Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

reiri al la prezenta paĝo


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


— Paĝo 5 —


Plilarĝigi

La Reĝino de la Akvurboj


Vichy, starigita je la centro de Francujo, (365 kilometrojn de Parizo, alteco : 263 metrojn), estas provizita de rapidaj komunikaĵoj, per ĉiuj Fervojaroj, francaj kaj alilandaj.

Ĝia milda klimato, la virtoj de ĝiaj fontoj, ĝiaj admiregindaj parkoj kaj ĝardenoj, la varmbanejaj establaĵoj modelaj, ĝiaj komfortaj aŭ luksaj hoteloj, ĝiaj ombrigitaj kajoj apudbordaj de la bela rivero Allier, ĝiaj verdaj kamparoj, ĝiaj ĉirkaŭantaj pejzaĝoj, kiuj memorigas Svisujon k.t.p., faras de Vichy someran restadon la plej agrablan.

La kuracaj virtoj de la mineralakvoj estis konitaj de multaj centjaroj. La Romanoj utiligis niajn fontojn ; kaj kelkaj konjektoj pruvis, kaj ankoraŭ hodiaŭ pruvas, ke ili sciis ilin uzi por resanigi aŭ fortikigi la malsanulojn. La kuracadoj faritaj de Sinjorino de Sévigné, ĉirkaŭ la jaro 1676a, disvastigis la Vichy’an famon. En 1785, sinjorinoj Adélaïde kaj Victoire, kuracigante ilin ĉe Vichy, decidis fondi Banejon ; kaj pli malfrue, Dukino d’Angoulême metis la unuan ŝtonon de tiu banejo. De tiam, kaj precipe dum la regado de Napoléon IIIa, epoko dum kiu la ŝtato koncesigis, al la Farma Kompanio, la ekspluatadon de la fontoj, Vichy vidis pligrandiĝi la nombron de ĝiaj vizitantoj, kiuj nun superas 100.000.


VICHYGd HOTEL DU GLOBEVICHY
57 strato Parizon (malfermita la tutan jaron)
ORDENITA DE L’FRANCA TOURING-CLUB
LASTA KOMFORTO   |   LIFTO
Sidejo de l’Esperantista Grupo


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


reiri al la prezenta paĝo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert