Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


ligilaro de la broŝuro

← 2-a tago

4-a tago →


Paris en 9 tagoj

Kion oni devas vidi

(ĉ. 1910)

3−a TAGO — DIMANĈO

Mapo de la 3-a vizitvojo

vidi pli larĝskale (1368)
vidi tre larĝskale (5472)

MONUMENTOJ : Muzeoj Guimet, Galliéra, Etnografia kaj de Kompara Skulptarto ; Champs-de-Mars kaj Eiffel-Turo ; Palaco des Invalides kaj Muzeo de l’ Armeo ; Palais-Bourbon ; Ĝardeno des Tuileries. — Promenado facile farebla piede.

Matene. — Placo de Trocadéro ("Métro" : Trocadéro).

Avenuo de Trocadéro.

Placo Iéna : Muzeo Guimet.

Strato Pierre-Charron : Muzeo Galliéra.

Placo de Trocadéro : Palaco de Trocadéro, konstruita okaze de la Ekspozicio en 1878, konsistanta el centra rotondo, de kie komenciĝas du duoncirklaj galerioj. Interne : granda Ĉambrego de l’ Festoj povanta enteni 5.000 personojn ; Muzeo de Kompara Skulptarto ; Etnografia Muzeo. De la malsupro de la palaco etendiĝas ĝis la Seine bela parko, ornamita per kaskado konsistanta el ok basenoj unu superanta la alian. En la parko, vizitinda estas la Akvario, enhavanta multajn kaj interesajn diversajn fiŝojn.

Posttagmeze. — Ponto de Iéna.

CHAMPS-DE-MARS, kie okazis en 1790 la festo de la Federacio, kaj kie staris ĝis lastaj jaroj la Galerio de l’ Maŝinoj, nune belega parko kun elegantaj domoj : Eiffel-Turo, Granda Rado (enirprezo : 0 fr. 50), je diametro da 106 metroj, de kiu rado pendas vagonetoj difinitaj por ricevi vizitantojn. Ĉe la plejsupro bela Panoramo de Parizo.

Avenuo de la Motte-Picquet : Militlernejo, konstruita sub la regado de Ludoviko XV de la arĥitekturisto Gabriel, por ricevi junajn nobelojn kaj instrui ilin pri la milita profesio ; nune kazerno.

Esplanade (parada placo) des Invalides : Palaco des Invalides, enhavanta la Muzeon de l’ Armeo. Rimarkinda estas, elirante, la belega perspektivo de la placo, la ponto Alexandre III, l’ avenuo Alexandre III randita per la Granda-Palaco kaj la Malgranda-Palaco, kaj funde l’ avenuo des Champs-Élysées.

Quai d’ Orsay : stacidomo des Invalides ; Ministrejo de l’ Eksterlandaj Aferoj ; Palais-Bourbon (Ĉambro de l’ Deputatoj).

Ponto de la Concorde.

Placo de la Concorde.

ĜARDENO DES TUILERIES.


← 2-a tago

4-a tago →

ligilaro de la broŝuro


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert