Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


ligilaro de la broŝuro

← 4-a tago

6-a tago →


Paris en 9 tagoj

Kion oni devas vidi

(ĉ. 1910)

5−a TAGO — MARDO

Mapo de la 5-a vizitvojo

vidi pli larĝskale (1368)
vidi tre larĝskale (5472)

MONUMENTOJ : Notre-Dame ; Ĉefjuĝejo ; Sainte-Chapelle kaj Conciergerie ; la Monnaie ; Urbdomo ; preĝejo Saint-Gervais ; insulo Saint-Louis. — Promenado, ĉe la koro mem de Parizo, en la insulo de la « Cité », kiu estas la naskiĝejo de la ĉefurbo, kaj en la pitoreska insulo Saint-Louis, kies karakteron oni plej sentas ĉe la noktiĝo. Plej mallonga estas la vojiro, pro la graveco de la vizitindaĵoj.

Matene. — Placo de l’ Parvis-Notre-Dame ("Métro" : Cité) : statuo al Charlemagne ; Hôtel-Dieu ; Notre-Dame.

Kajo de Marché-Neuf : Kazerno de la Cité.

Bulvardo de l’ Palais : Policprefektejo ; Komerctribunalo ; Ĉefjuĝejo, Sainte-Chapelle kaj Conciergerie.

Posttagmeze. — Placo Saint-Michel : fontano Saint-Michel.

Kajoj des Grands-Augustins ; de Conti : La Monnaie.

PONT-NEUF, ponto komencita sub la regado de Henriko III kaj finita sub tiu de Henriko IV, super la ekstremo de la insulo de la « Cité », ornamita per beletaj « maskaronoj » ; ĝis la franca Revolucio ĝi estis la rendevuejo de la promenantoj, kie oni venis por sciiĝi pri la novaĵoj, aŭskultante la diversajn vendistojn kaj ĉarlatanojn, kiuj tie staris : statuo de Henri IV anstataŭanta tiun, kiu estis starigita en 1635, kaj kiu estis detruita en 1792. Inter du pavilonoj, konstruitaj sub la regado de Ludoviko XIII kaj ĵus restarigitaj laŭ ilia origina stilo, troviĝas la enirejo de la placo Dauphine, kiu estas starigita je la sama epoko, kaj al kiu rigardas la fasado de la Ĉefjuĝejo.

Kajo de la Mégisserie.

Placo de Châtelet, starigita sur la loko de la malnova Châtelet de Parizo : fontano de la Venko ; teatroj de Châtelet kaj Sarah Bernhardt.

Avenuo Victoria : Turo Saint-Jacques, en la ĝardeneto ; Administracio de l’ « Assistance Publique » (Filantropio).

Placo de l’ Hôtel-de-Ville : Urbdomo ; malantaŭe, preĝejo Saint-Gervais.

Ponto Louis-Philippe, aliriganta al la INSULO SAINT-LOUIS, kiu nur de l’ XVII−a jarcento estis loĝata. Je tiu epoko ĝi estis la preferata restadejo de l’ membroj de la Konta Kortumo kaj de l’ Parlamento ; nune, ankoraŭ, ĝi ŝajnas esti urbeto aparta interne de Parizo, konservinte tiun trankvilecon, kiun oni trovas ankoraŭ en kelkaj urbetoj de provinco. Ĝin trapasas en ĝia tuta longeco la strato Saint-Louis-en-l’ Île : preĝejo Saint-Louis-en-l’ Île. Sur la kajo d’ Anjou : Palaco Lambert ; Palaco de Lauzun.


← 4-a tago

6-a tago →

ligilaro de la broŝuro


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert