Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

reiri al la prezenta paĝo


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


— Paĝo 22 —


Plilarĝigi

[…] legado, interparolado ; restoracio. Granda balo, ĉiun semajnon. Koncertoj.

La Restoracio. — Glacia kafejo, trinkaĵoj el la plej bonaj, escepta situacio, apud la Kazino kaj ombrigata per grandaj arboj ; koncertoj dufoje tage, kinematografo ĉiujn vesperojn. Granda bilardĉambro. — Ludoj. — Enirejoj sur la parko, stratoj Cunin-Gridaine kaj de la Kazino.

Edeno-Teatro. — Ĉambrego de prezentadoj por operetoj ; ĝardeno, glacia kafejo, koncertoj. Ludoj.

Elizea-Palaco. — Strato de Nîmes, spektakloj de Music-Hall. Operetoj, revuoj ; glacia kafejo. Ludoj.

Vichya Ĝardeno. — Strato de Parizo, diversaj spektakloj, koncertoj ; glacia kafejo.

Lyona Guignol. — 165, strato de Nîmes.

La tennis. — Ĉe la fino de l’nova Parko, kontraŭ la “ Célestins’a ” ĝardeno ; ĝi konsistas el kvar courts, grupigitaj du kaj du, kaj apartigitaj de ombrigitaj ĝardenoj : Estas ĉarma kunvenejo de gejunuloj.


— BRUNET —

RIPREZENTANTO

VICHY   |   3, strato Mombrun   |   VICHY


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


reiri al la prezenta paĝo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert