭ serba registaro. Mi kredas ke la malo estas evidenta, ĉar la balkanaj Ŝtatoj estas multe pli civilizitaj ol la Turkoj, kaj pro tio, la eŭropaj kapitaloj materiaj kaj intelektaj, estus multe pli ol nun uzitaj de la slavaj popoloj venkintaj.
La afero estas do juĝata. En ĉiuj punktoj, oni klare vidas ke S-ro Loti estis fortrenita de sia poeta pasio al orientaj formoj kaj moroj, esti maljusta kontraŭ niaj kuraĝaj popoloj. Feliĉe, oni ĉion pardonas al la poetoj, kaj oni povas agi kontraŭ ili same kiel oni agas kontraŭ la infanojn : oni ilin survangas, kaj tuj poste oni ilin kisas. Tiel mi faru !
R. KLAJIĈ.
Belgrado, la 12-an de februaro 1913.
El Vekiĝo ! n° 7, Aprilo 1913.
(Ni ĉi-sube publikigas trian leteron de nia serba amiko S-ro Klajiĉ. Ni ripetos pri ĝi, kion ni jam skribis pri la du unuaj, tio estas ke ni tute volonte presus ĉiujn leterojn, kiujn oni bonvolus sendi al ni responde al tiuj de S-ro Klajiĉ. N. D. L. R.)
Multaj miaj gesamideanoj kun kiuj mi konatiĝis dum la lasta jaro en Paris, skribas al mi kaj ree min demandas pri la Balkana milito. Kvankam mi skribis al kelkaj gesamideanoj, tamen mi ne povas skribi pli larĝe al ĉiuj, kaj tio estas kaŭzo ke mi skribas nun publike por sciigi al ĉiuj gesamideanoj en la tuta mondo kio okazas en la Balkanoj.
Ĝis nun mi jam skribis du leterojn, kiuj estas presitaj en esperantista ĵurnalo Vekiĝo : la unuan al S-roj Redaktoroj, kaj la duan al S-ro Pierre Loti. Dank’al la afableco de la estimataj Redaktoroj de Vekiĝo, kiuj malfermis rubrikon de sia ĵurnalo por mia skribado, mi daŭrigas kaj daŭrigos miajn leterojn. Ĉi-tiujn mi skribas al ĉiuj gesamideanoj kaj mi estos tre feliĉa se ili estos legataj de ĉiuj.
La materio de mia leteroj rilatas tri punktojn.
1e Militon al milito ! Mi estas malamiko de la milito. Milito estas sovaĝa kaj kruela afero dum kiu oni mortigas multajn nekonatajn senkulpajn personojn. Vere oni sin demandas, kiel oni povas mortigi personojn kiuj al vi faris nenion malbonan, kiuj vin ne malamas, kiujn vi eĉ ne konas, kiujn vi eĉ neniam vidis ? Kvankam nia milito ne celis la prenon de fremdaj provincoj kaj la submeton de fremdaj nacianoj, kvankam ankaŭ nia milito estos baldaŭ finiĝinta per granda sukceso, kvankam ni eltiris, dank’al ĝi, niajn samnacianojn kaj aliajn popolojn el la turka sklaveco, mi tamen malamas la militon, ĉar la teruraĵoj kiujn ĝi kaŭzas estas tiel malgajaj, tiel malnoblaj, tiel malutilaj por la venkito same kiel por la venkintoj, ke ĉiuj instruitaj homoj, kiuj pripensas la realan vivon, ne povas ĝin ne malŝategi.
Tiel mi priskribos en miaj leteroj diversajn militajn kruelaĵojn, k. t. p., kiujn ne faris serboj, bulgaroj aŭ turkoj, sed kiuj estas la propra fakto de la milito, de ĉiuj militoj, kiaj ajn ili estu. Kiom da junaj kaj sanaj homoj plenaj je vivo, kiuj estus longe vivintaj kaj laborintaj, falis sub la malamikaj kugloj, la terura tifo, aŭ la aliaj malsanoj, kiuj ĉiam akompanas la militon, precipe kiam oni militas kontraŭ turkojn. Do, militon al milito!
2e Defendo de la vereco ! En miaj leteroj mi ne laŭdos niajn kuraĝajn soldatojn, mi tion lasas al fremdaj, sendependaj, korespondantoj, ĉar propra laŭdo malodoras, kiel diras serba proverbo. Mia tasko konsistas paroli ĉiam verece kaj defendi miajn samlandanojn kontraŭ la malamikajn kalumniojn, defendi niajn naciajn rajtojn. Estas tre interese rimarki ke germanaj, aŭstriaj kaj hungaraj ĉiutagaj gazetoj neniam skribas pri niaj soldatoj kaj pri nia nacio. Ĉiujn grandajn sukcesojn ili malgrandigis, ili ne donas ilustraĵojn pri serbaj soldatoj, k. t. p., ili parolas ĉiam kontraŭ nin. Ili malhelpas nin, ili kreas perforte Albanujon por siaj propraj interesoj. Aŭstrujo mobilizis siajn armeojn kontraŭ nin, kaj nun ĝi ĵus malhelpis nin en nia atako kontraŭ Skutari (Skadar). Oni povas sin demandi kial Aŭstrujo agas tiel kontraŭ nin : ĉu ĝi timas pro nia ekonomia libereco ! Ĝi ĝis nun ekspluatis nin ekonomie, kaj ĝi vidas ke ni ne deziras esti pli longe sklavoj je la ekonomia vidpunkto. Ĝi ne donas al ni la maran bordon kiun ni okupas, ĉar ĝi timas ke ni komencu komercadi rekte kun francoj, angloj, italoj, k. t. p. Jen la kaŭzo pro kiu ĝi agas kontraŭ nin, kaj ne nur kontraŭ nin, sed eĉ kontraŭ francajn, italajn, anglajn, komercajn kaj industriajn interesojn. Bedaŭrinde, ĉi-tiu parazita lando sukcesis, kaj tuta kulturita Eŭropo lasis nin kaj helpis Aŭstrujon por ĝia parazita agado. Eŭropo helpis al la konservado de la « statu quo » en Turkujo. Ĝi helpas nun Aŭstrujon, kaj tio estas la kaŭzo pro kiu ni nun militas kontraŭ Turkojn kaj pro kiu ni militos certe kontraŭ Aŭstrujon.
Sed, ĉu vere, pri tiuj militoj kaj la kruelaĵoj kiujn ili kunportas kun si, ni estas kulpaj ĉar ni deziras libere aspiri, ĉar ni deziras liberan vivon, liberan laboron kaj komercon ? Ni deziras nur tion, kion jam havas ĉiuj eŭropaj nacioj. Ĉu ni estas malĝentilaj pro tio ? Ĉu ni estus malsaĝaj se ni ne obeus kulturitan Eŭropon por doni al Albanujo Duraco (Draĉ) kaj Skutari (Skadar) kiuj estis iam niaj urboj kaj kiuj estas por ni nun necesaĵo, ĉar la proponita neŭtrala haveno, kaj la internacia fervojo estas nur unu frazo (diplomata), kiu verŝajne neniam efektiviĝos ? Mi pensas, ne ! (Oni legu Internacia Socia Revuo, aprilan numeron).
3e Priskriboj pri nia milito. Niaj ĵurnaloj estas plenaj je priskriboj de niaj bataloj (apud Rumanovo, Prilip, Bakarno-Gumno, Bitolj (Monastir), Skutari (Skadar) ; de niaj soldatoj sur la maro, k. t. p.) ; multaj memoroj, multaj poemoj pri la soldatoj ĉiutage aperas en la ĵurnaloj. Multaj el tiuj skribaĵoj estas tre belaj, tre interesaj, kaj ofte oni estas devigata plori legante emociajn priskribojn.
Fari tiajn priskribojn por la legantoj de Vekiĝo estas mia morgaŭa tasko kaj mi preferas montri unue ke Esperanto estas utiluzebla rimedo por internaciaj rilatoj, ke, per Esperanto, ni povas sciigi al ĉiuj nacioj niajn dezirojn, niajn sukcesojn, niajn rajtojn kaj la gradon de nia kulturo. Certe, jen io, kio povas esti utila por ni kaj eble, helpi nin en niaj penaj aferoj.
Por atingi tiun celon, mi bezonas vian helpon, karaj gesamideanoj ! Vi helpus min multe se vi sciigus ĉiujn samideanojn pri miaj leteroj, se vi tradukus ilin en viaj naciaj ĵurnaloj, se vi presigus ilin en viaj esperantistaj ĵurnaloj. Mi petas vin, helpu al mi por nia komuna celo, kaj vi estos bone meritinta pro Esperanto kaj la Libereco de la popoloj.
R. KLAJIĈ.
Vicprezidanto de la serba esperantista Societo U.E.A.
Belgrado, 5 de aprilo 1913. Topliĉin venac 11.
El Vekiĝo ! n° 8, Majo-Junio 1913.
Sub tiu ĉi rubriko, ni malfermas politikan internacian diskutadon. Ĉiuj ideoj politikaj povos ĉi tie esti esprimataj, sed ni publikigos ankaŭ ĉiujn respondojn, kiujn bonvolos sendi al ni la reprezentantoj de la ideoj aŭ nacioj, kiuj sin opinios atakitaj. (N. D. L. R.)
Al la red. de Vekiĝo
Sofia, 23 de Februaro 1913.
Kara samideano,
Koran dankon por via afabla skribaĵo. Skribi al vi pri la esperantista movado en Bulgarujo estas nun neeble, ĉar nature, tia jam de la komenco (17-30 sept. 1912) de la terura Balkana militado ne ekzistas. Cetere, ĉio alia, kio ne havis « ion komunan », kun la milito, estis haltigita, fermita… nur la kazernoj ĉiutage pleniĝis kun novaj « fortoj », kiuj, post 2-3 semajna ekzercado, estis sendataj sur la batalkampon… kie tiom da homaj vivoj pereis por la libereco ! Inter ili estis multe da esperantistoj, kaj multaj el ili ne plu ekzistas sur tiu ĉi mondo. Sed, se esperantistoj mortas, Esperanto ne mortas — ĝi vivas kaj ĉiam vivos profunde enradikita en la koro de homamantoj ĝis fine ĝi eksplodos kun fortego por venki la « mondon batalantan »… Do, se ĝi ĉe ni momente haltis, tuj post la repaciĝo ĝi, nature, havos tiom pli grandan marŝon. Ni ne perdu la esperon. La tempo — tiu potenca kuracilo — pravigos kaj reenvojigos ĉion…
Ah, tiu milito ! Ĝi returnis ĉion renverse ! Kiaj ruinigoj, kiaj malfeliĉoj ! « Sed — ĝojas iuj — fine Makedonujo estas libera ! » Jes, libera, sed kiel karege ĝi kostos ! Per kiom da jaroj revenos malantaŭen Bulgarujo en sia ekonomia disvolvado, kaj en ĉiu alia rilato. Kiel per etaj, sed certaj paŝoj ĝi rampadis sur la vojo de l’progreso kaj donadis ekzemplon al ĉiuj Balkanaj Ŝtatoj, kaj nun ! Sed, ĉu ne ĉio ĉi tio estas farata por niaj fratoj, por ilia libereco, kiu alimaniere apenaŭ estus akirita el la Turkoj. Ni estas decide kontraŭ milito — kiu, kiel sin esprimas konata politikisto, estos neebla en proksima aŭ malproksima estonteco — sed nun, kiam laŭ la forto de l’cirkonstancoj ĝi altrudiĝas al ni, ne restas io alia, krom ĝoje alporti nian modestan monereton antaŭ la altaro de la plej kara por ĉiu homo libereco, ni devas helpi al nia patrolando en tiu ĉi kriza por ĝi momento, ĉiu laŭforte.
Kia viviĝo ĉie ! La kolumnoj de l’gazetoj pleniĝis ĉiutage per militartikoloj kaj novaĵoj, kaj ankaŭ tiuj, kiujn la homaj buŝoj « altranĉas », ne estis malmultaj… Kun kia tremo estis atendata la oficiala registara organo « Mir » (Paco) aŭ alia gazeto ! Kiel ĉiuj rapidis ĝin aĉeti kaj eklegi…
Mi feliĉe estis for de l’regno de Marso. Sed mi ankaŭ militis… per la plumo… Kiel unutona vidiĝis al mi la vivo… Tamen mi aŭdis la plorojn kaj ĝemojn de l’ĉirkaŭstarantoj kaj la timon de l’milito, kaj la bruego, la tondrego de l’miloj da kugloj kaj pecoj de grenadoj, kiujn vomis ĉiuhore la pafiloj kaj kanonoj, formortis ien malproksime de ni kaj la eĥo de l’lastaj iliaj tremoj apenaŭ sukcesis veni al mi…
Kia spektaklo prezentas nun la militkampo, sursemita per miloj da kadavroj, la tero — trinkigita per la sango de tiom da senkulpe pereintaj viktimoj de l’libereco. Ĝi ellokigis ankaŭ nian vivon el la reloj de l’ordinara, trankvila vivado. Ĝi apartigis nin de ĉio kara por ni, ĉirkaŭinte nin per ia sufoka atmosfero, sentante ian streĉon en atendo de « io »…
Milito ! kia terura vorto ! Sed ĝi estis neevitebla… Milito estis necesa, unuiĝo Balkana estis necesega, post kiam oni vidis ke neniu « paca rimedo » povis efiki sur la Turkojn, kies religio mem estas doktrino de l’mortigado… Ili devas ĉiam mortigi alireligianojn por eniri paradizon…
La humana (sic) Eŭropo, kiu havis intereson konservi Turkujon, nenion povis fari por la bono de l’kristanoj en tiu malfeliĉa lando regaĉata de l’Turkoj… La diplomatio, ho ve, estis senforta antaŭ la armilo !
Turkujo — mi mem ne estas kontraŭ ĝi, sed konstatas la malbonajn faktojn — konsideris sin kiel duondio en la Oriento…
Eble pro tio, ke la multkolora orienta tapiŝo de ĝiaj eŭropaj posedaĵoj etendiĝas meze de plej belega naturo, en la plej bela rando de sudorienta Eŭropo, tie, kie fluas mielo, lakto kaj oleo.
Turkujo vivis en lukso kaj senzorgo, ĝuo kaj plezuro. Ĝi manĝegis la mielon kolektatan de l’laboremaj sklavoj de l’imperio, trinkegis la malsobrigan nektaron de l’orientaj delogoj kaj orgioj, malsobriĝadis per opio kaj religia fanatismo kaj regadis siajn kristanajn regatojn perforte, per glavo kaj fajro. Ĝi banadis sian intelektan kaj moralan senpovecon en la sango de l’senrajtaj sklavoj kaj konsideris sin nevenkebla.
Forlogita de Orienta vanteco kaj aroganteco, ĝi rigardis fiere kaj kun duondia malestimo (kvankam, ili volis vivi najbare !) siajn malgrandajn Balkanajn najbarojn, kiuj, simile al pigmeetoj bagatelaj, ludis ĉirkaŭ ĝia trono la frenezan dancon de l’reciprokaj malamoj kaj memekstermoj, batataj per la terura vipo de l’intrigoj kaj dissentoj.
La humana, kristana, kultura Eŭropo kantis himnojn kaj gloris la turkan armilon, heroecon kaj nevenkeblan forton… subtenis la tiranecon…
Ni, balkananoj, ne volis tion. Ni amis Eŭropon humanan, sed ni malamis Eŭropon barbaran pro ĝia konduto, ĉar « Amicus Plato, sed magis amica veritas » kiel estas dirintaj antikvatempanoj, kion ankaŭ vi uzis kiel devizon sur la kovriloj de via verema gazeto.
Kaj jen miraklo ! La subpremataj popoloj vekiĝis kaj dum 35 jaroj da libera vivo venkoatingis la kulturon kaj nun niaj bravaj kunigitaj armeoj, — nia longtolerema popolo venkis dum unu sola monato la imperion, kiu ne povis akcepti la « novajn formulojn kaj metodojn », ni venkis la malkulturon por planti ordon, liberecon, pacon…
Kaj nun Turkujo devas sin bapti en la novan religion de l’laboro kaj rajto, en la religion de l’vero kaj libereco, en la religion de l’justeco kaj humaneco. Nur tiamaniere ĝi povos ekvivi kaj ekzisti pluen. Se ne komprenos tion venkita Turkujo, ĝi devos, ĝi estos devigita, laŭ la forto de l’logiko, kreita de la lastaj okazintaĵoj, paciĝi kun sia historia sorto, sia malapero… Kaj ne estas ni la kaŭzo, nek ni, kiuj bedaŭros tion.
Ni volis, volas kaj volos la pacon kaj amon meze de libereco kaj kultura progresado ; do, ni deziregas la pli baldaŭan efektiviĝon de nia kara, kunfratiga « sankta esperanta afero », kiu eternigos ilin.
Ni relaboru kaj esperu !
Samideane via :
Ivan H. KRESTANOF.
Karaj gesamideanoj,
Nia ideo pri la paca disvolviĝo de l’popoloj kaj ilia proksimiĝo per unu komuna neŭtrala lingvo, hodiaŭ suferas plej teruran frapon en nia patrujo — Bulgarujo — la lulilo de l’Balkana esperantismo. Ni, la bulgaraj esperantistoj, donis karajn oferojn por la liberiĝo de l’kunigitaj Balkanaj popoloj. Hodiaŭ, tamen, ni vidas, ke la diplomatoj de Peterburgo malheligis la historion de l’ XXa centjaro per la restarigo de l’sklaveco, tiel solene nuligita dum la pasinta centjaro. La Peterburga ambasadora konferenco pro la postulo de oficiala Rumanujo transdonas bulgaran teron de kelkaj dekoj da kvadrataj kilometroj kune kun miloj da Bulgaroj parolantaj sian gepatran bulgaran lingvon al Rumanujo kiel sklavojn. Ili devos ellerni tie la rumanan lingvon. Ĉu vere la homoj nun estas falintaj pli malsupren ol la brutoj, por esti interŝanĝataj inter diversaj landoj kiel senvivaj trunkoj. Ni, la esperantistoj en Bulgarujo, sciantaj ke unua estis Bulgarujo sur la Balkanoj, kiu akceptis la pacan rimedon por la alproksimigo de l’popoloj — la lingvon — estas devigitaj fari kongreson en Silistria kaj pritrakti la demandon, kian konduton ni devas fari rilate al la kreo de nova kaŭzo de milito sur la Balkanoj, per la cedo de Silistria al Rumanujo, la estonta Elzaso kaj Lotaringio inter Bulgarujo kaj Rumanujo. La rumanaj esperantistoj servos al la paco kaj al sia patrujo, se ankaŭ ili partoprenos en tiun packonferencon. La rumana reĝino Elisabeto, kiu okupas unuan lokon en iliaj vicoj, nun pruvos, kiel merite estas portinta la nomon grandega esperantistino — Paca Batalantino. La tutmonda geesperantistaro ankaŭ faros duoblan servon kaj helpon ekinteresiĝante pri tiu grava por la estonta paco demando kaj subskribonte la proteston de l’bulgaraj esperantistoj kontraŭ la mizera faro de l’XXa jarcento, la transdonado de homoj kiel sklavoj. Ili sciu, ke eĉ Rumanoj trovas ke laŭ tute senpartiaj kaj justaj vidpunktoj estas tute malprave, ke Bulgarujo cedu parton de la lando al Rumanujo, kvankam tiu ĉi nenion perdis kaj neniel estis ĝenata dum longa vico da jaroj t. e. depost la rusa-rumana turka millito 1877.
La ideo de la esperantistoj estas kontraŭa al la decido de l’Peterburga konferenco. Oni rememoru pri la Berlina traktato de 1879 ! Estas bezone ke via respondo venu kiel eble plej frue. La tuta esperantista gazetaro estas petata publikigi la jenan alvokon.
Kun estimo :
Ivan H. KRESTANOF
N. Oni bonvolu adresi ĉion rilatantan al tiu afero al S-ro D-ro Ĥristo T. Rjahovski, Gara Levski, Bulgarujo.
(Kantebla laŭ la sama bulgara melodio)
Vento bruas, Balkan’ ĝemas,
Nur hero’ rajdanta
Trumpetvokas siajn fratojn,
Ĉiuj al la armiloj !
Venis tempo, stariĝu,
De la dormo vekiĝu,
For sklaveco, tiraneco,
Ĉiuj al la armiloj !
Kiu portas viran koron
kaj bulgaran nomon,
Li tuj kaptu akran glavon,
Standardon disvolvu !
Ĉar nur nia karpopol’
Plendas de la sklava viv’,
Ah, afabla patrolando,
Por vi mi batalos !
Esp. Ivan H. KRESTANOF
(Sofia).
Post la sukcesplenaj paroladoj pri « La Balkanaj landoj kaj la milito » faritaj en Dijon, Dôle, Beaune, nia bulgara samideano S-ro Krestanof (adreso : Poste Restante, Dijon) estis kelkafoje invitita de multaj aliaj urboj por refari ilin. Kvankam tre okupita li fine devis cedi, kapitulacii antaŭ la admirinda scivolemo de l’Francoj kaj la 22-an de majo li parolis en Lyon antaŭ multnombra publiko en luksa ĉambrego de l’Komerca Palaco sub la prezido de S-ro F. Drudin. La 23 majo li paroladis en Grenoble sub la prezido de S-ro H. Sentis, la 24-an de majo en Mâcon sub la prezido de S-ro notario Coleot kaj S-ro prof. Beau tradukis francen kaj la 28 Junio en Le Creusot sub la prezido de S-ro urbestro kaj S-ro Dejean resumis. La fako mem, ke li tre facile kaj perfekte uzas Esperanton por tiaj aferoj, sufiĉe propagandas ĝin kaj klare montras antaŭ la okuloj de ĉiuj skeptikuloj (se ankoraŭ ekzistas tiaj !) ke ĝi vivas kaj estas taŭga por ĉio ! Ĉiuj gazetoj favore raportis pri tio kaj resumis la paroladojn de nia samideano. Tio sendube baldaŭ donos siajn fruktojn por la bono de nia komuna afero.
V. S.
Al la gaja fraŭlino
Anna JONSSON
AMIKE DEDIĈAS
J. H. K.
(Laŭ mia eksprofesoro T. Bogdanov)
Estis frua dimanĉa mateno. Ĉiuj aldormadis la lastajn, la plej dolĉajn siajn minutojn. Mi leviĝis, vestiĝis kaj prenis mian ĉapelon en la mano por eliri eksteren. Jam de infaneco mi estis kutiminta leviĝi frue — antaŭ sunleviĝo — kiam la aero estas freŝa, kiam la brusto libere spiras, kiam la najtingalo plej klare kaj enforgesige kantas, kiam la spirito supreniras en neterajn mondojn, kaj la revoj flugas, flugas per la flugiloj de hirundo. Kiam la unua sunradio per kiso vekas la montajn florojn kaj admonas la cervon — la balkanan reĝon — serĉi sian kaŝejon — tio estas la minutoj en kiuj mi sentas min la plej feliĉa, la plej amata mia tempo.
Mi volis promenadi eksteren, malproksime de la urbo, tute sola : tiel estas pli dolĉe. Mi ĵetis rigardon al mia fratineto, kiu kuŝis en sia lito droninta en siaj blondharoj. Ŝi dolĉe, anĝele ronkis, ferminta delikate siajn bluajn okuletojn kaj sur ŝiaj vangetoj rozkoloro ludis. Mi kliniĝis, kisis ŝin sur la ŝvitita frunteto ; ŝi svingis la maneton, turniĝis je la alia flanko kaj denove ekronkis en unisono…
Mi eliris ĝis la kverkarbareto. Ĥoro de birdoj, najtingaloj, konkuris per siaj mirindaj melodioj. Ĉiu el ili kvazaŭ celis superi siajn kamaradojn per sia artistarto. — Mirinda estis la melodio de ĉiu el la apartaj kantistoj, sed dia estis la harmonio, la komuna aro de tiu ludema, nature kombinita sorĉa ĥoro. — Enpensiĝinta mi estis, kiam nevole mi vidis, ke mi estas alveninta en la tombejo : malproksime de l’urbo staris kelkaj malnovaj tomboj, ĉirkaŭitaj de herboj kaj kampfloroj. La krucoj jam elputrintaj aŭ kovritaj de musko. Tie ĉi kaj tie belaj floroj floras sur tiuj trankvilaj loĝejoj, malproksime de l’monda bruado, de l’ĉiutagaj zorgoj… Kaj mi kliniĝis, forŝiris tiujn bonodorajn florojn plantitajn ĉi tie kaj surverŝatajn de l’diino mem de l’universo… Mi ekvidas detruitan tombon, ostojn, homan kranion. Kaj mi haltas super ĝi. Rigardas mi kaj sennombraj pensoj eniris en mian kapon. Ĉu iu paŝtisto paŝtis senzorge sian ŝafaron sur montetoj kaj ankoraŭ pli senzorge kondukadis ludante per sia mielkavalo (1) sian ŝafaron al paŝtejo de fruaj matenoj ĝis malfruaj lunaj vesperoj ? ! Aŭ tio ĉi estas iu juna, forŝirita de l’koro de patrino, forto ?…
(1) Paŝtista blovinstrumento (simila al fluto).
Kaj la dentoj estas ankoraŭ puraj, belaj, blankaj, eĉ ne unu el ili mankas. Eble estas la kapo de l’vilaĝa belulino — la fiereco, la ploro de l’vilaĝo, post kiu malsaĝe kuradis junuloj por ektrinki la akvon el ŝia kruĉo aŭ kaldronoj aŭ fine ricevi eron da ocimo !…
Kaj sur tiuj ĉi lipoj, kiuj nun mankas, formanĝitaj de l’neniamsatigebla tero, varmega kiso estas ludinta kaj tiuj ĉi dentoj trans rozaj lipoj estas ĵetantaj doloran « ah ! » forŝiritan el la subteraĵoj de karega, amanta koro ?
Sed nun ? — nun ŝi kuŝas tie ĉi, por ke ĉiu preterpasanto ŝin piedpuŝi ! Kaj ĉu, ho Dio, ĉi tie estas la fino post tiom da penoj, ĝojoj, revoj, celadoj, larmoj kaj esperoj !
Ivan H. KRESTANOF, E. L. A. [*]
[*] Esperantista Literatura Asocio.
El Vekiĝo ! n° 9, Julio 1913.
(Respondo al la alvoko de nia bulgara samideano Krestanof al la tutmonda esperantistaro, por protesti kontraŭ la cedo de Silistra al Rumanujo, ni ricevis la jenan leteron):
Koncerne la alvokon al la tutmonda Esperantistaro, en n° 8 de Vekiĝo, mi volas diri kelkajn vortojn. Estas ja kompreneble, ke S-ro Krestanof amas sian patrujon kaj estas fiera pri ĝi, sed aliflanke tio estas la kaŭzo, ke li vidas la aferojn kvazaŭ tra kolorigitaj okulvitroj, kaj estas bone, diri al li, kian opinion havas pri la rilatitaj aferoj senpartiulo.
Mi tuj diru, ke mi opinias la penson pri enmikso de la tutmonda Esperantistaro en la primilitan politikon nepre absurda. Ni estas pacaj batalantoj, nia celo estas havigi al la mondo neŭtralan komprenilon, por ke falu unu el la baroj apartigantaj la popolojn. Ĉiu vera Esperantisto estas plimalpli pacifisto kaj tial, abomenante la militon kun ĝiaj teruraĵoj, helpas ĉiujn movadojn celantajn ĝin forigi. Sed pri tio la alvoko ne parolas, ĝi nur postulas, ke ni protestu, « ke Bulgarujo cedu parton de la lando al Rumanujo, kvankam tiu ĉi nenion perdis, kaj neniel estis ĝenata dum longa vico da jaroj ». (Ĉu do la landakiro estus laŭrajta, se Rumanujo pro ĝi estus almilitinta Bulgarujon, kiel tiu ĉi Turkujon ? se pluaj hekatomboj da malfeliĉaj homoj estus oferataj ? ĉetere Rumanujo havis gravajn ekonomiajn perdojn per la milito, detalojn vidu en n° 144 de Esperanto.) Sed ni ne okupu nin per demandoj, kiuj ne apartenas al nia programo, ni ne faru paŝojn, per kiuj ni forlasus la vojon de la senpartieco, per kiuj ni povus senkreditigi nian movadon, altiri al ni malamikojn. Nia tasko tute ne estas, starigi nin kiel nedemanditajn juĝistojn inter du nacioj intertraktantaj, tiom malpli, ĉar niaj rezolucioj kaj « flamaj protestoj » havus nur la efikon, ke oni ridus pri la sensencaj revuloj, kiuj entreprenis decidigi la balkanŝtatojn, kiuj mokis eĉ al la eŭropaj grandŝtatoj (memoru pri la enterigita fama « statu quo » k. t. p.).
Plue, kio estas justa kaj kio maljusta rilate al la Balkana milito ? Mi kredas, ke eĉ Salomono estus embarasata. Se S-ro Kr. ne estus Bulgaro, eble venus al li la penso, ke ĉio, kion oni povas diri kontraŭ Rumanujo pri Silistra, estas plimalpli aplikebla ankaŭ pri la teritorio konkerita de Bulgarujo. Ĉu ne ankaŭ tie (krom la jam buĉitaj malfeliĉaj loĝantoj) loĝas miloj da Turkoj, Armenoj, Grekoj, k. t. p., kiuj nun devas forlasi sian lingvon kaj naciecon kaj fariĝi Bulgaroj ? Ni ja volas esperi ke ilin ne trafos la sorto, kiu laŭ S-ro Kr. atendas la loĝantojn de Silistra : ke ili ne fariĝu sklavoj ! (Se ja la Bulgaroj daŭrigos la ĝisnunan buĉadon en Makedonujo, tiu ĉi demando estos plej simple kaj senreste solvita.)
Se ni Esperantistoj do ne havas kaŭzon, enmiksi nin en la politikaj traktadoj inter la du landoj, tamen alia afero estas, kiu meritas, ke ni flame protestu. Mi parolas pri la teruraj abomenindaj kruelaĵoj plenumitaj de la Balkanaj militistoj kontraŭ la senkulpa loĝantaro de la ĝis nun turkaj provincoj. Post kiam la Serboj kruele dezertigis kaj preskaŭ senhomigis Albanujon, oni nun, legante pri teruraj kruelaĵoj de la Bulgaroj en Makedonujo, pensas, ke la sango devas rigidiĝi en la vejnoj pro la ĉielen kriantaj krimegoj. Mi ja ne bezonas komuniki detalojn, certe vi ĉiuj pli malpli scias pri ili. Sed el raporto de la militkorespondanto Magrini de l’itala ĵurnalo Messagero, kiun mi ĵus estas leganta, mi jen tradukas kelkajn frazojn :
« … La urbo Nigrita (loĝita de Grekoj) estas nun nur unu kolosa ruino. Kadavrodoro trapenetras mordante la rubon. Kiom da personoj estas bruligitaj en la domoj, oni ne povas prijuĝi ! Sur la stratoj oni kalkulas pli ol 400, inter kiuj 15 virinoj kaj pli ol 60 infanoj, kiuj de la Bulgaroj estas trapikitaj per la bajoneto. Parte sub la gvidado de l’oficiroj, la Bulgaroj laŭ rakonto de la postvivantoj penetris en la domojn, kie ili bajonete mortigis la loĝantojn, aŭ la preskaŭ mortantajn ĵetis el la fenestroj sur la straton. Fine la Bulgaroj per helpo de petrolo bruligis la domojn kaj sovaĝe triumfkriante foriris. Kvazaŭ ombroj la postvivantoj sin ŝovas ĉirkaŭ sia ruinigita loĝejo, vokante dolorplene la nomojn de perditaj gekaruloj, sed respondas nur la vekrioj de l’aliaj… Kompare al la Bulgaroj, ripetas plurfoje la episkopo de Seres, la Turkoj estis veraj anĝeloj… Kronprinco Boris, kiu en la domo de l’riĉa Naskit Bey dum sia tuta restado en Seres estis afable gastigata, esprimis sian dankon per tio, ke li plene elrabis la domon de sia gastiginto kaj ĉiujn valoraĵojn kaj meblojn sendis al Sofia. Simile la Bulgara generalo Teodoroff priŝtelis sian gastiginton Ali Bey. Ĉiuj virinoj kaj knabinoj pli ol dekjaraj estis sekse perfortigitaj… La loĝantoj de la domoj, en kiuj loĝis la Bulgaraj oficiroj, devis fordoni ĉiun havaĵon kaj la virinojn, kaj se ili rifuzis, multaj estis per bastonado mortigataj. Precipe en la ĉirkaŭaj grekaj vilaĝoj oni devigis la virinojn kaj knabinojn sin plene senvestigi kaj nudaj iri sur la straton, kie oni pendigis al ili bovinsonorilojn ĉirkaŭ la kolo, kaj kie ili antaŭ la okuloj de la gepatroj kaj edzoj estis sekse perfortitaj de la Bulgaraj soldatoj… »
. . . . . . . . . . . . .
Ĉu ĝi sufiĉas ? Rilate al tiaj krimoj oni kutime parolas pri « besteco » au « bruteco ». Sed ĉu la plej sovaĝa besto ne estas kvazaŭ anĝelo kompare al tiuj ĉi « homoj » ? La rabobesto mortigas ja nur por vivi, la Kreinto donis al ĝi tiun instinkton, kaj ĝi ne posedas la ruzajn delikatajn armilojn de l’homo. Kaj popoloj, kies filoj povas senpune kaj eĉ sub gvidado de siaj altaj oficiroj plenumi tiajn krimegojn, pretendas la nomon « kulturnacio » ! Oni ja, iniciatante la militon kontraŭ Turkujo, provis doni al ĝi kvazaŭ etikan motivigon per la mensoga devizo : « Kruco kontraŭ duonluno », kvazaŭ nova kruca militiro. Ĉu la Savinto kiu starigis la leĝon : « Amu vian proksimulon kiel vin mem ! », estis iam pli terure mokegata ?
Hic Rhodus ? S-ro Krestanof ! Jen kaŭzo por ni protesti, ĉar tiuj ĉi krimoj ofendas la internan ideon de l’Esperantismo, kaj mi estas certa, ke la flama protesto trovos resonadon en la koroj de ĉiuj veraj Esperantistoj.
Lippstadt, 20, 7. 1913.
Josefo SOMMER.
Al la red. de Vekiĝo !
Dijon, 20 VII, 1913.
Kara Samideano,
Kun doloro en la koro, malproksime de mia patrujo, mi legas pri la lasttempaj interfrataj ekstermadoj sur la Balkanoj. La okuloj de ĉiuj estas denove turnitaj al tiu vulkana duoninsulo, kiun oni supozis ne plu eksplodebla, sur kiu oni esperis vidi post la unua sangbatalo verkon de paco kaj de civilizacio. Sed ho ve ! la komencita en la nomo de la libereco « sankta milito » devis fini kun plej grandaj teruraĵoj. Oni vidas Bulgarujon ĉirkaŭita de 4 malamikoj samtempe, kiel per lastaj fortoj ĝi penas defendi sian indecon. Hieraŭ favoratoj de la venko, en la plej granda alteco de sia reputaciego, glorigataj per la gazetaro de la tuta mondo kiel modelaj soldatoj kaj tipaj civitanoj, la Bulgaroj hodiaŭ estas atakitaj de siaj enviemaj najbaroj ! Tiu juna ŝtato, kiu dum 35 jaroj da sendependa ekzistado, estis farinta tiel mirindajn progresojn, kiu ĵus estis montrinta tre rimarkindajn militmeriton, estas hodiaŭ minacita de plena ruinigo. Sur ĝin, ĵus malfortigita antaŭgvardio de l’unua sangmilito, estas sin ĵetintaj Rumanoj, Grekoj, Serboj kaj Turkoj.
Kaj Eŭropo staras kaj rigardas indiferente, kiel oni volas frakasi tiun popolon, kiu hieraŭ sur la batalaj kampoj inde defendis ĝian — de la tuta Eŭropo — justecon, civilizacion kaj honoron, helpante ke la eterna malhonoro, kiu tiel multe pezis sur la eŭropa konscienco, estu lavita per la torentoj de heroa sango de siaj herooj, sango kara kaj sankta, verŝita konscie kaj memvole por la liberigo de sklavoj antaŭ la grandega altaro de l’libereco kaj civilizacio. Tiu sama Eŭropo nun restas senmova. Neniu el la Grandaj Potencoj kuraĝas preni la iniciaton pri interveno pro timo ke eble la aliaj sin ĵetos sur la Orienton, kaj instinkte, ili forpuŝas ĉiun kolektivan agon timante danĝerajn kontaktojn, kiuj povus alvenigi iun konfliktegon.
Eŭropo tute ne volas scii, ke la ĉefa kaŭzo de ĉiuj ĉi tiuj malfacilaĵoj estas sendiskute la politiko, kiun la « Potencoj » sekvis kolektive, aŭ kiun lasis sekvi unu el ili dum la lastaj monatoj. Sub preteksto de ekvilibro, Aŭstrio tutan vintron bruis, kolerigante kaj ekscitante Serbujon : ĝi malpermesis ne nur ĝian naturan ekspansion al la serbaj provincoj, kiujn la Habsburga monarkio aneksis, sed ankoraŭ marelirejon sur la Adriatika maro. Je la nomo de tiu sama principo kaj en la intereso de la albana raso, tuta Eŭropo devigis Montenegron, Serbujon kaj Grekujon elgorĝigi kelkajn pecojn de ilia kaptaĵo. Kaj fine kiam oni skribos la historion de tiuj okazintaĵoj oni ne devos esti surprizita estontece ekscii ke la unua kaŭzo de ĉiuj ĉi tiuj malpacoj estis la mizera faro de l’XIXa centjaro : la Berlina traktato kaj la bedaŭrinda facileco laŭ kiu la Berlina Kongreso rajtigis Rusujon pagi al sia malgranda rumana aliĝinto la servojn faritajn apud Pleven — la fama batalejo — forpreninte de ĝi Besarabion. Kaj hodiaŭ Rusujo rajtigis kaj puŝis Rumanujon al la malfeliĉa Bulgarujo en la finkrioj rabi de ĝi strategian landlimon kune kun granda nombro da bulgaraj loĝantoj kaj florantaj urboj kaj vilaĝoj…
En tiu situacio, la Balkanoj estas forlasitaj al sovaĝaj malpacoj kaj al la rusaj kaj aŭstriaj diplomatoj, kiuj estas la veraj aŭtoroj de tiu abomeninda milito. Se la unuj estas puŝintaj la Bulgarojn montriĝi nepaciĝeblaj al la serboj kaj tiel venigis la rompon de l’interligo, la aliaj, tiuj de Rusujo, ludis duoblan rolon kaj ŝajnas ke ili enkuraĝigis la militon de la Balkanaj ŝtatoj kontraŭ Turkujo nur por malfortigi la unujn kaj la aliajn por sia profito en la Oriento.
Post kiam ĝi sankciis la unuiĝon de la bulgara raso en San-Stefano, Rusujo havas nun antaŭvide ĝian disnombrigon kaj oni suspektas ĝin esti instiginta la marŝon antaŭen de Rumanujo kaj de la turka armeo. Rusujo de Nikolao II estas malproksime, tre malproksime de tiu de Aleksandro II, de l’San-Stefana traktato, de la projekto tiam sensukcesigita sub la premo de Eŭropo starigi unu grandan Bulgarujon, Piemonto aŭ Prusujo de l’estonta balkana imperio, iranta de Pindo ĝis la Nigra Maro. Rusujo opinias ke grave estas por ĝi subteni unu dividitan duoninsulon, polvo de malgrandaj konkurantaj ŝtatoj…
Oni scias ke Makedonujo, la mezo de l’Balkana duoninsulo, estas la regiono, kie tuŝiĝas ĉiuj balkanaj popoloj, kie traplektiĝas plej multe ilia historio, miksiĝas ilia loĝantaro kaj tial ĝi estas la pomo de la malpaco inter ili. Ĝi estas loĝigita de diversaj ĵaluzaj rasoj kaj enhavas krom la Turkoj, Albanojn, Grekojn, Serbojn, Kutzo-Valakojn kaj precipe Bulgarojn. De longaj tempoj en ĉiuj regionoj la konkuradoj, la disputoj, la malamoj de tiuj sklavoj — nomitaj « raja » (ŝafaro) de la Turkoj — subtenadis la certecon de l’Turka imperio kaj dum tutaj centjaroj la « Superbela Pordo » kulturis arte tiujn ĵaluzojn kaj malamikecojn.
La antaŭnelonga fakto, kiu surprizis la tutan mondon kaj faris eblaj por la Balkanaj Ŝtatoj la batalon kaj la venkon, tio estis la akordo kontraktita inter ili, ilia kooperado sur la batalkampo. Sed ne daŭris longe tiu unuiĝo. Kiam la komuna malamiko estis forpelita, oni devis alpaŝi al la divido de l’gajnaĵo. Ĝi ne estis facila afero. Ĉiuj estis postulemaj, ĉar la rikolto estis riĉa, alloga.
Unue Bulgarujo — kaj oni konfesas ke ĝi havis la rajton, ke ĝi estis prava. Unue, ĉar, sciante kio estas jugo — estinte longtempe sub la Turkoj politike kaj sub la Grekoj religie, — ĝi ne volis lasi siajn infanojn ĵus liberigitajn de unu jugo sub alian : serban aŭ grekan. Ĝi bone sciis kiel malbone estas traktataj la bulgaroj loĝantaj en la najbaraj landoj, ekz. en Rumanujo, kie ili estas devigataj ellerni la rumanan, estas rumanigataj k. t. p., dum la rumanoj loĝantaj en Bulgarujo ne nur havas la samajn rajtojn, kiel la bulgaraj regatoj kaj vivas en plena libereco, sed estas tre protektataj de la bulgara ŝtato, kiu sendas al ili oficistojn preferante tiujn, kiuj konas la rumanan… Due, ĉar dum Serboj (al Bosnio-Herzegovino, Kroatujo), Grekoj (al la Insularo kaj Aziaj marbordoj) Rumanoj (al Transilvanio) havis ankoraŭ estonte esperojn pligrandiĝi, devante turni siajn okulojn al siaj naturaj provincoj, Bulgarujo nun unu fojon por ĉiam volis fini ĉion militan : ĝi nenion plu havis por esperi iam akiri, krom pace eklabori en siaj naturaj limoj. Kaj fine, ĉar la Bulgaroj suferis la plej fortajn kontraŭfrapojn dum la milito, ĉar ili oferis la plej grandan nombron da siaj filoj, ili demandis la cedon de la bulgaraj teritorioj en Makedonujo okupitaj de Serboj kaj Grekoj, kiam la Bulgaroj batalis en Trakio, kaj tiuj ĉi kredis ke iliaj ligantoj inkliniĝos antaŭ tiom da sango verŝita, sed ho ve ! ilia rajto estis piedpuŝita…
La Grekoj opiniis refari la atenan imperion de la tempo de Periklo. Ili atentigis, ke la Egeaj marbordoj en Azio kaj Eŭropo estas grekaj per la lingvo, religio kaj moroj…
La Serboj revis pri la starigo de la « Granda Serbujo » kaj volis proprigi al si militakiritajn bulgarajn teritoriojn ne atentante la antaŭmilitan traktaton kaj plendante ke Eŭropo (pli vere Aŭstrio) ne donis al ili marelirejon, kaj per la fondo de Albanio ne permesis al ili grandiĝi…
Jen fine Rumanujo, kiu ĝis nun ne estis kalkulata inter la Balkanaj Ŝtatoj — ĝi mem rifuzis tion antaŭ 2 jaroj per la buŝo de sia ŝtatulo deklarante : « Ne traktu nin kiel Balkanan Ŝtaton, sed kiel Danubian, aŭ Karpatan Ŝtaton », — intervenas kaj krias : « Ĉar oni ŝanĝas la landkarton de la Balkanoj, ni fariĝos Balkana Potenco. Tial oni ne donis al ni tion, kion ni esperis en 1878, ni ĝin prenos nun ». Kaj ĝi profitas la okazon por okupi facile bonstatajn bulgarajn teraĵojn, kaj ĝia ago — kiel tiu de rabisto — per nenio povas esti senkulpigita.
Tiel la demando malsimpliĝis. Ĉiuj atakis la hieraŭan triumfantinon, kiu doninte la plej grandajn oferdonojn, estis jam malriĉa kaj malfeliĉa. Franca proverbo diras : L’ennemi faiblit, ainsi la victoire est à nous [*], — ili kondutis tiel kaj ne Bulgarujo perfidis al siaj liganoj, sed ili al ĝi !
[*] Malfortiĝas la malamiko, tiel ni akiras la venkon.
Jen fine Turkujo revigliĝas kaj reprenas denove la vojon, laŭ kiu ĝiaj soldatoj estis forbalaitaj dum oktobro kaj novembro de la bulgaraj bajonetoj. Tio estas al ili tre facila — kiel al iliaj rumanaj kolegoj — ĉar ili renkontas nenian kontraŭstaron. Ili estas okupintaj Lule-Burgas, Bunar-Hissar, Kirk-Kilisse kaj troviĝas nun en Adrianopolo. Kiu malhelpos al ili resti tie ? Ĉu Eŭropo, kiun ili mokas ? Nur la Bulgaroj povis tion fari, sed ho ve, ili estas preskaŭ senarmigitaj de siaj propraj liganoj, kiuj tiel lasis la kampon libera al tiuj Turkoj, kiujn, ili ĵus estis forpelintaj kune el Eŭropo.
La Grekoj kaj la Serboj ne devas tro fieri, ke ili kune sukcesis venki sian hieraŭan liganon. Ili plenigas Eŭropon per teruraj denuncoj (1) kiujn la gazetaro akceptas sen kontrolo. Tio ĉi estas ilia intereso montri ke inter la Balkanaj popoloj ili estas la solaj civilizitaj. Efektive, multaj el la plej monstraj krimegoj atribuitaj al la Bulgaroj estas mensogaj aŭ ili ne estis faritaj, kiel en la okazo pri la ĉefepiskopo de Kavalo aŭ ili estis faritaj de la kulpigantoj mem, kiel en la okazo de Kukuŝ. La ebriigo de la venko iras eĉ ilin puŝi etendi la manon al la Turkoj kun kiuj Grekujo volis kuniĝi laŭbezone kontraŭ Bulgarujo. Kiamaniere ili nun rigardas la turkajn amasojn invadi denove en Trakion.
(1) Kontraŭ ili protestis la francaj kuracistoj kaj ĥirurgiistoj de la Ruĝa Kruco, kiuj servis en Bulgarujo dum la milito de la liganoj kontraŭ Turkujo, S-roj Cadenat, Pierre Gallé, Georges Heuyer, Henri Vuillet kaj Marcel Luquet certigante en letero al la ĵurnalo Temps, ke al ili ŝajnas superege maljuste akcepti sen protestoj la reputacion de krueleco, de barbareco kaj de malhumaneco, kiujn oni faras al la bulgaraj soldatoj kaj nacio.
Ili certigas ke Bulgaroj ne sole ja estas ĉiam traktintaj siajn militkaptitojn kaj siajn malamikojn vunditajn aŭ malsanajn laŭ la reguloj de l’humaneco, sed ke ili estas farintaj tion laŭ maniero inda je ĉiu laŭdo, kun la prizorgoj konstantaj kaj tre noblaj de iliaj devoj en tiu rilato.
(Laŭ Le Matin de 18. VII. 1913.)
La Bulgaroj estis — laŭ rekono de ĉiuj konsciencaj homoj — ilia paŝtisto ; tio estas ili, kiuj permesis al Serbujo iri en Makedonujon kaj al Grekujo en Epiron. Tio estas la bulgara lavango, kiu, repuŝante la turkan armeon, savis la Grekojn kaj la Serbojn. Se morgaŭ la paŝtisto estos mortigita, ĉu oni ne vidos la lupon denove sur la ŝafaron : la Turkoj fari bonan manĝopecon unue de Grekujo kaj poste de Serbujo !
Jen kion gajnos tiuj ĉi du ŝtatoj de l’frakaso de Bulgarujo kaj de l’nova invado en Trakion de l’Turkoj.
Ankoraŭ pli grava komplikiĝo timigas la duoninsulon : Aŭstrio ne estas malproksime !
Jen kie ni estas.
Sed tiuj, kiuj konas la rimarkindajn kvalitojn de la bulgara nacio, rifuziĝas kredi ke ĝia stelo estas jam estingita kaj ili ne povas akcepti ke tiu energia, laborema kaj persista raso ne sukcesos iun tagon unuiĝi, eĉ se Eŭropo ĝin lasos dismembriĝi unu novan fojon. Eble tio venigos tiam rasan batalon en tuta Makedonujo kaj Trakio, pri kio ne Bulgarujo estos kulpa.
La bulgara popolo estas gastama, pacama, toleranta kaj bona najbaro, sed ĝi ne forgesas tiel facile la malfidelaĵojn kaj la faritajn ofendojn al ĝia nacia honoro kaj indeco. La bulgara vilaĝano estas jam sufiĉe instruita kaj tre akirebla al la progreso. La loĝantaro rapide plinombriĝas (meze 80.000 individuoj jare).
Ĉiuokaze la popolo ne estas perdinta dum unu tago ĉiujn fortikajn kaj sobrajn kvalitojn, kiujn oni tiel admiris hieraŭ. Tiuj ĉi « vilaĝanoj de Danubo » ekhavos kiel taskon resupreniri denove la deklivon. Ili certe sukcesos kaj tiam — tiam la tempo montros kiu havis la rajton kaj kiu meritis la bonan sorton.
Konklude ni, esperantistaj kunfratoj — pacaj batalantoj — devas por lasta fojo certiĝi ke ne la armiloj venigas la pacon, amon kaj ordon. Ni do densigu pli multe niajn vicojn kaj reeklaboru kun novaj fortoj por la fina triumfo de nia kara afero kaj kun kredo ke fine,
« Sur neŭtrala lingva fundamento,
« Komprenante unu la alian,
« La popoloj faros en konsento
« Unu grandan rondon familian ».
Via fidela bulgara samideano :
Iv. H. KRESTANOF, L. K. [*]
(stud. fil., Dijon, Francujo).
[*] Lingva Komitato.
Al mia amiko I. H. K.
Se mi birdo estus,
Por vi mi ekkantus
Ĝojege.
Se mi floro estus,
Por vi mi odorus
Ebrie.
Se mi suno estus,
Por vi mi heliĝus
Dumnokte.
★
Amikin’ mi estos,
Sindona montriĝos,
Kiam ?
Fratanim’ mi estos,
Senĉese vin amos,
Ĉiam.
Kaj se laca estos,
Venu, vi min trovos
Tiam…
Tempo min ŝanĝigos ?…
Ĝi al vi respondos,
Iam…
M. H. N.