Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


ligilaro de la broŝuro

← 7-a tago

9-a tago →


Paris en 9 tagoj

Kion oni devas vidi

(ĉ. 1910)

8−a TAGO — VENDREDO

Mapo de la 8-a vizitvojo

vidi pli larĝskale (1368)
vidi tre larĝskale (5472)

MONUMENTOJ : Preĝejo Saint-Sulpice ; Palaco, Muzeo kaj Ĝardeno de Luxembourg ; Panthéon ; preĝejo Saint-Étienne du Mont ; Sorbonne ; Collège de France ; Jardin des Plantes. — Promenado en la Latina Kvartalo, kvartalo de la studentoj, kie troviĝas la Fakultatoj kaj la gravaj lernejoj. Tramvojo (L. Bastille – Porte Rapp) laŭ la bulvardo Saint-Germain ĝis la ponto Sully.

Matene. — Bulvardo Saint-Germain, ĉe la angulo de la bulvardo Raspail ("Nord-Sud" : starto du Bac).

Bulvardo Raspail : Grandaj Magazenoj de Bon Marché (esperantistaj interpretistoj).

Stratoj de Sèvres ; du Vieux-Colombier.

Placo Saint-Sulpice : fontano ; preĝejo Saint-Sulpice.

Strato Garancière.

Strato de Vaugirard : teatro de l’ Odéon ; Palaco, Muzeo kaj Ĝardeno de Luxembourg.

Avenuo de l’ Observatoire, vera aleo de parko : liceo Montaigne ; Lernejo de Farmacio ; fontano de Carpeaux ; monumento Francis Garnier.

BULVARDO SAINT-MICHEL : Lernejo de l’ Minoj kaj Mineralogia Muzeo ; stacidomo de Luxembourg.

STRATO SOUFFLOT : Panthéon ; Urbdomo de l’ V−a arondismento ; Biblioteko Sainte-Geneviève ; liceo Henri IV ; turo de Clovis ; preĝejo Saint-Étienne du Mont ; apude, Politeknika Lernejo ; Supera Instruista Instituto ; Oceanografia Instituto.

Posttagmeze. — Strato Saint-Jacques : Fakultato de Leĝoscienco ; liceo Louis-le-Grand ; Collège de France.

Strato des Écoles : Sorbonne kaj kapelo de la Sorbonne.

Strato de l’École-de-Médecine : Lernejo de Medicino ; Muzeo Dupuytren ; statuo Danton.

BULVARDO SAINT-GERMAIN : Muzeo de Cluny ; statuo Étienne Dolet ; preĝejo Saint-Nicolas du Chardonnet.

Kajo Saint-Bernard : Halle aux Vins (deponejo de vinoj) sur vasta kvarlatero kun stratoj, kie troviĝas la keloj ; Jardin des Plantes (zoologia ĝardeno) kaj Naturscienca Muzeo ; malantaŭe, stacidomo de Austerlitz (fervoja Kompanio "Paris-Orléans").

Strato Lacépède : Centra Presejo Esperantista, kie laboras diverslandaj tipografiistoj, uzantaj nur la lingvon internacian Esperanto.


← 7-a tago

9-a tago →

ligilaro de la broŝuro


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert