Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

reiri al la prezenta paĝo


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


— Paĝo 1 —


Malplilarĝigi

ANTAŬNOTO


Publikigante tiun novan gvidon pri VICHY, ni opiniis fari servon al ĉiuj Esperantistoj, kiuj vizitadas niajn varmbanejojn, aŭ estas submetataj je la reguloj de la hejma kuracado ; sed prefere, ĝi turnas sin al alilandaj samideanoj kiuj konas neperfekte la francan lingvon, aŭ eĉ ne, tute ne ; kaj por kiuj niaj bonfarantaj akvoj estas necesega helpanto je la kuracado de la multaj malsanoj malĝojigantaj la homaron. La turistoj kaj la dankemaj resaniĝuloj entrovos ankaŭ en tiu libreto, utilajn sciigojn, rilate al vidpunkto ekskursoj, kaj distraĵoj.

Malgraŭ la malgrandeco de la formato, ni penadis meti antaŭ la okuloj de niaj legantoj, mallonge, sed tiel klare kiel eble, ĉiujn necesajn sciigojn pri restado en la Reĝino de la Akvurboj kaj Banlandoj. Ni esperas esti sukcesinta – laŭ niaj malfortaj rimedoj : tro feliĉaj se tiu laboreto sen pretendo estas satiga por niaj samlingvanoj.

La Vichy’a Esperantista Grupo.

Pakaĵoj enhavantaj 10, 20 aŭ 30 gvidlibretojn estos senditaj, senpage, al ĉiuj Esperantistaj Grupoj, kiuj demandos ilin.

Sin Turni al la Ĝenerala sekretario de la G. E. V.

Sro CÉARD, 48, Boulevard Carnot, VICHY.


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


reiri al la prezenta paĝo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert