Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la tabelo de reeldonoj


Tra Paris per aŭtoĉaroj
de Simone Bernard
Nokto en Montmartre
de André Remond
1937

Kovropaĝo - de É. Mahé
Dusausoy (reklamo)
Ni vizitu Parizon… - de S. Bernard
Al Montmartro… - de A. Remond
Foiro de Parizo (reklamo)
Restoracioj Ruc (reklamo)
Au Bon Marché (reklamo)

Kovropaĝo de la gvidlibro Kelkaj vortoj antaŭ la vizitoj

Jen du eksursoj en Parizo, perfekte komplementaj, organizitaj en 1937.

La unua estas aŭtobusa klasika trairado en la ĉefaj stratoj, renkonte al 2000 jaroj de historio kaj de kulturo, monumenton post monumento, dum taglumo.

La dua proponas piediran viziton ĉe alia tipo de monumentoj, renkonte al vivantaj artistoj, dum la nokto.

En 1937 :

En 1937 la Universala Ekspozicio lokiĝis en Parizo ; je ĉi-tiu grava okazo Esperantistoj organizis, kun la komplezo de la registaro, la internacian konferencon "Esperanto en la moderna vivo" en Majo — la konferenco tamen ne enestis en la oficiala programo de la U.E.

Imageblas, kiel Parizo preparis specialajn dekoraciojn kaj okazaĵojn, kaj faciligis la envenon de multegaj turistoj, malgraŭ la krizo. La pavilonoj de la Ekspozicio mem lokiĝis ambaŭflanke laŭlonge de la rivero Sejno — ne sur la altaĵo de Montmartro. En tiamaj fotoj surprize videblas pavilonoj de tre moderna stilo, arkitekturo kiu en Francio reaperos ne antaŭ la jaroj 1950–1960, t.e. larĝaj fasadoj tutvitraj. (La jena vizitlibro mencias nenion pri tiuj porokazaj konstruaĵoj.)

Por la Esperantistoj estis organizitaj ĉi-tiuj du eksursoj, klasikaj por la turistoj, jam en tiu epoko. Pri la du aŭtoroj oni trovis malmultajn informojn. Simone Bernard loĝis en Asnières, proksime de Parizo, ŝi naskiĝis en 1909, forpasis en 2004 (Esperanto n° 1178 Febr. 2005).

La broŝuro mem :

La formato de la papera broŝuro estas 16×10½cm., kun bruna kovropaĝo kaj 24 tekstaj paĝoj. La titolpaĝo estis desegnita de É. Mahé. Sur la aliaj kovropaĝoj estas reklamoj por : Dusausoy dorse de la titolpaĝo, Ruc kaj Au Bon Marché sur la kovropaĝoj 3 kaj 4. La paĝo 1 estas represo de la titoldesegno sur blanka papero, la blazono de Parizo videblas en p. 2, la urbo estas vizitata de p. 2 ĝis 19, Montmartro de p. 20 ĝis 23, la Foiro de Paris reklamas en p. 24.

Ĉiuj tekstoj kaj ilustraĵoj estas nun en la jenaj paĝoj (certaj bildoj kiel la titola desegno estas aparte pligrandigeblaj) :

Parto de la bankedanaro
Parto de la bankedanaro — kolekto de U.F.E.
vidi larĝskale

Aliaj malnovaj gvidlibroj pri Parizo legeblas en nia retejo :
Paris en 9 tagoj (ĉirkaŭ 1910) ;
Manlibro de la Kongresano, 10a U.K., Parizo, 1914.

Blazono de Parizo
La Blazono de Parizo :
boato kun latinlingva devizo
"Fluctuat nec mergitur"
"Ondpuŝata sen sinki"
vidi larĝskale

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert.

Kovropaĝo - de É. Mahé
Dusausoy (reklamo)
Ni vizitu Parizon… - de S. Bernard
Al Montmartro… - de A. Remond
Foiro de Parizo (reklamo)
Restoracioj Ruc (reklamo)
Au Bon Marché (reklamo)


retroiri al la tabelo de reeldonoj

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert