Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.


Pliaj dokumentoj kaj ilustraĵoj pri la Unua Kongreso


Unua Universala Kongreso de Esperanto
Boulogne-sur-Mer – 1905
 de  Esperantista Centra Oficejo 

Jen interreta reeldono de la oficiala raporto pri la unua internacia kongreso de Esperanto, en Bulonjo-ĉe-Maro, en Aŭgusto 1905.

Tiu dokumento estis publikigita en 1906, de la Esperantista Centra Oficejo, institucio private fondita en Parizo de Doktoro Javal kaj Generalo Sebert por organizi la Esperantistan movadon, spite de la relativa senakordo de la Kongreso pri ĉi-tio.

La E.C.O. ne organizis la kongreson de Boulogne-sur-Mer, tamen kun-organizis la sekvantajn kaj ankoraŭ la Lingvan Komitaton - Akademion, la Oficialan Gazeton, la ĝeneralan informadon pri Esperanto, ktp, ĝis 1921 ; ĉi-tiam, — kaj ankoraŭ hodiaŭ — U.E.A. daŭrigis tiun necesan centran oficejon.

Tiu raporto estas grandparte bazita sur la stenografaj notoj de Pastro Schneeberger — la raportojn de sekvantaj kongresoj redaktis G. Chavet.

La originala dokumento havas la referencojn : Kajero 1-a de Esperantista Dokumentaro (C.O. 23). La formato de la broŝuro estas : 24×16½cm., 33 paĝoj. La tuta enhavo estas ĉi-tie redonita.

E.B.H.S.



Kovropaĝo de la kajero (skanaĵo)

vidi larĝan kovropaĝon


ESPERANTISTA CENTRA OFICEJO

ESPERANTISTA DOKUMENTARO
 PRI LA OFICIALAJ 
HISTORIAJ, BIBLIOGRAFIAJ KAJ STATISTIKAJ AFEROJ

———

Kajero unua
(Aŭgusto 1906)

———

I

OFICIALA PARTO

SEKCIO A : KONGRESOJ

UNUA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

(Boulogne-sur-Mer, 5-13 Aŭgusto 1905)

———

PREZO : 50 centimoj.

———

PARIS

ESPERANTISTA CENTRA OFICEJO
 51, RUE DE CLICHY, 51 


FONTOJ

———

La unua parto de tiu kajero estas represo de la cirkuleroj dissenditaj de la Organiza Komitato de Boulogne-sur-Mer.

En la dua parto, oni represis la Oficialan Protokolaron eldonitan de l’ Esperantista Centra Oficejo, kaj kiu troviĝas en la fino de la Detala Raporto pri la oficialaj paroladoj, diskutadoj kaj decidoj de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, de Sro Fr. Schneeberger (Laŭfon, Svisujo, Oficejo de Esperanto kaj Stenografio. Prezo 1 fr. 30).

La parolado de Dro Zamenhof kaj la Deklaracio pri Esperantismo (tria parto) estas represitaj el tiu sama Detala Raporto.


UNUA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

—————

I. — PREPARO DE L’ KONGRESO

—————

UNUA CIRKULERO (decembro 1904).

—————

Kongreso Esperantista en 1905

Organizota en Boulogne-sur-Mer
de la Franca Societo por la Propagando de Esperanto, la Franca Turing-Klubo, la Grupoj de Paris kaj Boulogne-sur-Mer.

La Esperantistoj anglaj, germanaj, aŭstraj, belgaj kaj francaj kiuj ĉeestis je la festoj organizitaj, je ilia honoro, de la Grupoj Calais’a kaj Dover’a la 7an kaj 8an de oktobro lasta, decidis kuniĝi denove, proksiman jaron, en esperantista urbo : ili elektis Boulogne-sur-Mer.

Doktoro Zamenhof, respondante je la invito de l’ tiea grupo, akcepis veni ĉi tien por prezidi la kunvenon de l’ jaro 1905a kaj esprimis la deziron ĉeesti en vera kongreso je kiu ĉiuj grupoj de l’ mondo estus invititaj.

Vidinte tiun ĉi akcepton kaj la gravecon kiun ĝi donas al la kunveno projektita, la Grupo Boulogn’a opiniis ke ĝi ne povis sola organizi tiun ĉi internacian Kongreson. Ĝi sendis alvokon al la Societoj kiuj partoprenis je ĝia fondo : la Franca Societo por la propagando de Esperanto, la Grupo Pariza, kaj la Franca Turing-Klubo. Tiuj ĉi societoj triope akceptis plezure doni sian helpon por efektivigi la sukceson de tiu ĉi festo kiu laŭ la esprimo de Doktoro Zamenhof, estos unu el la plej gravaj datoj en la historio de Esperanto.

Ni do petas ĉiujn grupojn francajn kaj alilandajn ke ili sendu al ni, kiel eble plej baldaŭ, sian aliĝon, por ke la organizanta komitato povu, kune kun ili, koncerti la rimedojn por ellabori la programon de l’ Kongreso.

Por la Franca S. F. p. E.
De Beaufront.

Por la Franca Turing Klubo,
Ballif.

Por la Pariza Grupo,
Carlo Bourlet.

Por la Bulogn’a Grupo,
A. Michaux.

Sin turni por la aliĝoj al la Prezidanto de l’ Grupo Esperantista en Boulogne-sur-Mer.


DUA CIRKULERO

—————

Al ĉiuj aliĝintoj je la internacia kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer

Kiel ni estis antaŭvidintaj, la decido organizi grandan internacian Kongreson dum la jaro 1905a estis akceptita de la tutmonda Esperantistaro kun vera entuziasmo. Al nia cirkulero dissendita ĉiulanden, jam respondis per aliĝoj kaj promesoj de helpado multnombraj grupoj kaj izolitaj Esperantistoj kiuj volos honori nian karan kaj glorindan Majstron, Doktoron Zamenhof.

Ni povas jam esti certaj ke la Kongreso, pro la grandnombreco, kaj precipe la graveco de la partoprenontoj havos rezultatojn nepre utilajn por nia komuna afero, kaj nun, ni opinias ke alvenis la tempo komenci metodeman organizadon de programo por la kunvenoj kaj festoj de l’ Kongreso.

Ĉar multaj aliĝintoj petis de ni sciigojn pri la programo farota ni decidis respondi per tiu ĉi cirkulero al iliaj esprimitaj demandoj.

El tiuj demandoj unu el la plej gravaj estas la dato de la Kongreso. Konforme al la preskaŭ ĝenerala deziro, ni elektis por la malfermo la 3an tagon de Aŭgusto. Aliflanke, por profiti grandan rabaton de la fervojaj kompanioj, oni pensis ke la daŭro devas esti dektaga. Pri tiu ĉi punkto ni devas konfesi iom da ŝanceliĝo, ĉar kelkaj aliĝintoj skribis ke ili ne povos ĉeesti longan tempon. Por tion aranĝi oni povus decidi ke estos du ĉefaj tagkunvenoj post sufiĉa intertempo, tiamaniere ke ĉiu povos partopreni en precipaj decidaĵoj. Por tio ni proponus la 6an kaj 10an tagojn de Aŭgusto.

Alia demando koncernas la kotizaĵon de ĉiu aliĝanto. La Komitato estus varme dezirinta neniel paroli pri mono kaj preni sur sin la tutan kalkulon. Sed, pro la graveco de la elspezoj, ĝi decidis tion kio sekvas : ĉiu aliĝinto ricevos specialan karton por la tuta daŭro de la kongreso, donantan la rajton ĉeesti ĉiutage kaj senpage en ĉiuj festaj kaj laboraj kunsidoj. Nur por ekvilibri la elspezojn estos sendata karto kies prezo estos 3 frankoj. Ni devas diri ke kelkaj ĵurnaloj ĉu proponis publikan monoferadon en siaj kolonoj ĉu konsilis sendi al ni direkte la helpon moralan kaj monan plej eblan por ĉiuj.

Tre kortuŝitaj pro tiaj sindonaj emoj, ni akceptas tiun duoblan helpon, kaj ni alvokas pli speciale la Francajn amikojn, ĉar oni ne devas forgesi ke estas la tuta Franca Esperantistaro kiu havos la honoron akceptadi nian karan Majstron Zamenhof, kaj liajn ĉiulandajn sekvantideanojn.

Kia ajn estos la sumo kolektita de la Komitato organizanta, la sukceso de l’ Kongreso estas certa por la nunaj Esperantistaj ĉeestontoj, ĉar ĉiuj aranĝoj estas faritaj por tiu sukceso.

Sed por ke la Kongreso alkonduku al nia afero multajn novajn adeptojn, oni devas fari grandan reklamon per afiŝoj kaj gazetoj, dissendi invitojn al multaj eminentuloj, al la plej gravaj ĵurnaloj de la Mondo, aranĝi publikan ekspozicion ; unuvorte, la Kongreso devos efiki sur la sentojn kaj fari impreson plej grandan kaj neforgeseblan : multe da soleneco, muziko, efektoj por la okuloj, k. t. p.

Ju pli ni efikos sur la sentojn, des pli niaj kongresoj kaj, sekve, nia tuta afero, iĝos popularaj en la Mondo. Tio estos la rolo de la mono ĉar ni devas

. . . . . voki ripetadante
ĝis ni atingos aŭskulton.

Nun, ni devas peti ĉiujn aliĝintojn ke ili iĝu niaj kunlaborantoj, kaj, por tio, ke ili sendu al ni, kiel eble plej baldaŭe, siajn pensojn, ideojn pri l’ afero. Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, aŭ ludi rolon en teatraĵoj bonvolu tion sciigi al ni, ankaŭ tiuj kiuj ludas ian muzikilon. Oni intencas ludigi teatraĵon per diverslandaj aktoroj por kompari iliajn elparoladojn.

Ĉe alia vidpunkto, oni sciigu al ni ĉiujn demandojn pri kiuj oni intencas diskutadi, ĉu pri la ĝenerala propagando, ĉu pri demandoj interesantaj la tutan Esperantistaron, ekz : plimalgrandigo de la prezo de poŝtsignoj potŝkartaj kaj leteraj, ekzamenoj kaj diplomoj internaciaj, adresaro speciala de Esperantistoj diplomitaj, k. t. p., k. t. p…

Por la esplorado de ĉiuj demandoj proponotaj, apartaj sekcioj estos formataj kiuj povos prezenti konkludojn al la ĝeneralaj ĉeestantaroj.

Ni estas certaj ke ĉiuj niaj amikoj volos helpi al ni en tiu grava organizado kaj ni estas feliĉaj esprimi al ili, kun niaj antaŭaj dankoj, niajn fratajn esperantajn salutojn.

Por la organiza komitato, 

Michaux
Boulogne-sur-Mer — France.


KUNMETITAJ EKSTRAKTOJ EL LA 3a ĜIS 7a CIRKULEROJ

—————

1a Kongreso universala de Esperanto

Organizata de la Grupo Esperantista de Boulogne-sur-Mer.

Sub helpaj aŭspicioj de : 1e Doktoro Zamenhof, aŭtoro de la Lingvo Internacia ; 2e de la Societo Franca por Propagando de Esperanto ; 3e de la Turing-Klubo de Franclando ; 4e de la Urbestraro de Boulogne-sur-Mer.

Alvoko al la esperantistoj. — La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de Dro Zamenhof, la plej grava paĝo en la historio de l’ Esperanto, estas necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu elmontraĵo devas fari grandan impreson en·la tuta mondo, ĝi devas alkonduki al nia afero la indiferentulojn kaj eĉ la malamikojn. Estas pro tiu celo ke Dro Zamenhof prezidos la unuan Kongreson, kaj petos ke ĉiuj ĉeestantoj aprobu la regulojn netuŝeblajn kaj fundamentajn de la lingvo. Do ĉiu vera Esperantisto devas ĉeesti la Kongreson, li tiel partoprenos la finan triumfon de nia kara afero.

Alvoko al la grupoj. — Estas necese ke ĉiu Grupo Esperantista elmontru sian ekziston, kaj estas nenia okazo pli bona por konigi sin ol partopreni la Kongreson. Ĉiu Grupo devas sendi almenaŭ unu delegiton. En la okazo de nepra malebleco de ĉeesto, estus necese ke oni estu reprezentata sendante aliĝon kaj petante kongresanan karton. Ni petegas la Sekretariojn de Grupoj sendi al ni la nomaron de siaj grupanoj, la konsiston de sia komitato, aŭ almenaŭ konigi la nombron de siaj aliĝantoj. Ni bezonas tiun sciigon por estontaj voĉdonoj kaj por citi la Grupojn en la kongresaj raportoj. Tio estos bona propagando utila por ĉiu grupo kaj ĝenerale por la Esperantista movado.

Estas ne forgesote ke grandaj ĵurnaloj zorge atentos nian provon. Ĉiuj ni deziregos montri al la tuta mondo nian fortecon kaj la staton de disvastigado de nia kara lingvo.

Aliĝoj. — Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ kvin frankojn ricevos (kun la karto, permesanta alesti ĉiujn kunvenojn kaj festojn de la kongreso kaj havi rabaton sur la fervojoj) la programojn detalajn kaj unu gvidlibron ilustritan de Boulogne kaj de la Kongreso.

Estas senutile diri ke la petita prezo ne sufiĉos por egaligi la elspezojn. Ni do akceptos dankeme la monoferojn kiujn oni bonvolus sendi al ni.

Publikigo. — La organizantoj gluigos afiŝojn en la urboj kie ne ekzistas grupo. Ili estus tre dankemaj al la grupoj kiuj bonvolus helpi la propagandon pri Kongreso presigante afiŝojn taŭgajn, enhavantajn sciigojn kiuj povus interesi plej multe iliajn samurbanojn. Tio estus santempe bonega propagando, ne nur por la Afero, sed ankaŭ por la lokaj varbadoj.

Kunvenoj. — La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros unu semajnon. La solena malfermo okazos la 5an je la oka vespere. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri tragoj estos rezervataj por la plej gravaj kunvenoj dum kiuj Dro Zamenhof proponos subskribi dekaracion sian kaj oni voĉdonos pri la Ligo kaj Centra Komitato. La 10an, okazos ĝenerala mara promenado dum kiu oni vizitos esperantistajn havenojn, anglajn kaj francajn. — La sekvantajn tagojn, variaj distraĵoj.

Diskutadoj. — Ĉiuj, kiuj havas ion proponotan devos enskribigi ĝin antaŭ la 25a de Julio. La projektoj komunikitaj ĵus aperis en aparta broŝuro, kiun ni povas sendi po 25 centimoj.

Kongresa libro. — La Kongresa libro, tre bele eldonita, estas por ĉiu esperantisto tre interesa memoraĵo de la 1a Universala Kongreso de Esperanto kaj ankaŭ bona propagandilo ; tial ni decidis vendi ĝin al tiuj kiuj ne povas veni Kongreson.

La enhavo de Kongresa libro konsistas el :

I. Bela portreto de Dro Zamenhof.

II. Poezioj en kiuj Dro Zamenhof klare signifis al ni nian Esperon, nian Vojon kaj nian Interfratiĝon.

III. Ilustrita gvidlibro de Boulogne-sur-Mer, kiu estas dividita en 4 partoj :

1e Historio de Boulogne-sur-Mer ;

2e Ĝeneralaj notoj (industrio, komerco, fiŝkaptado, movado de vojaĝantoj, priskribo de la haveno) ;

3e Vizito de la urbo : plano kaj interesaj sciigoj pri ĉiuj monumentoj kaj vizitindaj lokoj ;

4e Ĉirkaŭaĵoj de Boulogne (Wimereux, Le Portel…)

IV. Frazlibro franca-esperanta, tre utila, ne nur por la turistoj, sed ankaŭ por la praktika ellernado de Esperanto.

V. Komercaj kaj diversaj sciigoj.

La prezo de Kongresa libro estas 2 frankoj.

Pri la mendoj, sin turni al : Sro Paul Boulet, 49, strato Louis-Duflos, Boulogne-sur-Mer.

Koncertoj. — Alia grava punkto pri festoj kongresaj estas tiu celanta la organizadon de la koncertoj. Eble okazos almenaŭ du koncertoj, nur esperantistaj kompreneble. Ĉar ilia sukceso postulas ke la partoprenantoj estu diverslingvaj por pruvi ke Esperanto estas same elparolata en ĉiuj nacioj, ni petas ĉiujn kiuj povas kanti, deklami, aŭ ludi muzikilon ke ili bonvolu :

1e Sendi al ni la tekstojn de la verkoj kiujn ili intencus prezenti ;

2e Sciigi al ni kiujn tagojn ili nepre estos en Boulogne-sur-Mer.

Festeno. — Granda festeno estos oferata al Dro Zamenhof, al la Urbestraro kaj al la Presaro : tiuj kiuj volas ĉeesti devos enskribi sin ĉar oni povos garantii nur 500 seĝojn. La prezo de la Festeno estos 8 frankojn. Post la festeno, granda balo. Tiu ĉi festo okazos en « Kazino » apud la maro, la lundon 7an de Aŭgusto.

Balo. — Multaj fremduloj partoprenos la balon kun naciaj aŭ regionaj vestaĵoj. Tiu balo estus tiel originala festo kiu elmontrus tute bone la diversecon de la nacioj reprezentataj en la Kongreso ; plie, kaj precipe, la interkompreno per Esperanto estus pli konstatebla kaj farus gravan impreson sur la granda amaso da libertempuloj kaj da turistoj kiuj ĉiujare vizitas Boulogne-sur-Mer dum Aŭgusto. La balo devas do esti fruktoplena propagandilo. Ni estas certaj ke ĉiuj gekongresontoj komprenos la gravecon de tiu kunveno kaj ni ne scius tro insisti por ke kiel eble plej multaj el ili skribu al ni post ne longe promesante alveni kun naciaj, regionaj kaj variaj kostumoj. Ni estos tre dankemaj al ĉiuj kiuj bonvolos aŭdi nian alvokon.

Ekspozicio. — Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj esperantistaj estas petataj sendi, kiel eble plej multajn dokumentojn.

Angla ekskurso. — Tiuj, kiuj volas viziti esperantistajn havenojn anglajn kaj havi rabaton devas tuj sciigi tion, ĉar Vojaĝa Societo proponas organizi specialan vaporŝipon kiu foriros la 10an de Aŭgusto el Boulogne por viziti Folkestone kaj Dover kaj reveni tra franca haveno Calais.

Eble la ekskurso daŭros 2 tagojn : Se aliĝantoj estus multaj, la elspezo estos malkara, do oni devas sin enskribigi kiel eble plej baldaŭe.

Loĝado. — La Kongresanoj kiuj deziras esti certaj pri konvena loĝado kaj loĝi apud la kongresejo devas nun lui ĉambrojn. Pri tio la speciala Komisiitaro faras kun la luigantoj kontrakton skribatan, je la nomo de la Kongresanoj.

Tiuj Kongresanoj devas tuj :

I. Sendi al ni almenaŭ tri frankojn po ĉiu nokto.

II. Sciigi la datojn de alveno kaj de foriro.

III. Sciigi siajn apartajn dezirojn, kiujn oni klopodos plenumi. Tiuj, kiuj povas pagi 4 aŭ 5 fr. po ĉiu nokto, havos kompreneble proporcian ĉambron. — Sed, por faciligi bonan elekton, oni bonvolu sendi antaŭ unu monato.

Programo. — Ne eble estas eldoni definitivan programon ĉar la kongresanaro disponos mem pri sia tempo, tamen jen la proponaĵoj de la Boulogne’a grupo :

SABATON 5an de Aŭgusto.

Je la 8a vespere ĉe la Urba Teatrejo : Solena malfermo kun ĉeesto de la Urbestraro, de la Komerca Ĉambro kaj Turing-Klubo Franca. Oficialaj paroladoj. Koncerto.

DIMANĈON 6an.

Je la 9a matene. — Kuniĝo de la Kongresanoj po nacio : Esplorado de la projektoj. Elekto de parolontaj delegatoj.

Je la 2a vespere. — Ekskurso al Wimereux per speciala vagonaro. Vizito ĉe la marbodo. Ĉevalkuradoj en Aubengue.

Je La 9a ĉe la Teatro : granda Koncerto Esperantista.

LUNDON 7an.

Je la 8a matene. — Kuniĝo de ĉiuj delegitoj. Legado de la projektoj. Aranĝo de la protokolo por ĉiu tago de la Kongreso.

Je la 11a. — Unua ĝenerala kunveno : Deklaracio de Dro Zamenhof.

Je la 2a. — Festeno en la Kazino.

Vespere. — Granda Balo en la Kazino : La plimulto da Esperantistoj vestos naciajn kaj regionajn kostumojn. La aliaj sin vestos laŭvole sed ni konsilas vesperfestan veston.

MARDON 8an.

Je la 8a matene. — Kuniĝo de la aŭtoroj de projektoj.

Je la 2a. — Vizito ĉe la haveno. Ekskurso al Le Portel.

Je la 8a vespere. — Dua ĝenerala kunveno.

MERKREDON 9an.

Je la 8a matene. — Tria ĝenerala kunveno.

Je la 3a vespere. — Voĉdonoj. Decidoj de la Kongreso. Elekto de la venonta kongresejo.

ĴAŬDON 10an.

Ekskurso en Anglujo. Vizito de la Dovera kaj Folkestona grupoj.

VENDREDON 11an.

Returneniro tra Calais. Akcepto per la Calais’a grupo.

SABATON kaj DIMANĈON 12an kaj 13an.

Diversaj distraĵoj. Kamparaj festoj aŭ vizito de la Ekspozicio de Liège laŭ elekto de l’ Kongresanoj.

Speciala Oficejo. — Dum la tuta daŭro de la Kongreso speciala oficejo por sciigoj sidos en la « Urba Teatrejo ».

Tie, kongresanoj povos sciiĝi pri la detala programo ĉiutaga kaj ankaŭ pri neokupataj ĉambroj, tarifoj de ĉefaj hoteloj, restoracioj, kafejoj, magazenoj, luigantoj, k. t. p., adresoj de ĉiuj komercistoj, kiuj deziras proponi sian servon al Esperantistaro aŭ tradukigi avizon.

Fervojoj. — La komitato komisiis la societon Les Voyages Modernes, 1, rue de l’ Échelle, Paris, pri la biletoj. Tiu ĉi societo obtenis rabaton 50 % sur ĉeffervojoj francaj kaj atendas respondon pri fremdaj. Eble ĉiu vojaĝanto pagos nur iron kaj havos senpagan reiron, prezentante la inviton stampitan de kongreso kaj de fervoja Ko — Skribu al Voyages Modernes.

Grava avizo. — Por fervojoj, voĉdonoj, protokoloj, adresaroj, k. t. p. estas tute dezirinde ke ĉiu kongresano bonvolu tuj kaj legeble skribi :

I. — Plenan adreson kun vortoj : So, Sino, fo, fino ; profesion, aĝon.

II. — Lingvojn parolatajn ; apartajn ecojn (stenografo, teatro, muziko, k. t. p.).

III. — Klubon, grupon kaj nombron da societanoj.

IV. — Vojon elektotan : unu stacidomon por iro kaj returneniro.

V. — Datojn, horojn de alveno kaj foriro.

VI. — Preferon pri internacia organizacio, aŭ nur lingva akademio.

Alvoko al ĉiuj. — Por la unua fojo ĉiuj esperantistoj de la tutmondo ekkunvenos sub prezideco de la genia elpensinto de Esperanto ; al ĉiuj ni varmegan alvokon sendas ! Venu ĉiuj kiuj povas kaj triumfos nia verda standardo ! Ĉiuj antaŭen !

Por la organiza komitato,

La Grupo de Boulogne-sur-Mer.


DEFINITIVA PROGRAMO DE L’ KONGRESO

———————

Sub La Prezido de Dro Zamenhof

Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer
(De la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto 1905)

—————

OFICIALA PROGRAMO

Sabaton, la 5an de Aŭgusto

Je la 8a vespere : en la Urba Teatro, strato Monsigny : Oficiala Malfermo de la Kongreso antaŭ la Urbestraro, la Komerca Ĉambro kaj la Franca Turing Klubo.

I. L’ ESPERO
Poemo de Dro Zamenhof,
Muziko de De Ménil,
Ĥoro.

II. Oficialaj paroladoj.
Sro A. Michaux, je la nomo de la Organizantoj.
Sro N. Bilbocq, je la nomo de la Urbestraro.
Sro F. Farjon, je la nomo de la Komerca Ĉambro.
Respondo de Dro Zamenhof.

III. ORĤESTRO.

IV. ĈU VI KONAS LA LANDON ?
Eltiraĵo el Mignon, de A. Thomas,
Fino M. Samuel.

V. SERENADO, de Braga,
Kanto : Fino Richard,
Violono : Fino Libersat.

VI. SUB LA BLANKA VELO, de Chaminade,
Ĥoro (solo de Sino Parsons)

VII. LA BANO DE LA PASTRO, de G. Maurevert,
Monologo : Sro Paul Boulet.

VIII. LA EDZINIĜO DE JOHANINO, de V. Massé,
Sino Duchochois.

IX. ĤINDA KANTO, de Bemberg,
Kanto: Sino Bergier,
Violono: Fino Libersat,
Violonĉelo: Sro Libersat.

X. MENSOGO PRO AMO, unuakta komedio, esperantigita de Paul Boulet,
Ludata de : Finoj Samuel kaj Pannevin,
Sroj Lephay, Boulet, C. Michaux, Martin kaj Samuel.

—————

Dimanĉon, la 6an de Aŭgusto

Je la 9a matene : Kunvenoj de la Kongresanoj laŭ la nacioj en la Pumpilista Salono (strato de Pipots) por la Angloj, en la fiŝvendejo (salono de la 1a etaĝo) por la Belgoj kaj Holandoj, kaj en la diversaj salonoj de la Urba Teatro por la aliaj Kongresanoj.
Ekzameno de la proponitaj projektoj.
Elekto de la paroladontoj.
Enskribo de la demandoj prezentotaj en la kunveno de la Lundo matene.

Je la 1a posttagmeze : Ekskurso al Aubengues-Wimereux per speciala vagonaro. Foriro per la stacidomo de la Tintelleries, ĉirkaŭ la 1a posttagmeze.
Ĉeesto senpaga, por la Kongresanoj, ĉe la ĉevalaj kuradoj, laŭ afabla invito de la organizantoj de la kuradoj.

Je la 8a vespere : En la Urba Teatro, Granda Esperantista Koncerto :

1a PARTO

1. L’ ESPERO,
Poemo de Dro Zamenhof,
Muziko de A. Adelsköld,
Sino Josée Guivy (Tours).

2. BALO DE ENMASKIGITOJ, de Jane Heatly,
Tradukita kaj deklamata de Dro Lambert (London).

3. LEGENDO, de Wieniawski,
Ludata sur violono de Fino Birch (Folkestone).

4. FINOKANTO DE HANS SACHS, R. Wagner,
Tradukita de Alexander Simon,
Kantata de Dro Hanauer (Francfort).

5. ĈU ESTI AŬ NE ESTI ? (el Hamleto), Dro Zamenhof,
Deklamata de Fino Schafer (London).

6. PLU KRESKIS LA BARBO, de Hulme,
Kantata de Sro Hulme (Shrewsburg).

7.

EDZIĜO KONTRAŬVOLA,
Unuakta Komedio de Molière

Tradukis Victor Dufeutrel,
Dorimeno, filino de Alkantoro : Fino Junck (Italino),
Unua tsiganino : Fino Cederblad (Svedino),
Dua tsiganino : Sino Avilov (Rusino),
Sganarelo, amanto de Dorimeno : Sro Paul Boulet (Franco),
Pankraso, filozofo : Sro B. Mudie (Anglo),
Mariufuso, filozofo : Sro Saint-Martin (Kanadano) (1)
Geronimo, amiko de Sganarelo : Sro J. Ansel (Franco),
Alkantoro, patro de Dorimeno : Sro Cogen (Belgo),
Alcidaso, frato de Dorimeno : Sro Küchler (Germano),
Likasto, amanto de Dorimeno : Sro Allum (Norvego),
(1)  Sro Michaux (Franco), anoncita de la originala programo, estis anstataŭata, por la prezento, de Sro Saint-Martin.

2a PARTO

1. LA VOJO, Poemo de Dro Zamenhof,
Muziko de René Deshayes,
Sino Josée Guivy.

2. LA KAPELO, Poemo de Uhland,
Tradukis Dro Zamenhof,
Sro Otto Simon (Ung. Hradisch).

3. ANTAŬEN ! Kanto de A. Schafer,
Fino Schafer.

4. SOLO DE FLUTO, de P. Bilhaud,
Sro Doré (Troyes).

5. SANKTA LUĈIO, de Cl. Bicknell,
Fino Warlow (London).

7. LA ELFREĜO, Poemo de Goethe,
Melodio de Schubert,
Esperantigis : A. Grabowski,
Kantata de Dro Hanauer (Francfort).

8. FRENEZA RIDADO, de J. Normand,
Fino Banet (Valenciennes).

9. LA SONĜO DE LA MALLIBERULO, Rubinstein,
Sro Offret (Lyon).

10. NAZO FROSTIĜINTA, de A. Dumas,
Esperantigis : P. Sarpy kaj L. Bellereau,
Deklamata de Sino P. Sarpy (Lyon).

11. PRINTEMPO VENOS, Poemo de A. Naumann,
Muziko de A. Trickett.

Analizo de la Komedio « Edziĝo Kontraŭvola ». — Sganarelo promesis al Dorimeno edziĝi kun ŝi. Sed, je la lasta momento, li eksentas kelkajn timetojn pri kiuj li konsultas Geronimon, sian najbaron, kiu unue tute malaprobas, sed, post insisto de Sganarelo, lin mokante, gratulas ; Sganarelo estas feliĉa, sed kiam li aŭdis Dorimenon klarigantan siajn emojn pri edza vivado, li, laŭ konsilo de Geronimo, turnas sin al du filozofoj : Pankraso, babilemulo kiu nur pripensas pri aristolelaj teorioj kaj kiu ne permesas al Sganarelo diri unu vorton ; Mariufuso kies sistemo estas pri ĉio dubi. Ne povante havi nek jesan nek nean respondon, Sganarelo batas Mariufuson kaj senkulpiĝas dirante ke li ankaŭ ekdubas pri siaj batoj. Poste, pasas du tsiganinoj de kiuj li petas la bonan aventuron sed ĉiam sen sukceso. Tiam alvenas Dorimeno kaj ŝia amanto, Likasto. Dorimeno klarigas ke ŝi edziniĝas kun Sganarelo nur por la mono. Tion aŭdinte, Sganarelo deziras repreni sian promeson de Alkantoro, patro de Dorimeno. Sed Alkantoro ne volas kompreni tion kaj sendas sian filon, Alcidaso, kiu postulas ĉu duelon ĉu edziĝon. Al la malfeliĉa Sganarelo estas trudata « Edziĝo Kontraŭvola ».

Lundon, la 7an de Aŭgusto

Je la 8a matene (en la Urba Teatro) : Kunveno de la aŭtoroj de projektoj kaj de la Komisiitoj elektitaj la antaŭan tagon.

Je la 10a matene : Unua ĝenerala kunveno, en la Urba Teatro.
Deklaracio de Dro Zamenhof.

Je la 12a tagmeze : Granda Festeno oferata al Dro Zamenhof, al la Urbestraro kaj al la Presaro, en la Kazino. (Prezo : 8 fr. Sin turni al la oficejo de Sciigoj, en la Urba Teatro).

Je la 9a vespere : Granda Balo kun naciaj aŭ regionaj kostumoj, en la Kazino.

Mardon, la 8an de Aŭgusto

Je la 9a matene : Dua ĝenerala Kunveno, en la Urba Teatro.
Diskutado pri diversaj aferoj.

Je la 2a posttagmeze : Vizito de la haveno.
Ekskurso al Le Portel.

Je la 9a vespere : Tria ĝenerala Kunveno, en la Urba Teatro.

Je la 11a vespere : Laŭvola kaj senprograma Koncerteto.

Merkredon, la 9an de Aŭgusto

Je la 9a matene : Kvara ĝenerala Kunveno, en la Urba Teatro.

Je la 4a posttagmeze : Voĉdonadoj, decidoj de la Kongreso.
Elekto de la urbo kie okazos la 2a Kongreso.

Je la 9a vespere : Publika kaj koncerta Kunveno.
Lasta momente, multaj gesamideanoj afable akceptis kanti aŭ deklami. Por ili, ni enskribis en la programo specialan laŭvolan koncerton kiu certe ne estos la malplej interesa. Sed, ĉiuj partoprenontoj estas petataj enskribi sin, en la teatra oficejo, antaŭ merkredo tagmeze.

Ĵaŭdon, la 10an de Aŭgusto

Je la 12a 5 tagmeze : Foriro de Boulogne per la ŝraŭba vaporŝipo « Onward ».

Je la 1a 30 posttagmeze : Alveno ĉe Folkestone. Akceptado de la Folkestone’a Grupo ĉe la Marstacidomo (orĥestro Karl Kaps).

Je la 3a posttagmeze : En la Urbestrejo, oficiala ricevo de la Delegitoj de la Prezidantoj de Esperantistaj Societoj kaj de la Presaro, de Sro Alderman, J. Banks J.-P., Urbestro de Folkestone, la Urbestraro kaj la Komerca Ĉambro.
Honora Vino.

De la 3a ĝis la 4a 30 posttagmeze : Koncerto ĉe la Leas kaj ĉe la Pavilion de la Victoria Pear.

Je la 4a 30 posttagmeze : Koncerto sur la Leas Pavilion. — Refreŝigaj trinkaĵoj.

Je la 6a 5 vespere : Foriro de Folkestone-Centra.

Je la 6a 18 vespere : Alveno ĉe Dover. — Akceptado de la Dover’a Grupo.

Je la 7a 30 vespere : Vespermanĝo en diversaj restoracioj.

Je la 9a vespere : Oficiala ricevo de la delegitoj, de la prezidantoj de la Eperantistaj Societoj kaj de la Presaro, en la Konsila Ĉambro (en la Urbestrejo), laŭ afabla invito de Sro Wiliam Crundall, urbestro de Dover, prezidanto de la Dover’a Grupo — Honora Vino.

Vespere : Vizito de la Parade — Koncertoj — Lumaĵoj, k. t. p.

Vendredon, la 11an de Aŭgusto

Je la 10a matene : Vizito de la Haveno — Alveno de la transatlantika ŝipo, « Deutschland », irante New-York’on.

Je la 11a matene : Vizito de la Dovera Kastelo.

Je la 12a tagmeze : Reveno tra Connaught Park (skotaj dancoj : fajfistoj de la Orfejo de Dover’a Gordon Boys) — Mona kolektado por la orfejo.

Je la 1a posttagmeze : Foriro de Dover.

Je la 2a ¼ posttagmeze : Alveno ĉe Calais. Akceptado de la Calais’a Grupo. — Vizito de la urbo.

Vespere : Granda Vesperfesto en la Kazino, senpaga por la Kongresanoj. (1)

Je la 12a ½ nokte : Foriro de Calais.

Je la 1a ½ matene : Alveno en Boulogne.

(1)  La afiŝoj de l’ Kazino estis anoncintaj « esperantistan interludon », kiu okazis efective, inter du aktoj de la prezentado.
  Sino Junck. (Italujo) recitis la poezion de Victor Hugo « post la batalo » ; Sro Hanauer (Germanujo) kantis « la ora Bovido », el Faust, de Gounod ; kaj Fino Schafer (Anglujo) recitis « Ĉu esti aŭ ne esti » el Hamlet.
  Tiu interludo estis atente aŭskultata kaj varme aplaŭdata ; ĝi eslis interesa eksperimento, ĉar por la unua fojo Esperanto estis prezentata al paginta publiko.

Sabaton, 12an kaj Dimanĉon la 13an Aŭgusto

Diversaj distraĵoj en Boulogne

—————

Dum la tuta daŭro de la Kongreso

Granda Esperantista Ekspozicio
en la urba teatro de Boulogne

———————


II. — OFFICIALA PROTOKOLARO DE L’ KONGRESO

—————

Unua kunsido de lundo 7-a de aŭgusto 1905

Je la deka matene okazas, en la urbestrara teatro de Boulogne-sur-Mer, la unua kunveno ĝenerala de la kongreso.

D-ro Zamenhof petas, ke oni elektu komitaton por konduki la diskutadon, kaj solvi ĉiujn demandojn rilatajn al la funkciado de la kongreso.

S-ro Boirac proponas, ke D-ro Zamenhof estu prezidanto de tiu komitato same kiel de la tuta kongreso.

Tiu propono estas unuvoĉe akceptita.

Jen estas la nomoj de la personoj proponitaj de D-ro Zamenhof kiel membroj de tiu komitato :

Prezidanto : D-ro Zamenhof.

Vicprezidantoj :
S-ro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato (Franco) ;
S-ro Michaux, Prezidanto de l’ grupo de « Boulogne » (Franco) ;
D-ro Mybs (Germano) ;
Kolonelo Pollen (Anglo) ;
Generalo Sebert, membro de la Franca Akademiaro (Franco) ;

Sekretarioj :
S-ro Boulet, Vicsekretario de l’ grupo de « Boulogne » (Franco) ;
S-ro Dervaux, Sekretario de l’ grupo de « Boulogne » (Franco) ;
S-ro Grabowski, Prezidanto de l’ grupo de Varsovio (Polo) ;
S-ro Kühnl, Sekretario de l’ grupo de Praha (Bohemo).

Tiuj proponoj estas unuvoĉe akceptitaj.

*
*     *

S-ro Boirac, parolante je la nomo de D-ro Zamenhof, petas, ke la kongreso nur diskutadu pri la demandoj al ĝi proponitaj kaj nenion decidu definitive, ĉar ĝiaj membroj ne ricevis de la tuta Esperantistaro sufiĉan rajton por tiaj decidoj. Laŭ lia opinio la nuna kongreso povas havi rolon nur preparan kaj devas lasi la decidon al venonta kongreso ; li do esperas, ke ĉiuj kongresanoj konsentos, por eviti malpacon.

*
*     *

D-ro Zamenhof legas poste sian deklaracion, kies tekston ekzamenos la komitato, kaj al kiu la kongreso donos sian aprobon en unu el la venontaj kunsidoj.

La kunsido estas finita je la dek-dua.


Dua kunsido de mardo 8-a de aŭgusto 1905

Je la naŭa matene komenciĝas en la teatro la dua kunveno ĝenerala de la kongreso.

D-ro Zamenhof timante, ke li ne havos sufiĉe da forto por konduki la diskutadon en tiel grandnombra kongreso deziras, ke la efektiva prezidanto de la kunveno estu unu el la vicprezidantoj, nome Rektoro Boirac.

S-ro Boirac sidiĝante ĉe la flanko de D-ro Zamenhof dankas por la grandega honoro kaj proponas kun la konsento de aliaj vicprezidantoj, ke oni aldonu, kiel honorajn membrojn al la oficejo de la kongreso, delegitojn de ĉiuj lingvoj reprezentataj en la kongreso, tiamaniere, ke tiu oficejo fariĝu kvazaŭ resumo de Esperantismo.

Estas nomataj kaj sidiĝas sur la scenejo la jenaj personoj :
Anglujo : Moscheles.
Bohemujo : Otto Simon.
Hispanujo : Cordoniu.
Germanujo : Borel.
Italujo : Bicknell.
Belgujo : Jamin, Seynaeve.
Rusujo : Ostrovski.
Svedujo : Krikortz, Ahlberg.
Svisujo : Schneeberger.
Kanado : Saint-Martin.
Ameriko : Matchett.
Holando : Uitterdyk.
Katalunio : Sabadell.
Germana Aŭstrujo : Schrœder.
Norvegujo : Allum.
Finlando : D-ro Runeberg.
Malto : Busuttil.
Irlando : O’Connor.
Skotlando : Christen.

La virinan sekson reprezentas Sinjorinoj Bergier (Francino), Cederblad (Svedino), Junck (Italino), Shafer (Anglino).

La Prezidanto S-ro Boirac petas, ke ĉiu parolanto diru unue sian nomon kaj naciecon, laŭtavoĉe, kaj paroladu kiel eble plej mallonge.

*
*     *

Poste li donas vorton al S-ro Ducros, prezidanto de l’ grupo de « Le Hâvre », kiu prezentas la unuan proponon.

S-ro Ducros esprimas la deziron, ke oni klopodu, por ke Esperanto estu oficiale akceptata de ĉiuj landaj administracioj poŝtaj kaj telegrafaj egale kiel ceteraj fremdaj lingvoj. Ĝis nun ĝi estas nur tolerata tiamaniere, ke iafoje la sendanto devas pagi surprezon kiel por interkonsentita lingvaĵo. Nia lingvo ne estas oficiala por la telegramoj ; oni povas ĝin uzi praktike nur dank’ al la komplezo de la oficistoj. Sed konsiderante la gravecon de esperantista movado, S-ro Ducros opinias, ke ĉiu societo, komitato aŭ grupo povas peti de sia registaro la oficialan akceptadon de Esperanto por la eksterlandaj interrilatoj.

S-ro Chavet (Paris) rimarkas, ke li povas eble doni bonan konsilon, estante mem poŝtoficisto. La sistemo proponita de S-ro Ducros ne ŝajnas al li bona, car, se la poŝta administracio rifuzos, tio estos grava malsukceso, malfacile rebonigebla. Estas preferinde daŭrigi la nunan staton de tolerado.

S-ro Komandanto Matton (Clermont-Ferrand) dezirus olicialan petskribon de la kongreso al ĉiuj landaj administracioj.

S-ro Boirac opinias, ke estus pli singardeme, se la kongreso esprimus nur deziron.

S-ro Blanjean (Belgujo) proponas, ke oni sin turnu al la internacia oficejo de Berne, kies decidoj estas akceptataj ĉiulande.

S-ro Huet (Parizo) rimarkas, ke estas malfacile havi akceptadon por la internaciaj rilatoj antaŭ ol havi ĝin por la naciaj.

La Prezidanto resumas la diskutadon dirante : 1-e, la kongreso estante nun la sola organizaĵo internacia povus esprimi la deziron, ke Esperanto estu oficiale akceptata por telegramoj ; 2-e, ĉiu societo aŭ grupo povus klopodi pri tio en sia lando.

D-ro Javal aldonas, ke estus bone se la kongreso esprimus tian deziron al la Berna oficejo, sed tio estas malfacila sen ia internacia organizo. La plej bona rimedo estus, se en Francujo oni elektus komitaton de eminentuloj kiel S-roj Berthelot, Carnot, k. a., kiuj povus pli potence efiki sur la registaron, sin turnante rekte al la Ministro. Li konsilas, ke oni faru same en la ceteraj landoj.

S-ro Fruictier diras, ke li jam sendis ĉiulanden multe da telegramoj en Esperanto, kaj ke ili estis ĉiam akceptitaj de la oficistoj.

Kontraŭe S-ro Subira (Hispano) diras, ke en Hispanujo kelkafoje oni ne akceptis telegramojn en Esperanto.

D-ro Zamenhof sciigas, ke en Rusujo Esperanto estas oficiale permesata por telegramoj al la eksterlando.

Post similaj rimarkoj de S-ro Christen (Skoto) kaj Kapitano Capé, la Prezidanto konkludas, ke la demando ne estas sufiĉe matura, por ke oni povu solvi ĝin per oficiala decido.

Atendante estas konsilate : 1-e, uzi kiel eble plej ofte Esperanton telegrafe ; 2-e, klopodigi influajn personojn, se okazas ia malfacilo por transsendo de telegramo.

*
*     *

La dua demando proponita al la kongreso rilatas internacian organizadon de Esperantismo, pri kiu parolas unue S-ro Kabe (D-ro Bein). Li legas prilaboritan raporton, en kiu li unue desegnas historion de Esperanto. Tiu historio resumiĝas en tri periodoj : periodo rusa, periodo franca kaj periodo internacia ankoraŭ nun daŭranta. Post malfacilaj komencoj Esperanto faris mem sian vojon kaj oni povas diri nune, ke en Esperantujo la suno neniam subiras.

Por pliakceli la movadon ni bezonas internacian organizacion, kiu sin okupus pri ĉio koncernanta la lingvon kaj entute la aferon esperantistan, ekzemple pri kongresoj internaciaj kaj ankaŭ pri starigo de tutmonda jarlibro esperantista.

Kiel ajn bonega estas la jarlibro de S-ro de Ménil, ĝi tamen estas laboraĵo nur persona, en kiu oni bedaŭras multe da neeviteblaj mankoj, eraroj, ktp. Internacia Komitato sendante cirkuleron al la grupoj, por ke ili donu la nomojn de Esperantistoj plenumus pli facile kaj pli certe tian laboron.

La Prezidanto tre laŭdas la rimarkindan raporton de S-ro Kabe, sed li petas, ke ĉiu oratoro dum la sekvonta diskutado ne parolu pli ol kvar aŭ kvin minutoj.

Pastro Peltier proponas ke oni diskutu : 1-e, pri centra komitato lingva ; 2-e, pri centra komitato de organizado.

Pri la unua punkto, tio estas fondo de centra komitato lingva, ĉiuj kongresanoj ŝajnas konsenti, ke tia fondo estas dezirinda, sed pri la dua, kontraŭaj opinioj estas esprimataj.

Komandanto Matton (Clermont-Ferrand) opinias, ke ligo estus bona por unuigi ĉiujn Esperantistojn grupitajn aŭ izolitajn, kaj plie tia ligo estas necesa por kolekti la monon, kiun bezonas ĉiu centra eĉ simple lingva organizacio.

Same S-ro Subira (Hispano) dezirus internacian organizacion similan al tiu de la Turing-Klubo por faciligi la rilatojn inter diversnaciaj societoj esperantistaj.

S-ro Carlo Bourlet klarigas sian opinion pri ligo esperantista, kiu devas esti tute libera kaj frata unuiĝo de jam ekzistantaj societoj esperantistaj, difinata por ilia reciproka kunhelpado.

Kontraŭe S-ro Jeanneney (Strasburg) volas nenian ligon ĉar Esperanto estas kaj devas resti nur lingvo. Same S-ro Saint-Martin (Kanado) pensas, ke ni ne bezonas ligon : la kongreso perfekte sukcesis kvankam sen ligo. La sama opinio estas defendata de S-ro Saquet (Nantes), Krikortz (Stockholm), Dor (Lyon).

Fine S-ro Cart certigas, ke nenia organizacio reganta esperantismon estas necesa aŭ dezirinda. Nur oni povas admoni la diversajn naciajn societojn, ke ili kiel eble penadu por interrilatiĝi unuj kun la aliaj.

Dum tiu diskutado D-ro Zamenhof parolas pri la « Kolekto aprobita » kaj sciigas la kongreson, ke por eviti, ke en le estonto oni malbone komprenu lian veran intencon, li tute ĉesigos jam en tiu ĉi jaro la diritan kolekton kaj restos nur persone ligita kun la firmo, kiu havis ĝis nun la markon « aprobita », t. e. D-ro Zamenhof devos nur ĉe tiu ĉi firmo eldoni siajn personajn verkojn kaj li do restas sola ligita, por ke ĉiuj aliaj Esperantistoj estu plene liberaj kaj ke ne restu « eĉ ombro sur la afero ».

Por konkludi la diskutadon, la prezidanto demandas la kongreson, ĉu ĝi konsentas pri la fondo de komitato simple lingva kun D-ro Zamenhof kiel prezidanto por konsiliĝi kun li pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo.

Tiu propono estas unuvoĉe aprobata.

La Prezidanto demandas, ĉu la kongreso deziras la fondon de ligo aŭ de federacio internacia.

Ĉar la kongreso ne konsentas, li proponas, ke ĝi esprimu almenaŭ la deziron, ke la diversaj societoj naciaj jam ekzistantaj penadu, laŭ la vortoj de S-ro Cart, por kiel eble plej ofte interrilatiĝi, en la estonto, unuj kun la aliaj. Tiu propono estas aprobata.

La kunsido estas finita je la dekdua.


Tria kunsido de mardo 8-a aŭgusto 1905

Je la naŭa vespere okazas en la teatro la ĝenerala Kunveno.

S-ro Boirac legas la demandaron :

1-e. — La plej bona maniero elparoli Esperanton.

2-e. — La neceso disvastigi Esperanton inter junuloj.

3-e. — La literoj sursignitaj.

D-ro Zamenhof por kontentigi kelkajn personojn, kiuj demandis lin pri la riproĉindaĵoj rimarkitaj ĉe diverslandaj kongresanoj rilate al la elparolado de la lingvo, donas publike la petitajn klarigojn.

Li kritikas : 1-e, la elparoladon de multaj Francoj, kiuj metas la tonan akcenton sur la lastan silabon de ĉiu vorto. Tamen la lasta silabo devas esti sufiĉe bone parolata, por ke oni bone aŭdu ĝin, kaj oni ne devas kiel kelkaj Germanoj ĝin tute engluti. Simile  ,  ne devas soni kvazaŭ ili estus skribitaj  a-ue-u  sed tiu mallonga  ŭ  estas kvazaŭ konsonanto kaj formas nur unu silabon kun la antaŭiranta vokalo.

Poste D-ro Zamenhof petas S-rinon Junck, ke ŝi elparolu ian tekston por montri la ĝustan elparoladon. S-rino Junck elparolas tiam la « Vojo », sed en la lasta strofo anstataŭ : ni atingos la celon, ŝi diras, sin turnante al D-ro Zamenhof : li atingis la celon, kaj tiu aludo kaŭzas laŭtegan aplaŭdadon.

S-ro Grabowski kritikas regulon troveblan en kelkaj lernolibroj, laŭ kiu oni devas ĉiam elparoli  e-o-a  longe kiel la francaj  ê-ô-â. Tia elparolado tute ne ebligas, ke oni metu akcenton sur la ĝustan silabon, ĉar vole-nevole oni devas tiamaniere akcenti la lastan.

Ĝenerale, pri la elparolado de vokaloj, D-ro Zamenhof rimarkas ke ĉiuj literoj, sekve  ankaŭ, devas esti nek tro fermitaj, nek tro malfermitaj. Simile, al S-ro Pourcines (Franco) demandante ĉu oni devas elparoli  gorĝe aŭ lange, D-ro Zamenhof respondas, ke, ĉar multaj personoj ne povas elparoli unu aŭ alian el tiuj du  r,  tio ne malhelpas, ili faru laŭ sia eblo.

Laŭ S-ro Bourlet, nur tre malgrandaj diferencoj ekzistas en nia elparolado, ili tute ne malhelpas la komprenon, estus tre bedaŭrinde, se malaperus tiu rimedo por rekoni la naciecon de la Esperantistoj.

Aliparte, en vortoj kunmetitaj, laŭ lia opinio, estas pli facile uzi tiom da akcentoj kiom estas da kunmetradikoj, tio ĉi ankaŭ povas malhelpi malkompreniĝojn. Ekzemple : pie-diranto kaj pied-iranto, diamanto kaj di-amanto.

D-ro Zamenhof klarigas la elparoladon de  ĥ,  kiu ne devas soni kiel  k,  kaj de  kompare kun  i,  kaj  ĵ.

La Prezidanto, S-ro Boirac, konkludas la diskutadon dirante, ke ĉiu nacio havas siajn proprajn malfacilaĵojn pri la elparolado de nia lingvo, sed ili estas tute ne gravaj kaj neniel malhelpas la reciprokan kompreniĝadon.

*
*     *

S-ro Privat pri la dua demando montras, kion li faris kun sia amiko S-ro Hodler por propagandi Esperanton inter la junuloj, kaj insistas pri la neceseco varbi tiujn, kiuj morgaŭ estos siavice plenaĝuloj kaj havos infanojn, kiujn ili instruos pri Esperanto. Li estas fervore apogata de S-ro Leo Belmont, kiu certigas, ke la junularo ricevos grandan profiton el la lernado de Esperanto, kaj de S-ro Bourlet, kiu signas la malhelpaĵojn de la enkonduko de Esperanto en la lernejojn francajn kaj deziras pli plenajn lernolibrojn por la infanoj.

Apogas ankaŭ S-ro Boirac, kiu donas al la kongreso tre ulilajn sciigojn pri la plej bona maniero enkonduki Esperanton en la diversajn lernejojn.

Al S-ro Moch (Parizo), kiu estas faronta raporton pri Esperanto en la universala paca kongreso de Lucerne, kaj demandas, ĉu ekzistas kursoj de Esperanto en francaj publikaj lernejoj, li respondas, ke Esperanto estas jam instruata en pli ol dudek francaj lernejoj.

*
*     *

La tria demando pri la supersignitaj literoj estas prokrastata ĝis la morgaŭa kunsido.


Kvara kunsido de merkredo 9-a de aŭgusto 1905

Merkrede, 9-an de aŭgusto, je la naŭa matene en la teatro okazas la kvara kaj lasta ĝenerala kunveno.

En la programo estis enskribita dua kunsido por la posttagmezo, sed la Prezidanto S-ro Boirac proponas, ke tiu ĉi kunsido estu nia lasta. La kongreso konsentas. Poste li legas la nomojn de tiuj personoj el kiuj konsistas la provizora lingva komitato, kies elekton oni komisiis al D-ro Zamenhof en antaŭa kunsido. Li petas, ke oni montru aliajn nomojn se estas necese por plenigi la komitaton.

Jen la nomaro de la personoj elektitaj :

I. — Anglujo.
1. Busutil (Malta)
2. J. Ellis (Keighley)
3. Emeric (Pahang Lipis)
4. D-ro Lloyd (Liverpool)
5. Millidge (London)
6. Moscheles (London)
7. A. Motteau (London)
8. Mudie (London)
9. 0’Connor (London)
10. R. Pollen (London)
11. J. Rhodes (Keighley)
12. Fr-ino Schafer (London).

II. — Aŭstrujo.
1. Kühnl (Praha)
2. Ĉejka(Bystrice)
3. Schröder (Wien)
4. Simon (Ung.-Hradisch).

III. — Belgujo.
1. Jamin (Bruselo)
2. Kom. Lemaire (Bruselo)
3. D. Seynaeve (Kortrejko).

IV. — Brazilujo.
1. Coutinho (Rio-de-Janeiro).

V. — Bulgarujo.
9. Oreŝkov (Plovdiv).

VI. — Ĉilio.
1. Sepulveda Cuadra (Santiago).

VII. — Danujo.
1. Skeel Giörling (Aalborg).

VIII. — Finlando.
1. Gustafsson (Lassäna)
2. Dr. Runeberg (Helsingfors).

IX. — Francujo.
1. De Beaufront (Louviers)
2. Benoist (Paris)
3. Boirac (Dijon)
4. Bourlet (Paris)
5. K-no Capé-Montrosier (Orléans)
6. Cart (Paris)
7. Dr. Dor (Lyon)
8. Fruictier (Paris)
9. Guilbeau (Paris)
10. Guillaume (Paris)
11. Huet (Paris)
12. Dr. Javal (Paris)
13. Lambert (Dijon)
14. Lemaire (Épernay)
15. Kom. Matton (Clermont-Ferrand)
16. Méray (Dijon)
17. Meyer (La Rochelle)
18. Michaux (Boulogne-sur-Mer)
19. Moch (Paris)
20. Abbé Peltier (Sainte-Radegonde)
21. Generalo Sebert (Paris).

X. — Germanujo.
1. Borel (Berlin)
2. Christaller (Stuttgart)
3. Dr. Ebner (Königsberg)
4. Hanauer (Frankfurt a. M.)
5. Meier (München)
6. Dr. Mybs (Hamburg-Altona)

XI. — Grekujo.
1. Dragumis (Ateno)

XII. — Hispanujo.
1. Cordoniu (Murcia)
2. V. Inglada (Barcelona)
3. Sabadell (Barcelona)
4. Villanueva (Murcia)

XIII. — Holando.
1. Uitterdyk (Hilversum)

XIV. — Hungarujo.
1. Lengyel (Paris)
2. Miletz (Budapest)
3. Süssmuth (Budapest)

XV. — Islando.
1. Thornsteinsson (Reykjavik)

XVI. — Italujo.
1. Bagnulo (Napoli)
2. Bicknell (Bordighera)
3. Blanc (Roma)
4. Gallois (Riolunato)
5. S-rino Junck (Bordighera)
6. Marignoni (Crema)

XVII. — Japanujo.
1. Gauntlett (Okojama)
2. Mackensie (Kanazawa)

XVIII. — Kanado.
1. Beauchemin (Montréal)
2. Saint-Martin (Montréal)

XIX. — Meksiklando.
1. Morin (Santa-Rosa)
2. Dr. Vargas (Santa-Rosa)

XX. — Norvegujo.
1. Jean Allum (Lysestvelter)
2. Midthus (Lysekloster)

XXI. — Peruo.
1. Villareal (Lima)

XXII. — Persujo.
1. Abesgus (Teheran)

XXIII. — Polujo.
1. Dr. Bein (Kabe) (Varsovio)
2. Blumenthal (Leo Belmont) (Varsovio)
3. Grabowski (Varsovio)

XXIV. — Portugalujo.
1. Costa E Almeida(Rezende)

XXV. — Rusujo.
1. Asnes (Peterburg)
2. Avilov (Tiflis)
3. Dombrovski (Jalta)
4. Gernet (Odessa)
5. Kofman (Odessa)
6. Ostrovski (Jalta)
7. Zinoviev (Poltava)

XXVI. — Svedujo.
1. Ahlberg (Stockholm)
2. Fr-ino Cederblad (Öfverselo)
3. Krikortz (Stockholm)
4. Nylén (Stockholm)

XXVII. — Svisujo.
1. Renard (Genève)
2. Schneeberger (Laufon)

XXVIII. — Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko.
1. Geoghegan (East sound)
2. Dr. Talmey (New-York)
3. Twombly (Brooklyn)

Tiu ĉi granda lingva komitato decidos mem pri sia organizado kaj funkciado, ĉu elektante oficistaron, ĉu dividiĝante en grupojn.

Poste oni decidas, ke la komitato, kiu organizos la venontan kongreson, konsistos el la estraro de la nuna kongreso elektita en la unua ĝenerala kunveno, kies membroj estas D-ro Zamenhof, prezidanto, Rektoro Boirac, S-ro Michaux, D-ro Mybs, Kolonelo Pollen, Generalo Sebert, Vic-Prezidantoj, kaj la kvar sekretarioj.

Tiu ĉi organiza komitato ankaŭ esploros la diversajn demandojn resenditajn, prokrastitajn, aŭ ne esploritajn en la nuna kongreso kaj prezentos raportojn al la venonta kongreso.

*
*     *

La Prezidanto malfermas tiam la diskutadon pri la tempo kaj la loko de la dua universala kongreso de Esperanto.

S-ro Moch diras, ke ni devas skui Eŭropon kaj por tio, ni devas almenaŭ nune havi ĉiujarajn kongresojn.

Tiu propono estas aprobata.

En kiu lando estos la venonta kongreso, ĉu en Germanujo, Anglujo aŭ Svisujo ?… Post diskutado, en kiu partoprenas S-roj Borel, Belmont, Cart, k. t. p., la kongreso decidas, ke la organizada komitato zorgos pri tiu ĉi punkto, esploros kaj juĝos mem.

Kapitano Capé petas, ke la dirita komitato kiel eble plej baldaŭe sciigu la decidon, ĉar oni bezonas almenaŭ unu jaron por bone organizi tiun entreprenon.

*
*     *

La demando pri la sursignitaj literoj kun la konsento de S-ro Saint-Martin, kaj post rimarko de D-ro Javal estas resendata al la lingva komitato.

*
*     *

Oni faras poste diversajn proponojn : 1-e, oni akceptas kiel universalan esperantan flagon, la flagon de la Boulogne’a Grupo (verda tuko) longa je 1,20 metro, kun maldekstra supra angulo blanka (0,50 × 0,50) kaj sur tiu ĉi blankaĵo, verda stelo. 2-e, la demando pri la universala himno estas prokraslata ĝis venonta kongreso. Same oni resendas al la du komitatoj L. kaj 0. diversajn demandojn pri stenografio, poŝtmarko internacia, propagando al la komercaj ĉambroj, kaj al la poŝtoficistaro, internacia informejo, k. t. p., k. t. p.

*
*     *

D-ro Zamenhof leviĝas kaj petas, ke la Prezidanto legu, je lia loko kaj je lia nomo la definitivan tekston de la Deklaracio, akceptitan en antaŭa konsiliĝo de la oficistaro de la kongreso.

Tiun legadon la kongreso salutas per entuziasmaj aplaŭdoj (1).

S-ro Michaux dankas al ĉiuj helpintoj, kaj konstatas, ke la gazetaro tre favore raportis pri la kongreso.

Kolonelo Pollen ankaŭ dankas pro la invito je la nomo de la brita esperantista asocio, kaj fine, S-ro Boirac kiel Prezidanto konstatas, ke la kongreso atingis la celon de sia laboro. Ĝia sukceso estas por ĉiam la plej efika pruvo, ke Esperanto kiel artefarita lingvo plene taŭgas por ĉiuj internaciaj rilatoj. Li dankas S-ron Michaux pro la bonega organizado, kaj diras gloron al nia kara Majstro, al lia senmorta kreaĵo Esperanto por la paco de la homaro kaj la frateco de la popoloj sur la tuta terglobo.

Kortuŝata D-ro Zamenhof esprimas siajn dankojn al ĉiuj kaj certigas ke tiu tago neniam forviŝiĝos el lia memoro.

La kunsido estas finata, je la dek-dua, meze de longaj, senfinaj, entuziasmaj aplaŭdadoj kaj krioj :

Vivu Zamenhof ! ! — Vivu Esperanto ! !

E. Boirac.                                  L. Zamenhof.

(1)  Vidu la tekston de la Deklaracio, sur pago 31a.


III. — ALDONO

—————

Parolado de Dro Zamenhof

(oficiala malferma kunsido de la 5a de aŭgusto).

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj !

Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas (aplaŭdado). Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la ministro de la publika Instruado, al la Urbestraro de Parizo, al la Franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj. (Aplaŭdado).

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo ; ne kunvenis regnestroj nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas ; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema : ĝi estas la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj ; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas : ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos. (Aplaŭdado, krioj : bone ! bone ! Vivu Zamenhof !)

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, — tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion ; sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian ; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia ! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn, — ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo ; sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera ; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas ; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, (aplaŭdoj) kiuj ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo (aplaŭdado). Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj ! (Aplaŭdado).

Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitaĵoj de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura, kiu pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj estis nur tre longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas ankoraŭ tre malkuraĝe, sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldaŭ tiel potencege ekregos en la mondo, ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke estis iam alie, ke la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon ne komprenis unu la alian ! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj, ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo ne povas kompreni unu alian, venu al ni, kaj, se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris. Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la renkontatajn esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura, — kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon kaj ripetadu laŭte : « Jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la reciproka kompreniĝado de homoj per neŭtrala arta lingvo estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila. » Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue ; sed, komparante ilian balbutadon kun la perfekte flua parolado de aliaj personoj, ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj.

Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro ; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili estu benataj ! (Aplaŭdado).

En la unua kongreso de la Esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj ; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ĝi ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala kaj ĝi ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon — tute egale, ĉu ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo — la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia Kongreso, se mi diros : « Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia ! » (Aplaŭdado.)

Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj. Ne venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte, sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto. (Aplaŭdado). Dek ok jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondon. Ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj. Tre granda kaj vasta estas jam nia literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun kun ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla ; mi nomos nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein, (aplaŭdado) la unua energia propagandisto de nia afero ; lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo. Poste la morto rabis al ni Jozefon Wasniewki, (aplaŭdado) la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute ne ekzistus : mi parolas pri la neforgesebla W. H. Trompeter (aplaŭdado). Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, kiam ĝi troviĝis en la plej malfacilaj cirkonstancoj ; li sola subtenadis ĝin tiel longe, ĝis la nombro de la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda, por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun, se li vidus la nunan staton de nia afero.

Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve, tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj (la aŭskultantoj leviĝas). Al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistaj la unua kongreso Esperantista esprimas sian respekton kaj pian saluton. (Longa aplaŭdado.)

Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo :

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro ;
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale ;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro !

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron ;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos :
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.


Deklaracio pri Esperantismo

Akceptita en la lasta kongresa kunsido.

Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon :

1.  La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu « ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn », donus al la homoj de malsamaj nacioj, la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2.  Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo (1).

(1)  Tie ĉi, la originala projektita teksto daŭrigis tiel :
« Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli certe kaj pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj ».

3.  Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas « nenies propraĵo », nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj ; kiel spiritaj majstroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj de tiu ĉi lingvo.

4.  Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo « Fundamento de Esperanto », en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon (1). Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj « tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto ». Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton (2).

5.  Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga (3).

(1)  En la projektita teksto estis : « … fari eĉ la plej malgrandan ŝanĝon ».

(2)  La projekto enhavis tiun ĉi kvinan paragrafon :
« 5.  Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto ; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organizacio esperantista. ».

(3)  La projekto enhavis tiun ĉi finan paragrafon :
« 7.  Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo por la komencantoj, sed ĝi havas en si nenion devigan. Ĉiu esperantisto povas libere uzi ĉiun libron aŭ gazeton, kiun li deziras. »

—————


TABELO DE ENHAVO

—————

—————

Paris. — Presejo Philippe Renouard, 19, rue des Saints-Pères. — 307


 C. O. 63 


Pliaj dokumentoj kaj ilustraĵoj pri la Unua Kongreso


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org