Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la tabelo de la biblioteko


« 5/9-onoj »
Parola membiografio de Sonia Amariglio
registrita okaze de la kultura rondo en La Ĉerizejo
vespere de Lundo 19-a de Marto 2018


Ŝatata de ĉiuj membroj de Esperanto-France ĝis plej foraj landoj, Sonia, kun sia natura kaj neoponebla entuziasmo, rakontas por ni multdiversajn eventojn kaj anekdotojn de sia E-vivo, de sia profesio, de sia familio.

En ĉi-tiu paĝo legeblas la kompleta teksto, kaj klakeblas ligiloj por aŭskulti la sonbendojn kaj rigardi la filmetojn kiuj estis registritaj okaze de kultura rondo en La Ĉerizejo, la 19-an de Marto 2018.

La kvin filmetoj (entute : 1 horo) respektas la kronologion sed ne montras la tuton ; la sonbendoj ebligas aŭskulti la tutan registraĵon (1½ horo). Por aŭskulti/enŝuti : klaki substrekitan intertitolon.


Sonia Amariglio :
« Kvin naŭonoj de mia vivo… »

Anonc-filmeto : Kvin naŭonoj de la vivo de Sonia Amariglio

… okminuta muntaĵo (17 Mo) tra selektitaj momentoj de la parola membiografio de Sonia pri siaj kvin jardekoj de Esperantista vivo.



1/5 : Kiel mi malkovris Esperanton, lernis kaj instruis ĝin

… 12 minutoj (20 Mo) el la komenco de la parolado : profesio de biokemistino, normigo de biokemiaj teknikoj, AFNOR, ISO-kongreso en Budapeŝto en 1965 ; lecionoj de D-ro Maillard fine de 1966, ekzamenoj, kursoj ricevitaj kaj donitaj, kursanoj.



2/5 : E-ista aktivado en Parizio ; Société d’ Encouragement au Progrès ; Jacques Chirac

… 12 minutoj (20 Mo) pri : aktivadoj, ekskursoj, jarkunveno en Bourg-La-Reine en 1972 ; arĝenta medalo ricevita en 1995 en Senato de la Societo por Instigi al Progreso ; alparolo al Prezidento Jacques Chirac okaze de Eŭropa baloto ; dulingva frazaro "Bonvenon en Francio" ; genealogio de la bofamilio.



3/5 : E-istaj improvizaĵoj : universitato en Meksiko, muzeo en Budapeŝto, metroo en Waŝingtono

… 13 minutoj (23 Mo) : improvizita kurso pri biokemio en Meksikurba universitato per Esperanto ; improvizita vizito en muzeo pri veturiloj en Budapeŝto ; malsukcesa provo varbi en la familio ; iluzio de mondskala famo pro hazarda renkontiĝo en la metroo de Waŝingtono.



4/5 : Iom pri mia familia deveno el Armenio

… 14 minutoj (24 Mo) : renkontiĝo kun juna armenino kiu vizitis Parizon ; kial mia familio fuĝis el Turkio, teruraĵoj, kompato de iu turka soldato ; armenlingva dialogo kun Suzana, evoluo de lingvoj kaj vivo de gentoj.



5/5 : Anekdotoj : gastata en Berlino, E-kongreso en Avignon, UK en Varsovio, fromaĝoj

… 13 minutoj (23 Mo) : kiel bonege mi estis gastata en Berlino ; mia unua internacia E-kongreso de fervojistoj en Avignon en 1969 ; renkonto kun Polo okaze de mia unua UK en Varsovio en 1987 ; pri la arto gustumi fromaĝojn.





La ĉi-suba transskribo kiel eble plej fidele konservas la parolon de Sonia ; krom necesaj adaptoj por la skriba medio (separaj titoloj, paragrafoj, punktuacio, gramatikaĵoj) ĝi ankaŭ redonas [inter rektaj parentezoj] la etoson. La teksto legeblas samtempe de aŭskulti la sonbendojn aŭ aparte. La sonbendoj ebligas aŭskulti la tutan registraĵon (1½ horo). Por aŭskulti/enŝuti : klaki substrekitan intertitolon.

Sonia Amariglio dum la parolado

Sonbendo : Antaŭparolo

… mi povas diri : estis dum la ĝenerala asembleo, ke Marianne demandis al mi : « Ĉu vi povas iam rakonti… » — « Kompreneble, mi diris, jes, mi povas, sed estas malfacile klarigi, elĉerpi el miaj memoraĵoj, tiujn, kiuj povas interesi vin ; kompreneble ! »

Do mi iomete babilis kun Régis — daŭris plurajn horojn, mi estas babilema [ridoj] certe vi scias tion… Kiam oni parolis pri iu urbo, iu lando, venis iu memoraĵo, kaj poste iu vorto… ah !… mi memoras… jen tio, kaj tio… Do, mi ne volas esti tro "babilema" : vi demandos al mi, kion vi deziras scii…

Sonbendo : Mi estis biokemistino

Unue, por scii kiamaniere mi venis al Esperanto, mi devas klarigi la aferon : mi devas klarigi mian profesion.

Mi estis biokemistino. En mia laboratorio, ni havis staĝantojn, kiuj venis el Francio, kompreneble, sed ankaŭ de multaj landoj. Kaj pro tio mi faris eldonon de miaj konataj metodoj por la kontrolo de lakto-produktoj.

Tute hazarde — je la unua fojo — mi sukcesis konkurson por tiu laboratorio ; mi ne volis resti longtempe, sed fakte mia tuta vivo restis en la sama — ne la sama firmao, sed ĉiam en la sama laboratorio.

Pro tio mi faris "albumon" de metodoj — mi alportis, montris al Régis, estas dika [Régis : « Tre dika libro, jes ! »] libro de pli ol mil paĝoj. Mi faris tri eldonojn de tiu libro kaj la lasta, kompreneble estis pli ampleksa, ĉar mi faris kiam mi devis emeritiĝi — kolegoj diris « Domaĝe, ke vi ne faros… ». La lastan jaron de mia laboro, mi petis permeson kaj laboris en mia hejmo por prepari tiun libron ; sed ne estis finita, do mi devis daŭri kiam mi emeritiĝis.

Sonbendo : Mi ĉeestis internaciajn konferencojn ISO pri biokemiaj normoj

Dum mia kariero — mi povas diri —, venis multaj personoj kaj iam… — mi ne rakontas la detalojn… — Iam mi estis kontaktita por partopreni kunvenon en la AFNOR — vi ĉiuj scias, kio estas AFNOR [Asocio Franca de industria NORmigo].

En tiu instituto estas komitatoj kiuj zorgas pri diversaj fakoj, estas centoj da fakoj. En tiuj komitatoj estas profesiuloj el ĉiuj fakoj, reprezentante servojn : pri fraŭdoj, de la polico, de la armeo, kaj, kiel mi, personoj kiuj faras kontrolojn. Do, ni kunvenis por prepari novajn metodojn.

Poste, AFNOR petis min esti delegito por Francio en la internacia ISO [Internacia Standardo-Organizaĵo]. Tiamaniere mi partoprenis [kongresojn], preskaŭ ĉiujn jarojn en diversaj landoj, ĉefurboj aŭ grandaj urboj. Mi kalkulis ke mi iris en preskaŭ 50 landojn, mi metis la piedojn sur la kvin kontinentoj — grandparte dank’al Esperanto.

Sonbendo : Kiel, dum ISO-konferenco en Budapeŝto en 1965, mi frontis la lingvan problemon kaj ekaŭdis pri internacia lingvo

Iufoje, estis en 1965, mi estis en Budapeŝto. Kaj en Budapeŝto — mi devas klarigi ke la oficialaj lingvoj estis la angla, kompreneble, la franca kaj la rusa, nur, en tiu epoko, nur tiuj tri lingvoj.

En Budapeŝto, ili ne estis tre riĉaj, verŝajne, ili havis nur unu tradukiston. Ekzemple, kiam mi prenis la parolvicon por diri… — por bone klarigi, ekzemple, ĉu vi konas la nomon de materialoj [Sonia prenas glason], eble vi faris iomete de kemio, estas ekzemple iu ujo tiel aspekta, por montri al vi : oni diras "becher" franclingve aŭ "erlenmeier" — … do mi diris, iun momenton, « … en la metodo ni devas uzi tion, ne estas tre praktika tiu materialo, laŭ mi estus pli bone se oni havus iun tenilon. » La tradukisto tradukis en la angla, poste li tradukis en la rusa, ĉar ni estis en Hungario, pro ĝentileco li tradukis en hungara lingvo, kaj ankaŭ en la germana.

Do, kiam la personoj aŭdis, se estis la anglo kiu prenis la parolvicon : « Oh, ne, mi tute ne konsentas, tiu materialo estas tute bona, mi ne bezonas… », la dua « Mi ne konsentas kun Mis. Amariglio… » la alia tiel, ĝis la lasta, nederlandano, kiu diris : « Mi ne konsentas, ŝajnas al mi ke estus pli bone havi tenilon por fari… » Mi diris : « Estas tio ! kion mi diris al vi, ek de la komenco ! » — la tradukisto malbonege faris…

Do vidu : por kvin minutoj… — estis en la angla kaj trarara, poste denove, et cetera… — do por kvin minutoj de parolado, tio daŭris preskaŭ unu horon !

La semajno daŭris, kaj la lastan tagon, Vendrede, ĉar daŭris la tutan semajnon, ni estis kiel hodiaŭ vespere, estis manĝaĵoj, kuketoj, la "AFNOR" de la lando regalis nin, kaj dum ni trinkis, iu kolego diris al mi « Oh, ni perdis multe da tempo, la tradukisto ne estis fakulo, kaj estis tro longe, bedaŭrinde, ni ne parolas Esperanton. » Kaj mi : « Kio estas Esperanto ? » — mi neniam aŭdis antaŭ 1965 — do, bone, konsento…

Docteur Gaston Maillard

Sonbendo : Kiel Doktoro Maillard ekinstruis al mi Esperanton, en 1966

Post eble unu jaro, mi ricevis faldfolion hejme. En tiu folio estis notita : « Chaque individu doit connaître sa langue maternelle et l’espéranto. » [Ĉiu devas koni kaj sian denaskan lingvon, kaj Esperanton] — mi ne rakontas tro da detaloj…

Mi iris al la adreso kiu estis indikita, feliĉe estis Sabato kaj mi estis libera posttagmeze ; venis iu maljunulo — por mi, estis maljunulo, ĉar li estis 90-jara… kiel mi hodiaŭ ! [Ridoj !] Mi neniel povis imagi tion ! Tiu viro, kelkaj el vi aŭdis pri li : Docteur Maillard, estis oftalmologo en Hôtel-Dieu [hospitalo] en Parizo. Mi konis lin per la nomo, ĉar la filo estis apotekisto en Bourg-la-Reine, kie mi loĝas.

Do li rakontis al mi… « Jen, trarara… Ĉu tio interesas vin ? » — « Ho, jes, kompreneble ! Por mi estas kiel matematiko, estas facile komprenebla ĉar estas partoj kiujn oni povas aldoni, bone, bone… » — Li diris « Sed bedaŭrinde, Sinjorino, la kurso jam komencis… ne estas praktike… ĉu… » li vidis ke mi ne estas kontenta… « … ĉu vere vi volas studi ? » — Mi diris « Jes ! » — « Do, se vi volas, mi povas doni al vi lecionojn, kaj poste vi iros kun la aliaj. » — Mi diris « Bone, sed en kiaj kondiĉoj ? » — Li diris « Sen kondiĉoj ! Se vi estas libera, vespere je la oka kaj duono aŭ la naŭa ; kaj senpage, ĉar mi lernis senpage, do mi donas lecionojn senpage. »

Bone, do mi sekvis la kursojn ; post kelkaj semajnoj mi trapasis la unuan gradon. Estis fine de 1966, vidu : unu jaron poste… [post malkovro en Budapeŝto]

Mi trapasis la unuan gradon [en Decembro 1966], kaj en Februaro — notu : en Februaro — la duan gradon ! Neniam el miaj lernantoj — [al Michèle :] kaj eble por vi — estis same… Mi estis tre entuziasma !

Sonbendo : Kiel per kursoj mi ekaktivis en la Esperanto-movado

Por fini tiun historion : Bedaŭrinde tiu Sinjoro Doktoro estis en hospitalo en Junio ; mi vizitis lin, babilis, kaj li diris : « Nun, mi povas morti, mi scias ke iu daŭrigas mian laboron… » Mi promesis nenion, sed morale, mi sentis min devigata daŭrigi sian laboron. [Sonia diris "sian laboron", kaj pri la posto ŝi lasis senvorte kompreni ke Doktoro Maillard, efektive, mortis baldaŭ.]

Poste mi iris viziti la urbestron. Mi havis lokon en Bourg-la-Reine, oficiala loko, bela ĉambro kun tabulo. Bedaŭrinde dum pluraj jaroj mi havis neniun loĝanton de mia urbo, neniun ! Sed venis de Arcueil, de Antony, eĉ — ĉu vi konas Joëlle Huet ? — [Respondoj : « Jes ! »] — Jes, estis mia lernantino kiu venis el Arpaĵon, vidu, ĉiusemajne ŝi venis kun sia filino !

Do, jen kiel mi komencis. Kaj samtempe en mia laboratorio mi rakontis kio okazis, do multaj sekvis mian kurson dum tagmezo… Ĉi-tie, en la sidejo, ili vidis ke mi havas gelernantojn el mia laboratorio, do diris « Sinjorino, anstataŭ fari [kurson] en via urbo, kial vi ne venos en Parizo ? » Bedaŭrinde, aŭ feliĉe, mi ne scias, mi lasis la grupon — kiu ne plu ekzistis, estis neniu kiu sekvis…

Mi venis en Parizo kaj faris kurson kaj trapasigis ekzamenojn kaj faris la dutagajn staĝojn, dum pluraj jaroj, ĝis kiam mi konis Michèle [Abada-Simon] kaj lasis la laboron al ŝi ! [Ridoj] Jen kiel mi komencis… kiamaniere mi eniris en la movadon…

Pri miaj instruantoj :

Mi komencis kun Doktoro Maillard ; kiam li mortis mi volis daŭrigi.

Mi ne plu memoras kiamaniere mi aŭdis pri kurso en Gare Montparnasse [stacidomo de trajnoj]. La stacidomo estis tute nova, ni havis belan ĉambron, ni estis du-tri, dependis… — [ĉar] mi estis tre fidela mi daŭrigis… Eble vi konis Sinjorinon Broutin ? Ne, bedaŭrinde ankaŭ ŝi mortis post unu jaro. Mi daŭrigis kaj estis ano de la fervojisto[-klubo], ekde 1972 ! [Sylvianne : « Ankaŭ mi ! »] Vidu, kiom mi estas fidela ! Do mi daŭrigis kaj estis ano, mi partoprenis…

Poste estis Fraŭlino Lhermite, en [stacidomo] Saint-Lazare. Ankaŭ estis Sinjoro Kojak, kiu diris al ni ĉiuj : « Ne forgesu la akuzativo ! » [Ridoj] Tute sincere, plurfoje li ripetis, kaj ni ridis, kompreneble ! Sinjorino Lhermite ankaŭ mortis, do kion fari ?

Mi aŭdis pri Association Philotechnique [Asocio por disvastigi la sciojn], mi iris ; kaj estis Sinjoro Jean Thierry kiu faris kurson en Liceo Condorcet — apud stacidomo Saint-Lazare. Dank’al li mi sekvis kurson, kaj li mem trapasigis al mi la Kapablecon kun Sinjorino Jeannine Vincent [1973]. Ankoraŭ pasis la tempo.

E-gazetoj : "Notre région", "Île-de-France Eo"

Sonbendo : Kiel mi komitatanis ĉe UFE, kaj mia prezidanteco

Kion rakonti… Pri la movado ĉi-tie :

Kompreneble ek de la komenco mi aliĝis al UFE, al la Grupo de Parizo, poste mi estis komitatano, poste mi estis prezidantino en 1972, post Sinjoro Despiney — en tiu epoko : estas la foto de tiu kongreso. Plurajn jarojn mi estis prezidanto, poste — ni rajtis en tiu momento esti elektita dufoje, nur, tio estis por tri aŭ kvar jaroj, do dufoje — poste vicprezidanto, poste… [per gesto : eksiĝis el la komitato].

Jen, kion mi povas rakonti ankoraŭ ? Ni havis sufiĉe da kursanoj ĉi-tie, en tiu epoko ; mi legis ie ke ni estis 300 personoj en la grupo. Ni havis gazeton — mi havas kelkajn ekzemplerojn por tiuj, kiuj interesiĝas… [Sonia prenas unu] Jen, mi estas ĉi-tie, en 1987 — ankoraŭ mi estis prezidantino, estas antaŭparolo.

Ankaŭ, mi estis delegito de UEA, mi partoprenis pli ol 20 UK-ojn en diversaj landoj.

Dum mia prezidanteco ni faris plurajn ekskursojn. Mi ne plu memoras, Michèle : ni estis kune, kun via edzo, mi memoras ke estis azenoj, kie estis ? — [Marianne : « Kiu estis azeno ? », ridoj] — en Akvitanio ? — [Michèle : « Ŝajnas al mi ke neniam mi partoprenis… »] — Ho, jes mi certas, mi havis foton de vi kaj de via edzo, ni estis en ĉareto… — [Michèle : « Ĉu vere ? »] — Jes, jes, jes ! — [Michèle : « Mi volas pruvon ! », ridoj] — Bedaŭrinde, mi havas milojn da fotoj, kiel vi povas kompreni, sed estas en kesto en la alta parto de la apartamento, mi ne povis preni ĝin. — [Michèle : « En kiu epoko ? »] — Oh, dum mia prezidanteco, en la jaroj 80, 87… — [Michèle : « Mi ankoraŭ ne konis Esperanton, tiuepoke… mi malkovris Esperanton en 1989… »] — Do, estis en la 90-aj jaroj, mi certas, mi certas ! ne gravas !

Ni vizitis la Senaton. Ni vizitis akvariumon, estis promenado, kun Albert Sanson, en Cresson — [Sylvianne : « Jes, mi memoras »] — vi memoras, jes ? Estis vizito en Parko de Sceau. Poste estis trimestraj kunvenoj kun Jean-Louis [Texier], ni tagmanĝis plurfoje jare ; mi daŭrigis poste sed nun mi ĉesis ĉar mi ne havas tempon por serĉi novajn restoraciojn, ktp. [Sylvianne : « Ankaŭ en la juda fondaĵo… »]

Mi estis juna Esperantisto kiam mi organizis jarkunvenon en Bourg-la-Reine en 1972. Ĉeestis Raymond Schwartz — ni faris sketĉon de Schwartz. Estis tre impona, ŝajnas al mi la plej ampleksa [jarkunveno] — mi havas ie la dokumenton… — en la granda salono de mia urbo.

Antaŭe mi faris prelegeton en la urbodomo antaŭ la urbestraro, la urbestro invitis nin en aperitivo, mia filo registris tion, kaj la morgaŭan tagon li aŭdigis min : estis multege da aplaŭdoj, da aplaŭdoj… [Ridoj] Mi diris : « Strange ? mi ne imagis, ke estis [tiom da]… » Ĉu vi scias kion li faris ? li aldonis [ridoj] la finon de iu spektaklo de Rolling Stones [ridegoj] aŭ de Beattles, mi ne plu memoras… — [Marianne : « Ni faros la samon ! », ridoj] — Ha ! Jes !…

Azianoj kun Sonia en Pekino

Sonbendo : Pri mia komisio ĉe UEA, rilatoj kun Esperantistoj de Afriko kaj Azio

Mi diris ke mi estas ankaŭ delegito de UEA kaj certe multaj ne scias ke mi estis komisiita de UEA por korespondi kun individuaj Esperantistoj kiuj loĝas en Orienta Afriko kaj Okcidenta Azio. Mi havis korespondantojn.

En Irano, mi memoras, mi havis [rilatojn kun] iu Imamo, kiu sendis al mi libron en la araba, sed mi tute ne scias [la araban], mi donacis al vi [Michèle], kaj Amar [edzo de Michèle] diris ke li povas legi sed li ne komprenas la lingvon… — [Michèle : « Estis libro pri kio ? »] — Mi ne scias. — [Michèle : « Kompreneble, la iranan oni skribas pere de la arabaj literoj, sed estas tute alia lingvo, hind-eŭropa lingvo. »] — Jes… pro tio mi donis al Sinjoro Abada…

Kompreneble dum pluraj jaroj mi faris raportojn al UEA. Bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj petis de mi monon, librojn, monon por helpi… Komence, mi faris ; kaj mi memoras ke Jean-Louis Texier diris al mi « Ne faru tiel, estas senfine, vi ne havas sumon por disdoni… » Do, kompreneble, se oni ne sendis monon, ili ĉesis, kaj mi ne plu daŭrigis.

Diplomo de Société d’Encouragement au Progrès al Sonia Amariglio

Sonbendo : Kiel mi estis dekoraciita de la Société d’ Encouragement au Progrès, en Senato en 1995

En 1995 oni ofertis al mi esti dekoraciita de iu asocio kiu nomiĝas SEP : Société d’ Encouragement au Progrès [Societo por vigligi la progreson]. Mi estis dekoraciita en la Senato, kelkaj samideanoj ĉeestis — Marie, Jean-Louis Texier, kelkaj aliaj —, kaj mi estis dekoraciita de Yves Coppens, kiun ĉiuj konas, kaj estis ankaŭ sur la podio Louis Leprince-Ringuet. — Marie perdiĝis en la koridoro, mi memoras ke vi diris poste [Ridetoj].

Dank’al tio — mi povas diri ke estis ne nur pro mia profesio… [Sonia serĉas en kolektokajero :] … mi montros al vi… Ah, tio estas la broŝureto de la kongreso en Bourg-la-Reine, kun programo kaj ĉio… Mi ne scias, kie mi metis tion [ŝi trovas du fotojn :] Mi montros rapide : vidu mian diplomon, kaj estas alia dum Yves Coppens donacis al mi [la medalon] — li diris : « J’espère que je ne vous blesse pas, Madame… » quand il m’a accroché la médaille… [« Mi esperas, ke mi ne vundigas vin, Sinjorino… », kiam li alkroĉigis la medalon…]

Do, dank’al tio-ĉi estas… [post hezito Sonia legas la franclingvan tekston de la diplomo] … vi venis por scii : « Madame, (vous êtes née ceci, vous faites cela), après une carrière de biochimiste bien remplie vous constatez lors de vos nombreux voyages à l’étranger que la pratique de la langue anglaise ne suffit pas à vos besoins de communication. [… post riĉa kariero kia biokemistino, okaze de multaj vojaĝoj eksterlanden, vi konstatas ke ne sufiĉas la angla lingvo, por via bezono de komunikado.] Lors d’un congrès ISO à Budapest où la traduction n’avait pas été assez précise un collègue vous parle de l’espéranto. [Okaze de ISO-kongreso en Budapeŝto, kie ne sufiĉe preciza estis la tradukado, unu kolego temas al vi pri Esperanto.] Votre curiosité d’esprit vous pousse dès votre retour en France à vous informer sur cette langue de communication internationale. [Via natura scivolemo instigas vin, je la reveno en Francio, informiĝi pri tiu lingvo de internacia komunikado.] Vous l’étudiez pour acquérir le diplôme qui vous permettra de l’enseigner à votre tour. [Vi lernas ĝin por akiri la diplomon, kiu ebligos al vi, siavice, instrui ĝin.] Présidente du groupe espéranto de votre ville puis de la fédération Paris-Île-de-France vous travaillez sans relâche pour que cette langue aille de l’avant. [Prezidantino de via urba E-grupo, kaj poste de la francilia federacio, vi senlace strebas por ke tiu lingvo antaŭeniru.] » — … Ça a pas beaucoup avancé, enfin, bon… [La afero ne multe antaŭeniris, aparte dirite…] [Ridoj]« Vous continuez toujours à l’enseigner à différents niveaux, vous guidez des stages d’initiation, participez à des congrès internationaux. [Vi daŭre instruas ĝin, je diversaj gradoj, gvidas staĝojn por komencantoj, ĉeestas en internaciaj kongresoj.] Vous persévérez et vous dévouez pour la diffusion de ce moyen de communication, vous œuvrez sans relâche pour que l’espéranto devienne dans les prochaines années la langue des organismes officiels européens, ONU, UNESCO, et la langue mondiale par la suite. [Vi persistas kaj sinoferas por disdono de ĉi-tiu komunikomedio, vi senlace agas por ke Esperanto estu, en la sekvaj jaroj, la lingvo de la oficialaj instancoj, eŭropaj, UN, UNESKO, kaj la mondolingvo poste.] [Ridetoj] Votre devise est "Apprendre sa langue maternelle et l’espéranto". [Via devizo estas : "Lerni sian denaskan lingvon, kaj Esperanton".] Pour une carrière professionnelle bien remplie et la poursuite de votre action pour le développement des relations humaines entre les peuples, Sonia Amariglio, la Société d’Encouragement au Progrès est heureuse de vous décerner une médaille d’argent. [Pro plenplena profesia kariero kaj pro via daŭra ago por kreskigi la homajn rilatojn inter popoloj, Sonia Amariglio, la Societo por kresko de progreso feliĉas atribui al vi arĝentan medalon.] »

Dum la sama jaro estis organizita la Eŭropa Kongreso en Montrouge. Kelkaj Hungaroj devis veni en Francio, mi okupiĝis pri ili, ĉar la urbo estis ĝemelita kun iu urbo en Hungario. La urbestraro de Arcueil invitis min kaj donacis al mi arĝentan medalon.

En tiu SEP estas kunvenoj ; multaj konatuloj iĝis — mi legas kelkajn [nomojn] : Louis Lépine, Arsène d’Arsonval, Albert Schweitzer, Paul-Émile Victor, Maurice Genevoix, Leprince-Ringuet, Cousteau… — estas multaj personoj, mi tute ne sciis pri tio. Mi daŭre partoprenas al tiuj kunvenoj, faras artikolojn por konigi nin : iu, kiun mi faris — mi havas kopion — antaŭ la kongreso de Lille, mi anoncis ke estas la centa, kiu okazos en nia lando, ktp.

Mi faris ankaŭ plurajn artikolojn en Heroldo — mi abonis al Heroldo dum multaj jaroj kaj ofte ili faris demandojn al la publiko kaj oni respondas… Plurfoje mi faris tion, mi sendis mesaĝojn — se tio interesas vin mi povas montri kelkajn…

Sonbendo : Kiel mi provis varbi la prezidenton Jacques Chirac

Mi estas sen ordo, en miaj memoraĵoj…

Ankaŭ, ni faris "agotago" en Parizo, plurfoje, antaŭ Centrejo Pompidou, alian fojon sur placo Saint-Michel, alian fojon en La Bastille, iufoje en Les Halles, sube en granda salono — mi havas kelkajn fotojn, se vi volas vidi…

Ha ! Mi forgesis diri al vi ke iun fojon, mi estis aŭskultanta radion, antaŭ la elekto de francaj reprezentantoj por Eŭropo. Prenis la parolvicon Jacques Chirac — mi ne scias kiam — mi estis tre streĉita, mi volis respondi, do, mi faris la [telefon-]numeron… « Oui Madame, ne quittez pas… » [Jes, Sinjorino, ne malŝaltu…] Kion mi devas diri ! Kion mi devas diri ! Venis mia vico…

« Monsieur le Président, on s’occupe de l’ Europe, mais qu’est-ce que vous envisagez — je sais pas ce que j’ai dit, je m’en rappelle plus, j’étais tellement troublée, mais enfin j’ai donné l’exemple : — comment allons-nous faire avec toutes ces langues, est-ce qu’il ne serait pas possible d’introduire une langue internationale que tout le monde comprendrait, par exemple l’espéranto, etc. » [Sinjoro Prezidento, oni temas pri Eŭropo, tamen, kion vi intencas — mi ne memoras mian diron, mi estis emociita, tamen mi diris ekzemple : — kiel ni funkcios per ĉiuj tiuj lingvoj, ĉu ne eblus alpreni unu internacian lingvon, kiun ĉiuj komprenus, ekzemple Esperanton, ktp]

— « Oui Madame, vous avez parfaitement raison, c’est une très bonne question, mais vous savez, c’est difficile…, d’autant plus que l’espéranto n’a pas d’ Histoire, donc vous comprenez… » [Jes, Sinjorino, vi tute pravas, estas tre ĝusta demando, sed komprenu, estas malfacile, des pli ke Esperanto ne havas Historion…]

— J’ai voulu répondre… j’ai été coupée ! Mais j’ai parlé… à Jacques Chirac, à cette époque-là… [Mi volis respondi… mi estis malŝaltita ! Tamen mi parolis al J. Chirac, en tiu epoko…] [Ridoj] C’était marqué dans les journaux, là… [Tio estis menciita en niaj gazetoj, ĉi-tiaj…]

… Je vois, tiens, ici : "Vicprezidanto : Armelle Piola"… [… Ĝuste, ĉi-tie mi legas : "Vicprezidanto : A. Piola"… — Armelle respondas per rideto dum ĉeestantoj eligas « Uhm ! »] Tio datumas de 2002…

Poste estis junuloj, kiuj venis [en la komitaton]… Philippe Berrizi… Ah ! kiel mi diris : sufiĉas diri unu vorton, venas aliaj ideoj ! c’est pêle-mêle — comment on dit en espéranto ?[Iuj : « Pelmelo ! »]

Mi parolis pri iu el miaj lernantinoj de Arpaĵon, Joëlle Huet, kiu havis lernantojn, inter ili : Philippe Berrizi. Philippe Berrizi estis, post, mi, post Olivier Moreau, prezidanto de, kiel oni diris en tiu epoko : la Parizia Federacio — ne Pariza, ĉar la grupo de Parizo ekzistis en tiu epoko (sen membro) [Ridetoj] sed tamen ekzistis la nomo… — ni kune laboris poste.

Bonvenon en Île-de-France

Sonbendo : Pri la represoj de la dulingva frazaro kiun mi unue preparis por Eŭropa E-Kongreso en 1995

Venas nun la parto de la anekdotoj… mi ne scias per kio…

Ha ! ankaŭ, vi scias ke mi preparis broŝureton por la unua kongreso kiu okazis en Montrouge : "Bonvenon en Île-de-France" ; estis la unua eldono. Mi faris duan eldonon, pli ampleksan, kiam okazis antaŭ-kongreso en Parizo antaŭ Montpeliero [1998]. Kaj por la fervojistoj oni faris [eldonon], kaj por Lille [UK de 2015] ankaŭ, malgrandan. Mi alportis kelkajn, kiuj restas al mi, kiuj estis senpage por la asocio, sed se vi volas aĉeti unu, mi donos la sumon por la grupo, por UFE… mi vendas je 1 aŭ 2 €ŭroj…

UEA aprobis tiun elsendon, kiun mi devis fari por Montpeliero. Sed, Sylvianne memoras ke, ni restis ek de la mateno, je la 8-a matene ĝis la 10-a aŭ 12-a vespere [Sylvianne : « Ankoraŭ plu… »] en la akceptejo. Ni ne estis de Montpeliero sed ni devis respondi al : « Sinjorino, ni bezonas hotelon, nemultekostan… » sed ni ne sciis ! Estis personoj : « Mi perdis mian monujon… mi perdis mian libron… » La tutan tagon, ni ne povis ĉeesti la kongreson ĉar ni estis surloke, dume, mi ne povis vendi mian [frazlibron]… — kelkaj tamen sendis al mi feliĉon [gratulon], ili estis kontentaj.

Sonbendo : Kiel mi serĉis la genealogion de mia bofamilio

Kion mi volas rakonti…

En jaro 1993 mi havis okazon iri, en la suda parto de Francio, ĉe gekuzoj kiuj invitis nin, mia edzo kaj mi. Antaŭ 1993, iam, mi pensis : « Strange, ke mi ne havas informojn pri la familio de mia edzo ? » — kiu nomiĝas do, Amariglio ; ni sciis, en la familio, ke la praavo de mia edzo estis trovita infano en Italio — punkto-fino, neniu sciis, mia bopatro ne sciis, nek la avo…

Mi interesiĝis pri la genealogio de mia bofamilio ; mi pensis : « Mi estas stulta ! Kial mi ne pensis pli frue ! » — Vidu ke mi estis Esperantistino ek de 1967, tridek jaroj preskaŭ… Mi prenis mian jarlibron kaj rigardis en Italio ; estis delegito en la urbo kie naskiĝis tiu trovita infano… Mi skribis, ricevis informojn, aktojn, ktp, kaj mi komprenis ke la praavo de mia edzo venis en Francion, li estis 22-jara, la edzino 21-jara ; ili geedziĝis en Parizo… sed kie en Parizo ?

Mi iris en arkivojn — estas tro longe rakonti ĉion detale —, kiam oni ne scias la… [Anne : « distrikton »] … distrikton, mi devis serĉi plurajn fojojn, rigardi mikrofilmojn, serĉi senfine… mi ne povis trovi ! Kiam mi redonis la dokumentojn, kiujn mi prunteprenis, la deĵoranto diris : « Vous avez trouvé, Madame ? » [Ĉu vi trovis, Sinjorino ?] — Ne, mi ne trovis… unufoje, dufoje… Li diris : « Ĉu tiu viro havis certan riĉecon ? » — « Oh, tute ne ! » mi diris. — « Rigardu [en aparta arkivo]… »

Kaj finfine mi trovis iun Amariglio, Antonio, kiu mortis je tiu dato… Dank’al tiuj dokumentoj mi sciis, antaŭ ol skribi en Italion, en kiu urbo oni trovis lin ! Dank’al Esperantisto, kun mia edzo ni iris kaj trovis, kaj… Do vidu ke Esperanto povas konduki al… Jen iu anekdoto ! [Sonia tre resumis la serĉadon, kiu ankoraŭ ne estas komplete finita]

En Meksika restoracio

Sonbendo : Kiel mi improvizis E-lingvan paroladon pri biokemio en universitato de Meksiko

Kio povas interesi vin, nun ? — [Régis : « Plaĉis al mi la afero en Meksiko… ĝi estas simpla rakonto… mi provos retrovi la foton… »] — Rigardu je la litero "M", kiel "Meksiko"…

Do ! Mia edzo havis laboron en Meksikio ; ne tre ofte mi akompanis lin ; mi sciis dum tagmanĝo kun kolegoj ke la edzinoj de kolegoj jam iris kun sia edzo viziti diversajn landojn kaj mi diris al mia edzo poste : kial ili iras [gee] ?… — « Jes, li diris, mi ne invitas vin ĉar vi estas tiel okupata… » — [Ridoj] — Ah ? strange ! Finfine mi tamen iris en Meksikion — li estis invitita de firmao…

Mi estis tute libera ; do kion faris Sonia ? ŝi rigardis en la jarlibro kaj trovis iun kemiston en Meksikurbo. Mi tuj telefonis, rakontis kiu mi estas… — « Ah ? Sinjorino, ĉu vi povas veni en mian laboratorion ? » — Kompreneble ! Mi estas tute libera. — « Jes, sed ne estas facile, ĉar ne estas en la centro, vi devos iri per metroo, mi timas ke… » — « Ne timu, mi kutimas, mi vojaĝas en Parizo… » Mi alvenis ĉe li, li laboris en laboratorio de rum-industrio. [Videblas foto de ili] Ni babilis, ni vizitis la laboratorion [Régis : « kaj la restoracion… » (loko de la foto)] … Jes !

Ni babilis kaj li petis pardonon : « Sinjorino, mi devas reveni hejmen, mi havas ceremonion… eble vi estas libera ? » — « Jes ». Mi iris ĉe lia hejmo, vidis la virinon, kiu ankaŭ parolis Esperanton, kaj mi ĉeestis al gefianĉa ceremonio kiu okazis en preĝejo. En tiu lando estas la pastro kiu metas la ringojn. Poste, por la geedziĝo, la gefianĉoj metas la ringon en la alian manon, estas tia la kutimo.

Ni babilis, tiu Sinjoro diris : « Morgaŭ mi devas fari kurson en la Universitato, ĉu eventuale vi povas veni ? » — Mi diris « Jes, sed mi ne scias kion… » — « Ne gravas. Rendevuo je la sepa matene. » Mi revenis en la hotelon, ni estis invititaj vespermanĝi, revenis en la hotelon je noktomezo verŝajne, [Sonia salutas iun, kiu eniras] mi tute ne havis tempon por prepari ion ajn…

Ni iris kune al tiu kurso, li demandis al mi… mi rakontis, kia estas mia laboro, kiamaniere oni…

[Subite ĉi-tiam ĉesis la registrado, pro maksimuma uzado de bajta memorspaco. La registraĵo rekomencis post kelkaj sekundoj, Sonia komencis klarigi la kontrolojn pri lakto-produktoj : estas oficistoj kiuj vizitas lakto-uzinojn, fromaĝ-fabrikejojn…]

… prenas pecon de, ĉu butero, ĉu lakto-polvero, ĉu fromaĝoj, tute sen averto de la estraro, kompreneble, kaj sendas al ni tiujn pecojn, kiujn ni analizos. Do, mi rakontis tion — en Esperanto — kaj la studentoj demandis al mi diversajn aferojn.

Mia samideano diris « Sinjorino, se vi bonvolas, ni povas iri en iun Instituton, tute specialan por la nutraĵoj ? » — Mi diris jes, konsentis. Ni iris en tiun instituton, la direktoro diris : « Sinjorino, mi ne volas ĝeni vin, se vi povas paroli dum 20 minutoj ? » — « Jes, mi konsentas ! »

Mi iris en grandan salonon, venis kelkaj personoj, kaj mi komencis rakonti. Iom post iom venis blanke vestitaj viroj, virinoj, kiuj venis, venis… Mi komencis rakonti same : kia estas mia laboro — en Esperanto, kompreneble ! mia samideano tradukis,— sed, post kelkaj minutoj, mi vidis, laŭ la vizaĝoj : ŝajnas ke ili komprenas min ! [ridetoj] do, ridante, mi diris al mia interpretisto : « Vi ne bezonas traduki, ŝajnas ke ĉiuj komprenas ! » Ridoj en la salono ! Ni daŭrigis [la tradukadon] kompreneble. Mi devas diri ke ĉiuj poste petis de mi kelkajn [detalojn].

Mi rakontis ke en mia laboratorio, kie mi laboris en tiu momento — estis granda laboratorio, eble ĉiuj vi konas, kiu estas en strato de Dantzig, en la domego de la Polico-Prefektejo. Mi estis en iu etaĝo, alia [servo] en alia etaĝo zorgas pri fiŝoj, alia pri tio, alia por atom-bombo [radiado] — ili sciis ke estis bombo [eksplodo] en Ĉernobil, antaŭe, la popolo ne sciis, sed ni sciis, en mia laboratorio, ĉar oni analizis produktojn el Alzaco, kaj ni trovis ke estas nenormale, ni avertis… sed la registaro ne rakontis [komunikis] en tiu epoko —, alia [etaĝo] zorgas pri anaboligaj substancoj — ĉe bovidoj vi scias ke en Francio estis problemo…

En Meksiko ili demandis : « Kion vi faris por tio ?… » …pintaj aferoj ! Mi pensis ke en Francio ni estas je la pinto de la scienco, sed mi konstatis ke… Do, estis bona sukceso, kaj anstataŭ 20 minutoj, daŭris pli ol unu horo ! Poste la direktoro invitis min kaj donacis diplomon — belan diplomon kiu dankas min…

Ne estas la fino ! La direktoro diris al mi — estis tre interese — « Ĉu vi povas veni, fari konferencon [prelegon] venontjare ? » Estis en 198… — mi ne plu memoras — kaj mi emeritiĝis en 85, estis tro malfrue, mi ne konsentis iri, unue ĉar mi maljuniĝis, due ĉar estis malproksime. Kiam mi revenis, mi demandis [proponis] al kelkaj kolegoj de universitato… neniu iris. Domaĝe, mi pensis, se mi estus pli juna, mi farus, do, ne estis francaj profesoroj, kaj anstataŭ, venis usonanoj, angloj. Bedaŭrinde, estas tiel… Jen, estis tio, kion vi volis ke mi rakontu ?…

Sonbendo : Kiel mi improvizis viziton en muzeo de Budapeŝto

Kion mi povas rakont… [Sonia rigardas siajn notojn] … Ah ! Jes ! Estas tamen historieto… Mi diris ke mi aŭdis pri Esperanto en Hungario, kaj okazis komitatkongreso [de ISO] en Budapeŝto en 1969 ; mi denove iris. Mi ne estis sola, mi estis kun iu inĝeniero de AFNOR. Ni havis verŝajne unu liberan tagon — mi ne memoras — li volis viziti iun muzeon, pri transportiloj. Li demandis — mi ne scias al kiu — oni respondis ke estas fermita la muzeo, tiun posttagmezon ; li rakontis al mi, tute hazarde ; kaj mi diris : « Estas fermita ? … atendu… » [Ridetoj]

Mi telefonis al iu leter-amikino, kiu estis hungara, rakontis la aferon… divenu ? Ni ambaŭ iris viziti la muzeon, tute solaj, kiam mi eniris la konservisto akceptis nin, li parolis Esperanton, ni vizitis — mi havas la foton ie — kun la inĝeniero, li vidis ke [Esperanto funkcias – Rideto]. Kaj, dum ni vizitis, venis Sinjorino kiu donacis al mi orelringojn verdajn — kompreneble [rideto] — poste venis alia kun poŝtkartoj, estis multaj Esperantistoj en tiu muzeo ! mi miris !

Kompreneble, mi estis tre fiera antaŭ la inĝeniero kaj diris : « Vidu, ni laboras por la normigo de kemiaj metodoj, ni ne kapablas paroli la saman lingvon en tiuj kunsidoj, ni devas scii plurajn lingvojn… »

Sonbendo : Kiel mi provis Esperantistigi mian edzon

Kompreneble… — … mi ne diris tion antaŭe… — … neniu bedaŭrinde en mia familio… mi ne sukcesis varbi iun ajn ! ĉefe mian edzon, kiu diris : « Pli bone, ke vi perfektiĝu en la angla lingvo ! » [Ridoj]

Ĉar fakte, kiam oni estas en tiuj kunvenoj, komitatoj de ISO, kiam estas paŭzo, en tiu momento inter ni, ni parolas, sed ne en la franca, estas en la angla. Ni diskutas : « Ĉu vi konsentas, mi volas diri tion… » — « … Jes, Sinjorino… » — Kiam ni revenas en la salono : « Mi konsentas kun… »

Mia edzo ne lernis, tamen mi provis [ŝi ridetas] instrui lin — li pensis ke li estas tro aĝa, ke li sufiĉe bone parolas la anglan kaj iomete la hispanan, ke li ne bezonas.

Mi volas rakonti kelkajn amuzajn aferojn : Mi diris « Estas facile, rigardu : bovo/bovino — On dit bien : la race bovine » [Por montri similecon kun la franca lingvo : "la raso bovina"] — « Ha, jes, bone ! » — « Ĉeval/ĉevalino » — « Jes, estas facile ! » — « Kapro/kaprino, [Ree similecoj kun la franca] estas facile ! » — « Je comprends [Mi komprenas…], je comprends… : "ovo/ovino" » [Ridegoj, ĉar franclingve la raso "ovine" estas ŝafoj !]

Kelkfoje mi diris « Alors, tu es d’accord, tu es prêt ? » [Nu ! Ĉu vi konsentas, pretas ?] — « Ne, mi ferias ! » — [Ridoj] Do, mi ne sukcesis !

Saluton ! Sinjorino Amariglio !

Sonbendo : Kiel mi estas fame konata en la metroo de Waŝingtono

Kion mi povas rakonti, kiu povas esti… ah, jes : en Usono. Estis grava afero, en 1979, ĉar ni devis iri en tiun komitatkunvenon [de ISO], sed la ministerio pri agrokulturo — ĉar mi ne estis ŝtatoficisto sed laŭkontraktulo — la ministerio diris : « Por tio, ni ne havas monon — jam en tiu epoko — por sendi vin. » Sed la profesiuloj grumblis : « Kial ? En Francio, agrokultura lando… se ne estas reprezentanto ! trarara… » La profesiuloj kaj kooperativistoj grupiĝis por pagi mian vojaĝon… Imagu !

Sed, mi devas klarigi al vi ke, dume, mi ricevas la produktojn — ne nur por Francio sed ankaŭ por eksportado — kiam io ne estas konforma, taŭga, mi malpermesas… estas milionoj da frankoj — en tiu epoko — kiujn ili perdas, ili ne povas eksporti, kompreneble. Do, estas la samaj personoj, kiuj pagas mian vojaĝon ! Estas tute stranga afero…

Mi estis tute sola, el Francio — kaj sola virino, ankaŭ — en Waŝingtono. Dum miaj kolegoj estis en hotelo, mi estis ĉe samideano. Mi laboris tage ; vespere mi babilis kun miaj gastoj ; mi petis pri la kunveno de la fervojistoj, oni donis la adreson, mi iris — mia gasto diris « Mi ne povas iri ĉi-vespere, sed, estas nokte, ne estas tre malproksime sed, estas nokte, por virino tute sola… » — Mi diris « Ne, mi ne timas. » Mi multe serĉis, ĉar ne estas facile en Waŝingtono trovi — la numeroj ne sin sekvas… stranga ! — mi iris — estis kelkaj nigruloj sed mi ne atentis — mi iris al la adreso, kaj, ŝanco, estis Humphrey Tompkin en la salono. Ni babilis — sed ili multe krokodilas, ankaŭ, kiel ĉi-tie… [Ridetoj] Li lasis min [li renkontis iun alian], mi babilis kun aliaj personoj — kompreneble, mi ne diris el kiu lando mi venas, ili devas diveni — mi babilis…

La morgaŭan tagon, la komitato de Waŝingtono invitis nin por viziti la Food and Drug Administration, tre fama en tiu medio : ili kontrolas la kuracilojn kaj la nutraĵon ankaŭ. Do, la tuta grupo iris per metroo ; ni estis sur elektra ŝtuparo [suprenirante] kaj venis, inverse, el la alia flanko [sur la apuda ŝtuparo, malsupreniranta] iu viro : « Saluton ! Sinjorino ! Saluton, Sinjorino Amariglio ! Fartas bone ? » — « Bone ! » — Miaj gekolegoj, kiuj estis el multaj landoj : « Vous êtes connue même aux États-Unis ? » [Vi estas konata eĉ en Usono ?]« Mais bien-sûr ! Kompreneble ! » [Ridoj] La antaŭan tagon, mi neniam estis vidinta ĉi-tiun viron !…

Siranuŝ kaj Sonia

Sonbendo : Kiel mi renkontis iun junan Armeninon en Parizo

[Oni puŝas al Sonia foton de fraŭlino] Ah, jes, estas kelkaj kiuj konas… do, mi devas rakonti tion ? Do, kelkaj el vi konas Suzana ? — [Anne : « Jes, ni konas Suzana ! » (kiu ĉeestas en la aŭskultantaro)] — Ho ! [Sonia al Suzana :] Pardonu ! — [Suzana : « … Siranuŝ »] — … Siranuŝ ! [Sonia al Michèle : ] Vi ne vidis, ĉu vi estis en la ĝenerala membra asembleo en Les Halles ? Mi ne memoras… Estis en 1995…

Mi estis sur la podio kaj alvenis Maurice Sujet [iu : « Jes ! »], kun iu fraŭlino, tie [Sonia montras foton]. Tiu Maurice Sujet estis fama, konata, li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn, li filmis ek de la komenco ĝis la fino, ĝis noktomezo, li havis amason da… Kaj — mi sciis poste — li vizitis plurajn landojn, kaj li estis en Armenio, rakontis ke li estis tre bone akceptita, ke li volis fari la samon, do li akceptis tiun fraŭlinon en Parizo. Ili venis ambaŭ, li prezentis : « Estas armena samideanino… » — « Saluton… » — « Saluton… » — kaj je mia vico, mi respondis armene…

Maurice Sujet rigardis min… verŝajne li ne sciis ke mi estas armen-devena ankaŭ. — Mi ne kapablas paroli longtempe kun Suzana… [Régis : « Vi kapablas ! »] Mi restas la sola en mia familio, ĉiuj mortis, mia fratino, pli juna ol mi, ne parolas, mi iom post iom forgesas. — Do, Maurice Sujet : « Kiel… ? », do mi rakontis.

Poste mi konatiĝis kun ŝi, ŝi venis plurfoje en Francio ĉar Maurice Sujet pagis la vojaĝon, li pagis novajn dentojn… mi invitis ankaŭ ŝin… [Ĉio-tio] por diri ke en tiu epoko ŝi gajnis 5 dolarojn monate — monate ! Kiam ŝi venis en nia hejmo — ŝi restis unu semajnon, pluraj samideanoj akceptis, Paulette Forget, pluraj invitis ŝin, mi ankaŭ… Tute hazarde, mi havis novan najbarinon, kiu havis du infanojn, kiu diris al mi ke ŝi serĉas junilinon por zorgi la infanojn ; mi pensis : eble ŝi konsentas ? Ŝi iris zorgi pri la infanoj, gladis : post unu horo, ŝi gajnis pli ol dum unu monato… ŝi estis ege kontenta ! Ŝi venis plurfoje en Parizo, demandis al mi kiam okazos la junularaj kunvenoj — mi ne ĉeestis, ŝi venis — kaj, divenu, kio okazis ? [Ridoj.] Kio okazis : ŝi finifine edziniĝis kun junulo — pli juna ol ŝi.

Ŝi estis vere malriĉa kiam ŝi venis en Francio por geedziĝi, mi estis atestantino. Dum kelkaj jaroj ili daŭre venis ĉi-tie — ĉiuj konis ŝin — sed nun, mi ne plu havas novaĵojn. Sed tamen antaŭ kelkaj jaroj estis unu kunveno en la alia flanko de la kanalo [en restoracio]. — [Marie : « Ŝi venis al la funebra ceremonio de Maurice, kaj ankaŭ en kongreso en Parizo. »] — Jes, sed de longe mi ne plu havas novaĵon. Ŝi havas du infanojn, ege inteligentajn. — [Didier Loison : « Mi havas novaĵojn pere de FaceBook. »]

Ni faris multe, ni donis vestaĵojn por la geparencoj en Armenio. Ŝi rakontis al ni, estis terure ĉar ŝi loĝis en la 8-a aŭ 10-a etaĝo kaj havis elektron nur dum kelkaj horoj, kaj ne ĉiutage, ili ne havis akvon, devis fari rezervon… estis terure ! Ni ĉiuj volis helpi ŝin, kiuj donis vestaĵojn, monon… Sed ŝi havas du infanojn, kiuj estas ege inteligentaj — la filo faris prelegon pri astronomio kiam li estis infano, ĉiam estis el la unuaj de la klaso…

Sonbendo : Kial miaj armenaj gepatroj konatiĝis en Francio

[Régis : « Neniu sciis, ke vi estas de armena deveno ? »] — Ŝajnas ke ne. Tamen, mi neniam kaŝis ke miaj gepatroj konatiĝis en Francio.

En mia familio multaj estis mortigitaj de la Turkoj. Mi havis iun onklinon — kiu edziniĝis kun mia onklo — kies patrinon mi konis, ŝi vidis : en Turkio, la patro, la edzo, la frato kaj la filo estis mortigitaj sub ŝiaj okuloj, oni tranĉis la [gorĝon] estis terure, terure.

Multaj armenoj kompreneble fuĝis, mia avo — patrina patro — loĝis en Istanbulo : en la grandaj ĉefurboj ne estis tiom da masakroj — kompreneble, ne estas facile en granda urbo, sed en vilaĝoj ili prenis, mortigis, kaj la virinoj, kompreneble estis kaptitaj, senditaj en… ĉe la irananoj… la patrino de mia onklino estis tiel… ŝi sukcesis fuĝi, vi divenas kion oni faris al la virinoj, kaj mia onklino estis infano, en orfejo. Mi ne [precize] scias : dek jarojn poste, la patrino, pri kiu mi diris, retrovis la infanojn… kiu venis ankaŭ en Francion, kiu edziniĝis kun mia onklo.

Kaj mia avo ankaŭ : mi diris ke li ne estis kaptita, tamen venis du soldatoj en la familion, kiuj volis kunpreni mian avon, kaj mia onklino — la fratino de mia patrino — alvenis en la loĝejon kaj ploris, ploris, kaj iu soldato diris : « Mi havas filinon, kiu estas samaĝa… » li komprenis kaj diris al mia avo : « Kaŝu vin, ĉar se oni trovos vin, oni mortigos min ankaŭ… » Do, mia avo estis savita tiamaniere.

Mia patrino venis en Francion, sola, mia patro ankaŭ venis siavice. La frato de mia patrino havis amikon, kiu estis la kuzo de mia patro, ili konatiĝis kaj miaj gepatroj konatiĝis, geedziĝis, kaj mi naskiĝis unu jaron poste.

Je la komenco, estis mia gepatra lingvo, la armena. Kiam mi estis infano, mi devis korekti miajn gepatrojn : « Oni ne diras tiel, oni diras… », mi devis zorgi pri la paperoj, devis skribi, mi estis la plej aĝa el miaj fratinoj, mia patrino diris : « Zorgu pri viaj fratinoj… »

Ĉiam en mia vivo, mi gvidis la aliajn ! — eble pro tio mi estas, eble, aŭtoritatema [Ridoj], mi ne scias… Mi havis du filojn, do ankoraŭ mi devis…, mi estis direktorino de laboratorio… Tamen, mi devas diri, ke mi lasis mian laboratorion en 1985, sed ankoraŭ mi havas rendevuon — teorie venontan ĵaŭdon ? — por miaj eks-kolegoj kun kiuj mi kutime ĉiujare tagmanĝas — sed mia komputilo ne funkcias, mi devas nuligi tiun daton, ĉar estos striko, venontan ĵaŭdon. Antaŭe, oni diris al mi « Madame… » sed nun, post tiom da jaroj, ili nomas min « Sonia », tamen… [Ridoj]

Armenlingva dialogo inter Suzana kaj Sonia

Sonbendo : Kiel mi parolas la armenan

Kion mi povas rakonti ankoraŭ ? — [Régis : « Pri via armena deveno : mi ŝatis, kiam vi venis la antaŭan semajnon, vi diskutis kun Susana, armene, tio tre plaĉis al mi, ĉu vi povus diri kelkajn vortojn ? » Ridoj]

Mi ne scias, kion mi povus diri, sed tio ne estas la temo de la programo, estas paroli pri Armen… pri Esperanto !

Do, Suzana — alors, mi devas ŝanĝi la lingvon — eh… se mi diras « Hodiaŭ » [Esperanto] revenas rapide… Pardonu, komencu, por ke mi…

Suzana : « ինչի մասին էք ուզում որ խոսինք ? » [Pri kio vi deziras temi ?]

Sonia : « Jes, b… [Ĉu angle "Yes, but…" ? Ridegoj !] C’est l’espéranto qui me vient à l’esprit… Il faut que je commence ! [Esperanto revenas… Mi komencu !] … Ah-non ! Ça veut pas venir… » [Ve ! Ne ekiĝas…]

Suzana : « շատ հետաքրքիր է ամէն ինչը բոլորի համար, ինչ ջանապար էք անցէլ, ինչ դժվարություն էք ունէցել դուք եվ ջէր ծնողները… » [Estas tre interese por ĉiuj, kion vi povas rakonti pri viaj travivaĵoj, malfaciloj, kaj via familio…]

Sonia : « … kio povas interesi vin… » [Ridoj]

… Suzana : « … C’était très intéressant, d’échanger… » [Estis tre interese, komuniki…] [Ridoj]

Sonia : «… Je suis en train de raconter comment mes parents sont venus en France… » [Mi rakontas kiel miaj gepatroj venis en Francion…]

Suzana : « C’est une sorte de revanche pour vous, pour vos parents aussi, de réussir… » [Estas kia retroa kompenso, por vi kaj viaj parencoj, la fakto sukcesi…]

Sonia : « C’est dommage, parce que c’est pourtant ma langue maternelle, mais, je racontais à Suzana… » [Domaĝe, ĉar tamen ĝi estas mia denaska lingvo,…] [Voĉo flustras : « Esperante ! »] Ah, pardonu ! [Ridegoj]

Mi rakontis al Suzana ke, la temon mi komprenas, sed kelkajn vortojn mi ne komprenas. Sed mi havas gekuzojn, kiuj, anstataŭ veni en Francion, iris, estas nun — iliaj infanoj — en Greklando : kiam ni telefonas, tuj venas la paroloj kaj tute bone ĉar ili parolas la saman lingvon kiel mi. Ĉar imagu : la franca lingvo de viaj gepatroj — por vi, mi estas maljuna, 90-jara, kiel mi klarigis, mi hodiaŭ rakontas la kvin naŭonojn de mia vivo [anstataŭ "vivo", Sonia misprononcis : "vino"…, kio kaŭzis ridetojn], tio signifas 50 jaroj el 90 — pardonu, se kelkfoje mi forgesas kelkajn vortojn… bon, voilà j’ai perdu le fil[jen, mi perdis la sinsekvon de mia parolo][Suzana : « Non, c’est normal… » (Ne, estas normale) « … ĉar estas du lingvoj »]

Ha, jes, mi diris : kun miaj grekaj gekuzoj mi parolas la saman lingvon, kiel niaj gepatroj, de 1925, do tute simple venas, kiam mi komencas, la lingvo, sen hezito. Kiam mi estas kun Suzana, ne estas la sama. — [Suzana : « Kiam vi parolas kun viaj gekuzoj, venas de infaneco… »]

Jes, kaj fakte la franca lingvo ankaŭ evoluis, ni parolas pri "week-end", estas anglaj vortoj ; en Armenio estas ankaŭ rusaj vortoj. Suzana estas poligloto, ŝi parolas la armenan, la rusan, la anglan, la francan, Esperanton… vidu kian kapablan sekretariinon ni havas, bonŝance ! [Aprobaj reagoj] Ŝajnas ke ŝi meritas pli ; ŝi meritos pli !

Jen, kion mi povas rakonti al vi ? [Al Régis :] Ĉu vi memoras pri io, kion mi rakontis ? — [Suzana : « Vi havas belan familion… »] — Ho, mia familio ne estas [la temo][Suzana : « Ĝi ankaŭ estas interesa por via vivo, por la agado… »] [Sonia rigardas siajn notojn.]

Sonbendo : Kiel mi estis gastigita en Berlino

Ha ! en Berlino ankaŭ okazis io : Iam la kunveno [de ISO] devis okazi en Berlino. La aliaj kolegoj telefonis, havis hotelon, kaj mi provis, telefonis al pluraj hoteloj, mi ne sukcesis. Mi havis mian… [iu : « jarlibron »] … ordon pri la misio de la ministerio, sed mi ne havis hotelon ; kion fari ?

Denove, mi rigardis en la jarlibro : estis la ĉefdelegito, Taotora, se mi memoras — bedaŭrinde li mortis. Mi telefonis : — « Tute simple, ne timu, Sinjorino, ni trovos por vi, kiam vi alvenos… » — Mi foriris per aviadilo, kaj tiu Sinjoro venis en la flughaveno kun floroj [ridetoj], kontenta : « Ne timu… », ni trinkis — li prenis kafon, kukon, mi ne plu memoras.

Ni iris ĉe iu vidvino de kuracisto, kiu havis belan apartamenton ! Mi estis tute bone zorgita : por la matenmanĝo estis bela tablo, arĝentaj manĝiloj, teleroj… Mi estis pli bone ol en iu ajn hotelo !

En Bonn, ankaŭ, mi estis ĉe iu samideano, kiam estis okazo. Do, vidu !

Sonbendo : Kiel efikis en mi la unua internacia Esperanto-kongreso kiun mi ĉeestis, en 1969 en Avignon

Ha, jes, en Varsovio ! [Sed antaŭe,] mi devas rakonti, ke mi ĉeestis kelkajn [kongresojn], antaŭ la kongreso en Varsovio.

La unua estis la fervojista internacia kunveno en Avignon. En tiu periodo mi havis kia korespondanto Sinjoron Chagnon, al kiu mi sendis raporton de tiu vojaĝo en Avinjono.

Ĉar mi estis junulino — estis en 1969, du jarojn nur — komencantino, mi diris : « Ĉu mi povas helpi por la kongreso ? » — Oni diris : « Jes, oni trovos ion por vi. »

Mi estis en la akceptejo kaj, interalie, mi vendis poŝtmarkojn — mi estis fiera — kaj mi demandis al tiuj kiuj aĉetis : « El kiu lando ? » — « Divenu ! » — Mi kalkulis, ke mi parolis kun almenaŭ 28 eksterlandanoj ! Por mi, estis granda okazintaĵo ! Mi faris raporton al mia profesoro — mi povas legi… oh… … kioma horo ? — [« La oka »] — Mi ne tro lacigos vin ? Diru al mi ! — [Régis : « Klarigu, ke tiu kongreso en Avinjono estis via unua… »]

Sonbendo : Kiel en Varsovio, en 1987, mi renkontis Esperantiston kiu ne ĉeestas la UK

Jes, mi komencis en 1967, sed mia unua Universala Kongreso okazis en 87, dudek jarojn poste. Mi ne povis vojaĝi ĉar en tiu periodo mi estis avino kaj mia bofilino diris : « Ah, Avino preferas viziti nekonatulojn ol okupiĝi pri siaj genepoj » [Ridetoj] Vidu…

Sed tamen, por la 100-jara kongreso, en 1987, por la jubileo, mi pensis « Mi devas iri. » Mi havas tie fotojn : estis preskaŭ 6000 personoj, 6000, neniam estis tiom da personoj en kongreso ! Ni estis tiom nombraj, ke la kongresejo estis nesufiĉe vasta ! Ili faris du partojn : la 3000 unuaj venis matene, kaj la aliaj venis posttagmeze. Estis du inaŭguroj [ridetoj], du koncertoj.

Iun fojon, mi estis sur benko antaŭ la kongresejo, mi estis laca… En la urbo estis ĉie Esperantistoj — ili estis kun verdaĵoj, kiel hodiaŭ, vidu [ŝi elmontras sian verdan ĉirkaŭkolon] — kaj mi sidis sur benko, apud iu maljunulo, kiu diris al mi « Vi estas Esperantisto ? » — Jes, Sinjoro, kaj vi ? — « Mi ankaŭ. » — Sed li ne havis [verdan stelon]. Mi diris : « Vi partoprenas al la kongreso ? » — « Ho, ne, li diras, mi ne estas sufiĉe riĉa, mi estas maljunulo, trablabla… » — Mi komencis babili, ni babilis iom ; je momento, mi diris : « Mi pardonpetas, estas ceremonio, meso en la urbo, mi volas ĉeesti. » — « Do, mi venas kun vi ! » — « Bone ! »

Post la meso li diris : « Ĉu, eventuale, vi povas veni en mia hejmo ? Mi volas prezenti mian edzinon ? » — « Bone ! » Mi iris en lian hejmon ; komencis korespondado poste ; oni diris al mi, en tiu epoko : « Alportu kelkajn ŝtrumpojn por virinoj. » — ŝtrumpoj el… — [Michèle : « … silko ? »] — Ne ! — [Ridoj, Anne : « nilono »] — … nilonaj ŝtrumpoj.

Poste mi revidis tiujn personojn, ili donacis al mi, en la franca lingvo : Histoire d’un curé de campagne [Rideto] kaj malgrandajn kandelingojn — kiujn mi havas. Estis korespondado kun tiu viro ; poste la edzino mortis, li iris en maljunulejon.

Li sendis al mi leteron, dirante ke li aŭdis ke la soldatoj polaj kiuj faris la militon en Francio — li iris en Brition kaj venis ankaŭ en Francion, en parto de regimento — ke li rajtas havi ioman pensionon. Li donis al mi kelkajn dokumentojn ; mi iris en la ministerion de armeo, mi sciis ke tiu peto devas esti farita en la urbo Pau ; mi demandis al iu samideano, kiu faris la neceson… Ni sukcesis havi malgrandan pensionon por li ; vi povas imagi kiel li estis kontenta pro tio, vere kontenta.

Poste, li malsaniĝis, sendis al mi leteron, petante medikamenton por mortigi sin. Kompreneble, mi ne konsentis, mi diris ke ne estas facile akiri… ke li ne devas fari tion… mi ne plu havis novaĵojn de li…

Sonia klarigas pri fromaĝoj

Sonbendo : Kiel gustumi la fromaĝojn

On arrête là ? [Ĉu je ĉi-tio ni ĉesas ?][Régis : « Oh, probable… ? », ridetoj] — Faru al mi demandon, se vi volas ke mi rakontu, mi havas ankoraŭ kelkajn… — [Marianne : « Ni povas manĝi… », Régis : « Jes, mi deziras manĝi iom da fromaĝo ; do, diru al ni ĉu ĉi-tiu fromaĝo estos bona, ĉar tio estis via metio ? », ridoj]

Mi ne diris… ĉu vi scias la nomon [devenon] ?… — [Régis : « Fromaĝo ! », ridoj, Sylvianne : « Fourme d’Ambert »] — … jen kio ! estas Fourme d’Ambert… Mi devas konfesi ion…

Mi forgesis diri, sed li [Régis] scias, ke mi partoprenis dum 30 jaroj en Concours général agricole [Francskala konkurso agrokultura] en Parizo. En mia laboratorio oni ankaŭ… [Marie : « … gustumis la fromaĝojn ? », ridoj] … gustumis la fromaĝojn ; unu solan fromaĝon, mi ne ŝatas, estas tiu-ĉi ! [Ridoj] El la pli ol 300 fromaĝoj… — [Marianne : « … sed ne estas Fourme d’Ambert ! », iu : « Estas "tome" », Régis : « Sonia, ĉu vi permesas, ke mi diru al vi : vi eraras ! ĝi ne estas la Fourme d’Ambert, mi kunportis ĝin el Lozero — antaŭ kelkaj monatoj —, ne el Ambert, c’est une tome ordinaire »]La Fourme d’Ambert c’est amer, et moi je n’aime pas l’amertume, et ça, dès qu’il y a quelque chose d’amer… il y en a qui aiment la gentiane, j’ai horreur de l’amertume ! [La Fourme d’Ambert estas amara, mi ne ŝatas amarecon… Iuj ŝatas gencianon, mi malŝategas amarecon !] [Ridoj]

Dum la konkurso estas pluraj tabloj, diversaj fromaĝoj, ni ricevis… [Bruiĝas, neniu aŭskultas plu, Régis provas tranĉi la fromaĝon, kiu, tre sekiĝinta, rezistas, Sonia grumblas ĉar li tranĉas sur ŝia diplomo de SEP, Laure diras ke estas prefere gustumi sen vidi, Régis : « Sonia, ĉu vi povas ĉesi paroli, kaj malfermi vian buŝon nur por manĝi ? », ridoj] — Ne estas facile manĝi per la fermita buŝo, ĉu ? [Ridoj]

Do, estas tablo, kie estas profesiuloj kiuj gustumas… [Subite Sonia vidas laŭ la tranĉaĵo, ke ne estas Fourme d’Ambert] Ah ! mais c’est pas d’la Fourme d’Ambert ! [Ah ! sed tio ne estas Fourme d’Ambert !] Ŝajnas, laŭ la formo, sed ne estas la Fourme d’Ambert…

Do, post kelkaj jaroj mi estis en la tablo de la ĵurio de eksterlandanoj ĉar en la gustumado… [ridoj kiam Régis donas al ŝi dikan sandviĉon de la fromaĝo] … Mi ne prenos tiom da pano… Estas aliaj tabloj, oni invitis diversnaciulojn, specialistojn de Italio, de Britio, Germanio. Je mia tablo, mi klarigas kiamaniere oni gustumas ; estas laŭ la fromaĝoj tri notoj : unua por la ekstera aspekto, la dua pri la interna aspekto kaj la tria por la gustumo, sed dependas… [La registraĵo ĉi-tiam ankoraŭ haltis pro troa daŭro. La registrado de la sekvo estis tuj ekigita.] … estas 5 punktoj, por la interna ankaŭ 5 punktoj, kaj 10 por la gusto.

Mi klarigas tion al eksterlandanoj, kaj ĉiu gustumas kaj donas notojn — unu [fromaĝo] povas plaĉi al la italo kaj ne al la brito, kaj inverse.

[Al Régis :] Mi klarigis al vi — ŝajnas al mi — ne diru… [Al la aliuloj :] Laŭ vi : laŭ kiu landano estas pli taŭga [bona], same kiel la gusto de la francoj ? Diru ? inter la eŭropanoj ? — [Oni ride respondas : « Italoj », « Italoj », « Germanio », « Belgio, por ŝanĝi », « Japanio »] — … estas la britoj ! — [Ĉiuj : « Ĉu ? », ridoj] — … la britoj, kiuj notis kiel mi, ĉiujare ! Mi aŭdis ke en Britio estas pli [da fromaĝoj] ol en Francio — oni diris antaŭ nelonge, mi ne pensas tion !

La germanoj volas tute perfektan aspekton, tute blankan por Camembert, ekzemple ; la italoj, por kelkaj fromaĝoj, estas same. Tio mirigis min ĉar la veran Camembert, aŭ Brie, la britoj tute ŝatas. Mi havas 30-40 medalojn el bronzo ; la unua estis el arĝento.

Sonbendo : Konkludo : kvin naŭonoj estas nereduktebla frakcio…

Ĉeestantoj ĉirkaŭ la tablo

Jen ! Ni povas manĝi kaj vi petos min pri kio interesas vin… Mi rigardas kion mi… [povus aldoni]

[Marianne : « Dankon, Sonia ! » – APLAŬDOJ !]

… Ha, jes, mi devas rakonti ion…

[Sed definitive oni malŝaltis la registradon, kaj ĉiuj ni manĝis kaj trinkis, je la sano de nia kara Sonia ! Dum la sekva babilado Sonia klarigis ke unu el la plej interesaj Esperantistoj, kiujn ŝi renkontis, estis Claude Piron ; aserto kiu ricevis ĝeneralan aprobon. Oni ankoraŭ babilis, kaj disiĝis malfrue.]

Ĉeestantoj ĉirkaŭ la tablo

Dankon, Sonia  !


retroiri al la tabelo de la biblioteko

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert