Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

— Esperantista Centra Oficejo (Parizo, 1905-1922)
— Grupo Esperantista de Parizo

Fine de la jaro 1905, post la sukcesega unua Universala Kongreso de Esperanto, estis kreita de Doktoro Ĵaval kaj Generalo Sebert, la Esperantista Centra Oficejo, en Parizo.
Blazono de E.C.O. Blazono de E.C.O. Tiu oficejo, dum pluraj jaroj, centrigis la organizadon de la Esperantista movado : Lingva Komitato (Akademio), Universalaj Kongresoj. La Oficiala Gazeto Esperantista estis publikigita de E.C.O. kaj informis pri ĉio-ĉi, ankaŭ pri Esperantistaj asocioj, ne-Esperantistaj internaciaj asocioj, rilatoj kun registaroj, propagando, bibliografio de Esperanto. La oficialeco de Esperantista Centra Oficejo ĉesis en 1922. D-ro Ĵaval mortis en 1907, G-lo Sebert en 1930, ili naskiĝis en 1839.

La Esperantista Centra Oficejo lokiĝis ĉe la Societo Franca de Fotografio, 51 avenuo de Clichy, kies prezidanto estis G-lo Sebert. Tiu adreso fariĝis unu el la ĉefaj Esperantistaj rendevuejoj en Parizo (kun la universitato La Sorbonne). Tie ankaŭ instaliĝis la Esperantista Librejo kaj la sidejo de la Grupo Esperantista de Parizo, ĝis la morto de G-lo Sebert.

En ĉi-tiu paĝo estas ligiloj al bajtaj reeldonoj de dokumentoj publikigitaj de la E.C.O., kiuj ne ĉiuj rilatas al propagando kaj organizado, ĉar la E.C.O. ankaŭ estis la renkontejo de G.E.P., kie estis konsultebla la riĉa E-biblioteko de Sebert.



Elektronikaj arĥivaj dokumentoj rilataj al E.C.O. — Esperantlingve :

Memoraĵo de 1-a UK 12 Poŝtkartoj pri la unua Universala Kongreso (1905) :
Eliro el la Kongresejo,  Festeno en la Kazino,  Komuna foto,  Balo kostumita,  Familioj Zamenhof kaj Michaux,  Poezia verkado,  Sur la ŝipo "Onward",  Urbdomo de Folkestone,  Domo de Sro Finez,  Ŝipo "Deutschland",  Alveno en Calais,  Komerca Ĉambro.

Palaco en Bruselo Internacia Muzeo de lingvo Esperanto (Bruselo, 1910) :
Modela ekspozicio pri Esperanto, okaze de la Universala Ekspozicio en Bruxelles en 1910, kaj modela agado en la (ne E-a) Monda Kongreso de la Internaciaj Asocioj.

Letero de D-ro Zamenhof pri la estonta Krakova kongreso (1912) :
« Mia Krakova parolo estos ja kvazaŭ ia abdiko ; ni povas sekve antaŭvidi, ke la malamikoj de la Centra Oficejo certe dirus, ke „al la abdikado puŝis min generalo Sebert, por ke li restu la sola reganto” ! »
Aŭtografo de Zamenhof Vizito de D-ro Zamenhof en la E.C.O. (1913) :
S-ino Ferter-Cense, D-ro Zamenhof, G-lo Sebert, S-ro Chavet, estis fotitaj kaj skribis sian nomon sur la ora libro.


L’ Office Central Espérantiste — textes en Français :

Guide Espéranto de la Croix-Rouge (1906-?, bilingue) du Lieutenant Bayol :
«…à l’usage des militaires blessés ou malades, des médecins, chirurgiens, brancardiers, infirmiers, des membres de la Croix-Rouge et des ministres de tous les cultes, de tous ceux, en un mot, qui sont appelés en temps de guerre à donner des soins ou à en recevoir, dans les ambulances, hôpitaux et toutes formations sanitaires. »
L’Esperanto et les langues nationales, par le Général Hippolyte Sebert (1909) :
Ce texte surprend par le point de vue sur la question de la langue internationale qui dévoile la carte géopolitique des forces en présence et les positions tenues par chacune des langues dominantes ; il surprend par sa manière de défendre la francophonie mais plus encore par sa permanence et son franc-parler.
Le Problème de la langue internationale, d’Émile Boirac (1911) :
Un article du Recteur de l’Académie de Dijon pour promouvoir l’espéranto parmi le corps enseignant, publié par la Revue pédagogique :
… « Ah ! si l’on pouvait nous assurer, à nous Français, que tous les peuples vont s’entendre pour adopter le français comme unique langue auxiliaire internationale… »
Général Sebert Allocution de M. le Général Sebert (1912) :
« La question de la langue internationale se relie étroitement avec celle du développement prodigieux qu'ont pris, dans ces derniers temps, les moyens de communication rapides entre tous les peuples de la terre. Les voitures automobiles, les ballons dirigeables et les aéroplanes … »

Mort du Docteur L. Zamenhof Mort du Docteur L. Zamenhof  (14 avril 1917) :
Tout le contenu d'un cahier de coupures de journaux en français constitué en avril-mai 1917 à l'Office Central Espérantiste. Très grande variété d'opinions…

Oficiala Gazeto Esperantista :

Oficiala Gazeto Esperantista :
Pri la gazeto de Esperantista Centra Oficejo (1908-1922) : Lingva Komitato, Kongresoj, Societaro, Statistikoj, Propagando, Literatura Asocio, k.c.
Kronologia artikolaro :
Kompleta listo, de n-ro 1 ĝis n-ro 82-83 (pezo=200Ko).
Laŭtema artikolaro :
Kompleta listo, artikoloj samfamiliaj estas kunigitaj (pezo=200Ko).
Ĝenerala kronologio :
Tabelo de la kunirado de la numeroj, datoj, paĝoj, aldonoj.

Kovropaĝo de la kajero 1a

Esperantista Dokumentaro :

Kajero unua, 1906 : Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer, 5-13 Aŭgusto 1905 :
Preparaj cirkuleroj, – Kompleta programo, – Oficiala Protokolaro : decidoj de la kvar kunsidoj : Unua kunsido de lundo 7-a de aŭgusto 1905, Dua kunsido de mardo 8-a de aŭgusto 1905, Tria kunsido de mardo 8-a aŭgusto 1905, Kvara kunsido de merkredo 9-a de aŭgusto 1905, – Parolado de L. Zamenhof, – Deklaracio pri Esperantismo.


Elektronikaj arĥivaj dokumentoj rilataj al G.E.P. — Esperantlingve :

Infanoj ĉe komuna manĝado en ĝardeno Morala edukado de la popola infano / La Femme du monde et l’enfant du peuple, de Baronino de Ménil (1907) :
« En ĉi-tiu epoko, kiam la sociala demando okupas tiel grandan lokon en la ideoj, konversacioj, kaj precipe en la politiko, ekzistas ia socialismo pli modesta, kiu, apogante sin ne sur la egaleco de la klasoj, sed sur iliaj ĉiutagaj interrilatoj, povas ludi tre gravan rolon en la evolucio de la progreso… »

Carnet d'adhésions n° 109 Carnet d'adhésions (1910) :
En la fold-folioj de ĉi-tiu aliĝo-karto al la Grupo Esperantista de Parizo : kiuj estas la respondeculoj, kie okazas la ĉiusemajnaj rendevuoj de ĉiuj sekcioj, la reklamoj de Hachette, plus iu stranga franclingva vort-ludo…
Parto de mapo 
ĉirkaŭ La Sorbono Paris en 9 tagoj, turisma gvidlibro, ĉirkaŭ 1910 :
La unua esperantlingva gvidlibro pri Parizo, adaptita el tiama broŝuro de la Centra Oficejo de Franca Turismo, kun detalaj mapoj de la historiaj kvartaloj, kun mapo de metroo, kun adresoj de kafejoj kie renkonti Esperantistojn, kaj de la grandaj magazenoj kie Esperanto paroleblas kaj elegantaj kostumoj aĉeteblas…

Carlo Bourlet, 1866-1913, (eta biografio, 1914) :
Inter 1900 kaj 1913 tiu franca matematikisto ludis tre gravan rolon por Esperanto.
Simbolo de la Kongreso Manlibro de la Kongresano, 10a U.K., Parizo, 1914 :
Tre kompleta turisma gvidlibro pri Parizo, por viziti la urbegon de 1914… Grandaj magazenoj, ĉevalaj veturiloj, aŭtobusoj, spektakloj, restoracioj, vidindaĵoj, promenadoj, etoso… Parizo estos ĉiam Parizo !
Venezia standardo Bianca Capello (Bianka Kapelo), de Émile Souvestre, (am- kaj aventur-rakonto verkita franclingve ĉ. 1839, tradukita en 1922) :
… « Lia Moŝto eble preferus kison ol deziresprimon » diris la mulisto ; la junulino timete ekmoviĝis — « Tro sovaĝa vi estas, kvankam tiel beleta, mia kolombino » diris Beppo kun altranga tono — « Nobelulino de Venezio ŝi ne estas » rimarkigis Casini malkontenta — « La Venezianaj sinjorinoj efektive, estas pli flirtemaj » daŭris Beppo — « Ĉu vi elvenas el la senstrata urbo, Sinjoro Kavaliro ? » demandis la mulisto — « El tie mi venas » — « Kion nova ? » — « Nenio : multaj amintrigoj, kiel kutime… plie amforrabo » — « Amforrabo ? » rediris Madalena fariĝinte pli atenta — « Jes, mia ĉarma sovaĝulino… Junulino de altrangeco, beleta kiel vi, malaperis kun iu viro, kiun neniu konas. Oni parolas pri mistera maskovesto dum balo, pri nokta rendevuo, ĉe la pordo de la patra palaco… vera romano… » …
Nigra kato antaŭ 
Montmartra fono Tra Paris per aŭtoĉaroj – Nokto en Montmartro, de Simone Bernard – André Remond, 1937 :
Du turismaj ekskursoj en Parizo kiuj estis proponitaj al la membroj de la internacia konferenco Esperanto en la moderna vivo en Majo 1937.
La unua estas aŭtobusa klasika trairado en la ĉefaj stratoj, renkonte al 2000 jaroj de historio kaj kulturo, monumenton post monumento, dum taglumo.
Komplemente la dua eksurso proponas piediran viziton ĉe alia tipo de monumentoj, renkonte al vivantaj artistoj, dum la nokto…

Sonia Amariglio : « Kvin naŭonoj de mia vivo… », parola membiografio registrita okaze de la kultura rondo en La Ĉerizejo, Lundon 19-an de Marto 2018.
Sonia estas ŝatata de ĉiuj membroj de Esperanto-France. Kun sia natura entuziasmo ŝi rakontas por ni multdiversajn aspektojn de sia E-vivo — de sia vivo !
Ĉio estas registrita : aŭskulteblas la sonbendoj, rigardeblas filmetoj, legeblas la tuta teksto.

Documents relatifs au G.E.P. — en français :

Tablée d’enfants dans un jardin Morala edukado de la popola infano / La Femme du monde et l’enfant du peuple, Baronne de Ménil (1907, bilingue) :
« À l’heure présente, où la question sociale tient une si grande place dans les idées, les conversations et principalement dans la politique, il m’a paru intéressant de signaler à votre attention un socialisme plus modeste qui, se basant non sur l’égalité des classes, mais sur leurs relations quotidiennes, peut jouer un rôle très important dans l’évolution du progrès… »

Carnet d'adhésions n° 109 Carnet d'adhésions (1910, bilingue) :
Dans les pages dépliantes de ce carnet d’adhésion au Groupe Espérantiste Parisien : qui sont les responsables, où ont lieu les rendez-vous hebdomadaires de chacune des sections, les réclames de Hachette, plus un curieux jeu de mots…


Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org