Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


ligilaro de la broŝuro

← Esperantaj kunvenejoj

2-a tago →


Paris en 9 tagoj

Kion oni devas vidi

(ĉ. 1910)

1−a TAGO — VENDREDO

Mapo de la 1-a vizitvojo

vidi pli larĝskale (1368)
vidi tre larĝskale (5472)

Placoj de l’ Opéra kaj de la Concorde, stratoj de Rivoli kaj Saint-Antoine, placo de la Bastille, Grandaj Bulvardoj. — Ĉi tiun promenadon bona marŝanto povas fari piede, sed estas prefere fari ĝin en veturilo. Aŭtobuso (C. Porte de Neuilly – Hôtel de Ville) laŭiras la straton de Rivoli, de la placo de la Concorde ĝis Hôtel de Ville ; aŭtobuso (E. Madeleine – Bastille) laŭiras la vojon de la grandaj bulvardoj.

Foriro. PLACO DE L’ OPÉRA, unu el la lokoj la plej movoplenaj en Parizo, la centro de l’ movado, de la eleganteco kaj de la lukso : teatro de l’ Opéra. De la placo komenciĝas : la Grandaj Bulvardoj ; l’ Avenuo de l’ Opéra, kies anguloj estas okupataj de la Militista klubo kaj la ĉefa filio de Comptoir d’ Escompte, kaj kiu finiĝas je la placo de Théâtre Français, je la Palais-Royal kaj je Louvre ; la strato de la Paix, kies domoj kun brilegaj magazenoj estas preskaŭ ekskluzive okupataj de juvelistoj, virintajlorinoj kaj ĉapelistinoj, kaj kiu finiĝas je la placo Vendôme, proksime de Tuileries ; la strato 4−Septembre, kiu ĝisiras la Bourse.

Bulvardoj des Capucines ; de la Madeleine.

Placo de la Madeleine : preĝejo de la Madeleine.

Strato Royale.

PLACO DE LA CONCORDE, antaŭe placo Louis XV, starigita je la XVIII jarceto laŭ majesta plano, kiun admiras ĉiuj, limigita ĉe la N. per du simetriaj monumentoj verkitaj de la arkitektisto Gabriel, okupataj unu de la Ministrejo de la Maristaro, la alia de l’ Aŭtomobilklubo kaj de la Klubo de la rue Royale ; 8 statuoj kolosaj el ŝtono reprezentantaj la grandajn urbojn de Francujo ; centre, la Obelisko de Louqsor. De la placo de la Concorde komenciĝas la strato de Rivoli, limigita per la Ĝardeno des Tuileries ; la Champs-Élysées finiĝantaj je la placo de l’ Étoile ; kontraŭe, sur la maldekstra bordo de la Seine, la Palais-Bourbon.

Strato de Rivoli, kun domoj kun arkaĵoj : Ĝardeno des Tuileries, Palaco kaj Muzeo de Louvre ; maldekstre, Théâtre Français kaj Palais Royal ; templo de l’ Oratoire kun la statuo de Gaspard de Coligny, Grandaj Magazenoj de Louvre. De la placo de Châtelet : teatroj de Châtelet kaj Sarah-Bernhardt, oni irus, transirante la Seine, ĝis la Juĝejo kaj la placo Saint-Michel. Fine, la Urbdomo, proksime de la ĉefpreĝejo Notre-Dame.

Strato Saint-Antoine : Palaco Sully, statuo Beaumarchais.

PLACO DE LA BASTILLE, starigita sur la loko de la fortikaĵo-malliberejo Bastille, okupita de l’ pariza popolo la 14. de Julio 1789 : Kolono de Julio.

Bulvardoj Beaumarchais ; des Filles-du-Calvaire ; kaj du Temple.

Placo de la République : Monumento al la Respubliko.

GRANDAJ BULVARDOJ, nomo laŭ kiu oni montras la estintajn bulvardojn de la ĉirkaŭmuro de Parizo, kie amasiĝas ĉiuvespere la promenantoj, sur la trotuaroj, aŭ ĉe la multaj kafejaj terasoj, kiuj ilin randas.

Bulvardo Saint-Martin ; teatroj des Folies-Dramatiques, de Ambigu, de la Porte-Saint-Martin, de la Renaissance ; Pordego Saint-Martin.

Bulvardo Saint-Denis : Pordego Saint-Denis. Antaŭ ol alveni tien, oni trapasas la bulvardon Sébastopol kondukantan al la placo de Châtelet, kaj la bulvardon Strasbourg kondukantan al la stacidomo de l’ Est.

Bulvardo Bonne-Nouvelle : teatro de Gymnase.

Bulvardo Poissonnière : dekstre, je la fino de la mallonga strato Rougemont, Comptoir d’ Escompte.

Bulvardo Montmartre : teatro des Variétés.

Bulvardo des Italiens, kiu estas al la Grandaj Bulvardoj en la sama rilato, kiel al Parizo la Grandaj Bulvardoj. Ĝi komenciĝas je la strato Drouot : Centra Oficejo de l’ franca Turismo ; kontraŭe, la strato Richelieu : Nacia Biblioteko, kiu finiĝas je la placo de Théâtre-Français. Pli malproksime, maldekstre, la Crédit Lyonnais.

Bulvardo des Capucines : teatro de Vaudeville.


← Esperantaj kunvenejoj

2-a tago →

ligilaro de la broŝuro


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert