Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

reiri al la prezenta paĝo


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


— Paĝo 10 —


Plilarĝigi

La Nuna Sido


La urbo, propre dirita, konsistas el malnova kaj nova Vichy.

La malnova urbo konservis parte aspekton de la iamaj urboj. Kelkaj postsignoj de la malnovaj fortikaĵoj ankoraŭ ekzistas : la Horloĝa Turo, restarigita antaŭ kelkaj jaroj, laŭ historiaj dokumentoj, estas montrita al ni, tiel, kiel ĝi estis starigita, kiam Louis II de Bourbon konstruigis la Frankan Kastelon ; de la supro de la tura plataĵo, oni ĝuas belegan panoramon. La nuna preĝejo St-Blaise, en kiu estas nigra sankta Virgulino, ne estas io alia, ol la Franka Kastela kapelo. Oni povas ankaŭ vidi la domon du Bailly ; la Pavilonon Sévigné, fama pro memoraĵo de la restado de la sprita Markizino ; la restaĵojn de la monaĥejo des Célestins, ĉe la ekstremaĵo de la belega parko, kie troviĝas fontoj de tiu nomo. Estas, en la malnova urbo, multe da hoteloj, somerdomoj kaj meblitaj domoj, kun la tuta moderna komforto, kaj la tuta trankvileco dezirebla.

La nova urbo, konstruita sur la lokoj okupitaj iam de la kvartaloj du Moutiers kaj de la Ville-aux-Juifs […]


CÉARD
RIPREZENTANTO
VICHY — 48 bulvardo Carnot, 48 — VICHY


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


reiri al la prezenta paĝo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert