Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

reiri al la prezenta paĝo


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


— Paĝo 23 —


Plilarĝigi

La Golf. — Mirinde sidanta sur la dekstra bordo de la rivero Allier ; supraĵo de 24 hektaroj de herbejoj, riveretoj de kuranta akvo, arbetaroj k.t.p. Oni iras piede per la ponteto ; aŭ per elektroboato ĉe la enboatejo, kajo de Allier. Belega club-house kun terasoj, bufedo kaj trinkejo.

-%-               -%-

La Varmbaneja Sezono


Vichy’o estas malfermita la tutan jaron, tamen, la oficiala bansezono komenciĝas la 15an de Majo kaj finiĝas la 30an de Septembro ; tio ne malhelpas multajn malsanulojn fari kuracon dum la Aprila kaj Oktobra monatoj ; tiuj epokoj kvietaj kaj trankvilaj, antaŭ kaj post la granda sezono, multe favorigas la kuracadon.

Laŭ la epoko kaj la loĝada situacio, la elspezo ĉe la hotelo varias de 5 ĝis 20 frankoj tage, kaj en la somerdomoj de 20 ĝis 60. Hoteloj kaj somerdomoj havas tutmondan famon, de komforta kaj malkara.

Ni jam vidis la ĉefajn proprecojn de la fontoj, la priskribon de la banoj kaj duŝoj k.t.p. ; sed la malsanuloj kiuj fidus al tiuj mallongaj sciigoj, kaj kuraciĝus sin mem, riskus gravajn danĝerojn. Estas absolute necese, ĉu por la akvoj ĉu por la banoj kaj duŝoj, konsulti kuraciston, praktikanta ĉe Vichy’o. […]


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


reiri al la prezenta paĝo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert