Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

reiri al la prezenta paĝo


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


— Paĝo 14 —


Malplilarĝigi

[…] la Dometoj diritaj Imperiaj. Ĉirkaŭ la lageto de la Cignoj kontraŭ la Oranĝejo, gajas infanoj kaj iliaj vartistinoj, kiuj admiras la baraktojn de belegaj cignoj kaj diversaj akvaj birdoj, interdisputantaj la panajn pecetojn, kiujn oni alĵetas ilin.

La Kajoj de Allier. — Belega celo por promenadoj. Oni vidas fiŝkaptantojn kiuj pacience atendas ke gobioj, perĉoj, perkoj, trutoj aŭ eĉ ezokoj almordu fiŝhokon.

La Parko “ Célestins ”. — Enirejoj en strato de Nîmes kaj bulvardo Célestins. Tiu parko okupas la lokon de la ĝardeno de la malnova Célestins’a monaĥejo. La supra parto de la parko, sur la ŝtonego, estas tre vizitita ; tie, oni ĝuas belan vidaĵon.

-%-               -%-

La Ŝtataj fontoj


La Grande Grille, natura fonto varma, 44 gradoj.

L’Hôpital, natura fonto varma, 31 gradoj.

Les Célestins, natura fonto malvarma, 12 gradoj.

Le Parc, arteza fonto, 18 gradoj.

Le Puits Chomel, natura fonto varma, 45 gradoj.

Lucas, natura fonto varma, 29 gradoj.

Mesdames, ĉe Cusset, natura fonto, 15 gradoj.

Hauterive, ĉe Hauterive, natura fonto, 14 gradoj.


← antaŭa paĝo             sekva paĝo →


reiri al la prezenta paĝo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert