Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Por plene ĝui la viziton al Montmartro, organizitan de la Konferenca Komitato, estus utile, sed ne nepre necese, iom koni pri geografio kaj historio de tiu apud-Pariza eksvilaĝo, nun simpla kvartalo de la ĉefurbo. Pri tiu temo aperis en Franca Esperantisto, numero de aprilo 1937, artikoleto, kiu bone informos vizitontojn.
Ni nur klarigu ĉi-tie ke :
1e Montmartro ne estas tia « diboĉejo » kian oni tro ofte imagas alilande ;
2e Fakte, Montmartro dividiĝas en du partoj : la alta Montmartro sur la monteto, patrolando de Arto kaj Beleco, kaj la malalta ĉirkaŭ Stratoj Fontaine (nomo de arĥitekto : elp. Fonten’) kaj Pigalle (nomo de skulptisto : elp. Pigal’), centro de amuzejoj plej famaj.
Rendevuo okazos ĉe Place Pigalle, je la 9a vespere. En Place Pigalle kruciĝas du linioj de la subtera fervojo kaj trapasas pluraj aŭtobusaj linioj. Estu akurataj ĉar la vizito estas ĝuste aranĝita kaj spektakloj en amuzejoj ekas je preciza horo.
De Place Pigalle ni suprengrimpos la monteton tra : Stratoj Houdon (nomo de statuisto) ; des Abbesses (de la abatinoj, memore al antikva abatejo de Montmartre) ; Place des Abesses, kie ni vidos belan modernan preĝejon Saint-Jean, konstruita el brikoj, kio estas malofta por preĝejo ; strato Ravignan (nomo de predikisto) ; placo Jean-Baptiste Clément (nomo de kanzonisto, aŭtoro de fama franca kanto « Tempo de ĉerizoj ») tie ni vidos malnovan Montmartran akvujon ; strato Lepic (nomo de generalo).
Kaj jen la fama malnova dancejo : Moulin de la Galette (Muelejo de la Kuko) kun du mueliloj, kaj strato Girardon (nomo de skulptisto). Ni nun troviĝas en la vera alta Montmartro. Ni laŭiras la straton de l’Abreuvoir (de la ĉevaltrinkujo… kiu, verdire, ne plu ekzistas), kaj la straton des Saules (de la salikoj… kiuj ankaŭ malaperis). Ĉe la angulo de strato Saint-Vincent, ni vidas etan vinberĝardenon (antaŭ ol fariĝi kvartalo de Parizo, Montmartro estis monteta vilaĝo kaj ĝiajn deklivojn kovris multaj vinberujoj : oni nur konservis tiun). Ni ankaŭ vidas la trinkejon, tre malgrandan sed tre faman de Lapin Agile (Lerta Kuniklo).
Ni laŭiras la stratojn Saint-Vincent kaj du Mont-Cenis (tiel nomitan ĉar ĝi estis tiel abrupta kiel la samnoma montopasejo en Alpmontoj, sed nun, anstataŭas la deklivon okdekŝtupa ŝtuparo). Kiam supre ni turnu la kapon kaj jam havas belan vidaĵon super Parizaj suburboj. Ni ankaŭ ekvidas la Bazilikon Sacré-Cœur. Kaj ni iras dekstren laŭ strato Saint-Rustique (nomo de martiro, 3a jarcento) kaj revenas laŭ strato Norwins (historiisto) ĝis Place du Tertre (Placo de la Teramaso).
Ni marŝis dum pli ol duonhoro kaj bezonas halti. Place du Tertre estas rava ; ĉe kafejo de « Mère Catherine », ni trinkos bonan kafon aŭ bieron (elspezo entenata en la tuta prezo). En apudaj butikoj, kiu deziras aĉeti poŝtkartojn, aŭ memoraĵon, aŭ pentraĵon (ne forgesu ke Montmartre estas la patrolando de pentristoj) povos tion fari, ĉefe ĉe « À Saint-Pierre de Montmartre » aŭ « Chez Depaquit ».
Post Place du Tertre, ni vidos en malgranda ĝardeno statuon de Chevalier de la Barre (junulo kiu estis mortpunata en jaro 1766, ĉar, 19 jara, li ne salutis al procesio) kaj la faman terason de Sacré-Cœur, kun la mirinda preĝejo konstruita en 1873. De tiu punkto, unu el la plej altaj en Parizo, la supervidaĵo estas tre bela. Ĉar estos jam la nokto, ni vidos nur la lumojn, sed tio ja estos tre interesa. Per ĝarden-ŝtuparo (180 ŝtupoj) ni malsupreniros al la Bulvardo Rochechouart (nomo de abatino de abatejo de Montmartre).
Sur la bulvardoj t. n. « eksteraj » (kvankam Parizo etendiĝas multe pli malproksimen) troviĝas la plimulto el la Montmartraj « cabarets » (kanto-trinkejoj) : Aristide Bruant, Boule Noire, Cirko Medrano, O’dett, Ève, La Guinguette, Teatro de la Deka Horo, Néant (Neniaĵo) kaj Ĉielo kaj Infero. Jen la Place Blanche (eks « de la blanka kruco ») kun kafejo Coquet, kiu posedas nenian intereson, sed estas la sidejo de la « Bolanta Kaldrono », Montmartra sekcio de la Pariza Esperantista Grupo, kaj jen la fama Moulin Rouge.
Tuta vizito al Moulin Rouge estas entenata en la programo. Ni vidos la muzeon (de vaskaj figuroj, pri malnovaj montmartraj kafejoj kaj aliaj interesaĵoj), ni dancos, trinkos glason da ĉampanvino kaj, ĉefe, aplaŭdos la lertegajn dancistinojn de la Moulin Rouge, en la tuta mondo konata « French Cancan ». Mirinda spektaklo !
Post Moulin Rouge, tempiĝas (jam estas pli ol noktomezo) por noktaj amuzejoj, france nomataj « boîtes de nuit » (noktaj skatoloj). Nia programo entenas viziton de unu el la tri jenaj :
Danco, trinko kaj bela spektaklo… en kiu — la nomo montras — ne tre pezaj estas vestoj de art-dancistinoj. Se kelkaj el vi ne ŝatas tian programon — tamen decan sed kiun oni ne povas konsili al puritanaj personoj — ili elektu alian amuzejon.
Tre agrabla dancejo, kun belaj muraj kaj plafonaj Montmartraj pentraĵoj, kantistoj, k. t. p.
Dancejo kiu aspektas kiel restoracioj en la apud-Pariza urbo Chantilly, kies ĉevalkurejo estas unu el la plej belaj en la mondo.
La ordinara programo finiĝas en la nokta amuzejo, kie vizitantoj povos resti ĝis la mateno, kiam « métro » kaj aŭtobusoj funkcias. Sed, ni aranĝos por tiuj kiuj deziros fini sian plezurnokton, laŭ tradicio, per manĝado de bulbosupo, frumatenan mallongan viziton al la kvartalo de Halles (centra manĝaĵ-vendejo). Vidu ĉi-sube.
1e Kelkaj el la konferencanoj ne volos, aŭ ne povos — pro kongreso de S.F.P.E., ekzemple — partopreni la piediran viziton. Por ili, la rendevuo estos Place Pigalle ankaŭ, sed je la dekunua kaj kvarono. Ili reeniĝos en la karavanon en Moulin Rouge. Sed ili devos rapidi por ne maltrafi la spektaklon, kiu komenciĝas ĉirkaŭ la kvarono antaŭ noktomezo.
2e Se kelkaj deziras vespermanĝi ĉe « Mère Catherine », place du Tertre, komuna manĝado estas aranĝebla, se pli ol 15, je 22 frankoj (trinkmono entenata), por ĉiu persono.
3e Se kelkaj deziras, antaŭ Moulin Rouge, anstataŭ piedira promenado, vidi plian spektaklon, aranĝeblaj estas vizitoj al la jenaj :
Moulin de la Galette aŭ Boule Noire, dancejoj ;
Chat Noir, kantoj (nur taŭga por tiuj kiuj komprenas bone la francan lingvon) ;
Néant (Neniaĵo), kurioza spektaklo, por tiuj kiujn ne timigas ŝerca prezento de skeletoj kaj samspecaj strangaĵoj.
Elspezo por ĉiu el tiuj spektakloj : proksimume 8 frk.
4e Por tiuj kiuj deziros fini la nokton per supmanĝo en Halles (kiel montrite supre), aranĝebla estas karavaneto. Elspezo : proksimume 7/10 frankoj.
Ĉiuj informoj por specialaj aranĝoj estos haveblaj en la akceptejo.
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert