Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


ligilaro de la broŝuro

← mapo de la 9 vojoj

1-a tago →


Paris en 9 tagoj

Kion oni devas vidi

(ĉ. 1910)

Kvinpinta stelo ESPERANTAJ KUNVENEJOJ EN PARIS


Lunde

20 h. ½   Esperantista Komerca kaj Industria Asocio, 71, rue Monge.

20 h. ½   Sekcio de Montmarte, 51, rue de Clichy ("Métro" : Clichy ; "Nord-Sud" : Trinité).

20 h. ½   Sekcio Paris-Sud, Kafejo du Lion, 5, avenue d’ Orléans ("Métro" : Denfert-Rocherau).

Merkrede

20 h. ½   Sekcio du Quartier Latin, Hotelo St-Sulpice, 7, rue Casimir-Delavigne. — La 1−an merkredon ĉiumonate esperantista vespermanĝo je la 19 h. ½ ("Métro" : Odéon).

20 h. ½   Sekcio de la XIII−a Arondismento, ĉe la urbdomo, Place d’ Italie. La 2−a kaj la 4−a merkredoj de ĉiu monato. ("Métro" : Italie).

20 h. ½   Sekcio de Passy, ĉe la urbdomo, 71, avenue Henri-Martin. La 1−a kaj 3−a merkredoj de ĉiu monato. ("Métro" : Trocadéro).

20 h. ½   Sekcio Paris-Nord, la 1−a kaj 3−a merkredoj de ĉiu monato ĉe la sidejo, 105, avenue d’ Allemagne ; la 2−a merkredo, 3 rue Lassus, kaj la 4−a merkredo, Chope Wagner, 212, Boulevard de la Villette.

21 h.   Grupo la « Dek-Sepa », ĉe Kafejo de la Gare, 6, Place Pereire ("Métro" : Pereire).

Ĵaŭde

21 h.   Sekcio de la XV−a Arondismento, 154, rue Lecourbe ("Nord-Sud" : Place de Vaugirard).

20 h. ½   Sekcio de la XX−a Arondismento, Kafejo, 93, avenue Gambetta ("Métro" : Gambetta).

Vendrede

20 h. ½   Esperantista Grupo, ĉe la Sorbonne, Place de la Sorbonne. Poste kunveno ĉe Kafejo Soufflet, 25, Boulevard Saint-Michel.

20 h. ½   Grupo Esperantista « Verda Stelo », 129, rue Marcadet ("Métro" : Marcadet).

Sabate

21 h.   Kataluna Grupo Esperantista « La Rizamantoj », Café du Départ, 1, rue Gay-Lussac.

Dimanĉe

De 14 h. ĝis 18 h., la 2−an dimanĉon de ĉiu monato, Sekcio Paris-Centre, Kafejo du Centre, 121, Boulevard Sébastopol ("Métro" : St-Denis aŭ Réaumur-Sébastopol).

*
*         *

Ni ĵus priparolis la ejojn, kie estas rekonteblaj Esperantistoj, sed nur vespere.

Dum la tago, jen aliaj ejoj, kie oni povas ankaŭ renkonti gesamideanojn kaj peti sciigojn :

Centra Oficejo Esperantista, 51, rue de Clichy ;

Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède ;

Esperantista Komerca kaj Industria Asocio, 71, rue Monge.

——————

PRAKTIKAJ SCIIGOJ

Du antaŭzorgoj :   1−e   Havu ĉiam moneretojn, por pagi la malgrandajn elspezojn ("Métro", omnibuso, k.t.p.), kaj por la trinkmonoj al la servistoj (portistoj, veturigistoj, minimumo : 0 fr. 25 ; kelneroj : 10 % el la elspezoj, minimumo : 0 fr. 10).

2−e   Ne tro fidu la personojn, kiuj proponas al vi objektojn sur la strato aŭ ĉe la teraso de la kafejoj, je prezoj malkaraj, vi pagus ilin multe pli ol ili valoras.

¶   Ĉu vi bezonas sciigon ? Turnu vin tutkonfide al policanoj : ili kompleze respondos al vi.

¶   Se vi perdis objekton, turnu vin al jena adreso : 36, Quai des Orfèvres (ĉiutage de la 10−a ĝis la 16−a h.).


← mapo de la 9 vojoj

1-a tago →

ligilaro de la broŝuro


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert