Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Ni estas sur « Place de la Concorde ». Tiu placo estas mirinde lokita por permesi ĝuon de la bela perspektivo de « Champs-Élysées ». Ĝi estis konstruita por Ludoviko la XVa. Gabriel konstruis la du palacojn, kiujn vi vidas antaŭ vi. Sed reĝo Louis-Philippe donis al la placo ĝian nunan fizionomion, starigante la Obeliskon de Louqsor, flankigitan de du akvujoj ; kaj aldonante la statuojn kiuj reprezentas francajn urbojn.
Ni foriru. Jen bela avenuo « Champs-Élysées ».
Komence, ĝi estis nur la daŭrigo de la ĝardenoj Tuileries, sed la starigo de Placo « de la Concorde », kaj poste la konstruo sur la monteto, de Arko de Triumfo, fiksis la vojon. La ĝenerala movo al Okcidento, altiris tie modajn magazenojn por virinoj, grandajn kafejojn, kinejojn kaj ĵurnalojn, kie estis antaŭ kelkaj jaroj nur ekspoziciejoj por aŭtomobiloj.
PARIS - Triumfarko (Arc de Triomphe)
La Arko de Triumfo estis konstruita de Napoleono la Ia je la gloro de la Granda Armeo. Komencita en 1806, ĝi estis preskaŭ finita en 1836, mi diras preskaŭ, ĉar en la unua projekto devis esti statuoj sur la supro, kiuj estas ankoraŭ ne starigitaj. Sub la volboj estas skribitaj la nomoj de la sukcesaj bataloj, kaj sur la murpiedoj la nomoj de la generaloj. Tre belaj bareliefoj. El la skulptaĵoj estas rimarkindaj unue La Marseillaise, ilustraĵo de nia nacia kanto, de Rude ; poste, La Triumfo de la Paco, de Cortot, kaj La Venko, de Pradier. La 11a de Novembro 1920, nekonata soldato, mortinta dum la Granda Milito, estis entombigita tie.
Nun, ni iras al « Bois de Boulogne » laŭ avenuo Foch. Ĝi estis antaŭe nomita avenue du Bois. Tiu majesta promenado estas la plej bela enirado al Bois de Boulogne. Matene la kavaliroj iradas en la aleo, kiu estas por tio rezervata. Dimanĉe, la promenantoj invadas la alian aleon. La vizitanto estas tiel kondukata, per malabrupta ŝanĝo, de la urbo al la naturo, de la arkitektaĵo al la verdaĵo.
« Bois de Boulogne » estas grandparte artefarita. Aĉetita de la Pariza urbo en 1852, ĝi estis transformita en parko de angla stilo, kies ĉefaj pejzaĝoj estis imagitaj de la ĝardenisto Warée kaj de la inĝenioro Alphand.
Warée fosigis la du lagojn, rande garnitaj de herbeto kaj de arboj diversspecaj. La Granda Lago, en kiu kuŝas du verdaj insuloj, estas ampleksa je 11.000 kvadrataj metroj.
Plie Bois de Boulogne entenas du ĉeval-kuradejojn, Auteuil kaj Longchamp, kiuj estas tutmonde famaj.
Parko de Bagatelle estas bela ĝardeno, en kiu estas kolektitaj belaj specoj de plantoj ; ĝi estas fama precipe pro la rozejo.
Parc Monceau, eks-plezurdomo de la Dukoj de Chartres ; ĝi entenas nun Muzeon Cernuschi pri ĥina arto.
La ronda monumento estas la urba limimpostejo de la epoko de la ĝeneralaj farmistoj.
La Preĝejo de Saint-Augustin. Konstruita en la 19a jarcento, kiam la kvartalo iĝis parto de Parizo, laŭ la Renesanca stilo ; la navo, la fasado kaj la kupolo memorigas pri Italujo kaj Byzance. Lerta kuna uzo de la metalo kaj de la ŝtonoj.
La statuo sur la placo estas tiu de nia heroino Sankta Johanino d’Arc.
Jen La Madeleine. Tiu preĝejo ne estas historie interesa kiel la malnovaj preĝejoj de Parizo, sed ĝi estas la plej riĉa paroĥo de Parizo kaj ankaŭ la plej monduma ; ĝia situacio en la centro de la kosmopolita Parizo, antaŭ La Concorde, igis ĝin la ĉefa monumento de la nova centro de Parizo. La arkitekto donis al ĝi la aspekton de antikva templo. Ĝia konstruado estis komencita en 1763, sed apenaŭ ĝi estis finita, en 1806, Napoleono volis ke ĝi estu templo al la gloro de la Granda Armeo. La Restoracio redonis al la monumento ĝian unuan celon kaj la preĝejo estis konsekrita en 1842. La skulptaĵoj de la frontono « La Lasta Juĝo » estas de Lemaire. La ĉefa pordo estas el bronzo ĉizita.
Ni alvenas al la famaj Grandaj Bulvardoj. Iam, dum longa tempo, ili estis la plej larĝa vojo de la urbo, antaŭ la novaj aranĝoj de la lastaj jarcentoj. Tie, jam de la 18a jarcento, grupiĝis la kafejoj kaj teatroj ; kaj la Parizanoj venis al la homplenaj kvartaloj, serĉi gajecon. Tiu parto, de Madeleine ĝis Opéra, estas la plej luksa kaj la plej eleganta.
La Operejo, konstruita de Charles Garnier, mirinda pro siaj proporcioj ; ĝi estis konstruita de 1862 ĝis 1874. La teretaĝo suraltigita de larĝa ŝtuparo malfermita per la sep arkaĵoj, estas kovrita de unu loĝio kun dekses unuŝtonaj kolonoj kunligitaj per balkonoj kun dekok marmoraj kolonoj. La tegmentetaĝo estas riĉe skulptita. Super la tuto estas la kupolo kun la statuo de Apolono. La fasado memorigas iomete la arkitekturon de de la Venizanoj de la 16a jarcento. Efektive, ĝi utiligas la multkolorecon, cetere ĝenerale ne multe videblan pro la malpuriga atmosfero de la urbo. Multaj statuoj kaj grupoj ornamas la fasadon. La plej fama estas la grupo de La Danco, de Carpeaux. Interne, oni admiras la grandan honorŝtuparon kun ĝiaj tridek unu ŝtonaj marmoraj kolonoj, la frison de la ĉambrego, la freskojn kaj pentraĵojn kaj skulptaĵojn, kiuj estas en la promensalonoj de la danco kaj de la publiko. Muzeo kolektas muzikaĵojn kaj objektojn, apartenintajn al famaj verkistoj kaj muzikistoj.
Tiu parto de la bulvardoj estas iom alia. Tie renkontiĝis la « bulvarduloj » kiuj nun estas perditaj meze de la homamaso. Tie la spritaĵoj ŝpruce naskiĝis antaŭ ol presiĝi en la ĵurnaloj.
La bulvardoj ne estas vojo farita por la rolo, kiun donis al ili la publiko. Estas vere : la Parizano, de longe, preferis ĉi-tiun promenadon al ĉiu alia, kiam li volis promeni. Oni povas rimarki la neregulecon de la domoj, iliajn malsamajn aĝojn, grandecojn kaj stilojn. La bulvardoj estas la ellaboraĵo de la tempo. Tiuj trinkantoj ĉe la terasoj de la kafejoj sidas tie ne nur por trinki, sed ankaŭ por rigardi, ripozante, la vagadon de la promenantoj. Tiuj promenantoj venintaj por sencele iradi iĝas la spektaklo mem.
Jen la Triumfaj Pordoj. La unua Porte Saint-Denis, la dua Porte Saint-Martin. Starigitaj por Ludoviko la XIVa, okaze de lia reveno el la Flandra milito (ĉar tie finalvenis la grandaj vojoj el Nordo).
Iom post iom, laŭ nia veturado, la aspekto de la bulvardoj denove ŝanĝiĝas por iĝi eble malpli eleganta sed pli aktiva. La komerco estas vivanta. Sed vespere, kiam la laboro ĉesas, la vivo malrapidiĝas, dum en la parto ĵus trairita, la horo neniel influas la vivon.
Ni alvenas al Placo de la Respubliko. Ĉirkaŭe, restas ankoraŭ kelkaj teatroj, kiuj rezistis al la puŝo al okcidento.
Nun la bulvardoj iĝas preskaŭ provincaj, iom severaj, kaj vespere la kvartalo komplete endormiĝas. Tiu parto estis en 1370 la limo de Parizo.
La Bastille. Tiu placo estas sur la loko de malnova fortikaĵo kiun la popolo atakis kaj perforte prenis dum la franca revolucio (la 14an de Julio 1789) kredante neniigi en ĝi la tutan monarĥion. La limo de la fortikaĵo estas ankoraŭ videbla, ĉar oni ĝin pavimis speciale.
La kolono meze de la placo estis starigita je la memoro de la mortintoj de Julia Revolucio en 1830.
Ni eniras nun la malnovan eks-aristokratan kvartalon « Marais » kiu estas nun tre komerca.
Restas tamen kelkaj postsignoj de tiu epoko. Je la n° 21 de la samnoma strato estas hotelo de Mayenne de la 17a jarcento.
Tie-ĉi, ni eltrovas tute ĉarman placon. Ĝi estis konstruita laŭ ordono de Henriko la IVa sur la loko de la palaco « Les Tourelles », en kiu mortis tri reĝoj : Karlo la VIa, Ludoviko la XIIa kaj Henriko la IIIa. Tiuj domoj el ruĝaj brikoj kaj blankaj ŝtonoj, kovritaj per ardezoj devis enkadrigi statuon de Ludoviko la XIIIa, dum kies regado la placo estis finita.
Sub la unua etaĝo etendiĝas galerio malfermata per arkaĵoj duoncirklaj. Antaŭe nomita Place Royale, ĝi portas nun la nomon « Place des Vosges ». Multaj homoj famegaj loĝis ĉi-tie : Richelieu, Marion Delorme, Corneille, Mme de Sévigné, kiu naskiĝis je n° 1 bis, Molière, Victor Hugo, en kies domo estas nun muzeo, aktorino Rachel, Théophile Gauthier kaj multaj aliaj.
Nun la silento tie estas reĝo. Sed la Placo iam konis gajan vivon, kiel nun en Champs-Élysées, kaj ĝi eĉ vidis famajn duelojn malgraŭ la malpermeso de Duko de Richelieu.
La parizanoj amas tiun placon, kiu konservis sian ĉarmon kaj restas tute sama, kiel ĝi estis antaŭ 300 jaroj. Nur du placoj en tuta Francujo konservis sian historian aspekton kaj ĉiujn siajn primitivajn konstruaĵojn. Tiu-ĉi, kaj alia en Charleville.
Strato Saint-Antoine je la n° 62 estas la Hotelo Sully de la 17a jarcento. Nur la korto estas ankoraŭ vidinda.
Maldekstre, de la sama epoko, la preĝejo el Jezuita stilo : Saint-Paul, Saint-Louis.
Ĉi-tie estas la urbdomo. Jam de 1357 estis tie la sidejo de la urba magistrato. Sed la nuna monumento datumas nur de 1872, ĉar la unua konstruaĵo iĝis tro malgranda malgraŭ la aldonaĵoj. En 1533 oni konstruis palacon laŭ la itala renesanca stilo, kiu estis malkonstruita kaj bruligita en 1871. Tiu nuna estas laŭ la sama stilo kiel la antaŭa, sed pli vasta kaj pli alta. La ĉefa fasado estas 143 metrojn longa kaj la centra sonorilturo 50 metrojn alta. Benjamin Constant, Gervex, Ferrier, Puvis de Chavanne, Roll kaj Breton kunlaboradis por la dekoracio.
Ĉarma ekzemplero de gotika arkitekturo en la lasta gotik-periodo ; ĝi estis konstruita de 1508 ĝis 1522. Ĝi estis parto de la preĝejo Saint Jacques de la Boucherie, kiu detruiĝis dum la Revolucio ; ĝi estas 54 metrojn alta kaj posedas en la supro observatorion. Tie Pascal faris siajn eksperimentojn pri la pezeco de la aero. Lia statuo estas sub la volbo.
Unu el la plej valoraj monumentoj kaj certe entute la plej pitoreska kvartalo de Parizo. Tiu impona maso, kiu entenas la Kortojn de Juĝo, la faman « Conciergerie » kaj la mirindan Sanktan Kapelon, okupas la trionon de la Insulo Cité. Tiu insulo estas la deira punkto de la tuta franca historio. La reĝoj Mérovingiens, Capétiens, Sankta Ludoviko konstruis siajn palacojn en tiu loko. Philippe le Bel donis pliamplekson al la domoj kaj poste la francaj reĝoj foriris al Louvre.
La partoj plej rimarkindaj estas la Sankta Kapelo kaj la Turo de la Horloĝo, kiu estas 47 metrojn alta kaj kies muroj estas 1 metron dikaj ; ĝi estas la plej malnova parto. De 1334, tiu turo estis refarita plurfoje.
Entenata estas « La Conciergerie » (La Pordistejo) tiel nomita ĉar ĝi estis ĉiam la antaŭĉambro de la Juĝaj lokoj. La pordisto estis elektita inter la plej altaj nobeloj kaj la ofico gajnigis multe. Dum la Revolucio famiĝis malbone tiu malliberejo. En la muzeo oni povas vidi la Krucifikson de la reĝino Marie-Antoinette, la seruron de la karcero de Robespierre, ordonojn pri malliberigoj, lastajn leterojn de la gereĝoj, k. t. p.
La malantaŭa fasado datumas de la dua imperio. Tiu majesta parto estas tiel severa kaj malvarma kiel la Justico mem.
En 1786, Demaisons kaj Antoine finis la fasadon sur la Bulvardo de la Palaco. La korto entenata nomiĝas Korto de Majo pro kutimo de la juĝoskribistaro.
Nun ni parolas pri la mirindaĵo, kiun vi ne povas bone vidi de ĉi-tie : la Sankta Kapelo. Tiu juvelujo destinita por ŝirmi la plej valorajn relikvojn estas mem juvelo de la gotika arto ; ĝi havas la mirindan brilon de la verkoj naskitaj de amo kaj kredo. Sankta Ludoviko, kiu aĉetis la Dornan Kronon kaj Pecojn de la Vera Kruco, en Jerusalem, trairis en 1239 nud-piede la stratojn de Parizo por dismontri la Sanktajn Relikvojn. Kaj, por pli bone honorigi ilin, li konstruigis ĉi-tiun Relikvujegon.
La unua ŝtono estis metita de Saint-Louis en 1245. Post tri jaroj ĝi estis finita tiel, kiel ĝi estas hodiaŭ, nur la pinta turo estis farita dum la 15a jarcento ; ĝi suferis dum la Revolucio, sed estis mirinde riparita de Duban Lassus kaj Viollet le Duc. 36 metrojn longa kaj 17 metrojn larĝa, ĝi estas 42 metrojn alta ĉar ĝi estas el du partoj : la malalta preĝejo rezervita al la servantaro, kaj la alta preĝejo, multe pli alta rezervita al la reĝa familio.
Kiam oni eniras en la altan kapelon, oni estas duonblindigita. Ĝi estas kvazaŭ vitra kesto sirmanta la trezorojn de riĉa pentraĵa, mozaika, skulptaĵa kaj miniatura dekoracio. Neniu loko ne ricevis delikatan ornamaĵon. Sed kio faras el la Sankta Kapelo trezoron de arto, de altega valoro, senkompara en la mondo, estas la dekkvin altaj kolorigitaj fenestroj, belega bildaro dividita en 950 temojn, sur kiuj moviĝas miloj da personoj. Sep vitraloj de la navo kaj kvar de la ĥorejo montras scenojn de la Malnova Testamento. La aliaj rakontas la transporton de la Relikvoj kaj scenojn de la Evangelio : ili estas vera festo de lumo.
Tiu insulo, kiun oni nomis « Île de la Cité » en la mezepoko por distingi ĝin de la urbo sur la dekstra bordo, kaj de la Universitato sur la maldekstra, estus nur trairejo (ĉar ĝi ne plu estas multe loĝata), se la Palais de Justice ne alvokus advokatojn, pledantojn, kaj juĝojn. Tamen restas iomete da vivo ankaŭ en la florvendejo kaj, je la komenco de la tagmezo, ĉirkaŭ la hospitalo « Hôtel-Dieu ».
Kaj jen ni estas ĉe Notre-Dame. Jam de la 1a jarcento ekzistis templo dediĉita al Jupitero de la parizaj boatistoj. Sur tiu loko la katolikoj konstruis katedralon, kiu estis plurfoje malkonstruita kaj rekonstruita. Tiu-ĉi estis komencita en 1163, kaj estis komplete finita en 1320. La ĉefaltaro estis konsekrita en 1182.
La katedralo estas longa interne, 130 m. ; la ĥorejo, 28 m. ; la transeptoj estas 48 m. larĝaj. La alteco de la navo estas 35 m. sub la volbo. La fasado estas 40 m. larĝa. La turoj estas 69 m. altaj.
Ĝi estas unu el la mirindaĵoj de la ogiva stilo. Ĝia fasado estas unu el la plej belaj en la mondo pro la mirinda ekvilibro de siaj linioj kaj la sobreco de l’ornamoj. La tri pordoj malfermiĝas sur la volboj. La centra pordo estas nomita « Pordo de la Juĝo », la maldekstra « Pordo de Virgulino », la dekstra « Pordo de Sankta Anna ». Super la pordoj estas la galerio de la reĝoj, ne de Francujo, kiel oni kutime kredas, sed de la Reĝoj de Juda, prapatroj de la Sankta Virgulino. Supre de ambaŭaj flankoj de la centra rozo, kiu estas 10 m. larĝa, komenciĝas la turoj, je l’etaĝo de la vitraloj. Ankoraŭ supre estas galerio kun graciaj kolonetoj.
La fasado sur la rivero, prezentas elegantecon unikan pro la fiera aspekto de la turoj kaj la longeco de la navo kiu sin apogas al la oblikvaj apogarkaĵoj. De malantaŭe la absido similas al eleganta ŝipo puŝata de remiloj.
Interne oni vidas lignajn skulpaĵojn kaj la « Trezoron ».
La ĉirkaŭaĵoj de Notre-Dame estas loko plej ŝatata kaj amata de la malnovaj parizanoj pro la ĉarmo kaj poezio, kiuj eliĝas en ĉiu horo de la tago, sed precipe vespere je sunkuŝiĝo.
Ni estas nun en la Insulo Saint-Louis, kiu ne reprezentas por ni, male de ĝia fratino, Île de la Cité, historion de Francujo. Ĝi konsistas el du insuloj ; Insulo Notre-Dame kaj Insulo de bovinoj, kiuj estis kunligitaj en 1614.
Ĝi estas kvartalo de aristokrataj domoj, kiuj ne multe ŝanĝiĝis tra la jaroj. La plej famaj el tiuj domoj estas « Hôtel Lambert », 2, rue Saint-Louis en l’ Île, « Hôtel Chenizot », 51, samstrate, kaj « Hôtel Lauzun », 17, quai d’Anjou, ĉiuj de la 17a kaj 18a jarcentoj.
Ni alvenas laŭ la bulvardo Saint-Germain al la monde konata « Quartier Latin » (latina kvartalo). Maldekstre la Halle aux Vins, kiu estis starigita sur parko desegnita de Le Nôtre.
Muzeo Cluny kuŝas en malnova hotelo konstruita en 1498 ; ĝi entenas romajn ruinojn nomitajn « Thermes de Julien ». Ĝi montras precipe monumentojn, meblojn kaj artajn objektojn de la mezepoko kaj de la Renesanco.
Tiu muzeo estas tre ŝatata de la vizitantoj kaj eĉ de la Parizanoj.
La Latina kvartalo estas la plej kosmopolita de Parizo. Tie oni renkontas studentojn, artistojn, kiuj venas el ĉiuj partoj de la mondo, eĉ plej malproksimaj. Al tiuj gejunuloj ne plaĉas la soleco de iliaj ĉambroj, sed ili sin sentas vere hejme sur « Boul’ Mich’ » kie vagadas iliaj similuloj, kie oni povas interparoli laŭ la okazaj renkontoj. Jen kio donas ĝian vivplenecon al la kvartalo.
Jen « la Sorbonne », sidejo de la Pariza Esperantista Grupo. Sed ĝi estas ankoraŭ io alia. Ĝi estis fondita en la 13a jarcento, de Roger Sorbon, kiu konis la grandan mizeron de la tiamaj studentoj. Ĝi estis komunumo de ekleziuloj, kiuj donis senpagajn kursojn. Tra la jaroj ĝi ricevis modifojn. Donita al la Pariza Universitato en 1808 ĝi devis esti tute rekonstruita en 1884. Oni konservis kelkajn aspektojn de la malnova konstruaĵo.
Apude, « Le Collège de France » konstruita sur la loko de malnovaj romaj Banoj.
Le Panthéon. Unue estis tie preĝejo dediĉita de Clovis al la apostoloj dum la 5a jarcento. Kiam oni alportis la relikvojn de Sankta Geneviève, la preĝejo prenis la nomon de la sanktulino. En 1754, Ludoviko la XVa decidis pligrandigi la preĝejon. Ĝi estis komencita en 1757, sed antaŭ la fino de la konstruado, la Revolucio ŝanĝis ĝian destinon kaj ĝi iĝis tombejo de famaj homoj. Plurfoje ĝis nun denove ŝanĝiĝis la sorto de tiu monumento ; ĝi iĝis denove tombejo de famaj homoj en 1885, kiam mortis Victor Hugo.
La monumento estas 42 m. larĝa, kaj 14 m. profunda. Ĝia formo estas tiu de greka kruco, ornamita de 22 kolonoj 19,50 m. altaj, el kiuj 6 subtenas la frontonon de David d’Angers. Supre malfermiĝas 16 fenestroj inter 32 kolonoj. La malgranda kupolo super la lanterno troviĝas je 82 m. super la strato.
Ĝi estas unu el la plej kuriozaj preĝejoj de Parizo. Krom la granda navo, ĝi posedas 19 kapelojn flankajn. Sola en Parizo ĉi-tiu preĝejo havas antaŭĥorejan balkonon (jubeon), verkon mirindan de la Renesanco. Ĝi entenas belegajn vitralojn de la 17a jarcento.
Konstruita de 1667 ĝis 1672, kaj poste pligrandigita, ĝi estas la internacia oficejo de la « Horo ». La keloj estas tiel profundaj kiel la supra parto.
La Fontano estas de Carpeaux. La 4 virinoj el bronzo reprezentas la 4 partojn de la mondo kaj subtenas sferon pri la Tero kaj ĝia ĉiela sistemo. La grupo imitas movon de maldekstre dekstren, kiu akordiĝas kun la direkta moviĝo de la Tero. La akvaj figuroj estas de Fremiet.
En la Parko de Luxembourg staras la Palaco de Luxembourg. Ĝi estis konstruita en 1612, por Marie de Medicis, laŭ la planoj de la Palaco Pitti en Firenze. Rubens, Poussins kaj Philippe de Champaigne ornamis ĝin. Sed poste oni pligrandigis ĝin por loĝigi la Senaton, kiu sidas ĉi-tie de post 1879. La ĝardenoj estis la paradizo de la artistoj kaj de la studentoj antaŭ trideko da jaroj. Tial oni vidas la statuojn de Leconte de l’ Isle, Murger, Banville, Sainte-Beuve, George Sand, Delacroix, Watteau, Chopin, k.t.p. Hodiaŭ la parko estas iom pli burĝe vizitata, kvankam ĝi restas ripoza loko por la studentoj.
La muzeo interne estas rezervita por la nuna franca arto.
Saint-Sulpice estas la plej ampleksa preĝejo de Parizo, post Notre-Dame ; ĝi estas 110 m. longa, 56 m. larĝa, 33 m. alta, kaj la turoj estas 70 m. altaj. Ĝi estis finkonstruita en 1777. La unua ŝtono estis metita de Anne d’Autriche en 1646. Interne oni vidas dekoraciojn de Delacroix, du egajn sanktakvujojn donacitajn de la Doĝoj de Venezia al Francisko la Ia, mirindan orgenon, kiu entenas 5 klavarojn, 20 pedalojn kaj 6580 tubojn. Ĝi aŭdiĝas ĉiudimanĉe.
La plej malnova preĝejo de Parizo. La Papo Aleksandro la IIIa ĝin dediĉigis en 1163, sed pluraj partoj estis faritaj el pecoj de la antaŭa preĝejo, kiu datumas de la 5a jarcento. La turo Romana estas de la 12a jarcento. La navo ankaŭ estas romana, la ĥorejo estas de la komenco de l’ogiva stilo. La monumento suferis dum la Revolucio, sed estis multe pli difektita de mallertaj riparoj, kiujn oni faris de 1820 ĝis 1846.
Ni estas sur la placo de Carrousel. Sur tiu loko staris la Palaco des Tuileries, kiu estis konstruita por Catherine de Medicis en 1564, laŭ la planoj de Philibert Delorme. Henriko la IVa imagis kunligi la Palacon kun Le Louvre per la galerio nomita « de la bordo de la rivero ». Ludoviko la XIVa ŝanĝis kelkajn partojn. Dum la Revolucio, la Palaco estis famigita de la tragedioj, kiujn oni tie sinsekve vidis. Finfine ĝi estis bruligita en 1871 de la « Communards ». Ĝi ne estis rekonstruita kaj nun estas ĝardenoj sur ĝia loko.
Arko de Triumfo « Carrousel » starigita laŭ la plano de l’arko de triumfo de Septime-Sévère. Ĝi estis konstruita en 1806 por memorigi solene la venkojn de Napoleono en 1805. Tre belaj bareliefoj de Espercieux, Cartellier, Ramey, Lesieur, Clodion kaj Desseine. Tie komenciĝas bela perspektivo de l’ Étoile, unu el la plej belaj vojdesegnoj de la mondo.
Vi vidis antaŭ kelkaj minutoj la lokon de la unuaj jarcentoj de la historio de Francujo. Jen la sidejo de la dua parto. En la 12a jarcento, Philippe le Bel konstruigis le Louvre ; lasante la Palacon al la Parlamento. Sed de tiu konstruo nenio restas ekster kelkaj fundamentoj retrovitaj en 1863. Francisko la Ia komencis la nunan palacon laŭ renesanca stilo. Pierre Lescot kaj Jean Goujon kunverkis ĝin. Ĉiuj reĝoj kiuj sinsekvis en Le Louvre, ĝin beligis kaj pligrandigis. Ludoviko la XIIIa kaj Ludoviko la XIVa finigis la kvadratan korton kun la fama kolonaro. Henriko la IVa konstruigis la galerion apud la Seine ĝis la Tuileries. Napoleono la IIIa konstruigis la kontraŭan galerion kaj la pavilonojn de la korto de Carrousel, finante laboron de tri jarcentoj. La Revolucio de 1871, detruante la Palacon de Tuileries, malfermis la belan perspektivon pri kiu ni parolis kaj kiu naskiĝas inter la brakoj de Louvre.
En la malnova Louvre estas la monde konata Muzeo, kiu entenas tiom da riĉaĵoj, ke mi ne povas eĉ ekparoli pri ili. Mi esperas, ke ĉiu venos mem viziti ĝin.
Ni estas nun Avenue de l’Opéra, kiu estas tipo de stilo Haussmann ; larĝa bela vojo kun domoj samformaj, kondukanta al bela monumento.
Strato de la Paix. La kudro- kaj juvelejo-strato. La nesto de la pariza eleganteco. Ĝi kondukas al Place Vendôme, konstruita por enkadrigi statuon de Ludoviko la XIVa, detruitan dum la Revolucio. Nun staras meze de la Placo kolono nomita Colonne Vendôme ; ĝi estas el bronzo fandita el la kanonoj konkeritaj de la Granda Armeo en Austerlitz. Ĝi estas 43 m. alta kaj sur la supro staras statuo de l’imperiestro romane vestita. La diametro de la kolono estas 3 m. 60. Kiel la kolono Trajane en Romo ĝi estas ĉirkaŭvolvita de bareliefa spiralo.
Interne ŝtuparo kun 180 ŝtupoj atingas la supron.
Strato Saint-Honoré. Ĝi estas filio, dependaĵo de Rue de la Paix. Efektive pli kaj pli rifuĝas tie elegantaj magazenoj, kiuj ne trovas lokon en la mallonga strato de la Paix.
Preĝejo Saint-Roch. Laŭ jezuita stilo. Ludoviko la XIVa metis ĝian unuan ŝtonon en 1653. Sur ties ŝtupoj Buonaparte pafis la ribelulojn, la 13 Vendémiaire. La arkitekturo ne estas tre bela, sed estas interne kelkaj belaj pentraĵoj de Largillière kaj Philippe de Champaigne kaj kelkaj belaj pecoj de la 17a kaj 18a jarcentoj. Corneille kaj Dugay-Trouin estas entombigitaj en ĉi-tiu preĝejo.
Konstruita en 1629 por la Kardinalo de Richelieu, sed apenaŭ finitan, la kardinalo donis ĝin al la reĝo Ludoviko la XIIIa. — Ĝi estis nomita la Kardinala Palaco. La definitiva nomo estis donita post la morto de la kardinalo. Louis-Philippe konstruigis galeriojn por luigi butikojn. Ili estis dum certa tempo (Revolucio kaj Directoire) rendevuejo de la monluduloj kaj de la koketulinaro. Sed ĉar tiu promenejo kondukas nenien, iom post iom la vivo ĝin forlasis.
Ĝi estas nun ĝardeno trankvila, kaj la Palaco estas la sidejo de la Ŝtata Konsilantaro.
Ni alvenas nun en la kvartalo de la Pariza ventro. Tiu-ĉi preĝejo Saint-Eustache estas konsiderata (krom Notre-Dame) kiel la plej bela en Parizo pro la perfekta ekvilibro de siaj volboj. La religia muziko, kiun oni tie aŭdas dum certaj festoj altiras ĉiam egan popolamason. La fenestroj de la ĥorejo portas vitralojn datumantajn de 1631. Multaj famaj viroj estas entombigitaj en la preĝejo.
Ĝi estas la plej malnova kaj plej aŭdaca konstruo el fero en Parizo. La tutan nokton tie alvenas de ĉie la nutrajoj por Parizo. Maene estas neeble iradi ĉirkaŭe. Tiuj manĝkomercaĵoj estas disvastigitaj inter la revendontojn. Je tagmezo la dispartigo estas finita kaj jam, de nove alvenas novaj veturiloj, kaj la ciklo rekomenciĝas dum la tuta nokto.
Saint-Germain l’Auxerrois. Historia preĝejo de Parizo, ĉar ĝi estis la paroĥo de la Louvre, konsekvence de la francaj reĝoj. Ene troviĝas, laŭdire, preĝa benko de Marie-Antoinette. Parto de la preĝejo estas de la 12a jarcento (turo). La pordego, la ĥorejo kaj la absido estas de la 13a. La vestiblo, la navo de la 15a kaj la resto de la 16a.
De la sonorilturo foriris la signalo de la amasbuĉado nomita « Saint-Bartélémy », dum la nokto de la 24a de Aŭgusto 1572.
PARIS - La Kajoj (Les Quais)
Jen sur la alia bordo de « la Seine », trans la pinto de la insulo, la Hotelo de la Monoj.
Konstruita de 1771 ĝis 1777 por la fabrikado de la franca mono. Ĝi estis starigita sur la loko de la fama Turo de Nesles. Ĝi estas unu el la malmultaj monumentoj, kiuj ne tro suferis pro tempodifekto kaj restis en perfekta stato.
Iom malantaŭe estas la Instituto. Konstruita de 1665 ĝis 1668, de Le Vau, laŭ promeso de Mazarin por la fondo de gimnazio por la kvar novaj francaj provincoj aligitaj post la Pirenea packontrakto. Ĝi ŝirmas nun la kvin Akademiojn, el kiuj konsistas la Franca Instituto.
« Gare d’Orsay » estas la sola stacidomo troviĝanta en la centro de la urbo.
Palaco de « La Légion d’ Honneur ». Konstruita en 1782 por germana princo, ĝi estis lotumita en 1795 kaj estis gajnita de helpperukisto. S-ino de Staël luis ĝin. Napoléon faris el ĝi la palacon de « La Légion d’ Honneur » en 1804.
Ĝi estis detruita en 1871 kaj estis restarigita en 1878.
Palais-Bourbon. Konstruita en 1728 por la Dukino de bourbon, filino de Ludoviko la XIVa. Komencita de Giardini kaj finita de Gabriel, ĝi estis pligrandigita de la Princo de Condé. En 1795 ĝi estis okupita de la Konsilantaro de la « Kvin Cent » ; fine en 1828 oni konstruis la nunan ĉambregon kaj la Palaco iĝis la 1a Ĉambro de la Deputitoj.
★
Finiĝis nia vizito.
Ne kredu, ke vi vidis tutan Parizon. Ni provis montri al vi tre rapide kelkajn el ĝiaj plej interesaj partoj, sed la tempo mankas al ni kaj ni nur esperas ke ni sukcesis doni al vi la deziron vidi ĉion pli detale.
Ni estas certa, ke vi ne bedaŭros la tempon, kiun vi uzos por tiuj vizitoj.
★
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert