Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


ligilaro de la broŝuro

← 3-a tago

5-a tago →


Paris en 9 tagoj

Kion oni devas vidi

(ĉ. 1910)

4−a TAGO — LUNDO

Mapo de la 4-a vizitvojo

vidi pli larĝskale (1368)
vidi tre larĝskale (5472)

MONUMENTOJ : Teatroj de l’ Opéra kaj de l’ Opéra-Comique ; Nacia Biblioteko ; Borso ; Banque de France ; Centra Poŝtoficejo ; preĝejo Saint-Eustache ; la Haloj ; Borso de Komerco ; Théâtre-Français ; Palais-Royal. — Promenado piede facile farebla ; por plimallongigi ĝin, oni povas foriri de la placo de l’ Opéra. Se oni volas vidi la straton de la Paix en ĝia plena movado, oni devas tie troviĝi ĉirkaŭ la 5−a horo vespere.

Matene. — Placo de Havre ("Métro" kaj "Nord-Sud" : Saint-Lazare) : stacidomo Saint-Lazare. La placo estas eksterordinare movoplena precipe je la horoj, kiam multe da personoj havantaj oficon en Parizo kaj loĝantaj en la okcidenta parto de la ĉirkaŭaĵo elvagoniĝas je la 8−9 h. ½ matene aŭ rapidas por reiri hejmen je la 6−8 h. vespere.

Strato de Havre : Grandaj Magazenoj de Printemps (esperantistaj interpretistoj).

Bulvardo Haussmann : Grandaj Magazenoj des Galeries Lafayettes ; ĉefa filio de la Société Générale.

Strato Halévy.

PLACO DE L’ OPÉRA, centro de la movado, kaj de la luksaj magazenoj. Oni rimarku la belan perspektivon, kiam oni staras dorse al la teatro, de : la Grandaj Bulvardoj ; la strato de la Paix kaj la placo Vendôme ; l’ avenuo de l’ Opéra kaj la strato de 4−Septembre.

Bulvardo des Italiens : Crédit Lyonnais ; dekstre, teatro de l’ Opéra-Comique.

Strato de Richelieu : ĝardeneto Louvois, meze de kiu troviĝas fontano, starigita en 1830, kies kvar statuoj reprezentas la riveregojn Seine, Loire, Garonne kaj Rhône ; Nacia Biblioteko.

Posttagmeze. — Placo de la Bourse : Borso. Por havi ideon pri la tiea movado, oni troviĝu tie inter la 12−a kaj la 15−a horo : la spektaklo estas nepriskribebla ; la ciferoj kunmiksiĝas, la aĉetoj kaj la vendoj fariĝas, kaj nenion povas kompreni la profanuloj.

Strato de la Banque : urbdomo de la 2−a arondismento ; Direkcio des Domaines.

Strato la Vrillière : Banque de France.

Placo des Victoires, konstruita laŭ samaspekta plano je la fino de l’ XVII−a jarcento ; statuo al Ludoviko XIV.

Strato Étienne-Marcel : Centra Poŝtoficejo.

Strato Montmartre : Preĝejo Saint-Eustache ; Centraj Haloj, konsistantaj el 12 pavilonoj el fero, konstruitaj en 1851, kaj nune tro malgrandaj ; la vizito estas plej interesa je la horoj de provizumado, de 6 ĝis 9 h. matene, aŭ nokte (precipe je la 2−a matene), kiam estas senŝarĝigataj la veturiloj kaj kiam multege da korboj aŭ montoj da legomoj amasiĝas sur la trotuaroj.

Strato de Louvre : Borso de Komerco.

Strato de Rivoli : Templo de l’ Oratoire ; statuo al Gaspard de Coligny.

Placo de Théâtre-Français : Théâtre-Français ; statuo al Alfred de Musset.

PALAIS-ROYAL.

Strato des Petits-Champs.

PLACO VENDÔME, randita per samaspektaj domoj, starigita je la XVIII−a jarcento laŭ la planoj de Hardouin Mansart : ministrejo de la Justeco ; kolono Vendôme.

STRATO DE LA PAIX, kun luksegaj magazenoj, tajloroj, ĉapelistinoj kaj juvelistoj.


← 3-a tago

5-a tago →

ligilaro de la broŝuro


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert