Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al tabelo-paĝo


Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo Biblioteko Hippolyte Sebert, Parizo

Elektronikaj tuttekstaj reeldonoj de malnovaĵoj pri :

Pensigaj tekstoj aŭ analizoj

Listo de tekstoj pripensigaj, konsideroj iom intelektaj aŭ filozofiaj, religiaj, moralaj, psikologiaj, sociaj, socialaj, politikaj, homaranismo — maldistraj tezoj per literaturo aŭ per teorio, por ĉiuj aĝoj



Pripensigaj (maldistraj) tekstoj en Esperanto — Esperantlingve :

Fluganta birdo orkolora Perdita kaj retrovita, de Émile Boirac (eduka rakonto, 1904) :
Ĉu mesaĝon, ĉi-tiu malforta birdeto alportas ? kompatinda forpuŝito de la glacia vento violenta, ĝi frapas beke sur la vitro ! ĉu La Reĝino malfermos la fenestron de la kastelo ? kion la etulo povus konigi al La Reĝo ?
— Rakonton, ne nur porinfanan, kiu similas al tiuj de Madame Leprince de Beaumont…
Pri Patrujo, de Ernest Lavisse (parolado por infanoj, 1905) :
« …hodiaŭ, en la mondo tiel miriginde aliformigita, kia estas la signo je kiu Francujo sin rekonas mem, la signo je kiu rekonas ĝin la Fremduloj ?… »
Pri la homa radiado, de É. Boirac (1906) :
« … Ĉio okazas do same, kiel se la influo de la radianta persono trapasus la personon ŝajne nesenteman sed efektive traireblan kaj trakondukeman… »
Infanoj ĉe komuna manĝado en ĝardeno Morala edukado de la popola infano / La Femme du monde et l’enfant du peuple, de Baronino de Ménil (1907, dulingva) :
« En ĉi-tiu epoko, kiam la sociala demando okupas tiel grandan lokon en la ideoj, konversacioj, kaj precipe en la politiko, ekzistas ia socialismo pli modesta, kiu, apogante sin ne sur la egaleco de la klasoj, sed sur iliaj ĉiutagaj interrilatoj, povas ludi tre gravan rolon en la evolucio de la progreso… »

Ĉerkesa vilaĝo Esperanta Universala Biblioteko, de Aŭgusto de Marich kaj Georgo Davidov (eldonita en Budapesto, 1907-1908) :
Interesplena maldika kolekto de naŭ broŝuroj en kiu legeblas : Hungaraj poemoj Hungara poemaro I, Poemaro II – Petőfi ; etnografiaj skizoj pri Orienta Siberio La Jukagiroj, Persujo La Vivo en la Reĝa Kortego, La Punoj en Persujo ; tradiciaj rakontoj-fabeloj de Armenoj Ajcatur, Ĉerkesoj La Ĉiopotenca Beleco, Persanoj Kiel oni devas ami ; tekstoj rilataj al la genocido farita al la Armenoj Morituri Vos salutant, Guteton da lakto !.

N. Kolovrat Teorio pri evolucio de Kono, de Nadina Kolovrat (1909) :
— Belo, vero, bono, estas tri problemoj de homaro.
— Religio, scienco, industrio esprimataj per artoj, estas tri rimedoj por ilia solvo.
« Antikvaj pensistoj homigis, enkorpigis diojn, venontaj pensistoj spiritigos, diigos homon. »

Floreto Ofero de monaĥo, de Marc Sangnier (1909) :
«… Nur krada fenestro heligas la severaspektan ĉelon. Frato Agusteno surgenue sidas antaŭ tiu fenestro. Liaj longaj malgrasiĝintaj manoj kunpolmiĝis por preĝado ; lia kompatinda korpo jam de longe sklavigita kaj venkita… »

La artikoloj en Vekiĝo!  pri la Balkanaj militoj en 1912-1913 :
Legenda kaj relegenda trezoro nia de E-kulturo !
Sokrato Sokrato, teatraĵo de Charles Richet, trad. Jean Couteaux (1914) :
«… Ĉiuj, en ni, ni havas lumilon : la Prudenton ! Tiel, kial tiun flamon konservi sekreta, kiel, en sia karcero masone fermita, la malliberulo, kiu, por si tenas la trezorojn de sia animo ? Sen parolo, ni nur estas stultaj bestoj… »

Epizodo de milito, de Claudius Colas (1914) :
«… ŝajnis al li aŭdi ekĝeman voĉon helpon petante. Haltis. Profunda silento… Mi eraris, pensis. Post dek paŝoj voĉo rekomencis, pli plendanta… »
La aŭtoro mortis post unu monato da militado, ricevinta "prunon" en la kapon, kiel unu el liaj personaĵoj diris ŝerce en la komenciĝo de ĉi-tiu Kristnasko-rakonto.
La Unismo, de Colin Unwin (politika prospekto, 1922) :
Demokrata sistemo, mikso de kapitalismo kaj socialismo :
•   Individu(ec)o devas produkti, Komunumo devas distribui.
•   Proporcia reprezentado en parlamento ; nepartia registaro ; administrado fare de spertuloj.
•   Libera esprimado de opinioj.
Servokapabla ! — Marcus Tybout, de Georges Eekhoud (ĉ. 1880) :
Du rakontoj rilataj al homeco, socio, vivo, sentoj, devo, libero, sorto, verkitaj dum la jaroj 1880 en Belgujo, por rigardi aliloken retrotempen, por renkonti gentojn, ulojn, sin… — Literaturo ! Trad. L. Bergiers (1927)
La eta kato kun la hundo Papilio La Eta kato kiu ne volis morti, de infanolernejo de Prelles (ĉ. 1950) :
« Sinjorino Ŝotar volis mortigi sian katon. Ĝi estis malsana… »


Sujets sérieux à caractère philosophique ou social — textes en Français :

Morala edukado de la popola infano / La Femme du monde et l’enfant du peuple, de la Baronne de Ménil (1907, bilingue) :
« À l’heure présente, où la question sociale tient une si grande place dans les idées, les conversations et principalement dans la politique, il m’a paru intéressant de signaler à votre attention un socialisme plus modeste qui, se basant non sur l’égalité des classes, mais sur leurs relations quotidiennes, peut jouer un rôle très important dans l’évolution du progrès… »
L’Esperanto et l’avenir du monde, de Claude-Ange Laisant (1908) :
Paix, liberté, internationalisme, progrès, mais aussi histoire-actualité du mouvement espérantiste et verte déception au sujet de la "Délégation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale".
La Propagande allemande par l’ Esperanto, pendant la guerre 1914-1918, de Camille Aymonier (1922) :
« Ces documents offrent un intérêt particulier qu’ils empruntent au caractère de ceux qui les ont écrits et à celui du public auquel ils s’adressent. »
Feuillets Encyclopédiques de Documentation Espérantiste, de Louis Perret (1946-1955) :
Cette collection inachevée de centaines de pages aborde tous les aspects de l’espéranto. Les feuillets ne sont pas reproduits ici sous forme numérique. Sont en lien avec le sujet :
Dans la Partie 1, La Langue auxiliaire espéranto, les séries : F : Diffusion et applications pratiques. / J : Bibliographie.

Ligiloj al la prifakaj paĝoj :(esperantaĵoj:)→ Internacia lingvo,  → Lerni Esperanton,  → Uzi Esperanton,  → Historio de Esperantujo,  → ECO kaj Grupo de Parizo,  (legaĵoj, diversaĵoj:)→ Facilaj legaĵoj,  → Literaturo, noveloj,  → Kulturo, turismo,  → Filozofio, socio.


Reiri al tabelo-paĝo

arkivo.esperanto-france.org