Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


ligilaro de la broŝuro

← 5-a tago

7-a tago →


Paris en 9 tagoj

Kion oni devas vidi

(ĉ. 1910)

6−a TAGO — MERKREDO

Mapo de la 6-a vizitvojo

vidi pli larĝskale (1368)
vidi tre larĝskale (5472)

MONUMENTOJ : Muzeo Victor Hugo ; Muzeo Carnavalet ; malnovaj palacoj Sully, Soubise, de Sens. — Promenado en la malnova kvartalo de l’ Marais, kiu estis dum kelkaj jarcentoj la restadejo de l’ reĝoj, kaj kiu poste iĝis la kvartalo aristokrata : ĝi konservis, dank’ al siaj malrektaj stratoj, siaj mallarĝaj stratetoj, siaj multaj malnovaj palacoj, sian primitivan fizionomion kaj prezentas la spektaklon, pli kaj pli maloftan, de lokoj, preskaŭ neŝanĝitaj aspekte, de iama Parizo.

Matene. — PLACO DE LA BASTILLE ("Métro" : Bastille), starigita sur la loko de la fortikaĵo uzita kiel reĝa malliberejo, ekokupita de la popolo de Parizo la 14. de Julio 1789 : kolono de Julio ; stacidomo de l’ fervojo de Vincennes. De la placo komenciĝas : la strato de Lyon, kiu kondukas al stacidomo de Lyon ; kaj la strato du Faubourg-Saint-Antoine, kvartalo de la fabrikistoj de mebloj, kiu finiĝas je la placo de la Nation.

Strato Saint-Antoine : statuo Beaumarchais ; Palaco Sully.

Strato de Birague.

PLACO DES VOSGES, antaŭe placo Royale, finita en 1612, sur la loko de la Palaco des Tournelles, kiu estis la restadejo de la reĝoj, de Charles VII ĝis Henri II ; ĝi prezentas, dank’ al sia zono de arkadoj kaj siaj samaspektaj fasadoj, plej belan harmonion ; la palacoj de la « Placo » (oni diris la Placo, kiel oni diras nune la Bulvardoj) estis loĝataj ĝis la fino de l’ XVIII−a jarcento de la plej gravaj personoj ; ĝi ricevis sian nunan nomon en la jaro VIII de la Respubliko, honore al la departemento Vosges, kiu estis paginta — rimarkinda fakto je tiu epoko — la dektri dudekonojn de siaj impostoj ; statuo Louis XIII ; muzeo Victor Hugo.

Strato des Francs-Bourgeois : Muzeo Carnavalet.

Posttagmeze. — Strato des Francs-Bourgeois : Palaco Lamoignon ; turo de l’ Palaco Barbette ; Palaco Soubise, kie troviĝas la Naciaj Arĥivoj ; Mont-de-Piété (Pruntejo).

Strato Vieille-du-Temple : Palaco de Rohan, kie troviĝas la Nacia Presejo ; Palaco de Hollande.

Strato François-Miron : Palaco de Beauvais.

Strato du Figuier : Palaco de Sens.

Kajo des Célestins : Palacoj de la Vieuville ; de Nicolaï ; de Lavalette.

Strato de Petit-Musc.


← 5-a tago

7-a tago →

ligilaro de la broŝuro


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert