Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

reiri al la prezenta paĝo


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


— Paĝo 11 —


Plilarĝigi

[…la Ville-aux-Juifs] fariĝis, de kvindek jaroj multe pli vasta. Trairita per beletaj, larĝaj arbostratoj la nova urbo enhavas admirindajn hotelojn, ordigitaj per la lastaj perfektecoj kaj laŭ la absolutaj reguloj de higieno, belegajn somerdomojn por familioj, kaj ankaŭ multe da meblitaj domoj. Ĉie, la Vichy’aj gastoj estas certigataj trovi la plej simpatian akcepton : la ĝentileco de la Vichyanoj, de longatempe estas legenda.

La plimulto de la fontoj, la Establejoj varmbanejaj, la Parkoj, la Kazino, la Restoracio, la teatroj, koncertoj kaj diversaj allogaĵoj troviĝas en tiu parto de la urbo.

La Malnova Parko, inter la varmbanejaj Establejoj kaj la Kazino estis kreita de Napoléon 1er. Je la ombro de la maronarboj kaj platanoj, ĉiuj geelegantuloj iras kaj reiras sur la centra aleo ; je la horo de la akva glaso, dum la koncertoj la amaso alfluas. Se pluvo neatendita falus, nenia timo ; ĉirkaŭ la parko, la aleoj kovritaj ŝirmus la promenantojn, kiuj, ne malsekigante sin, povus iri, ĉu al la Trinkhalo de la fontoj, ĉu al la Kazino, ĉu al la Restoracio.

La Nova Parko, laŭlonge de la rivero Allier kaj de la kajoj, etendiĝas de la malnova Pré Catelan ĝis Baraĵo. Kreita de Napoléon III, ĝi estas pli vasta ol la malnova, kaj taŭgas por piediraj promenadoj. Ĉe l’flanko de la Nacia bulvardo stariĝas […]


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


reiri al la prezenta paĝo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert