Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la tabelo de reeldonoj


Gvidlibreto pri VICHY

Pri la turisma gvidlibro de 1911
— kaj ĝia bajta reeldono

       VICHY 
    GVIDLIBRETO 
→ komenci la legadon... Vichy (elparoli "viŝi") estas urbo konata pro fontoj de gashavaj mineralaj akvoj, akvoj bonaj por la digesto aŭ en kuracigaj banoj. Tiu famo datumas de la XVIIa jarcento dank’al la verkistino Markizino de Sévigné. Vichy situas en la centro de Francio, nordoriente de Clermont-Ferrand, sur la rivero Allier ("alje").

En 1911 la Esperanto-grupo de Vichy eldonis tradukon de la turisma gvidlibro. Ĉar Vichy, jam, estis vizitata ne nur por bangasti : ankaŭ ĝiaj multaj spektakloj, sportaj okazaĵoj, ĉevalkuroj kaj la kazino allogis turistojn kultivitajn kaj riĉajn, kiuj gustumis trinki — alterne — la malpezajn suprenirantajn buletojn de ĝia akvo aŭ de aliregiona vino.

La jena turisma broŝuro, ankaŭ kia dokumento soci-kultura estas leginda : ĝi iom portretas la Francan IIIan Respublikon, kaj tiaman Esperantistaron ; ankaŭ la aspekto de la gvidlibro, reklama kaj informa, estis moderne elpensita kaj ankoraŭ hodiaŭ validas por turismi kaj bangasti en Vichy.

Bedaŭrinde la Historio, multan tempon post la 1900-a epoko, malbonigis la famon de Vichy ĉar dum la dua mondmilito, sekve de la germana invado, la urbo estis elektita, pro ties granda kvanto da hoteloj tuj loĝeblaj, por ŝtatestri la tutan sudan parton de Francio, ankoraŭ ne okupaciita kaj tiam nomita "libera Francio" — sed en Vichy kiel en Parizo oni "kunlaboris" kun Berlino.

La tuta teksto kaj ilustraĵoj de la broŝuro de 1911 (24 paĝoj plus kovrilo, 14½×9 cm.) estas reeldonita en tiom da interretaj paĝoj, en kiuj videblas la skanaĵoj de la papero originala, al kiu estas sube aldonita rekopio de la teksto — senigita el la plej ĝenaj eraroj prestipaj/gramatikaj. Por rapide traviziti, estas sufiĉaj la paĝoj kun mallarĝa skanaĵo ; pli agrablas la versioj larĝaj en granda ekrano por envojaĝi…

E.B.H.S.


retroiri al la tabelo de reeldonoj

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert