Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

Elektronikaj tuttekstaj reeldonoj de malnovaĵoj pri :

La Esperanto-movado, la Esperantistoj

Prifaka listo de dokumentoj rilate al Esperantujo — historio, organizado, kongresoj, biografioj de Esperantistoj, bildoj



La Esperanto-movado, la Esperantistoj — Esperantlingve :

E-flago Diversaj dokumentoj kaj ilustraĵoj pri la Unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905 :
→ Raportoj :
Raporto pri la Unua Kongreso de Esperantistoj, de Paul Fruictier, en Lingvo Internacia :
pri la etoso, la balo, la kunsidoj, la ekskursoj, la originala teksto de la parolado de D-ro Zamenhof…
Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer, 5-13 Aŭgusto 1905, Esperantista Dokumentaro - Kajero unua, 1906, de Esperantista Centra Oficejo :
Preparaj cirkuleroj, – Kompleta programo, – Oficiala Protokolaro : decidoj de la kvar kunsidoj, – Parolado de L. Zamenhof, – Deklaracio pri Esperantismo.
→ Ilustraĵoj :
Memoraĵo de 1-a UK 12 Poŝtkartoj pri la unua Universala Kongreso (1905) :
La kongresejo (Teatro de Boulogne-sur-Mer), la festeno (Kazino), la granda grupo de kongresantoj, la balo kostumita, ktp…
Alegoria poŝtkarto de Rollet de l’ Isle (500kB) ; Poŝtkarto de la E-Grupo de Boulogne-sur-Mer (200kB).
25 Reklamaj anoncoj el la Kongresa Libro de P. Boulet : hoteloj de Boulogne-sur-Mer, Liqueur Espérantine, Visko Esperanto, skribmaŝino Armstrong, k.a.
→ El la kultura parto, spektaklo :
Edziĝo kontraŭvola de Molière ; Solo de fluto ludita de F. Doré ; Homa doloro, poema rakonto de FeZ.
→ Iom pri Lazaro Zamenhof :
Variaj portretaj artikoloj de aŭ pri Zamenhof, el Lingvo Internacia : — La Nekonatulo, de Foro, — Afero de la milita servo en Manĉurio, — Prepari la kongreson,…

Oficiala Gazeto Esperantista :
Pri la gazeto de Esperantista Centra Oficejo (1908-1922) : Lingva Komitato, Kongresoj, Societaro, Statistikoj, Propagando, Literatura Asocio, k.c.
Kronologia artikolaro : Kompleta listo, de n-ro 1 ĝis n-ro 82-83 (pezo=200Ko).
Laŭtema artikolaro : Kompleta listo, artikoloj samfamiliaj estas kunigitaj (pezo=200Ko).
Ĝenerala kronologio : Tabelo de la kunirado de la numeroj, datoj, paĝoj, aldonoj.
Primovadaj artikoloj en Literatura Almanako 1909 kaj en Literatura Almanako 1910, de Lingvo Internacia :
En 1909 kelkaj artikoloj rilatas al la krizo kaŭzita de la reformo "Ido" : P. Corret : La Jaro 1908, E. Mybs : El letero al Amiko, Th. Cart : Al la Venko, R. de Saussure : La nasko de Lingvo Internacia, kaj la lasta artikolo iom mokas la ĵus naskitan Akademion kun karikaturoj de la Akademianoj : R. Artigues : La Akademio.
En 1910, unu artikolo primovada de Hector Hodler : La Jaro 1909

Internacia Muzeo de lingvo Esperanto (Bruselo, 1910) :
Modela ekspozicio pri Esperanto, okaze de la Universala Ekspozicio en Bruxelles en 1910, kaj modela agado en la (ne E-a) Monda Kongreso de la Internaciaj Asocioj.
Simbolo de E.V.K. La Historio de la Esperantista Vagabonda Klubo, de Caro Oxenford (1912) :
« Kiam mi ligis min al la esperantisma afero, la unua punkto, kiu frapis al mi la okulojn, estis la fakto ke la Esperantistaro—kiel aro—enhavis neniujn “vagabondojn.”
“Certe ne! Tute ne! Kompreneble ne!!”   Mi aŭdas la koleran ekkrion tute senemocie… »

VEKIĜO !, polemika gazeto (1912-1913) :
Tro malkonata "Internacia sendependa organo por la defendo de Esperanto" dum la Idista krizo kaj la Balkana milito, redaktita en Parizo de Jean Couteaux kaj René Dubois.
La kompleta kronologio de la artikoloj detalas ilian enhavon.
La artikoloj pri la Balkana milito : trezoro en nia E-kulturo.
Letero de D-ro Zamenhof pri la estonta Krakova kongreso (1912) :
« Mia Krakova parolo estos ja kvazaŭ ia abdiko ; ni povas sekve antaŭvidi, ke la malamikoj de la Centra Oficejo certe dirus, ke „al la abdikado puŝis min generalo Sebert, por ke li restu la sola reganto” ! »
Aŭtografo de Zamenhof Vizito de D-ro Zamenhof en la E.C.O. (1913) :
S-ino Ferter-Cense, D-ro Zamenhof, G-lo Sebert, S-ro Chavet, estis fotitaj kaj skribis sian nomon sur la ora libro.

Carlo Bourlet Carlo Bourlet, 1866-1913, (eta biografio, 1914) :
Inter 1900 kaj 1913 tiu franca matematikisto ludis tre gravan rolon por Esperanto.

Manlibro de la Kongresano, 10a U.K., Parizo, 1914 :
Turisma gvidlibro pri Parizo, pli ol kongreslibro — la kongreso ne okazis…
Propra stampo de Sro Deligny Mia Esperantista vivo, de Ernest Deligny (1943) :
« …la maro estis iom maltrankvila kaj la ŝipo balanciĝis. Mi rimarkis, ke la edzino estas tre pala ; mi alproksimiĝis kaj, por okupi ŝiajn pensojn, mi parolis rapide pri la bela vetero, pri la maro sufiĉe trankvila, pri la kongreso kaj la belaj ekskursoj… »

Pri Ernest Deligny (1864-1950) :
Artikoloj pri tiu nelacebla E-propagandisto kaj instruisto de Saint-Omer, fondinto de la Nordfrancia federacio.
Pri Camille Aymonier, propagandisto kaj gramatikisto, 1866-1951 :
Unu foto en La Sorbono en 1911, la nekrologo far J. Couteaux el Franca Esperantisto de Januaro 1952, la artikolo el Enciklopedio de Esperanto (1933).
Sonia Amariglio : « Kvin naŭonoj de mia vivo… », parola membiografio registrita okaze de la kultura rondo en La Ĉerizejo, Lundon 19-an de Marto 2018.
Sonia estas ŝatata de ĉiuj membroj de Esperanto-France. Kun sia natura entuziasmo ŝi rakontas por ni multdiversajn aspektojn de sia E-vivo — de sia vivo !
Ĉio estas registrita : aŭskulteblas la sonbendoj, rigardeblas filmetoj, legeblas la tuta teksto.

Le mouvement espérantiste — textes en Français :

L’Esperanto et l’avenir du monde, de Claude-Ange Laisant (1908) :
Paix, liberté, internationalisme, progrès, mais aussi histoire-actualité du mouvement espérantiste et verte déception au sujet de la "Délégation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale".
Carnet d'adhésions n° 109 Carnet d'adhésions (1910) :
En la fold-folioj de ĉi-tiu aliĝo-karto al la Grupo Esperantista de Parizo : kiuj estas la respondeculoj, kie okazas la ĉiusemajnaj rendevuoj de ĉiuj sekcioj, la reklamoj de Hachette, plus iu stranga franclingva vort-ludo…

Mort du Docteur L. Zamenhof Mort du Docteur L. Zamenhof  (14 avril 1917) :
Tout le contenu d'un cahier de coupures de journaux en français constitué en avril-mai 1917 à l'Office Central Espérantiste. Très grande variété d'opinions…

Feuillets Encyclopédiques de Documentation Espérantiste, de Louis Perret (1946-1955) :
Cette collection inachevée de centaines de pages aborde tous les aspects de l’espéranto. Les feuillets ne sont pas reproduits ici sous forme numérique. Sont en lien avec le sujet :
Dans la Partie 1, La Langue auxiliaire espéranto, les séries : D : Histoire de l’Espéranto. / E : Organisation mondiale. / I : Biographies.

Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org