Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


ligilaro de la broŝuro

← 1-a tago

3-a tago →


Paris en 9 tagoj

Kion oni devas vidi

(ĉ. 1910)

2−a TAGO — SABATO

Mapo de la 2-a vizitvojo

vidi pli larĝskale (1368)
vidi tre larĝskale (5472)

MONUMENTOJ : Preĝejo Saint-Séverin ; preĝejo Saint-Julien-le-Pauvre ; Muzeo de Cluny ; preĝejo Saint-Germain-des-Prés ; Champs-Élysées ; Granda kaj Malgranda Palacoj ; Arbaro de Boulogne. — Promenado tro longa por esti farata tute piede. Tramvojo (L. Bastille – Porte Rapp) laŭiras la bulvardon Saint-Germain ; aŭtobuso (C. Porte de Neuilly – Hôtel-de-Ville) laŭiras la Champs-Élysées. Ni konsilas veturi, ĉu elirante el la Malgranda Palaco, ĉu de la placo de l’ Étoile.

Matene. — PLACO SAINT-MICHEL ("Métro" : Saint-Michel) : fontano Saint-Michel.

Strato des Prêtres Saint-Séverin : preĝejo Saint-Séverin.

Strato Saint-Julien-le-Pauvre : preĝejo Saint-Julien-le-Pauvre.

Strato Saint-Jacques.

Strato du Sommerard : Muzeo de Cluny.

Posttagmeze. — BULVARDO SAINT-GERMAIN, unu el la aristokrataj vojoj de Parizo : Lernejo de Medicino ; statuo al Danton ; preĝejo Saint-Germain-des-Prés. De la placo Saint-Germain-des-Prés komenciĝas la strato de Rennes, kiu finiĝas je la stacidomo Montparnasse. Daŭrigante : dekstre, preĝejo Saint-Thomas d’ Aquin ; Ministrejo de l’ publikaj Laboroj ; Ministrejo de l’ Milito ; Palais-Bourbon.

Placo de la Concorde (Vidu ĉe la 1−a tago).

CHAMPS-ÉLYSÉES, vera rendevuejo de ĉiaj elegantecoj : ĉe la eniro, marmoraj grupoj, nomitaj Ĉevaloj de Marly, de Guill. Coustou ; koncert-kafejoj des Ambassadeurs kaj de l’ Alcazar ; statuo al Daudet ; teatro Marigny ; Jardin de Paris ; Granda kaj Malgranda Palacoj laŭlonge de l’ avenuo Alexandre III, kiu prezentas tra la ponto Alexandre III, konstruita, same kiel ili, okaze de la Ekspozicio en 1900, admirindan perspektivon al la palaco des Invalides ; teatro des Champs-Élysées, teatro Fémina.

PLACO DE L’ ÉTOILE, belega ronda placo, centre de kiu staras Triumfarko.

AVENUO DE BOIS-DE-BOULOGNE, tute randita per luksegaj apartaj domoj aŭ loĝejoj kun belegaj apartamentoj : monumento al Alphand.

ARBARO DE BOULOGNE.


← 1-a tago

3-a tago →

ligilaro de la broŝuro


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert