Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la tabelo de reeldonoj


Paris en 9 tagoj

Kion oni devas vidi

(ĉ. 1910)

Kovropaĝo
Tourisme Français
Mapo de la metroo
Mapo de la 9 vojoj
Esperantaj kunvenejoj
1-a tago – Vendredo
2-a tago – Sabato
3-a tago – Dimanĉo
4-a tago – Lundo
5-a tago – Mardo
6-a tago – Merkredo
7-a tago – Ĵaŭdo
8-a tago – Vendredo
9-a tago – Sabato
Indicateur du Tourisme
La Movado

Parizo, aŭ Parizoj ?
kelkaj rimarkoj pri tiu malnova turisma broŝuro

Parto de mapo 
ĉirkaŭ La Sorbono Jen bajta reeldono de la unua Esperantlingva vizitlibro pri Parizo, traduko de broŝuro de la Centra Oficejo de Franca Turismo, kiu datumas de ĉirkaŭ 1910.

Tiu broŝuro per precizaj mapoj ankoraŭ uzeblaj proponas naŭ eksursojn kaj listas la vidindaĵojn de la historia centro de la urbo.

La teksto, mallonga kaj originale verkita por Franclandanoj, iom prezentas la tiaman vivon de la kvartaloj sed la historion de Parizo kaj de Francujo nur resumas ; apenaŭ sufiĉa en 1910, ĝi bezonas, post pli ol cent jaroj, kelkajn retrorigardajn notojn pri socia historio : jen por ne-Parizanoj, ne-Francoj, kaj ne-maljunuloj…

Iom de socia historio

La Franca Revolucio estis sinsekvo de eventoj ekde Majo 1789 kiuj okazis en Versajlo kaj Parizo ; tiam Parizo definitive anstataŭigis Versajlon kia ĉefejo de Francio. Notindas tamen ke, de antaŭ pluraj jarcentoj, la reĝlando jam estis solide organizita kaj unuigita, ke plej gravan rolon jam ludis la Pariza regiono.

Kompare al aliaj landoj, Francio frue unuiĝis kaj centrigis sian regadon ; ĝi daŭre sukcesis ne disiĝi ; pli-malpli aserteblas ke de fora tempo est(r)as Francio(n) Parizo, kvankam en la regionoj ekzistas potencaj urboj kaj vasta diverseco, propraj historioj kaj kulturoj ; Francio estas ŝtat-nacio, ne federacio.

En 1910 Francujo ankoraŭ estis agra lando de kultivistoj, en ĉiuj vilaĝoj laboris metiistoj, sed nur komenciĝanta estis la industria produktado ; kontraste, Parizo jam estis moderna urbego — implice tio estas ĝia historia rolo, aŭ ĝia dualisma rolo rilate al la Franca animo.

Juna riĉulo de 1900, 
kiu enpoŝigas sian monujon Parizo en 1910 ne estis tre malsama de hodiaŭ ĉar jam en romanoj la verkistoj priskribis urbon, socion, klasojn, pensmanierojn kiuj relative similas al la nuntempo. — Literaturo pli trafe informas ol fotoj kaj poŝtkartoj kiuj montras fasadojn kaj senmovajn homojn nigre vestitajn.

Kvankam en Parizo ekzistis nete separaj kvartaloj, la komunumo sukcesis relative miksi la gentojn kaj la klasojn sen getooj. Parizo sukcesis ankaŭ produkti kelkajn revoluciojn, kio ankoraŭ propre konstituas ĝian animon.

En 1910 la moderna urbego allogis/bezonis multajn laboristojn, ili estis junaj vilaĝanoj de la tuta Francujo kiuj, pli certe ol en provinca urbeto, trovos tien salajran monon kaj trafos vivon pli facilan. Des pli facila vojaĝo, ke ĉiuj fervojoj konverĝas en Parizon. Generacioj sin sekvis de tiaj kampuloj kiuj revis retroiri iom pli riĉaj kaj instruitaj, post iomete da jaroj en Parizo, por edz-in-iĝi en la denaska vilaĝo…

En la opinio de tiuj envenantaj kampuloj, Parizo estis kvazaŭ trapasejo de nova rito laika kiu propagandis vortojn kaj pensmanierojn novajn, pli-malpli kompreneblajn : separo inter Eklezio kaj Ŝtato, moderneco, progreso, evoluo, privata vivo, leĝo egala de Civila Kodo, komforto, higieno, edukado por ĉiuj.

En 1910 Parizo reprezentis la ideon liberalan, agnoskitan de la burĝoj kiuj inspiris la Revolucion de 1789 : libereco, egaleco, frateco, honesta komerco de varoj kaj de ideoj ; sed simetrie, multdiversaj Parizanoj plendis ke oni travivas ekspluatadon, ŝtelojn, diboĉon, senpersonecon, vanecon, malproksime de la familio kaj de la naturo — kvankam la vilaĝana vivo ne specife paradiza estis…

Plugisto kun dubova plugilo La renkontiĝo de la civilizacioj tradicia kaj moderna, kvankam ne absoluta opono kaj ne nova, ofte estas travivata laŭ maniero skizofrenia ĉe la individuoj, kio estis nomita "la malsano de la lando" — franclingva esprimo kies ambigveco montras la ŝancelon en la animo.

Parizo pasintece respegulis la egan diversecon de la provincoj de la tuta Francujo : sur la stratoj de 1910 la "provincanoj de Parizo" inter si parolis sian regionan denaskan lingvon. Ili ankaŭ uzis la Parizan slangon, kiun komune ili evoluigis, kio efikas kia kroma identeco. Sur la Parizaj stratoj ankaŭ kantis stratkantistoj kaj blekis ĉevaloj.

Ĉar ĉio-tio surloke ĉi-tiam videblis evidente, la jena broŝuro klarigas nek tiun "Amerikan revon" nek la diversecon kulturan de Francujo — kiun la Pariza ŝtatregado aktive malpliigis.

Hodiaŭ la vidpunkto pri kulturo evoluis, la juna Muzeo de Historio de Enmigrado, kiu trafe situas sur la loko de la fama Internacia Ekspozicio de la Kolonioj de 1931, celas konsciigi pri tio.

La Francoj de Antilioj (transmaraj departementoj) kiuj multnombre Parizaniĝis ĉirkaŭ 1980, estis la lastaj tiaj "internaj migrantoj". Ili alportis/adaptis siajn pensmanierojn, tradiciojn, lingvojn, manĝartojn, muzikojn, dancojn, kaj ili siavice traspertis tion, kion travivis antaŭ ili Bretonoj kaj Aŭvernjanoj en 1910 : apartiĝadon/apartigadon kaj fine eneston/akcepton.

Humura desegno : 
1900-turisto globuskorpa Kial turismi en la "Lumo-Urbo" en 1910 ?

Krom la famego de la Universalaj Ekspozicioj en Parizo en 1889 kaj 1900, krom ĝia dumiljara ekzisto, kunligita kun la tuta lando kaj la eksterlando, krom la monumentoj kaj la diverseco de ĝia arkitekturo, krom la konstruaĵoj de Haussmann kaj la stilo de Nova Arto, krom la Muzeo de Louvre, krom la teatraĵoj, la operoj, la pentrarto, la literaturo, la kinematografo kaj ĝenerale la kultura riĉeco de la artista vivo, krom por studadi en universitatoj kaj superaj lernejoj ĉiujn artojn, sciencojn kaj teknikojn, krom la libero de pensado kaj de esprimado, la sociaj-politikaj ideoj, krom por renkonti aliajn turistojn kaj Sinjorinojn Bovary, krom la monduma spektaklo de la modo, ekzistis allogaj pluaj kialoj por turismi en Parizon, iom aluditaj en la broŝuro : por senkonate amuziĝi kaj pro la libero de la moroj.

Spektakloj, festoj, koncertoj, kabaredoj, baloj, amuziĝado, monludoj, alkoholo dum unu aŭ du jarcentoj famigis Parizon, eĉ eksterlande. Famaj estis la tiel nomitaj "tolerdomoj" en kiuj prostituado okazis legale. Tolerdomoj ekzistis en ĉiuj urboj de Francujo kaj la Parizaj prostituitinoj estis multnombre kaptitaj el inter la tro naivaj aŭ obeemaj junaj provincaninoj ; la eksa Muzeo de Eroto, kiu trafe situis en la kvartalo Pigalle, montris tiun senluman parton de la Pariza vivo.

Verda stelo Iomete pri Esperanto kaj Parizo

Pluraj esperantlingvaj romanoj/noveloj lokiĝas en Parizo. Inter ili, kvankam ne egalvalora al Zola, menciindas « Mimi, rakonto pri la Latina Kvartalo dum la milito » de J. U. Giesy, tradukita de E. S. Payson. Kvankam ne originale verkita en Esperanto, tiu realisma romano estas probable la unua en Esperanto pri Parizo, eldonita de la Brita E-Asocio en 1920.

Parizo estis kvazaŭ ĉefurbo de Esperantujo antaŭ la unua mondmilito ĉar tie lokiĝis la Esperantista Centra Oficejo de Generalo Sebert, tie estis redaktitaj la du ĉefaj gazetoj : Lingvo Internacia kaj La Revuo, tie multaj libroj inkluzive la verkoj de Zamenhof estis eldonitaj. En Parizo kaj ĉirkaŭurbo okazis multaj E-kursoj kaj ĉiusemajnaj renkontiĝoj, la ĉefa renkontejo estis en salono de la universitato Sorbonne. Bedaŭrinde neniu el la multegaj muzeoj de Parizo — inkluzive la interesega Mundolingua — prezentas tion. Bedaŭrinde okazis ankaŭ en Parizo la afero de la tiel nomita "Delegacio" kiu ombrigis la ideon je internacia lingvo.

Post cent jaroj

Nunepoke la kultura diverseco de la tradicioj en la tuta Franclando bedaŭrinde parte malaperis ĉar ĝeneraliĝis la Pariza vivmodelo — la Usona, asertas iuj. La kultura diverseco multe ŝanĝiĝis post la dua mondmilito konsekvence de pli multa eksterlanda enmigrado de laboristoj kaj de pli vasta internacia komerco de varoj kaj de ideoj — almenaŭ de distraj varoj.

La eksa Lutecio de la Romiana Imperio multege vastiĝis, ĝia protekta murego pli kaj pli transiĝis, la zonmurego videbla sur la mapo de 1910 ne plu ekzistas — ĝi neniam utilis. Hodiaŭ la ĉirkaŭaj urboj estas sensepara parto de Parizo, kio pravigas la urbestran projekton je "Granda Parizo".

Parizo ne nur sian zonmuron rompis, hodiaŭ multe plimultas la turistoj ol en 1910, sur ĉiuj trotuaroj aŭdeblas lingvoj de ĉiuj kontinentoj, en ĉiukoloraj poŝtelefonoj. De fora tempo estas konate, ke neniu Parizano naskiĝis en Parizo !

Kuŝita Eiffel-Turo Sed en la epoko moderna de hodiaŭ, unu nova "loko" konkurencas Parizon kaj pli ĝenerale ĉiujn grandajn malnovajn ĉefurbojn sur ĉiuj kontinentoj : Interreto estas la moderna universala renkontejo-vizitejo, la nesto de la ideoj novaj, la ultima sinmontrejo/kaŝejo, la informejo/klaĉejo, la skizofreniejo, la dunganto por la elektronikaj formoj de ekspluatado. Kvazaŭ "reala" loko, ĝi meritas la majusklan komencliteron atribuitan al la loknomoj.

"Paris" per kaligrafio Nova-Arto Do, uzu hodiaŭ la komputilon por viziti Parizon ĉirkaŭ 1910 tra ĉi-tiuj paĝoj kiuj oferas tre detalajn mapojn. Imagu mem vian virtualan viziton, helpata de la teksto kiu indikas metrostaciojn, tramojn, aŭtobusojn, ĉevalajn omnibusojn. Vizitu la belajn avenuojn — kies domoj hodiaŭ apartenas, onidire, al riĉegaj fremduloj.

Fidu al la gvidlibro, kiu forgesas mencii nek la kafejojn kie renkonti Esperantistojn — senpaga la sitelo por la ĉevalo —, nek la grandajn magazenojn kie E-parolanta vendist-in-o konsilos al vi por vesti kostumon elegantan ("ŝikan") laŭ la modo ĝustatempa !

Resume : viziti Parizon en 1900 iel similis al Interreton trakuri hodiaŭ…

Kovropaĝo de la gvidlibro Kaj post tiuj naŭ tra-Parizadoj, sen eliri el la retejo de la Biblioteko Hippolyte Sebert (kiu lokiĝas en Parizo), kompletigu viajn sciojn pri la Pariza vivo :

Vizitu Parizon en 1914 per la bajta reeldono de la Manlibro de la kongresano, kiu pli komplete montras kiel praktiki Parizon.

Kaj poste ankoraŭ revizitu en 1937 : Tra Paris per aŭtoĉaroj, Nokto en Montmartre.

Kaj poste, ĉar "Parizo ĉiam estas Parizo", malvirtuale vizitu, renkontu Parizan-in-ojn, estiĝu "vera" Parizan-in-o…

Pri la elektronika reeldono

Ĝi reproduktas la tutan tekston kaj la naŭ mapojn, tamen sen ekzakte sekvi la paperan enpaĝigon.

La formato de la originala papera broŝuro estas 21×14cm, 16 paĝoj (14 printitaj kvaronturne — por legi horizontale / foliumi vertikale), plus elfoldebla mapo 21×27½cm (fronte : la metroo, dorse : la eksursaro), plus reklamoj sur la kovropaĝoj ; nenia presdato.

La mapoj estas rigardeblaj laŭ tri larĝoj : 684, 1368, 5472 (fajna sed malrapida en Interreto).

La iom kurioza miksaĵo kun la francaj nomoj kaj kelkaj malnovaj esperantaj ortografioj/vortelektoj estis zorge rekopiitaj : ĉio-tio pli plezurigas la turismon…

Bonajn vizitojn en Parizoj !

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert.

R.F.


sekvo : kovra paĝo →


retroiri al la tabelo de reeldonoj

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert